La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XV. Ili malmaskas Ozon, la Teruran

Tiam la kvar veturintoj marŝis al la granda pordego de la Smeralda Urbo kaj sonigis la sonorilon. Post plurobla sonigado ĝin malfermis la sama Pordogardisto kiun ili antaŭe renkontis.

"Kion! Ĉu vi revenis?" li demandis, surprizite.

"Ĉu vi ne vidas nin?" demandis la Birdotimigilo.

"Sed mi supozis ke vi intencis viziti la Fian Sorