La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro V. Ili savas la Stanan Lignohakiston

Kiam Doroteo vekiĝis, la suno jam briladis tra la arboj kaj Toto estis jam delonge ekster la domo ĉasante birdojn kaj sciurojn. Ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Jen la Birdotimigilo, ankoraŭ staranta pacience en sia angulo, atendante ŝin.

"Ni nepre devas serĉi akvon," ŝi diris al li.

"Por kio vi volas akvon?" li demandis.

"Por purigi mian vizaĝon post la polvo de la vojo, kaj por trinki, tiel ke la seka pano ne gluiĝos al mia gorĝo."

"Certe estas ĝene konsisti el karno," diris la Birdotimigilo, penseme, "ĉar vi devas dormi, kaj manĝi kaj trinki. Tamen, vi havas cerbon, kaj la kapablo pensadi valoras multajn ĝenojn."

Ili eliris el la dometo kaj promenis inter la arboj ĝis ili trovis malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo trinkis kaj banis sin kaj matenmanĝis. Ŝi vidis ke ne restas multe da pano en la korbo, kaj la knabino estis dankema ke la Birdotimigilo ne bezonas manĝi, ĉar apenaŭ estis sufiĉe por ŝi kaj por Toto por tiu tago.

Kiam ŝi estis fininta sian manĝon, kaj estis preta reiri al la vojo el flavaj brikoj, ŝin alarmetis proksima sono de profunda ĝemo.

"Kio sonis?" ŝi demandis, time. "Mi tute ne povas konjekti," respondis la Birdotimigilo; "sed ni povas aliri kaj vidi." Ĝuste tiam la sono de nova ĝemo atingis iliajn orelojn, kaj la sono ŝajne venis el malantaŭ ili. Ili turnis sin kaj marŝis kelkajn paŝojn tra la arbaro, kaj tiam Doroteo ekvidis ion brilantan en sunradio kiu falis inter la arbojn. Ŝi kuris al tiu loko, kaj poste ŝi ekhaltis, kun krio pro surpriziĝo.

Unu el la grandaj arboj estis parte trahakita, kaj staranta apud ĝi, tenante hakilon levitan en liaj manoj, estis viro konsistanta plene el stano. Liaj kapo kaj brakoj kaj kruroj estis artikigitaj al lia korpo, sed li staris tute senmove, kvazaŭ tute ne kapabla sin movi.

Doroteo rigardis lin mirege, ankaŭ la Birdotimigilo, dum Toto akre bojadis kaj provis mordi la stanajn krurojn, kio dolorigis liajn dentojn.

"Ĉu vi ĝemegis?" demandis Doroteo.

"Jes," respondis la stanulo, "jes. Mi ĝemadas jam de pli ol jaro, kaj antaŭ nun neniu aŭdis min nek venis por helpi min."

"Kiel mi povos helpi vin?" ŝi demandis dolĉe, ĉar ŝin malgajigis la malfeliĉa voĉo de la viro.

"Alportu oleujon kaj oleu miajn artikojn," li respondis. "Ili rustiĝis tiom ke mi tute ne povas movi min; se mi estos bone oleita, mi estos denove bonfarta. Vi trovos oleujon sur breto en mia dometo."

Doroteo tuj rekuris al la dometo kaj trovis la oleujon, kaj poste ŝi reiris al la Stana Lignohakisto kaj demandis, maltrankvile, "Kie estas viaj artikoj?"

"Unue oleu mian kolon," respondis la Stana lignohakisto, kaj ĉar ĝi estis tre rusta la Birdotimigilo prenis la stanan kapon kaj movis ĝin delikate de flanko al flanko ĝis ĝi moviĝis libere, kaj tiam la viro povis mem turni ĝin.

"Nun oleu la artikojn de miaj brakoj," li diris. Kaj Doroteo oleis ilin kaj la Birdotimigilo zorge fleksis ilin ĝis ili estis tute liberaj de rusto kaj bonaj kiel novaj.

La Stana Lignohakisto kontente ĝemetis kaj mallevis sian hakilon, kiun li apogis per arbo.

"Tio multe komfortigas," li diris. "Mi tenadis tiun hakilon en la aero ekde kiam mi rustiĝis, kaj kontentigas min formeti ĝin finfine. Nun, se vi bonvolos olei la artikojn de miaj kruroj, mi denove estos normala."

Do ili oleis liajn krurojn ĝis li povis libere movi ilin; kaj li multfoje dankis ilin pro sia liberiĝo, ĉar li ŝajnis tre ĝentila, kaj tre dankema.

