La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VII. La vojo al la Granda Oz.

Ili devis kampadi sub granda arbo en la arbaro, tiunokte, ĉar ne estis domoj proksime. La arbo estis bona, dika kovrilo protektanta ilin kontraŭ la roso. La Stana Lignohakisto hakis grandan aron da lignaĵoj per sia hakilo kaj Doroteo pretigis belegan varmigan fajron kiu helpis ŝin esti malpli solsenta. Ŝi kaj Toto jam manĝis la lastajn panerojn, kaj nun ŝi ne sciis kion ili manĝos en la mateno.

"Se vi volas," diris la Leono, "mi eniros la arbaron kaj mortigos cervon por vi. Vi povos rosti ĝin per la fajro, ĉar via gusto estas tiom stranga ke vi preferas kuiritaĵojn, kaj tiel vi havos bonan matenmanĝon."

"Ne! Bonvolu, ne!" pledis la Stana Lignohakisto. "Mi nepre plorus se vi mortigus povran cervon, kaj miaj makzeloj denove rustiĝus."

Sed la Leono foriris en la arbaron kaj trovis propran manĝon, kaj neniu poste sciis kion li manĝis, ĉar li ne menciis tion. Kaj la Birdotimigilo trovis arbon plenan de nuksoj kaj plenigis la korbon de Doroteo per ili, tiel ke ŝi dum longa tempo ne malsatos. Ŝi opiniis tion tre afabla kaj amema ago de la Birdotimigilo, sed ŝi multe ridis pro la mallerta maniero per kiu la povrulo prenis la nuksojn. Liaj vatitaj manoj estis tiom mallertaj, kaj la nuksoj tiom malgrandaj, ke li faligis preskaŭ tiom kiom li metis en la korbon. Sed ne gravis al la Birdotimigilo kiom da tempo li bezonos por plenigi la korbon, ĉar tio tenis lin malproksime de la fajro, ĉar li timis ke fajrero trafus lian pajlon kaj konsumus lin. Do li restis tre for de la flamoj, kaj proksimiĝis nur por kovri Doroteon per sekaj folioj kiam ŝi kuŝiĝis por dormi. Ili komfortigis kaj varmigis ŝin kaj ŝi dormis profunde ĝis la mateno.

Kiam mateniĝis, la knabino lavis sian vizaĝon en malgranda ondetanta rivereto kaj baldaŭ post tiam ili ĉiuj rekomencis marŝi al la Smeralda Urbo.

La tago montriĝis eventoplena por la marŝantoj. Ili apenaŭ marŝis unu horon antaŭ ol vidi grandan abismon kiu transiras la vojon kaj dividas la arbaron ĝis preter ilia vidpovo, ambaŭflanke. Ĝi estis tre larĝa abismo, kaj kiam ili iris al la rando kaj enrigardis ili povis vidi ke ĝi ankaŭ estas tre profunda, kaj ke estas multaj grandaj, pintaj rokoj en la fundo. La flankoj estis tiom krutaj ke neniu el ili povus malsuprengrimpi, kaj dum momento ŝajnis ke la marŝado devos ĉesi.

"Kion ni faru?" demandis Doroteo senespere.

"Mi tute ne scias," diris la Stana Lignohakisto; kaj la Leono skuis sian densan hararon kaj rigardis penseme. Sed la Birdotimigilo diris: "Ni ne povas flugi, tio estas certa; kaj ni ne povas malsuprengrimpi en tiun profundan abismon. Sekve, se ni ne povos transsalti, ni devos halti ĉi tie."

"Mi kredas povi transsalti," diris la Malkuraĝa Leono, zorge mezurinte la distancon per sia menso.

"Do estas solvite," respondis la Birdotimigilo, "ĉar vi povos transporti nin unuope sur via dorso."

"Nu, mi provos," diris la Leono. "Kiun la unua?"

"Mi," deklaris la Birdotimigilo; "ĉar se vi trovus ke vi ne povas transsalti la breĉon, Doroteo mortus, aŭ la Lignohakisto estus forte kavigita de la rokoj. Sed se mi estos sur via dorso ne multe gravos ĉar la falo tute ne damaĝos min."

