La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXI. La Leono fariĝas la Reĝo de la Bestoj

Atinginte la malsupron de la porcelana muro, la marŝantoj trovis sin en malagrabla lando, plena de marĉoj kaj kovrita de alta fiherbaro. Estis malfacile marŝi longe sen fali en kotoplenajn truojn, ĉar la herbaro estis densega kaj kaŝis ilin. Tamen, zorgante pri sia marŝado ili sukcesis sekure atingi solidan teron. Sed ĉi tie la lando ŝajnis eĉ pli sovaĝa, kaj post longa enuiga marŝado tra la herbaĵaro ili eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli grandaj kaj pli malnovaj ol ĉiuj kiujn ili ĝis tiam vidis.

"Jen arbaro vere belega," deklaris la Leono, ĉirkaŭrigardante ĝojoplene; "neniam mi vidis pli belan lokon."

"Iom deprima," diris la Birdotimigilo.

"Tute ne," respondis la Leono; "Mi volonte loĝus ĉi tie dum la tuta vivo. Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la riĉecon kaj verdecon de la musko kroĉiĝinta al la malnovaj arboj. Certe neniu sovaĝa besto povus deziri pli plaĉan hejmon."

"Eble nun estas sovaĝaj bestoj en la arbaro," diris Doroteo.

"Verŝajne jes," respondis la Leono; "kvankam mi neniun vidas ĉirkaŭmarŝanta."

Ili marŝis tra la arbaro ĝis fariĝis tro mallume por plia marŝado. Doroteo kaj Toto kaj la Leono kuŝiĝis por dormi, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardis ilin, kiel kutime.

Post la mateniĝo ili rekomencis marŝi. Antaŭ ol ili marŝis grandan distancon ili aŭdis mallaŭtan sonon, kiel de la muĝetado de multaj sovaĝaj bestoj. Toto ploretis iom sed neniu el la aliaj timis kaj ili plu laŭiris la multe uzitan vojeton ĝis ili atingis malferman lokon en la arbaro, en kiu estis kunen venintaj centoj da ĉiuspecaj bestoj. Estis tigroj kaj elefantoj kaj ursoj kaj vulpoj kaj lupoj kaj ĉiu alia ebla besto, kaj dummomente Doroteo timis. Sed la Leono klarigis ke la bestoj diskutas, kaj laŭ ilia kriado kaj muĝado li supozas ke ili sentas gravan minacon.

Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la tuta bestaro eksilentis kvazaŭ pro magio. La plej granda tigro venis al la Leono kaj klinis sin, dirante, "Bonvenon, Reĝo de Bestoj! Vi venis bontempe por batali kontraŭ nian malamikon kaj revenigi pacon al ĉiuj bestoj de la arbaro."

"Kio ĝenas vin?" demandis la Leono trankvile.

"Nin ĉiujn minacas," respondis la tigro, "feroca malamiko kiu lastatempe venis en ĉi tiun arbaron. Ĝi estas giganta monstro, kvazaŭ granda araneo, kun korpo tiel granda kiel de elefanto kaj kruroj longaj kiel de arbotrunko. Ĝi havas ok tiajn longajn krurojn, kaj dum la monstro rampas tra la arbaro li kaptas beston per kruro kaj tiras ĝin al sia buŝo, kie li manĝas ĝin samkiel araneo manĝas muŝon. Neniu el ni estas sekura dum tiu feroca besto vivas, kaj ni okazigis kunvenon por decidi kiel prizorgi nin kiam vi venis inter nin."

La Leono pensis dummomente.

"Ĉu loĝas aliaj leonoj en ĉi tiu arbaro?" li demandis.

"Ne; ja ekzistis kelkaj, sed la monstro manĝis ilin ĉiujn. Kaj, krome, estis neniu inter ili eĉ iomete tiom granda kaj brava kiel vi."

"Se mi senvivigos vian malamikon ĉu vi klinos vin antaŭ mi kaj obeos min kiel la Reĝon de la Arbaro?" demandis la Leono. "Volonte ni faros tion," respondis la tigro, kaj ĉiuj aliaj bestoj tie muĝegis per forta voĉo: "Nepre jes!"

"Kie estas tiu granda araneo via nun?" demandis la Leono.

"Tie for, inter la kverkarboj," diris la tigro, indikante per sia antaŭpiedo. "Bone prizorgu ĉi tiujn amikojn miajn," diris la Leono, "kaj mi tuj iros kontraŭbatali la monstron."

Li diris "Ĝis revido" al siaj kamaradoj kaj formarŝis fiere por kontraŭbatali la malamikon.

La granda araneo dormis kiam la Leono trovis ĝin, kaj ĝi aspektis tiom malbela ke ĝia malamiko suprenturnis sian nazon naŭzite. Ĝiaj kruroj ja estis longegaj kiel diris la tigro, kaj ĝia korpo kovrita de densa nigra hararo. Ĝi havis grandan buŝon, kun aro da akraj dentoj duonan metron longaj; sed ĝian kapon ligis al la dika korpo kolo maldika kiel la talio de vespo. Tio indikis al la Leono la plej bonan manieron ataki la beston, kaj ĉar li sciis ke estas pli facile ataki ĝin kiam ĝi dormas ol dum ĝi estas veka, li saltegis kaj rekte trafis la dorson de la monstro. Per unu batego de sia peza piedo, armita per akraj ungoj, li batis la aranekapon de ĝia korpo. Desaltinte, li rigardis ĝis la longaj kruroj ĉesis moviĝadi, kaj li sciis ke nun ĝi estas tute morta.

La Leono reiris al la malfermaĵo kie la bestoj de la arbaro atendas lin kaj diris fiere, "Vi ne plu bezonas timi vian malamikon."

Ĉiuj bestoj klinis sin antaŭ la Leono, nomante lin Reĝo, kaj li promesis reveni kaj regi ilin tuj kiam Doroteo estos definitive veturanta al Kansas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.