La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VIII. La mortiga papavokampo

Nia malgranda grupo de marŝantoj vekiĝis la sekvan matenon refreŝigita kaj plena de espero, kaj Doroteo manĝis kvazaŭ princino per persikoj kaj prunoj el la arboj apud la rivero.

Malantaŭ ili estis la senluma arbaro tra kiu ili jam trapaŝis, kvankam ili suferis multajn senkuraĝigojn; sed antaŭ ili estis bela, sunoplena regiono kiu ŝajnis voki ilin antaŭen al la Smeralda Urbo.

Estis vere ke la larĝa rivero nun fortranĉis ilin de tiu bela regiono; sed la floso estis preskaŭ finita, kaj kiam la Stana Lignohakisto finis tranĉi kelkajn pliajn ŝtipojn kaj kunligis ilin per lignaj kejloj, ili estis pretaj komenci. Doroteo sidiĝis sur la mezo de la floso kaj tenis Toton en siaj brakoj. Kiam la Malkuraĝa Leono paŝis sur la floson, ĝi grave kliniĝis, ĉar li estis granda kaj multepeza; sed la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ekstaris sur la alia fino por ekvilibrigi ĝin, kaj ili mane tenis longajn stangojn por puŝi la floson tra la akvo.

Ili sukcesis sufiĉe bone, unue, sed kiam ili atingis la mezon de la rivero la rapida fluo tiris la floson pli kaj pli for de la vojo el flavaj brikoj; kaj la akvo tiom profundiĝis ke la longaj stangoj ne plu atingis la fundon.

"Estas malbone," diris la Stana Lignohakisto, "ĉar se ni ne atingos la bordon ni portiĝos en la landon de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kaj ŝi sorĉos nin kaj sklavigos nin."

"Kaj tiuokaze mi ne ricevus cerbon," diris la Birdotimigilo. "Kaj mi ne ricevus kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.

"Kaj mi ne ricevus koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Kaj mi neniam reirus al Kansas," diris Doroteo.

"Nepre ni atingu la Smeraldan Urbon, se eble," aldonis la Birdotimigilo, kaj li tiom forte puŝis sian longan stangon ke ĝi firme fiksiĝis en la koto sur la fundo de la rivero, kaj antaŭ ol li povis reeltiri ĝin, aŭ malteni ĝin, la floso estis forportita kaj la povra Birdotimigilo estis lasita kroĉiĝanta al la stango meze de la rivero.

"Adiaŭ!" li kriis al ili, kaj ili bedaŭregis forlasi lin; efektive, la Stana Lignohakisto komencis plori, sed feliĉige li memoris ke li eble rustos, do li sekigis siajn larmojn per la antaŭvesto de Doroteo.

Kompreneble ĉi tio estis malbona sorto por la Birdotimigilo.

"Nun mi estas en malpli bona stato ol kiam mi unuafoje renkontis Doroteon," li pensis. "Tiam mi estis fiksita al stango en maizkampo, kie mi povis imagi ke mi fortimigas korvojn; sed certe ne utilas Birdotimigilo fiksita sur stango en la mezo de rivero. Mi timas ke mi vere neniam akiros cerbon!"

Laŭlonge de la rivero naĝis la floso, kaj la povra Birdotimigilo fariĝis pli kaj pli for. Tiam la Leono diris: "Io estas farenda por savi nin. Mi kredas ke mi povos naĝi al la bordo kaj kuntiri la floson, se vi tenos firme la pinton de mia vosto."

Do li saltis en la akvon kaj la Stana Lignohakisto firme tenis lian voston, kiam la Leono komencis kiel eble plej forte naĝi al la bordo. Estis tre malfacile, malgraŭ lia grandeco; sed iom post iom ili tiriĝis el la fluo, kaj Doroteo prenis la longan stangon de la Stana Lignohakisto kaj helpis puŝi la floson al la tero.

Ili ĉiuj estis tre lacaj kiam ili fine atingis la bordon kaj paŝis sur la belan verdan herbaron, kaj ili ankaŭ sciis ke la rivero portis ilin tre for de la vojo el flavaj brikoj kiu kondukas al la Smeralda Urbo.

