La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro X. La Pordogardisto

Iom longe poste la Malkuraĝa Leono vekiĝis, ĉar li kuŝis tre longe inter la papavoj, enspirante ilian mortigan odoron; sed kiam li ja malfermis siajn okulojn kaj ruliĝis de la ĉareto li ĝoje trovis sin viva.

"Mi kuris laŭeble rapide," li diris, sidiĝinte kaj oscedante; "sed la floroj superfortis min. Kiel vi elirigis min?"

Ili rakontis al li pri la kampomusoj, kaj kiel ili malavare savis lin de morto; kaj la Malkuraĝa Leono ridis, kaj diris: "Mi ĉiam opiniis min tre granda kaj timiga; sed eĉ malgrandaj floroj preskaŭ mortigis min, kaj malgrandaj musoj savis mian vivon. Ĉio estas tre stranga! Sed, kamaradoj, kion ni faru nun?"

"Ni devas pluserĉi por retrovi la vojon el flavaj brikoj," diris Doroteo; "kaj post tio ni povos marŝadi laŭ ĝi al la Smeralda Urbo."

Do, ĉar la Leono estis tute refreŝigita, kaj tute bone fartis denove, ili ĉiuj komencis marŝi, kaj multe ĝuis la iradon tra la mola, freŝa herbaro; kaj post nelonge ili atingis la vojon el flavaj brikoj kaj returnis sin por marŝi cele la Smeraldan Urbon kie loĝas la granda Oz.

La vojo estis nun glata kaj bone pavimita, kaj la ĉirkaŭa pejzaĝo estis bela; tial la marŝantoj ĝoje lasis la arbaron multe malantaŭe kaj kun ĝi la multajn danĝerojn renkontitajn en ĝiaj mornaj ombroj. Denove ili povis vidi barilojn konstruitajn laŭlonge de la vojo; sed ĉi tiuj estis verdkoloraj, kaj kiam ili atingis dometon, en kiu ŝajne loĝas kultivisto, ankaŭ tio estis verdkolora. Ili preterpasis plurajn tiajn dometojn dum la posttagmezo, kaj kelkfoje homoj venis al la pordoj kaj rigardis ilin kvazaŭ dezirante fari demandojn; sed neniu proksimiĝis al ili nek parolis al ili pro la granda Leono, kiun ili multe timis. La homoj ĉiuj estis vestitaj per tre belaj smeraldaverdaj vestoj kaj surportis pintajn ĉapelojn kiel la Manĝtuloj.

"Jen certe la Lando Oz," diris Doroteo, "kaj nepre ni proksimiĝas al la Smeralda Urbo."

"Jes," respondis la Birdotimigilo; "ĉio verdas ĉi tie, kaj en la Lando de la Manĝtuloj bluo estis la preferata koloro. Sed oni ne ŝajnas egale amikemaj kiel la Manĝtuloj kaj mi suspektas ke ni ne sukcesos trovi dormolokon por tranokti."

"Mi volas manĝi ion alian ol nur fruktojn," diris la knabino, "kaj mi certas ke Toto estas malsatega. Ni haltu ĉe la sekva domo kaj parolu kun la loĝantoj."

Do, kiam ili atingis relative grandan domon, Doroteo kuraĝe marŝis al la pordo kaj frapis. Virino malfermis ĝin nur sufiĉe por trarigardi, kaj diris,

"Kion vi volas, infano, kaj kial tiu granda Leono estas kun vi?"

"Ni volas tranokti kun vi, se vi permesos," respondis Doroteo; "kaj la Leono estas mia amiko kaj kamarado, kaj nenial damaĝus vin."

"Ĉu li estas malsovaĝa?" demandis la virino iomete pli malfermante la pordon.

"Ho jes;" diris la knabino, "kaj li estas ankaŭ ege malkuraĝa; do li multe pli timos pro vi ol vi timos pro li."

"Nu," diris la virino, pripensinte kaj denove rigardetinte la Leonon, "se estas tiel do vi rajtas enveni, kaj mi donos al vi iom da vespermanĝo kaj lokon kie vi povos dormi."

Do ili ĉiuj eniris la domon, kie estis, krom la virino, du infanoj kaj viro. La kruro de la viro estis vundita, kaj li kuŝadis sur sofo en angulo. Ili ŝajnis tre surprizitaj de la stranga grupo, kaj dum la virino surtabligis la manĝilojn la viro demandis,

"Kien iras vi ĉiuj?"