"Mi eble starus tie por ĉiam se vi ne estus alveninta," li diris; "do certe vi savis mian vivon. Kial vi hazarde venis ĉi tien?"

"Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti la Grandan Ozon," ŝi respondis, "kaj ni haltis ĉe via dometo por tie tradormi la nokton."

"Kial vi volas renkonti Ozon?" li demandis.

"Mi volas ke li resendu min al Kansas, kaj la Birdotimigilo volas ke li metu iom da cerbo en lian kapon," ŝi respondis.

La Stana Lignohakisto ŝajnis profunde pensadi dum momento. Post tio li diris: "Ĉu vi supozas ke Oz povus doni al mi koron?"

"Nu, mi supozas ke jes," Doroteo respondis. "Estus egale facile kiel doni al la Birdotimigilo cerbon."

"Vere," la Stana Lignohakisto respondis, "Do, se vi permesos ke mi akompanu vin, ankaŭ mi iros al la Smeralda Urbo por peti ke Oz helpu min."

"Kunvenu," diris la Birdotimigilo elkore, kaj Doroteo ankaŭ diris ke ŝi volonte akceptos lin kiel akompananton. Do la Stana Lignohakisto surŝultrigis sian hakilon kaj ĉiuj marŝis tra la arbaro ĝis ili atingis la vojon pavimitan per flavaj brikoj.

La Stana Lignohakisto jam petis ke Doroteo metu la oleujon en sian korbon. "Ĉar," li diris, "se pluvos sur min kaj mi denove rustiĝos, mi bezonegos la oleujon."

Estis bonsorte ke la nova kamarado fariĝis parto de la grupo, ĉar baldaŭ post la rekomenco de marŝado ili atingis lokon kie la arboj kaj branĉoj tiom densiĝis super la vojo ke ili ne povis tramarŝi. Sed la Stana Lignohakisto eklaboris per sia hakilo kaj hakis tiom bone ke baldaŭ li faris trairejon por la tuta grupo.

Doroteo pensadis tiom profunde dum ili marŝis ke ŝi ne rimarkis kiam la Birdotimigilo stumblis en truon kaj ruliĝis al la flanko de la vojo. Efektive li devis voki ŝin por ke ŝi helpu lin restariĝi.

"Kial vi ne ĉirkaŭmarŝis la truon?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Mi ne scias tion fari," respondis la Birdotimigilo gaje. "Mia kapo pleniĝis per pajlo, komprenu, kaj tial mi iras al Oz por peti de li cerbon."

"Mi komprenas," diris la Stana Lignohakisto. "Sed, malgraŭe, cerbo ne estas la plej bona afero en la mondo."

"Ĉu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.

"Ne, mia kapo estas tute malplena," respondis la Hakisto. "Sed iam mi havis cerbon, kaj ankaŭ koron; do, provinte ambaŭ, mi multe preferus havi koron."

"Kial?" demandis la Birdotimigilo.

"Mi rakontos al vi mian historion, kaj tiel vi scios." Do, dum ili marŝadis tra la arbaro, la Stana Lignohakisto rakontis tion: "Mi naskiĝis filo de hakisto kiu hakadis la arbojn en la arbaro kaj vendis la lignon por gajni sian vivmonon. Kiam mi plenkreskis ankaŭ mi fariĝis lignohakisto, kaj post la morto de mia patro mi prizorgis mian maljunan patrinon dum ŝia cetera vivo. Post tio mi decidis ke anstataŭ loĝi sola mi edziĝos, por ke min ne plenigu sento de soleco.

"Unu Manĝtula knabino estis tiom bela ke mi baldaŭ plenkore amis ŝin. Ŝi, siaflanke, promesis edziniĝi kun mi tuj kiam mi gajnos sufiĉan monon por konstrui pli bonan domon por ŝi; do mi eklaboradis pli fervore ol ĉiam. Sed la knabino loĝis kun maljunulino kiu ne volis ke ŝi edziniĝu kun iu ajn, ĉar ŝi estis tiom mallaborema ke ŝi volis ke la knabino restu kun ŝi kaj kuiradu kaj mastrumadu. Do la maljunulino iris al la Fia Sorĉistino de la Oriento, kaj promesis al ŝi du ŝafojn kaj bovinon se ŝi malebligos la geedziĝon. Sekve la Fia Sorĉistino sorĉis mian hakilon, kaj unu tagon dum mi hakadis laŭeble plej forte, ĉar mi fervoris akiri la novan domon kaj mian edzinon kiel eble plej baldaŭ, la hakilo ekglitis kaj detranĉis mian maldekstran kruron.