"Kion ni faru nun?" demandis la Stana Lignohakisto, dum la Leono kuŝis sur la herbaro por ke la suno sekigu lin.

"Ni devas iel reiri al la vojo," diris Doroteo.

"La plej bona plano estos marŝi laŭ la riverbordo ĝis ni reatingos la vojon," komentis la Leono.

Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian korbon kaj ili komencis marŝi laŭ la herba bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. Ĝi estis bela regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por gajigi ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedaŭro pro la povra Birdotimigilo ili povus esti vere feliĉaj.

Ili marŝis laŭ sia eblo plej rapide, kaj Doroteo haltis nur unufoje por pluki belan floron; kaj post iom da tempo la Stana Lignohakisto kriis: "Rigardu!"

Ĉiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon fiksitan sur sia stango meze de la akvo, aspektantan tre solsenta kaj malfeliĉa.

"Kion ni povas fari por savi lin?" demandis Doroteo.

La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaŭ skuis sian kapon ĉar ili ne sciis. Do ili sidiĝis sur la bordo kaj rigardis senespere la Birdotimigilon ĝis Cikonio alflugis, vidinte ilin, kaj haltis por ripozi ĉe la rando de la akvo.

"Kiuj vi estas kaj kien vi iras?" demandis la Cikonio.

"Mi estas Doroteo," respondis la knabino, "kaj jen miaj amikoj, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuraĝa Leono; kaj ni iras al la Smeralda Urbo."

"Ne estas la ĝusta vojo," diris la Cikonio, dum ŝi tordis sian longan kolon kaj akre rigardis la kuriozan grupon.

"Mi scias," respondis Doroteo, "sed ni perdis la Birdotimigilon, kaj ni ne scias kiel rehavigi lin."

"Kie li estas?" demandis la Cikonio.

"Tie, en la rivero," respondis la knabino.

"Se li ne estus tiel granda kaj peza mi alportus lin por vi," komentis la Cikonio. "Li tute ne estas peza," diris Doroteo, fervore, "ĉar li estas plenigita per pajlo; kaj se vi reportos lin al ni ni multege dankos vin senfine."

"Nu, mi provos," diris la Cikonio, "sed se mi trovos lin tro peza mi devos refaligi lin en la riveron."

Do la granda birdo flugis en la aeron kaj trans la akvon ĝis ŝi atingis la lokon kie la Birdotimigilo estis fiksita sur sia stango. La Cikonio per siaj grandaj ungoj kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj alte portis lin al la bordo, kie Doroteo kaj la Leono kaj la Stana Lignohakisto kaj Toto atendis.

Kiam la Birdotimigilo retrovis sin inter siaj amikoj li estis ĝojega kaj ĉirkaŭbrakumis ĉiujn, eĉ la Leonon kaj Toton; kaj dum ili marŝadis li kantis "Tol-de-ri-de-o!" ĉiupaŝe, tiom gaja li estis.

"Mi kredis ke mi devos resti en la rivero eterne," li diris, "sed la afabla Cikonio savis min, kaj se mi ja akiros cerbon mi retrovos la Cikonion kaj rekompence faros ian komplezon por ŝi."

"Ne necesas," diris la Cikonio, kiu flugadis apud ili. "Mi ĉiam plezure helpas kiam estas danĝero. Sed mi devas foriri nun, ĉar miaj beboj atendas min en la nesto. Mi esperas ke vi trovos la Smeraldan Urbon kaj ke Oz helpos vin."

"Dankon," respondis Doroteo, kaj la afabla Cikonio flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu videblis.

Ili marŝadis aŭskultante la kantadon de la brilkoloraj birdoj kaj rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom densiĝis ke ili tapiŝis la teron. Ili estis grandaj flavaj kaj blankaj kaj bluaj kaj purpuraj floroj, kaj ankaŭ grandaj grupoj de skarlataj papavoj, kiuj estis tiom brilkoloraj ke ili preskaŭ blindigis la okulojn de Doroteo.

"Belegaj!" la knabino krietis, spirante la spican odoron de la floroj.

"Verŝajne," respondis la Birdotimigilo. "Kiam mi havos cerbon mi supozeble pli ŝatos ilin."

