La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XX. La delikata Porcelana Lando

Dum la Hakisto faris eskalon el ligno kiun li trovis en la arbaro, Doroteo kuŝiĝis kaj dormis, ĉar ŝi estis laca pro la longa marŝado. La Leono ankaŭ kunrulis sin por dormi kaj Toto kuŝiĝis apud li.

La Birdotimigilo rigardis la Hakiston labori, kaj diris al li: "Mi ne povas kompreni kial tiu muro estas ĉi tie, nek el kio ĝi konsistas."

"Ripozigu vian cerbon kaj ne ĝenu ĝin pri la muro," respondis la Hakisto; "grimpinte ĝin ni scios kio estas aliflanke."

Post iom da tempo la eskalo estis finita. Ĝi aspektis mallerte farita, sed la Stana Lignohakisto estis certa ke ĝi estas fortika kaj bone taŭgos. La Birdotimigilo vekis Doroteon kaj la Leonon kaj Toton, kaj diris al ili ke la eskalo estas preta. La Birdotimigilo la unua grimpis la eskalon, sed li estis tiom mallerta ke Doroteo devis tuj sekvi lin por neebligi ke li falos. Kiam li metis sian kapon trans la supron de la muro la Birdotimigilo diris, "Nekredeble!"

"Plu grimpu," kriis Doroteo.

Do la Birdotimigilo grimpis pli kaj sidiĝis sur la supron de la muro, kaj Doroteo puŝis sian kapon trans la muron kaj kriis, "Nekredeble!" tute same kiel la Birdotimigilo.

Toto sekvis, kaj tuj komencis boji, sed Doroteo silentigis lin.

Post li la Leono grimpis la eskalon, kaj la Stana Lignohakisto estis la lasta; sed ambaŭ kriis, "Nekredeble!" tuj kiam ili rigardis trans la muron. Kiam ili ĉiuj sidis en vico sur la supro de la muro ili malsuprenrigardis kaj vidis ion tre strangan.

Antaŭ ili estis grande etendiĝanta lando kies planko estis glata kaj brilanta kaj blanka kiel la malsupro de granda telero. Dise staris multaj domoj tute el porcelano kaj brilkoloraj. Tiuj domoj estis tre malgrandaj, la plej granda atingis nur la altecon de la talio de Doroteo.

Ankaŭ vidiĝis belaj malgrandaj brutodomoj, kiujn ĉirkaŭis porcelanaj bariloj; kaj multaj bovinoj kaj ŝafoj kaj ĉevaloj kaj porkoj kaj gekokoj, ĉiuj konsistantaj el porcelano, staris en grupoj.

Sed plej strangaj estis la homoj loĝantaj en tiu kurioza lando. Troviĝis melkistinoj kaj ŝafistinoj, kun brilkoloraj korsaĵoj kaj oraj cirkletoj tute kovrantaj la robojn; kaj princinoj kun plej belaj roboj el arĝento kaj oro kaj purpuro; kaj ŝafistoj vestitaj per ĝisgenuaj kulotoj kiujn ornamis vertikalaj ruĝetaj kaj flavaj kaj bluaj strioj, kaj oraj bukoj sur la ŝuoj; kaj princoj kun juvelkovritaj kronoj sur la kapoj, kaj ili surportis ermenajn robojn kaj satenajn manteletojn; kaj komikaj klaŭnoj kun krisphavaj roboj, kaj rondaj ruĝaj makuloj sur la vangoj kaj altaj, pintaj ĉapoj. Kaj plej strange, la homoj ĉiuj konsistis el porcelano, eĉ iliaj vestoj, kaj ili estis tiel malgrandaj ke la plej alta el ili ne estis pli alta ol genuo de Doroteo.

Unue neniu eĉ rigardis la alvenintojn, escepte de unu malgranda purpura porcelana hundo kun tre granda kapo, kiu iris al la muro kaj bojis je ili per voĉeto, kaj tuj poste forkuris.

"Kiel ni malsupreniros?" demandis Doroteo.

Ili trovis la eskalon tro peza tiel ke ili ne povis suprentiri ĝin, do la Birdotimigilo faligis sin de la muro kaj la aliaj saltis sur lin por ke la malmola planko ne damaĝu iliajn piedojn. Kompreneble ili zorgis ne fali sur lian kapon por ke la pingloj ne penetru iliajn piedojn. Kiam ĉiu jam malsupreniĝis sekure ili levis la Birdotimigilon, kies korpo nun estis tre plata, kaj per frapetoj reĝustigis lian pajlon.

"Ni devos transiri ĉi tiun strangan lokon por atingi la alian flankon," diris Doroteo; "ĉar estus malsaĝe iri alidirekte ol rekte Suden."

Ili komencis marŝi tra la lando de la porcelana popolo, kaj jam tuj ili proksimiĝis al porcelana melkistino melkanta porcelanan bovinon. Dum ili proksimiĝis, la bovino subite piedfrapis kaj renversis la tabureton, la sitelon, kaj eĉ la melkistinon mem, kiuj ĉiuj falis sur la porcelanan teron tre brue.

