La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIII. La savo

Tre multe plaĉis al la Malkuraĝa Leono aŭdi ke la Fia Sorĉistino degelis pro sitelo da akvo, kaj Doroteo tuj malŝlosis la pordon de lia karcero kaj liberigis lin. Kune ili eniris la kastelon, kie la unua ago de Doroteo estis kunvoki ĉiujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili ne plu estas sklavoj.

Estis tre multa ĝojo inter la flavaj Palpbrumoj, ĉar ili devis laboregadi dum multaj jaroj por la Fia Sorĉistino, kiu ĉiam tre kruele traktis ilin. Ili feriigis tiun tagon, tiam kaj ĉiam poste, kaj pasigis la tempon festenante kaj dancante.

"Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estus kun ni," diris la Leono, "mi estus plene feliĉa."

"Ĉu eble ni povus savi ilin?" demandis la knabino, esperoplene.

"Ni povos provi," respondis la Leono.

Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis al ili ĉu ili helpos savi iliajn amikojn, kaj la Palpebrumoj diris ke ili volonte plej eble strebos komplezi Doroteon, kiu ja liberigis ilin. Do ŝi elektis aron da Palpbrumoj kiuj aspektis plej scioplenaj, kaj ili ĉiuj komencis serĉi. Ili marŝis dum tiu tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la rokan ebenaĵon kie kuŝis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj kavetigita. Lia hakilo kuŝis apud li, sed la klingo estis rusta kaj la tenilo rompita.

La Palpbrumoj levis lin ameme per siaj brakoj, kaj reportis lin al la Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro la mizero de sia malnova amiko, kaj la Leono aspektis sobra kaj bedaŭroplena.

Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al la Palpbrumoj, "Ĉu estas stanistoj inter via popolo?"

"Ho, jes; kelkaj el ni estas tre bonaj stanistoj," ili diris al ŝi.

"Do venigu ilin al mi," ŝi diris. Kaj kiam la stanistoj venis, kunportante ĉiujn siajn ilojn en korbo, ŝi demandis, "Ĉu vi povos rektigi tiujn misbataĵojn en la Stana Lignohakisto, kaj reĝustigi la formon, kaj reluti lin kie li rompiĝis?"

La stanistoj ekzamenis la Hakiston tre zorge kaj poste respondis ke ili kredas ke ili povos ripari lin tiel ke li estos egale bonstata kiel dekomence. Do ili komencis labori en unu el la grandaj flavaj ĉambroj de la kastelo kaj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj, martelante kaj tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj batante la krurojn kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohakisto, ĝis fine li regajnis sian malnovan formon, kaj liaj artikoj funkciis egale bone kiel antaŭe. Estas vere ke ili devis surmeti plurajn flikojn, sed la stanistoj bone laboris, kaj ĉar la Hakisto ne estis vanta, tute ne ĝenis lin la flikoj.

Kiam, fine, li marŝis en la ĉambron de Doroteo kaj dankis ŝin ĉar ŝi savis lin, li tiom ĝojis ke li ploris pro ĝojo, kaj necesis ke Doroteo zorgoplene viŝu ĉiun larmon de lia vizaĝo per sia antaŭvesto, por ke liaj artikoj ne rustu. Samtempe ŝiaj propraj larmoj fluis dense kaj rapide pro la ĝojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne necesis forviŝi tiujn larmojn. Rilate al la Leono, li viŝis siajn larmojn tiom ofte per la pinto de sia vosto ke ĝi tute malsekiĝis, kaj li devis eliri en la korton kaj teni ĝin en la sunlumo ĝis ĝi sekiĝis.

"Se nur ni denove havus la Birdotimigilon kun ni," diris la Stana Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rakonton pri ĉio okazinta, "mi estus vere feliĉa."

"Ni devas provi trovi lin," diris la knabino.