"Se mi nur havus koron mi sendube amus ilin," aldonis la Stana Lignohakisto.

"De ĉiam plaĉas al mi floroj," diris la Leono; "ili aspektas tiel senhelpaj kaj malfortaj. Sed en la arbaro ne estas tiom brilaj floroj kiel ĉi tiuj."

Ili nun atingis pli kaj pli da grandaj skarlataj papavoj, kaj malpli kaj malpli da aliaj floroj; kaj baldaŭ ili trovis sin meze de granda kampo da papavoj. Nu, oni bone scias ke kiam grupiĝis tiom granda kvanto da tiaj floroj ilia odoro estas sufiĉe potenca por dormigi ĉiun kiu enspiras ĝin, kaj se la dormanto ne portiĝas for de la odoro de la floroj li dormas senĉese por ĉiam. Sed Doroteo ne sciis tion, nek ŝi povis foriri de la grandaj ruĝaj floroj kiuj ĉie ĉirkaŭis ilin; do baldaŭ ŝiaj okuloj peziĝis kaj ŝi sentis bezonon sidiĝi por ripozi kaj por dormi.

Sed la Stana Lignohakisto ne permesis tion.

"Ni devos rapidi kaj reatingi la vojon el flavaj brikoj antaŭ ol noktiĝos," li diris; kaj la Birdotimigilo konsentis kun li. Do ili plu marŝadis ĝis Doroteo ne plu povis stari. Ŝiaj okuloj fermiĝis malgraŭ ŝia volo kaj ŝi forgesis kie ŝi estas kaj falis surteren apud la papavoj, profunde dormante.

"Kion ni faru?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Se ni lasos ŝin ĉi tie ŝi mortos," diris la Leono. "La odoro de la floroj mortigas nin ĉiujn. Mi mem apenaŭ povas teni la okulojn malfermitaj kaj la hundo jam dormas."

Estis vere; Toto jam falis apud sian mastrineton. Sed la Birdotimigilon kaj Stanan Ligno hakiston, ĉar ili ne konsistis el karno, ne ĝenis la odoro de la floroj.

"Rapide kuru," diris la Birdotimigilo al la Leono, "kaj eliru ĉi tiun mortigan florkampon kiel eble plej baldaŭ. Ni kunportos la knabineton, sed se vi endormiĝos vi estas tro granda kaj ni ne povos porti vin."

Do la Leono vigligis sin kaj antaŭensaltadis kiel eble plej rapide. Post momento li ne plu estis videbla.

"Ni uzu niajn manojn kiel seĝon, por porti ŝin," diris la Birdotimigilo. Do ili levis Toton kaj metis la hundon sur la sinon de Doroteo, kaj post tio ili faris seĝon uzante siajn manojn kiel sidejon kaj siajn brakojn kiel seĝobrakojn kaj portis la dormantan knabinon tra la floroj.

Plu kaj plu ili marŝis, kaj ŝajnis ke la granda tapiŝo da mortigaj floroj ĉirkaŭ ili neniam finiĝos. Ili sekvis la kurbiĝon de la rivero, kaj fine trovis sian amikon la Leonon, profunde dormantan inter la papavoj. La floroj superfortis la grandan beston kaj, fine, li cedis, kaj falis ne tre for de la fino de la papavokampo, kie la dolĉa herbaro kuŝis en belaj verdaj kampoj antaŭ ili.

"Nenion ni povas fari por li," diris la Stana Lignohakisto, malfeliĉe; "ĉar li estas tro multepeza, ni ne povos levi lin. Ni devos lasi lin ĉi tie eterne dormi, kaj eble li sonĝos ke li fine trovis kuraĝon."

"Mi bedaŭras," diris la Birdotimigilo. "La Leono estis tre agrabla kamarado malgraŭ sia malkuraĝo. Sed ni pluiru."

Ili portis la dormantan knabinon al bela loko apud la rivero, sufiĉe for de la kampo da papavoj por ke ŝi ne plu spiru la venenon de la floroj, kaj tie ili kuŝigis ŝin delikate sur la molan herbaron kaj atendis ĝis la freŝa venteto vekos ŝin.

image-066
“La cikonio alte portis lin.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.