La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

>Ĉapitro XI. La Mirinda Smeralda Urbo de Oz

Eĉ kun okuloj protektataj per la verdaj okulvitroj Doroteo kaj ŝiaj amikoj estis unue iomete blindigitaj de la brilego de la mirinda Urbo. Laŭlonge de la stratoj estis belaj domoj konstruitaj el verda marmoro kaj ĉie ornamatitaj per brilantaj smeraldoj. Ili marŝis sur pavimo el la sama verda marmoro, kaj kie la blokoj kuniĝis estis densaj vicoj de smeraldoj, brilantaj pro la sunlumo. La fenestroj estis el verda vitro; eĉ la ĉielo super la Urbo estis iomete verda, kaj la sunradioj estis verdaj.

Multaj personoj — viroj, virinoj, kaj infanoj — ĉirkaŭmarŝadis, kaj ili estis verde vestitaj kaj havis verdetajn haŭtojn. Ili rigardis Doroteon kaj ŝian strangan grupon mirokule, kaj la infanoj ĉiuj kuris kaŝi sin malantaŭ siaj patrinoj kiam ili ekvidis la Leonon; sed neniu parolis al ili. Multaj butikoj estis apud la strato, kaj Doroteo vidis ke ĉio en ili estas verda. Verdaj dolĉaĵoj kaj verda krevmaizo estis vendataj, ankaŭ verdaj ŝuoj, verdaj ĉapeloj, kaj ĉiaspecaj verdaj vestaĵoj. Unuloke viro vendadis verdan limonadon, kaj kiam la infanoj aĉetis ĝin Doroteo rimarkis ke ili pagas ĝin per verdaj moneroj.

Ŝajne estis nek ĉevaloj nek iuspecaj bestoj; la viroj disportadis objektojn per verdaj ĉaretoj, kiujn ili antaŭenpuŝis. Ĉiu ŝajnis feliĉa kaj kontenta kaj prospera.

La Pordogardisto gvidis ilin tra la stratoj ĝis ili atingis grandan konstruaĵon, precize en la mezo de la Urbo, kiu estis la palaco de Oz, la Granda Sorĉisto. Soldato staris antaŭ la pordo, vestita per verda uniformo kaj kun longa verda barbo.

"Jen fremduloj," diris al li la Pordogardisto, "kaj ili postulas renkonti la Grandan Ozon."

"Enpaŝu," respondis la soldato, "kaj mi portos vian mesaĝon al li."

Do ili trairis la pordojn de la Palaco kaj kondukiĝis en grandan ĉambron kun verda tapiŝo kaj belaj verdaj mebloj ornamitaj per smeraldoj. La soldato devigis ilin ĉiujn viŝi siajn piedojn per verda mato antaŭ ol eniri la ĉambron, kaj kiam ili sidiĝis li diris ĝentile, "Bonvolu komfortigi vin dum mi iros al la pordo de la tronoĉambro kaj diros al Ozo ke vi ĉeestas."

Ili devis longe atendi ĝis la soldato revenis. Kiam, fine, li revenis, Doroteo demandis, "Ĉu vi vidis Ozon?"

"Ho, ne," respondis la soldato; "mi neniam vidis lin. Sed mi parolis al li dum li sidis malantaŭ sia ekrano, kaj diris al li vian mesaĝon. Li diras ke li akceptos paroli kun vi, se vi deziras; sed ĉiu el vi devos eniri sola, kaj li akceptos nur unu el vi ĉiutage. Sekve, ĉar vi devos resti en la Palaco dum pluraj tagoj, mi kondukigos vin al ĉambroj kie vi povos esti komfortaj post via marŝado."

"Dankon," respondis la knabino; "Oz estas tre afabla."

La soldato nun blovis verdan fajfilon, kaj tuj juna knabino, vestita per bela verda silka robo, eniris la ĉambron. Ŝi havis belan verdan hararon kaj verdajn okulojn, kaj ŝi riverencis profunde antaŭ Doroteo dirante, "Sekvu min kaj mi gvidos vin al via ĉambro."

