La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIX. Ilin atakas la Batalantaj Arboj

Tuj la sekvan matenon Doroteo adiaŭe kisis la belan verdan knabinon, kaj ĉiuj premis la manon de la Soldato kun la Verdaj Lipharoj, kiu marŝis kun ili ĝis la pordego. Kiam la Pordogardisto revidis ilin li miregis ke ili volas foriri el la bela Urbo por renkonti novajn problemojn. Sed li tuj malŝlosis iliajn okulvitrojn, kiujn li remetis en la verdan keston, kaj donis al ili multajn bondezirojn por kunporti kun si.

"Vi nun estas nia reganto," li diris al la Birdotimigilo, "do nepre vi devos reveni al ni kiel eble plej baldaŭ."

"Mi certe revenos se mi povos," la Birdotimigilo respondis; "sed unue mi devas helpi Doroteon reiri al sia hejmo."

Dum Doroteo lastafoje adiaŭis la bonhumoran Gardiston ŝi diris: "Oni tre afablis al mi en via bela Urbo, kaj ĉiu estis tre ĝentila al mi. Mi ne povas esprimi kiom dankema mi estas."

"Ne provu, karulino," li respondis. "Ni volonte havus vin kun ni, sed se via deziro estas reiri al Kansas mi esperas ke vi trovos rimedon." Li malfermis la pordon de la ekstera muro kaj ili eliris kaj komencis sian marŝadon.

La suno brilegis dum niaj amikoj turnis siajn vizaĝojn cele la Landon de la Sudo. Ili estis ĉiuj plejaltspiritaj, kaj ridis kaj interbabiladis. Doroteo denove estis plengita de la espero iri al sia hejmo, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ĝojis ĉar ili povis utili al ŝi. Kaj la Leono, nu li flaris la freŝan aeron tre plezure kaj balancis sian voston de flanko al flanko pro pura ĝojo ĉar li denove estas en la kamparo, dum Toto kuris ĉirkaŭ ilin kaj ĉasis la tineojn kaj papiliojn, tutdume gaje bojante.

"Urboloĝado tute ne konvenas por mi," komentis la Leono, dum ili rapidpaŝe marŝadis. "Mi perdis multe da mia karno ekde kiam mi ĉesis loĝi tie, kaj nun mi fervoras trovi oportunon montri al la aliaj bestoj kiom kuraĝa mi fariĝis."

Ili nun turnis sin kaj lastafoje rigardis la Smeraldan Urbon. Ili vidis nur amason da turoj malantaŭ la verdaj muroj, kaj alte super ĉio estis la pintoj kaj kupolo de la Palaco de Oz.

"Oz ja ne estis malbona Sorĉisto," diris la Stana Lignohakisto, dum li sentis sian koron frapadi la flankojn de lia brusto.

"Li sciis doni al mi cerbon, vere tre bonan cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Se Oz trinkus dozon de la sama kuraĝo kiun li donis al mi," aldonis la Leono, "li estus kuraĝa persono." Doroteo diris nenion. Oz ne plenumis sian promeson al ŝi, sed li ja klopodis, do ŝi pardonis lin. Ĉar, kiel li diris, li estas bona persono, kvankam li estas malkompetenta Sorĉisto.

La marŝado dum la unua tago trairis la verdajn kampojn kaj brilajn florojn kiuj etendiĝis ĉirkaŭ la Smeralda Urbo ĉiuflanke. Ili dormis tiun nokton sur la herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre bone ripozis.

En la mateno ili plue marŝadis ĝis ili atingis densan arbaron. Tute ne estis eble ĉirkaŭiri ĝin, ĉar laŭaspekte ĝi etendiĝis dekstren kaj maldekstren ĝis preter ilia vidpovo; kaj, krome, ili ne volis riski ŝanĝi sian direkton ĉar ili timis ke ili perdiĝus. Do ili serĉis tiun lokon kie estos plej facile eniri la arbaron.

La Birdotimigilo, kiu estis la unua en la vico, fine trovis grandan arbon kiu havis sufiĉe larĝetendajn branĉojn ke estis sufiĉa spaco por ke ili povu marŝi sube. Do li antaŭenmarŝis al la arbo, sed tuj kiam li subiris la unuajn branĉojn ili klinis sin kaj ĉirkaŭvolvis lin, kaj la sekvan minuton li trovis sin levita super la tero kaj ĵetita kapantaŭen inter siajn kunmarŝantojn.

Tio ne damaĝis la Birdotimigilon, sed ĝi surprizis lin, kaj li aspektis iom konfuzita kiam Doroteo levis lin. "Jen alia spaco inter la arboj," vokis la Leono. "Mi la unua provu ĝin," diris la Birdotimigilo, "ĉar ne dolorigas min esti disdirekten ĵetita." Li marŝis al alia arbo, dum li parolis, sed ĝiaj branĉoj tuj kaptis lin kaj reĵetis lin.

"Estas tre strange," kriis Doroteo; "kion ni faru?"

"Ŝajnas ke la arboj decidis batali kontraŭ nin kaj haltigi nian marŝadon," komentis la Leono.

"Mi intencas mem provi," diris la Hakisto, kaj surŝultriginte sian hakilon li marŝis al la unua arbo kiu tiom mistraktis la Birdotimigilon. Kiam granda branĉo kliniĝis por kapti lin, la Hakisto hakis ĝin tiom feroce ke li duonigis ĝin. Tuj la arbo komencis skuadi siajn branĉojn kvazaŭ pro doloro, kaj la Stana Lignohakisto submarŝis sendanĝere.

"Venu!" li kriis al la aliaj. "Rapide!"

Ĉiuj antaŭen kuris kaj subiris la arbon sen damaĝo, escepte de Toto, kiun kaptis malgranda branĉo kaj skuis ĝis li hurlis. Sed la Hakisto tuj dehakis la branĉon kaj liberigis la hundeton.

La aliaj arboj de la arbaro tute nenion faris por bari ilin, do ili decidis ke nur la unua vico de arboj kapablas fleksi siajn branĉojn, kaj ke verŝajne tiuj arboj estas la policistoj de la arbaro, kaj havas tiun mirigan kapablon por forteni fremdulojn.

La kvar marŝantoj facile marŝis inter la arboj ĝis atingi la plej foran randon de la arbaro. Tie, surprizate, ili trovis antaŭ si altan muron el, ŝajne, blanka porcelano. Ĝi estis glata, kiel la surfaco de telero, kaj pli alta ol iliaj kapoj.

"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo.

"Mi faros eskalon," diris la Stana Lignohakisto, "ĉar evidente ni devos transgrimpi la muron."

image-142
“La branĉoj klinis sin kaj ĉirkaŭvolvis lin.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.