"Al la Smeralda Urbo," diris Doroteo, "por renkonti la Grandan Ozon." "Ĉu vere?" krietis la viro. "Ĉu vi certas ke Oz akceptos renkonti vin?"

"Kial ne?" ŝi respondis.

"Nu, oni diras ke li neniam permesas ke iu ajn eniru al li. Mi multafoje estis en la Smeralda Urbo, kaj ĝi estas bela kaj mirinda urbo; sed mi neniam ricevis permeson vidi la Grandan Ozon, nek mi scias pri iu alia vivanto kiu vidis lin."

"Ĉu li neniam eliras?" demandis la Birdotimigilo.

"Neniam. Li sidas tagon post tago en la granda tronoĉambro de la palaco, kaj eĉ liaj servistoj neniam vidas lin vizaĝ-al-vizaĝe."

"Kia li estas?" demandis la knabino.

"Estas malfacile diri," diris la viro penseme. "Komprenu, Oz estas granda Sorĉisto, kaj li povas doni al si kian ajn deziratan formon. Do kelkaj diras ke li aspektas kiel birdo; kaj kelkaj ke li aspektas kiel elefanto; kaj kelkaj diras ke li aspektas kiel kato. Al aliaj li aspektas bela feino, aŭ elfo, aŭ kia ajn li deziras. Sed kiu estas la vera Oz, kiam li surprenas sian propran formon, neniu vivanto scias."

"Tre strange," diris Doroteo; "sed ni devos strebi, iel, renkonti lin, ĉar alie nia alveno estos vana."

"Kial vi volas renkonti la teruran Ozon?" demandis la viro.

"Mi volas ke li donu al mi cerbon," diris la Birdotimigilo, fervore.

"Ho, Oz povus fari tion sufiĉe facile," deklaris la viro. "Li havas pli da cerbo ol li bezonas."

"Kaj mi volas ke li donu al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Tio ne ĝenos lin," pludiris la viro, "ĉar Oz havas grandan kolekton da koroj, ĉiudimensiajn kaj -formajn."

"Kaj mi volas ke li donu al mi kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.

"Oz tenas grandan poton da kuraĝo en sia tronoĉambro," diris la viro, "kiun li kovris per ora plado, por ke ĝi ne superfluu el ĝi. Li tre volonte donos iom al vi."

"Kaj mi volas ke li resendu min al Kansas," diris Doroteo.

"Kie estas Kansas?" demandis la viro, surprizite.

"Mi ne scias," respondis Doroteo malĝoje, "sed ĝi estas mia hejmo, kaj mi certas ke ĝi estas ie."

"Verŝajne. Nu, Oz povas fari ĉion; do mi supozas ke li trovos Kansason por vi. Sed unue vi devos renkonti lin, kaj tio estos tre malfacila tasko; ĉar al la Granda Sorĉisto ne plaĉas renkonti iun ajn, kaj kutime tio, kion li deziras, okazas. Sed kion VI volas?" li pludiris, parolante al Toto. Toto nur skuis sian voston, ĉar, neklarigeble, li ne kapablis paroli.

La virino nun vokis al ili dirante ke la manĝo estas preta, do ili grupiĝis ĉirkaŭ la tablon kaj Doroteo manĝis bongustegan kaĉon kaj teleron da kirlitaj ovoj kaj teleron da bona blanka pano, kaj ĝuis la manĝon. La Leono manĝis iom da kaĉo, sed ĝi ne plaĉis al li, kaj li diris ke ĝi konsistas el aveno kaj aveno estas manĝaĵo por ĉevaloj, ne leonoj. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto nenion manĝis. Toto manĝis iom da ĉio, kaj ĝojis denove bone manĝi.

La virino nun donis al Doroteo liton en kiu dormi, kaj Toto kuŝiĝis apud ŝi, kaj la Leono gardis la pordon de ŝia ĉambro por ke neniu ŝin ĝenu. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto staris en angulo kviete dum la tuta nokto, kvankam kompreneble ili ne kapablis dormi.

La sekvan matenon, tuj kiam la suno leviĝis, ili rekomencis marŝi, kaj baldaŭ ili vidis belan verdan brilon en la ĉielo tuj antaŭ si.

"Jen nepre la Smeralda Urbo," diris Doroteo.