Do Doroteo adiaŭis ĉiujn siajn amikojn escepte de Toto, kaj preninte la hundon en siajn brakojn sekvis la verdan knabinon tra sep koridoroj kaj supren laŭ tri ŝtuparoj ĝis ili atingis ĉambron en la antaŭa parto de la Palaco. Ĝi estis kiel eble plej ĉarma malgranda ĉambro, kun mola komforta lito kiu havis tukojn el verda silko kaj verdan veluran kovroŝtofon. Fonteto estis en la centro de la ĉambro, ĝi altigis ŝprucon de verda parfumo en la aeron, kiu refalis en bele ĉizitan verdan marmoran basenon. Belaj verdaj floroj staris en la fenestroj, kaj troviĝis breto kun vico de malgrandaj verdaj libroj. Kiam Doroteo havis sufiĉan tempon por malfermi la librojn ŝi trovis ilin plenaj de kuriozaj verdaj bildoj kiuj ridigis ŝin pro sia komikeco.

En ŝranko estis multaj verdaj roboj, el silko kaj sateno kaj veluro; kaj ĉiu el ili estis precize ĝustadimensia por Doroteo.

"Sentu ke vi estas ĉehejme," diris la verda knabino, "kaj se vi deziros ion sonoru. Oz alvokos vin morgaŭ matene."

Ŝi lasis Doroteon sola kaj reiris al la aliaj. Ilin ŝi ankaŭ kondukis al ĉambroj, kaj ĉiu el ili trovis sin loĝanta en tre agrabla parto de la Palaco. Kompreneble tiu ĝentileco estis senefika rilate al la Birdotimigilo; kiam li trovis sin sola en sia ĉambro li staradis stulte sur unu loko, tuj apud la pordo, por atendi la matenon. Lin ne ripozigus kuŝado, kaj li ne povis fermi siajn okulojn; do li restis dum la tuta nokto rigardante malgrandan araneon kiu faras sian reton en angulo de la ĉambro, kvazaŭ ĝi ne estus unu el la plej belaj ĉambroj en la mondo. La Stana Lignohakisto kuŝiĝis nur pro kutimo, ĉar li memoris sian vivon kiel karnulo; sed ĉar li ne kapablis dormi li pasigis la nokton movante siajn artikojn por certigi ke ili bone fukciadas. La Leono preferus liton el sekaj folioj en la arbaro, kaj al li ne plaĉis esti fermita en ĉambron; sed lia saĝeco ne permesis ke tio ĝenu lin, do li saltis sur la liton kaj ruliĝis kiel kato kaj ronrone tuj dormigis sin.

La sekvan matenon, post la matenmanĝo, la verda knabino venis por konduki Doroteon, kaj vestis ŝin per unu el la plej belaj roboj — el verda brokita sateno. Doroteo surmetis verdan silkan antaŭtukon kaj ligis verdan rubandon ĉirkaŭ la kolon de Toto, kaj ili ekmarŝis al la Tronoĉambro de la Granda Oz.

Unue ili atingis grandan kunvenejon en kiu estis multaj virinoj kaj viroj de la kortego, vestitaj per riĉaj kostumoj. Tiuj homoj havis nenian laboron tie kaj nur konversaciadis, sed ili ĉiam atendis ekster la Tronĉambro ĉiumatene, kvankam oni neniam permesis ke ili vidu Ozon. Dum Doroteo eniris ili rigardis ŝin scivoleme, kaj unu el ili flustris, "Ĉu vi vere rigardos la vizaĝon de Oz la Terura?"

"Kompreneble," respondis la knabino, "se li akceptos vidi min."

"Ho, li akceptos vidi vin," diris la soldato kiu komunikis ŝian mesaĝon al la Sorĉisto, "kvankam al li ne plaĉas ke homoj petas vidi lin. Efektive, li unue estis kolera kaj diris ke mi devas resendi vin al la loko el kie vi venis. Post tio li demandis min pri via aspekto, kaj kiam mi menciis viajn arĝentajn ŝuojn li estis tre interesata. Laste mi parolis al li pri la marko sur via frunto, kaj li decidis permesi ke vi eniru."

Ĝuste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris al Doroteo, "Jen la signalo. Vi devas eniri la Tronoĉambron sola."

Ŝi malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo brave tramarŝis kaj trovis sin en mirinda loko. Ĝi estis granda, ronda ĉambro, kun alta arka plafono, kaj la muroj kaj plafono kaj planko estis kovritaj per grandaj smeraldoj dense kunlokigitaj. En la centro de la plafono estis granda lumo, same brila kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn mirige.

Sed tio kio plej interesis Doroteon estis la granda trono el verda marmoro kiu staris en la mezo de la ĉambro. Ĝi estis havis la formon de seĝo kaj brilis pro gemoj, same kiel ĉio alia. En la centro de la seĝo estis grandega Kapo, tute sen apoganta korpo aŭ brakoj aŭ kruroj. Sur tiu kapo ne estis haroj, sed ĝi havis okulojn kaj nazon kaj buŝon, kaj ĝi estis pli granda ol la kapo de la plej granda giganto.

Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la okuloj malrapide turniĝis kaj rigardis ŝin akre kaj senŝanceliĝe. La buŝo moviĝis kaj Doroteo aŭdis voĉon diri: "Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"

La voĉo ne estis tiom timiga kiom ŝi anticipis el la granda Kapo; do ŝi kuraĝe respondis, "Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila. Mi venis por peti vian helpon."

La okuloj rigardis ŝin penseme dum plena minuto. Post tio diris la voĉo: "Kie vi akiris la arĝentajn ŝuojn?"

"Mi akiris ilin de la Fia Sorĉistino de la Oriento, kiam mia domo falis sur ŝin kaj mortigis ŝin," ŝi respondis.

"Kie vi akiris la markon sur via frunto?" pludiris la voĉo.

"Tie la bona Sorĉistino de la Nordo kisis min kiam ŝi adiaŭis min kaj sendis min al vi," diris la knabino.

Denove la okuloj akre rigardis ŝin, kaj vidis ke ŝi diras la veron. Post tio Oz diris, "Kion vi volas ke mi faru?"

"Resendu min al Kansas, kie estas miaj Onklino Em kaj Onklo Henriko," ŝi respondis fervore. "Mi ne amas vian landon, kvankam ĝi ja estas tre bela. Kaj mi estas certa ke Onklino Em estas multe malkvieta pro mia tiom longa foresto."

La okuloj palpebrumis trifoje, kaj post tio ili turniĝis al la plafono kaj subturniĝis al la planko kaj turniĝadis tiel kurioze ke ili ŝajnis rigardi ĉiun parton de la ĉambro. Kaj fine ili denove rigardis Doroteon.

"Kial mi faru tion por vi?" demandis Oz.

"Ĉar vi estas forta kaj mi estas malforta, ĉar vi estas Granda Sorĉisto kaj mi estas nur senhelpa knabineto," ŝi respondis.

"Sed vi estis sufiĉe forta por mortigi la fian Sorĉistinon de la Oriento," diris Oz.

"Tio estis nur hazardo," respondis Doroteo simple; "mi ne povis malebligi ĝin."

"Nu," diris la Kapo, "mi diros al vi mian respondon. Vi ne rajtas supozi ke mi resendos vin al Kansas krom se vi estos rekompence farinta ion por mi. En ĉi tiu lando ĉiu devas pagi pro ĉio ricevita. Se vi volas ke mi uzu mian magion por resendi vin al via hejmo vi unue devos fari ion por mi. Helpu min kaj post tio mi helpos vin."

"Kion mi devos fari?" demandis la knabino.

"Mortigu la fian Sorĉistinon de la Okcidento," respondis Oz.

"Sed mi ne povas!" kriis Doroteo, multe surprizita.

"Vi mortigis la Sorĉistinon de la Oriento kaj vi surportas la arĝentajn ŝuojn, kiuj enhavas potencan sorĉopovon. Nun restas nur unu Fia Sorĉistino en la tuta lando, kaj kiam vi povos diri ke ŝi estas mortinta mi resendos vin al Kansas — sed ne antaŭ tiam."

La malgranda knabino komencis plori, ĉar ŝi tiom senesperiĝis; kaj la okuloj denove palpebrumis kaj rigardis ŝin malkviete, kvazaŭ la Granda Oz kredas ke ŝi povos helpi lin se ŝi volos.

"Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence," ŝi ploris; "kaj eĉ se mi volus fari tion, kiel mi povus mortigi la Fian Sorĉistinon? Se vi, kiu estas Granda kaj Terura, ne povas mem mortigi ŝin, kial vi supozas ke mi povus fari tion?"

"Mi ne scias," diris la Kapo; "sed tio estas mia respondo, kaj ĝis la Fia Sorĉistino estos mortinta vi ne revidos viajn Onklon kaj Onklinon. Memoru ke la Sorĉistino estas Fia — ege Fia — kaj meritas esti mortigita. Nun iru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi estos plenuminta vian taskon."

Malĝoje Doroteo foriris el la Tronoĉambro kaj reiris al kie la Leono kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto atendas por aŭdi kion estis dirinta al ŝi Oz.

"Por mi estas nenia espero," ŝi diris malgaje, "ĉar Oz ne resendos min al mia hejmo antaŭ ol mi mortigos la Fian Sorĉistinon de la Okcidento; kaj tion mi neniam povos."