"Mi mem timegas falon," diris la Malkuraĝa Leono, "sed mi supozas ke necesas provi. Do suriru mian dorson kaj ni provos."

La Birdotimigilo sidiĝis sur la dorson de la Leono, kaj la granda besto marŝis al la rando de la breĉo kaj kaŭriĝis.

"Kial vi ne kuras por salti?" demandis la Birdotimigilo.

"Ĉar ni, la Leonoj, ne saltas tiel," li respondis. Kaj saltegante, li pafiĝis tra la aero kaj surteriĝis sendanĝere sur la alian flankon.

Ĉiujn multe ĝojigis vidi kiel facile li faris tion, kaj kiam la Birdotimigilo estis degrimpinta de lia dorso, la Leono resaltis trans la abismon.

Doroteo decidis esti la dua; do ŝi tenis Toton en siaj brakoj kaj grimpis sur la dorson de la Leono, forte tenante lian kolhararon per unu mano. La sekvan momenton estis kvazaŭ ŝi flugas tra la aero; kaj post tio, antaŭ ol ŝi havis sufiĉan tempon por pripensi, ŝi estis sekura sur la alia flanko. La Leono reiris trian fojon kaj transportis la Stanan Lignohakiston, kaj post tio ili sidiĝis dum kelkaj momentoj por ke la besto povu ripozi, ĉar liaj grandaj saltoj malfaciligis lian spiradon, kaj li anhelis kiel granda hundo tro longe kurinta.

Ili trovis la arbaron tre densa ĉiflanke, kaj ĝi aspektis senluma kaj morna. Kiam la Leono estis ripozinta ili rekomencis marŝi laŭ la vojo el flavaj brikoj, silente demandante al si, ĉiu en sia propra menso, ĉu iam ili atingos la finon de la arbaro kaj reatingos la brilantan sunlumon. Aldone al ilia malkomforto ili baldaŭ aŭdis strangajn bruojn el la profundo de la arbaro, kaj la Leono flustris al ili ke en ĉi tiu parto de la lando la Kolizuloj loĝas.

"Kio estas la Kolizuloj?" demandis la knabino.

"Ili estas monstraj bestoj kun korpoj kiaj de leonoj kaj kapoj kiaj de tigroj," respondis la Leono; "kaj kun ungoj tiom longaj kaj akraj ke ili povus disduigi min tiel facile kiel mi povus mortigi Toton. Mi timegas la Kolizulojn."

"Ne mirigas min," respondis Doroteo. "Nepre ili estas timigaj bestoj."

La Leono estis tuj respondonta, sed subite ili atingis alian abismon kiu transiras la vojon; sed ĉi tiu abismo estis tiom larĝa kaj profunda ke la Leono tuj sciis ke li ne povos transsalti ĝin.

Do ili sidiĝis por pripensi kion fari, kaj post serioza pensado la Birdotimigilo diris,

"Jen granda arbo, proksima al la abismo. Se la Stana Lignohakisto povos haki ĝin tiel ke ĝi falos trans la abismon, ni povos transmarŝi facile."

"Tiu estas bonega ideo," diris la Leono. "Oni preskaŭ suspektus ke vi havas cerbon en la kapo, anstataŭ pajlon."

La Stana Lignohakisto tuj komencis labori, kaj tiom akris lia hakilo ke la arbo baldaŭ estis preskaŭ trahakita. La Leono metis siajn fortajn antaŭajn krurojn kontraŭ la arbon kaj puŝegis, kaj malrapide la granda arbo kliniĝis kaj falis bruegante trans la abismon, kun la plejsupraj branĉoj sur la alia flanko.

Ili ĵus komencis transiri tiun kuriozan ponton kiam akra muĝo suprenrigardigis ilin, kaj terurate ili vidis kuradi cele ilin du grandajn bestojn kun ursaj korpoj kaj tigraj kapoj.

"Jen la Kolizuloj!" diris la Malkuraĝa Leono, komencante tremadi.

