La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

>Ĉapitro IV. La Vojo tra la Arbaro

Post kelkaj horoj la vojo komencis krudiĝi, kaj la marŝado fariĝis tiom malfacila ke la Birdotimigilo ofte stumblis pro la flavaj brikoj, kiuj tie estis tre malglataj. Efektive, kelkfoje ili estis rompitaj aŭ tute mankis, tiel ke restis nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj Doroteo ĉirkaŭmarŝis. Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo, antaŭenmarŝis senpaŭze, kaj tial paŝis en la truojn kaj sterniĝis sur la malmolajn brikojn. Tamen tio neniam vundis lin, kaj Doroteo relevis lin kaj restarigis lin sur la piedoj, dum li gaje ridis kun ŝi pro la akcidento.

La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone prizorgataj ĉi tie kiel en la antaŭaj lokoj. Troviĝis malpli da domoj kaj malpli da fruktarboj, kaj ju pli ili marŝis, des pli senbela kaj solsentiga fariĝis la tereno.

Je la tagmezo ili sidiĝis apud la vojo, proksime al rivereto, kaj Doroteo malfermis sian korbon kaj elprenis panon. Ŝi proponis pecon al la Birdotimigilo, sed li rifuzis.

"Mi neniam malsatas," li diris, "kaj estas oportune ke estas tiel, ĉar mia buŝo estas nur pentrita, kaj se mi tondus truon en ĝi por ke mi povu manĝi, la pajlo kiu plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la formon de mia kapo."

Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do ŝi nur kapjesis kaj plu manĝis sian panon.

"Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el kiu vi venis," diris la Birdotimigilo, kiam ŝi estis fininta sian manĝon. Do ŝi parolis al li pri Kansas, kaj kiom griza estas ĉio tie, kaj kiel la ciklono portis ŝin al ĉi tiu kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente aŭskultis, kaj diris,

"Mi ne komprenas kial vi volas foriri el ĉi tiu bela lando kaj reiri al la seka, griza loko kiun vi nomas Kansas."

"Vi ne komprenas ĉar vi ne havas cerbon," respondis la knabino. "Ne grave kiom mizeraj kaj grizaj estas niaj hejmoj, ni karno- kaj sango-homoj preferas loĝi tie ol en iu alia lando, negrave kiom bela. Nenio egale bonas kiel la hejmo."

La Birdotimigilo ĝemis.

"Kompreneble mi ne povas kompreni," li diris. "Se viaj kapoj estus plenaj de pajlo, kiel la mia, verŝajne vi ĉiuj loĝus en la belaj lokoj, kaj sekve tute mankus homoj en Kansas. Estas bonsorte por Kansas ke vi havas cerbon."

"Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas," petis la infano.

La Birdotimigilo rigardis ŝin riproĉe, kaj respondis, "Mia vivo ĝis nun estis tiom mallonga ke efektive mi scias tute nenion. Mi fariĝis nur antaŭhieraŭ. Mi tute ne scias kio okazis en la mondo antaŭ tiam. Bonfortune, kiam la kultivisto faris mian kapon, li unue pentris miajn orelojn, tiel ke mi aŭdis kio okazas. Apudestis alia Manĝtulo, kaj kion mi unue aŭdis estis la parolo de la kultivisto,

"`Ĉu plaĉas al vi la oreloj?'

"`Ili estas nerektaj,' respondis la aliulo.

"`Ne gravas,' diris la kultivisto; 'ili tamen estas oreloj,' kio ja estis vera.

"`Nun mi faros la okulojn,' diris la kultivisto. Do li pentris mian dekstran okulon, kaj tuj kiam ĝi estis finita mi trovis ke mi rigardas lin, kaj ĉion ĉirkaŭ mi, tre interesate, ĉar tiu estis la unua fojo kiam mi ekvidis la mondon.

"`Jen iom bela okulo,' komentis la Manĝtulo kiu estis rigardanta la kultiviston; 'blua farbo bone taŭgas por okuloj.'

"`Mi pentros la alian pli granda,' diris la kultivisto. Kaj kiam la dua okulo estis finita mi povis multe pli bone vidi ol antaŭe. Post tio li faris miajn nazon kaj buŝon. Sed mi ne parolis, ĉar tiutempe mi ne sciis por kio buŝo utilas. Min amuzis rigardi dum ili pretigis mian korpon kaj miajn brakojn kaj krurojn; kaj kiam ili fine surfiksis mian kapon, mi estis tre fiera, ĉar mi opiniis ke mi estas egale bona kiel ĉiu alia persono.

"`Ĉi tiu ulo rapide timigos la korvojn,' diris la kultivisto. 'Li aspektas vera homo.'