Ŝiaj amikoj bedaŭris, sed ili ne povis helpi ŝin; do ŝi iris al sia ĉambro kaj kuŝiĝis sur la liton kaj endormiĝis plorante.

La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Birdotimigilo kaj diris, "Venu kun mi, ĉar Oz alvokis vin."

Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita eniri la grandan Tronoĉambron, kie li vidis, sidanta sur la smeralda trono, plej belan damon. Ŝi estis vestita per verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj verdaj haroj ŝi portis juvelkovritan kronon. Sur ŝiaj ŝultroj kreskis flugiloj kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la plej malforta aermoviĝo atingis ilin.

Kiam la Birdotimigilo klinis sin, tiom bele kiom permesis lia pajla enhavo, antaŭ tiu belulino, ŝi rigardis lin dolĉe kaj diris: "Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"

Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon pri kiu parolis Doroteo, kaj li multe surpriziĝis; sed li respondis brave.

"Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo. Tial mi ne havas cerbon, kaj mi venis al vi petante ke vi metu cerbon en mian kapon por anstataŭi la pajlon, por ke mi fariĝu tiom homa kia ĉiu alia persono en via regno."

"Kial mi faru tion por vi?" demandis la damo.

"Ĉar vi estas saĝa kaj potenca, kaj neniu alia povas helpi min," respondis la Birdotimigilo.

"Mi neniam faras komplezon sen ia rekompenco," diris Oz; "sed ĉi tion mi promesas. Se vi mortigos por mi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento mi donos al vi abundan cerbon, tiel bonan cerbon ke vi estos la plej saĝa persono en la tuta Lando Oz."

"Sed mi kredis ke vi jam petis ke Doroteo mortigu la Sorĉistinon," diris la Birdotimigilo, surprizite.

"Tiel estis. Ne gravas al mi kiu mortigos ŝin. Sed antaŭ ol ŝi mortos mi ne plenumos vian peton. Nun foriru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi meritos la cerbon kiun vi tiom deziras."

La Birdotimigilo reiris malĝoje al siaj amikoj kaj diris al ili kion diris Oz; kaj Doroteon surprizis aŭdi ke la granda Sorĉisto ne estas Kapo, kia kiam ŝi vidis lin, sed bela damo.

"Malgraŭ tio," diris la Birdotimigilo, "ŝi bezonas koron tiom kiom la Stana Lignohakisto."

La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Stana Lignohakisto kaj diris, "Oz alvokis vin. Sekvu min."

Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la grandan Tronoĉambron. Li ne sciis ĉu li trovos ke Oz estas bela damo aŭ Kapo, sed li esperis ke li estos bela damo. "Ĉar," li diris al si, "se li estos la Kapo, mi certas ke li ne donos al mi koron, ĉar kapo ne havas propran koron kaj tial ne povas senti kun mi. Sed se li estos la bela damo mi petegos koron, ĉar oni diras ke ĉiuj damoj mem estas bonkoraj."

Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan Tronoĉambron li vidis nek la Kapon nek la Damon, ĉar Oz donis al si la formon de plej timiga Bruto. Ĝi estis preskaŭ granda kiel elefanto, kaj la verda trono ŝajnis apenaŭ sufiĉe fortika por ĝia pezo. La Bruto havis kapon kia tiu de rinocero, sed estis kvin okuloj en ĝia vizaĝo. Kvin longaj brakoj kreskis el ĝia korpo kaj ĝi ankaŭ havis kvin longajn, maldikajn krurojn. Dika, laneca hararo kovris ĉiun parton, kaj pli timigaspekta monstro ne estus imagebla. Feliĉe la Stana Lignohakisto ne havis koron tiutempe, ĉar ĝi bategus laŭte kaj rapide pro teruriĝo. Sed ĉar li estis el nur stano, la Hakisto tute ne timis, kvankam li estis multe senesperiĝinta.

"Mi estas Oz, la Granda, la Terura," parolis la Bruto, per voĉo kiu estis unusola grandega muĝo. "Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"

"Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano. Tial mi ne havas koron, kaj ne povas ami. Mi petas ke vi donu al mi koron por ke mi estu kiaj la aliaj homoj."

"Kial mi faru tion?" demandis la Bruto.

"Ĉar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton," respondis la Hakisto.

Oz iomete muĝis je tio, sed diris, raŭke, "Se vi efektive deziras koron, vi devos meriti ĝin."

