La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Enkonduko

Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe-rakontoj estis parto de la infaneco dum la tuta historio, ĉar ĉiu sana infano havas bonkarakteran kaj instinktan amon al rakontoj fantaziaj, mirindaj kaj evidente malrealaj. La flugilhavaj feoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da feliĉeco al la koroj de infanoj ol ĉiuj aliaj homkreaĵoj.

Tamen la tradicia fe-rakonto, servinte dum generacioj, nun estas klasifikebla kiel "eksmodaj" en la biblioteko por infanoj; ĉar venis la tempo por serio de novaj "mirigaj rakontoj" en kiuj la steriotipaj ĝino, koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun ĉiuj teruraj kaj sangavidaj eventoj elpensitaj de siaj aŭtoroj por indiki timigan moralon en ĉiu rakonto. La moderna eduko inkluzivas moralecon; tial la moderna infano serĉas nur distriĝon en siaj mirigaj rakontoj kaj volonte malhavas ĉiujn malagrablajn okazaĵojn.

Kun tiu penso en la menso, la rakonto pri "La Mirinda Sorĉisto de Oz" estis verkita nur por plezurigi la infanojn de la nuntempo. Ĝi celas esti modernigita fe-rakonto, en kiu la mirigo kaj ĝojo restas kaj la kordoloroj kaj koŝmaroj mankas.

Ĉi tiu libro estas dediĉita al mia bona amikino & kamarado, Mia Edzino L.F.B.
L. FRANK BAUM
Chicago, Aprilo 1900


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.