Dum ili plu marŝis, la verda brilo fariĝis pli kaj pli hela, kaj ŝajnis ke finfine ili proksimiĝas al la celo de la marŝado. Tamen jam estis posttagmeze kiam ili atingis la grandan muron kiu ĉirkaŭis la Urbon. Ĝi estis alta, kaj dika, kaj hele verdkolora.

Antaŭ ili, kaj ĉe la fino de la vojo el flavaj brikoj, estis grandega pordo, kovrita per smeraldoj kiuj tiom scintilis pro la sunlumo ke eĉ la pentritaj okuloj de la Birdotimigilo preskaŭ blindiĝis.

Sonorilo estis apud la pordego, kaj Doroteo puŝis la butonon kaj aŭdis arĝentecan klakon el interne. Post tio la granda pordo malrapide malfermiĝis, kaj ili ĉiuj trairis kaj trovis sin en alta arkohavanta ĉambro, kies muroj scintilis pro sennombraj smeraldoj.

Antaŭ ili staris malgranda viro proksimume samgranda kiel la Manĝtuloj. Li estis verde vestita, de la kapo al la piedoj, kaj eĉ lia haŭto estis verdeta. Apud li estis granda verda kesto.

Kiam li vidis Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn la viro demandis,

"Kion vi volas en la Smeralda Urbo?"

"Ni venis por renkonti la Grandan Ozon," diris Doroteo.

Multe surprizis la viron tiu respondo kaj li sidiĝis por pripensi ĝin.

"Jam de multaj jaroj neniu petas renkonti Ozon," li diris, skuante sian kapon perplekse. "Li estas potenca kaj timiga, kaj se vi venis pro senutila aŭ malsaĝa celo por ĝeni la saĝan kontempladon de la Granda Sorĉisto, li eble koleros kaj detruos vin ĉiujn tuj."

"Sed ne temas pri malsaĝa celo, nek sencela," respondis la Birdotimigilo; "ĝi estas grava. Kaj oni diris al ni ke Oz estas bona Sorĉisto."

"Jes," diris la verdulo; "kaj li regas la Smeraldan Urbon saĝe kaj bone. Sed al tiuj kiuj estas nehonestaj, aŭ kiuj proksimiĝas al li nur pro scivolemo, li estas plej terura, kaj malmultaj iam petis vidi lian vizaĝon. Mi estas la Pordogardisto, kaj ĉar vi postulas renkonti la Grandan Ozon mi devos konduki vin al lia palaco. Sed unue vi devos surmeti la okulvitrojn."

"Kial?" demandis Doroteo.

"Ĉar se vi ne surhavus okulvitrojn la brilego kaj gloro de la Smeralda Urbo blindigus vin. Eĉ la loĝantoj de la Urbo devas surhavi okulvitrojn nokte kaj tage. Ili estas surfiksitaj per seruro, ĉar tiel ordonis Oz kiam la Urbo unue estis konstruita, kaj mi havas la solan ŝlosilon kiu povas malŝlosi ilin."

Li malfermis la grandan keston, kaj Doroteo vidis ke ĝi estas plena de okulvitroj ĉiudimensiaj kaj ĉiuformaj. Ĉiu el ili havis verdajn vitrojn. La Pordogardisto trovis okulvitrojn precize ĝustadimensiajn por Doroteo kaj metis ilin sur ŝiajn okulojn. Estis du oraj bendoj ligitaj al ili, kiuj ĉirkaŭis la dorson de ŝia kapo. Kie ili estis kunfiksitaj per ŝlosileto ĉe la fino de ĉeno ĉirkaŭ la kolo de la Pordogardisto. Kiam ili estis surfiksitaj, Doroteo ne povus forpreni ilin eĉ se ŝi volus, sed kompreneble ŝi ne volis esti blindigita de la brilego de la Smeralda Urbo, do ŝi diris nenion.

Post tio la verdulo metis okulvitrojn sur la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Leonon, kaj eĉ malgrandan Toton; kaj ĉiuj estis fiksitaj per la ŝlosilo.

Post tio la Pordogardisto surmetis siajn proprajn okulvitrojn kaj diris al ili ke li pretas gvidi ilin al la palaco. Preninte grandan oran ŝlosilon de hoko sur la muro li malfermis alian pordon, kaj ili ĉiuj sekvis lin tra la pordon en la stratojn de la Smeralda Urbo.

image-081
“La Leono manĝis iom da kaĉo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.