"Kiel?" demandis la Hakisto.

"Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento," respondis la Bruto. "Kiam la Sorĉistino estos morta, venu al mi, kaj mi tiam donos al vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman koron en la tuta Lando Oz."

Do la Stana Lignohakisto devis reiri malĝoje al siaj amikoj kaj informi ilin pri la terura Bruto kiun li vidis. Ili ĉiuj miregis pro la multaj formoj kiujn donis al si la Granda Sorĉisto, kaj la Leono diris, "Se li estos bruto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej laŭte muĝegos kaj tiom timigos lin ke li plenumos ĉiun mian peton. Kaj se li estos la bela damo, mi ŝajnigos salti sur ŝin, kaj tiel devigos ŝin plenumi mian peton. Kaj se li estos la granda Kapo, mi povos fari al li kion mi volos; ĉar mi rulos la Kapon tra la tuta ĉambro ĝis li promesos doni al ni kion ni deziras. Do estu bonesperaj, miaj amikoj, ĉar ja ĉio rezultos bone."

La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo kondukis la Leonon al la granda Tronoĉambro kaj petis lin eniri al Oz.

La Leono tuj trairis la pordon, kaj ĉirkaŭrigardante li vidis, surprizate, ke antaŭ la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj arda ke li apenaŭ kuraĝis rigardi ĝin. Lia unua penso estis ke Oz akcidente ekbrulis kaj konsumiĝas; sed kiam li provis proksimiĝi, la varmego estis tiom intensa ke ĝi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj li retrorampis tremante al pozicio pli proksima al la pordo.

Venis malalta, trankvila voĉo el la Globo de Fajro, kaj ĉi tiujn vortojn ĝi parolis: "Mi estas Oz, la Granda kaj Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"

Kaj la Leono respondis, "Mi estas Malkuraĝa Leono, mi timas ĉion. Mi venis al vi por peti ke vi donu al mi kuraĝon, por ke mi reale fariĝu la Reĝo de Bestoj, kiel min oni nomas."

"Kial mi donu al vi kuraĝon?" demandis Oz.

"Ĉar el ĉiuj Sorĉistoj vi estas la plej granda, kaj nur vi havas kapablon plenumi mian peton," respondis la Leono.

La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la voĉo diris, "Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorĉistino, kaj tuj tiam mi donos al vi kuraĝon. Sed dum vivos la Sorĉistino vi devos resti malkuraĝa."

La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj dum li staris silente rigardante la Globon de Fajro ĝi fariĝis tiom feroce varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la ĉambro. Li ĝoje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorĉisto.

"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo malĝoje.

"Nur unu afero estas farebla," respondis la Leono, "ni devos iri al la Lando de la Palpbrumoj, elserĉi la Fian Sorĉistinon, kaj detrui ŝin."

"Sed eble ni ne povos," diris la knabino.

"Tiukaze mi neniam ricevos kuraĝon," deklaris la Leono.

"Kaj mi neniam ricevos cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Kaj mi neniam ricevos koron," parolis la Stana Lignohakisto.

"Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon," diris Doroteo, komencante plori.

"Atentu!" kriis la verda knabino. "La larmoj falos sur vian verdan silkan robon kaj makulos ĝin."

Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris, "Mi supozas ke ni devos provi; sed mi nepre ne deziras mortigi, eĉ se tio helpus revidi Onklinon Emon."

"Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuraĝa kaj ne povus mortigi la Sorĉistinon," diris la Leono.

"Ankaŭ mi kuniros," deklaris la Birdotimigilo; "sed mi ne estos granda helpo por vi, ĉar mi estas tro stulta."

"Mi estas tro senkora por damaĝi eĉ Sorĉistinon," komentis la Stana Lignohakisto; "sed se vi iros mi certe akompanos vin."

Tial ili decidis komenci sian marŝon jam sekvamatene, kaj la Hakisto akrigis sian hakilon per verda ŝtono kaj ĝuste oleigis siajn artikojn. La Birdotimigilo metigis en sin freŝan pajlon kaj Doroteo metis novan farbon sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi. La verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per plaĉaj manĝaĵoj, kaj ligis sonorileton ĉirkaŭ la kolon de Toto per verda rubando.

Ili enlitiĝis tre frue kaj profunde dormis ĝis la taglumiĝo, kiam ilin vekis la kokerikado de verda koko kiu loĝis en la malantaŭa korto de la palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon.

image-092
“La Okuloj rigardis ŝin penseme.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.