"`Nu, li ja estas homo,' diris la aliulo, kaj mi plene konsentis kun li. La kultivisto portis min sub sia brako al la maizkampo, kaj metis min sur altan stangon, kie vi trovis min. Li kaj lia amiko baldaŭ foriris kaj lasis min sola.

"Al mi ne plaĉis esti tiel forlasita; do mi strebis sekvi ilin, sed miaj piedoj ne povis tuŝi la teron, kaj mi devis resti sur tiu stango. Mia vivo estis tre solsenta, ĉar mi konis nenion pripenseblan, mi ja antaŭ nur kelkaj momentoj konstruiĝis. Multaj korvoj kaj aliaj birdoj flugis en la maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili forflugis, kredante min Manĝtulo; kaj tio plaĉis al mi kaj kredigis min ke mi estas tre grava persono. Post iom da tempo maljuna korvo flugis apud min, kaj zorge rigardinte min li sidigis sin sur mian ŝultron kaj diris,

"`Ĉu tiu kultivisto kredis povi trompi min tiel mallerte? Ĉiu inteligenta korvo vidus ke vi estas nur plenigita per pajlo.' Post tio li saltis sur la teron kaj manĝis maizon laŭvole. La aliaj birdoj, vidinte ke li ne estis damaĝita de mi, venis por ankaŭ manĝi la maizon, do post nelonge ili estis amase ĉirkaŭ mi.

"Min malĝojigis tio, ĉar ĝi pruvis ke mi efektive ne estas efika Birdotimigilo; sed la maljuna korvo konsolis min, dirante: `Se vi nur havus cerbon en la kapo vi estus egale bona homo kiel ĉiu el ili, kaj pli bona homo ol kelkaj el ili. Nur cerbohavo valoras en ĉi tiu mondo, negrave ĉu oni estas korvo ĉu homo.'

"Post la foriro de la korvoj mi pripensis tion, kaj decidis ke mi strebos akiri cerbon. Bonŝance, vi alvenis kaj detiris min de la stango, kaj laŭ vi parolo mi certas ke la Potenca Oz donos al mi cerbon tuj kiam ni atingos la Smeraldan Urbon."

"Tion mi esperas," diris Doroteo fervore, "ĉar ŝajne vi volegas posedi tion."

"Jes, mi volegas," respondis la Birdotimigilo. "Estas tre malkomfortige scii ke oni estas stultulo."

"Nu," diris la knabino, "ni ekiru." Kaj ŝi transdonis la korbon al la Birdotimigilo.

Tute ne estis bariloj ĉe la vojoflankoj nun, kaj la tero estis kruda kaj nekultivita. Kiam komencis vesperiĝi ili venis al granda arbaro, kie la arboj estis kreskintaj tiel altaj kaj proksimaj unu al la alia ke iliaj branĉoj renkontiĝis super la vojo el flavaj brikoj. Estis preskaŭ senlume sub la arboj, ĉar la branĉoj fortenis la taglumon; sed la marŝantoj ne haltis, kaj pluiris en la arbaron.

"Se ĉi tiu vojo eniras, ĝi nepre eliros," diris la Birdotimigilo, "kaj ĉar la Smeralda Urbo estas ĉe la alia finaĵo de la vojo, ni devas sekvi kien ajn ĝi kondukas."

"Ĉiu scias tion," diris Doroteo.

"Certe; tial mi scias," respondis la Birdotimigilo. "Se necesus havi cerbon por scii ĝin, mi ja ne dirus ĝin."

Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin stumblantaj en la mallumo. Doroteo tute ne povis vidi, sed Toto vidis, ĉar kelkaj hundoj tre bone vidas en la mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale kapabla vidi kiel dum la tago. Do ŝi prenis lian brakon, kaj sukcesis marŝadi sufiĉe bone.

"Se vi vidos domon, aŭ iun ajn lokon kie ni povos tradormi la nokton," ŝi diris, "nepre informu min; ĉar estas tre malkomforte marŝadi en la mallumo."

Baldaŭ la Birdotimigilo haltis.

"Mi vidas dometon dekstre de ni," li diris, "konstruitan el ŝtipoj kaj branĉoj. Ĉu ni iru tien?"

"Jes, ja." respondis la infano. "Mi plene laciĝis."

Do la Birdotimigilo gvidis ŝin inter la arboj ĝis ili atingis la dometon, kaj Doroteo eniris kaj trovis liton de sekaj folioj en unu angulo. Ŝi tuj kuŝiĝis, kaj kun Toto apud ŝi ŝi baldaŭ profunde endormiĝis. La Birdotimigilo, kiu neniam laciĝis, staris en alia angulo kaj pacience atendis la mateniĝon.

image-036
Mi fariĝis nur hieraŭ,’ diris la Birdotimigilo.

image-037
“Ŝi kaptis orelon de Toto.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.