Do ŝi vokis la Palpbrumojn por ke ili helpu ŝin, kaj ili marŝis dum tiu tuta tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la altan arbon en kies branĉojn la Flugantaj Simioj estis ĵetintaj la vestojn de la Birdotimigilo.

Ĝi estis tre alta arbo, kaj la trunko estis tiom glata ke neniu povis grimpi ĝin; sed la Hakisto diris tuj, "Mi hakos por faligi ĝin, kaj tiel ni povos atingi la vestojn de la Birdotimigilo."

Nu, dum la stanistoj laboradis por ripari la Hakiston mem, alia Palpbrumo, kiu estis oristo, faris tenilon el solida oro por la hakilo kaj fiksis ĝin al la hakilo de la Hakisto, por anstataŭi la malnovan rompitan tenilon. Aliaj poluris la klingon ĝis la rusto estis tute forigita kaj ĝi brilis kiel frotita arĝento.

Tuj post tiu diro, la Stana Lignohakisto komencis haki, kaj post nelonge la arbo falis bruege, kaj la vestoj de la Birdotimigilo falis el la branĉoj kaj ruliĝis sur la teron.

Doroteo prenis ilin kaj petis la Palpbrumojn reporti ilin al la kastelo, kie ili plenigis ilin per bona, pura pajlo; kaj jen! refariĝis la Birdotimigilo, tute renovigita, ripete dankanta ilin ĉar ili savis lin.

Nun rekunigite, Doroteo kaj ŝiaj amikoj pasigis plurajn feliĉajn tagojn en la Flava Kastelo, kie ili trovis ĉion bezonatan por esti komfortaj. Sed unu tagon la knabino pensis pri Onklino Em, kaj diris, "Ni devas reiri al Oz, kaj plenumigi lian promeson."

"Jes," diris la Hakisto, "kaj fine mi ricevos mian koron."

"Kaj mi ricevos mian cerbon," diris la Birdotimigilo ĝoje.

"Kaj mi ricevos mian kuraĝon," diris la Leono penseme.

"Kaj mi reiros al Kansas," kriis Doroteo, kunfrapante la manojn. "Ho, ni ekiru al la Smeralda Urbo morgaŭ!"

Ili decidis fari tion. La sekvan tagon ili kunvokis la Palpbrumojn kaj adiaŭis ilin. La Palpbrumoj tre bedaŭris ke ili foriros, kaj ili jam tiom ekamis la Stanan Lignohakiston ke ili petegis lin resti kaj regi ilin kaj la Flavan Landon de la Okcidento. Trovinte ke ili nepre insistas foriri, la Palpbrumoj donis kaj al Toto kaj al la Leono po oran kolumon; kaj al Doroteo ili prezentis belan braceleton, enkrustitan per diamantoj; kaj al la Birdotimigilo ili donis orkapan marŝbastonon, por helpi lin marŝadi sen stumbli; kaj al la Stana Lignohakisto ili proponis arĝentan oleujon, inkrustitan per oro kaj ornamitan per valoraj gemoj.

Ĉiu el la marŝontoj bele parolis responde al la kunvenintaj Palpbrumoj, kaj ĉiuj premis la manon de ĉiu el ili ĝis iliaj brakoj doloris.

Doroteo iris al la ŝranko de la Sorĉistino por plenigi sian korbon per manĝaĵoj por la longa marŝado, kaj tie ŝi vidis la Oran Ĉapon. Ŝi metis ĝin sur sian propran kapon kaj trovis ke ĝi estas precize ĝustegranda por ŝi. Ŝi nenion sciis pri la sorĉo de la Ora Ĉapo, sed ŝi vidis ke ĝi estas bela, do ŝi decidis surporti ĝin kaj porti sian sunkufon en la korbo.

Tiam, preparite por la marŝado, ili ekmarŝis cele la Smeraldan Urbon; kaj la Palpbrumoj trifoje hurais kaj donis al ili multajn bonajn dezirojn kiujn ili kunportu kun si.

image-108
“La Stanistoj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.