"Unuavide tio ŝajnis granda misfortuno, ĉar mi sciis ke unukrurulo ne multe sukcesus kiel lignohakisto. Do mi iris al stanisto kaj mendis de li novan kruron el stano. La kruro funkciis tre bone, kiam mi kutimiĝis al ĝi; sed mia ago kolerigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento, ĉar ŝi promesis al la maljunulino ke mi ne edziĝos kun la bela Manĝtula knabino. Kiam mi rekomencis hakadi, mia hakilo ekglitis kaj detranĉis mian dekstran kruron. Denove mi iris al la stanisto, kaj li denove faris por mi kruron el stano. Post tio la sorĉita hakilo detranĉis miajn brakojn, unu post la alia; sed, ne malkuraĝigite, mi anstataŭigis ilin per stanaj. Post tio la Fia Sorĉistino glitigis mian hakilon tiel ke ĝi detranĉis mian kapon, kaj unue mi kredis ke tiel mi vere finiĝis. Sed hazarde la stanisto venis, kaj li faris por mi novan kapon el stano.

"Mi kredis ke mi fine venkis la Fian Sorĉistinon tiam, kaj mi laboris eĉ pli fervore; sed mi ne sciis kiom kruela estas mia malamikino. Ŝi elpensis novan metodon mortigi mian amon al la Manĝtula knabino, kaj denove ŝi glitigis mian hakilon, tiel ke ĝi hakis rekte tra mian korpon, duonigante min. Denove la stanisto venis por helpi kaj faris por mi korpon el stano, kaj fiksis al ĝi miajn stanajn brakojn kaj krurojn kaj kapon, per artikoj, tiel ke mi povis moviĝadi sambone kiel en la komenco. Sed, ve! Mi nun ne havis koron, do mi perdis mian tutan amon al la Manĝtula knabino, kaj ne gravis al mi ĉu aŭ ne mi edziĝos kun ŝi. Mi supozas ke ŝi plu loĝas kun la maljunulino, atendante ke mi venos preni ŝin.

"Mia korpo tiom brilis en la sunlumo ke mi multe fieris pro ĝi, kaj nun ne gravis ĉu mia hakilo glitos, ĉar ĝi ne povas tranĉi min. Ekzistis nur unu danĝero — ke miaj artikoj rustiĝos; sed mi gardis oleujon en mia dometo kaj zorgis olei min kiam ajn mi bezonis. Tamen, unu tagon mi forgesis fari tion, kaj, estante en pluvego, antaŭ ol mi konceptis la danĝeron miaj artikoj jam rustiĝis, kaj mi restis staranta en la arbaro ĝis vi venis por helpi min. La sperto estis terura, sed dum la jaro kiam mi staris tie mi havis sufiĉan tempon por kompreni ke mia plej granda perdo estis la perdiĝo de mia koro. Dum mi amis mi estis la plej feliĉa persono sur la tero; sed neniu povas ami sen koro, do mi firme intencas iri al Oz por peti de li koron. Se li donos al mi, mi reiros al la Manĝtula knabino kaj edziĝos kun ŝi."

Kaj Doroteon kaj la Birdotimigilon multe interesis la rakonto de la Stana Lignohakisto, kaj nun ili komprenis kial li tiom fervoras akiri novan koron. "Tamen," diris la Birdotimigilo, "mi petos cerbon, ne koron; ĉar malsaĝulo ne scius kion fari per koro se li havus ĝin."

"Mi prenos koron," respondis la Stana Lignohakisto, "ĉar cerbo ne feliĉigas, kaj feliĉo estas la plej grava afero en la mondo."

Doroteo nenion diris, ĉar ŝi ne povis decidi kiu el ŝiaj du amikoj pravas, kaj ŝi decidis ke se ŝi nur sukcesos reiri al Kansas kaj Onklino Em, ne multe gravos ĉu la Stana Lignohakisto havas cerbon kaj la Birdotimigilo koron, aŭ ĉu ĉiu el ili akiris sian deziraĵon.

Kio plej ĝenis ŝin estis ke la pano estis preskaŭ plene manĝita, kaj nova manĝo por ŝi kaj Toto malplenigos la korbon. Estis vere ke nek la Stana Lignohakisto nek la Birdotimigilo kapablis manĝi, sed ŝi ne konsistis el stano aŭ pajlo, kaj ne povis vivi sen manĝo.

image-044
“‘Tio multe komfortigas,’” diris la Stana Lignohakisto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.