Doroteon ŝokis vidi ke kruro de la bovino estis derompita, kaj ke la sitelo kuŝis multe dispecigita, kaj la maldekstra kubuto de la kompatinda melkistino estis noĉita.

"Jen!" kriis la melkistino kolere. "Vidu kion vi faris! La kruro de mia bovino estas rompita, kaj mi devos konduki ŝin al la riparisto por surgluigi ĝin. Pro kio vi venis ĉi tien kaj timigis mian bovinon?"

"Mi multe bedaŭras," respondis Doroteo, "bonvolu pardoni nin."

Sed la bela melkistineto estis multe tro ĉagrenita por respondi. ŝi prenis la kruron paŭte kaj forkondukis sian bovinon, la kompatinda besto lamis sur siaj tri kruroj. Forirante la melkistino riproĉege transrigardis sian ŝultron al la mallertaj fremduloj, premante sian noĉitan kubuton al sia flanko.

Doroteo multe malĝojis pro tiu akcidento.

"Ni devos esti zorgoplenaj," diris la bonkora Hakisto, "por ke ni ne damaĝu tiom ĉi tiujn belajn hometojn ke ili neniam reĝustiĝos."

Iom poste Doroteo renkontis vere belege vestitan junan princinon, kiu ekhaltis tuj kiam ŝi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri. Doroteo volis pli detale vidi la princinon, do ŝi kure sekvis ŝin; sed la porcelana knabino kriis, "Ne ĉasu min! Ne ĉasu min!"

Ŝia voĉeto estis tiom timoplena ke Doroteo ekhaltis kaj diris, "Sed kial?"

"Ĉar," respondis la princino, ankaŭ haltinte, el sendanĝera malproksimo, "se mi kuros mi eble falos kaj rompiĝos."

"Sed ĉu ne eblus ripari vin?" diris la knabino.

"Ho, jes; sed oni neniam estas egale bela post ripariĝo, komprenu," respondis la princino.

"Verŝajne ne," diris Doroteo.

"Pripensu S-ron Ŝerciston, unu el niaj klaŭnoj," pludiris la porcelanulino. "Li ĉiam klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis sin ke cent partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas bela. Jen, li venas jam nun, vidu mem."

Efektive, gaja malgranda klaŭno nun venis marŝante direkte al ili, kaj Doroteo povis vidi ke malgraŭ liaj belaj vestoj el ruĝo kaj flavo kaj verdo lin tute kovris fendetoj ĉiudirekten irantaj kiuj klare montris ke li estis multparte riparita.

La Klaŭno metis siajn manojn en siajn poŝojn, kaj ŝveliginte siajn vangojn kaj kapoklinetinte al ili senrespekte li diris:

"Mia kara dam', Pro kio jam Okulo tre rigida? Kvazaŭ estas vi Nenio pli Ol fajrŝovil' ridiga!"

"Silentu, sinjoro!" diris la Princino; "jen fremduloj respektendaj!"

"Mi venis ek', do jen respekt'" deklaris la Klaŭno, kaj tuj li surkapen stariĝis.

"Ne ĝenu vin S-ro Ŝercisto," diris la Princino al Doroteo; "lia kapo estas multe fendita, kaj tio malsaĝigas lin."

"Li tute ne ĝenas min," diris Doroteo. "Sed vi estas belega," ŝi pludiris, "certe mi amegus vin. Ĉu vi permesos ke mi reportu vin al Kansas, kaj metu vin sur la kamenbreton de Onklino Em? Mi povus porti vin en mia korbo."

"Tio tre malfeliĉigus min," respondis la porcelana Princino. "Sciu ke ĉi tie en nia lando ni loĝas kontente, kaj ni povas paroli kaj ĉirkaŭmoviĝi laŭplaĉe. Sed kiam iu el ni estas forprenita niaj artikoj tuj rigidiĝas, kaj ni nur staras rekte kaj belaspektas. Kompreneble oni ne volas ion alian kiam ni estas sur kamenbretoj kaj ŝrankoj kaj salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agrablaj ĉi tie en nia propra lando."

"Mi neniel volus malfeliĉigi vin!" krietis Doroteo. "Do mi nur diros adiaŭ."

"Adiaŭ" respondis la princino.

Ili zorgoplene marŝis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post proksimume horo la marŝantoj atingis la alian flankon de la lando kaj la porcelanan muron.

Ĝi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de la Leono ili ĉiuj sukcesis grimpadi al la supro. Post tio la Leono kuntiris siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed ĝuste kiam li saltis li renversis porcelanan preĝejon per sia vosto kaj plene disfrakasis ĝin.

"Domaĝe," diris Doroteo, "sed mi vere kredas ke nur tre bonŝance ni ne pli damaĝis tiujn hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de preĝejo. Ili estas tiom rompeblaj!"

"Tiel ja estas," diris la Birdotimigilo, "kaj mi dankemas ĉar mi konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti multon pli malbonan en la mondo ol esti Birdotimigilo."

image-147
La homoj ĉiuj konsistis el porcelano.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.