"Rapide!" kriis la Birdotimigilo. "Ni transiru."

Do Doroteo transiris la unua, tenante Toton en la brakoj; la Stana Lignohakisto sekvis, kaj la Birdotimigilo sekvis lin. La Leono, kvankam certe timanta, turnis sin por fronti la Kolizulojn, kaj li muĝegis tiom laŭte kaj timige ke Doroteo kriegis kaj la Birdotimigilo surdorsen falis, kaj eĉ la ferocaj bestoj ekhaltis kaj rigardis lin surprizite.

Sed, trovinte sin pli grandaj ol la Leono, kaj memorante ke estas du da ili kaj nur unu da li, la Kolizuloj rekuris antaŭen, kaj la Leono transiris la arbon kaj turnis sin por vidi kion ili nun faros. Tute sen halti, la ferocaj bestoj ankaŭ komencis transiri la arbon, kaj la Leono diris al Doroteo,

"Ni perdiĝis, ĉar ili certe disŝiros nin per siaj akraj ungoj. Sed staru proksime malantaŭ mi, kaj mi batalos ilin dum mi restos viva."

"Atendu!" kriis la Birdotimigilo. Li intertempe estis pripensinta kion fari, kaj nun li petis la Stanan Lignohakiston haki la finaĵon de la arbo kuŝantan sur ilia flanko de la abismo. La Stana Lignohakisto tuj komencis uzi sian hakilon, kaj ĝuste kiam la du Kolizuloj estis preskaŭ transirintaj, la arbo ekfalis bruege en la abismon, kunportante la malbelajn, hurlantajn bestojn, kaj ambaŭ disfrakasiĝis pro la akraj rokoj sur la fundo.

"Nu," diris la Malkuraĝa Leono, libere spirante denove, "ni ankoraŭ iom vivos, kaj tio plaĉas al mi, ĉar nepre estus tre malkomforte ne vivi. Tiuj bestoj timigis min tiom ke mia koro ankoraŭ bategas."

"Ha," diris la Stana Lignohakisto malgaje, "volonte mi havus koron povantan bati."

Tiu aventuro des pli fervorigis la marŝantojn eliri el la arbaro, kaj ili tiom rapide marŝis ke Doroteo laciĝis, kaj devis rajdi sur la dorso de la Leono. Ĝojigis ilin kiam la arbaro malpli densiĝis ju pli ili antaŭeniris, kaj en la posttagmezo ili subite trovis larĝan riveron, rapide fluantan antaŭ ili. Ili povis vidi ke aliflanke de la rivero la vojo el flavaj brikoj trairas belan pejzaĝon, kun verdaj kampoj kaj helaj floroj kaj apud la tuta vojo estis arboj sur kiuj pendas bongustaj fruktoj. Al ili multe plaĉis vidi tiun belan pejzaĝon antaŭ si.

"Kiel ni transiros la riveron?" demandis Doroteo.

"Estas facile," respondis la Birdotimigilo. "La Stana Lignohakisto konstruu por ni floson, tiel ke ni povos flosi al la alia flanko."

Do la Lignohakisto prenis sian hakilon kaj komencis haki malgrandajn arbojn por fari floson, kaj dum li okupadis sin per tio, la Birdotimigilo trovis sur la riverbordo arbon plenan de belaj fruktoj. Tio plaĉis al Doroteo, kiu estis manĝinta nur nuksojn dum tiu tago, kaj ŝi ĝissate manĝis la maturajn fruktojn.

Sed necesas tempo por konstrui floson, eĉ se konstruas ĝin laborema kaj nelaciĝanta Stana Lignohakisto, kaj kiam noktiĝis la laboro ankoraŭ ne estis finita. Do ili trovis komfortan lokon sub la arboj kie ili bone dormis ĝis la mateno; kaj Doroteo sonĝis pri la Smeralda Urbo, kaj pri la bona Sorĉisto de Oz, kiu baldaŭ resendos ŝin al ŝia propra hejmo.

image-056
“La arbo ekfalis bruege en la abismon.”

image-057
“Vi devus honti!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.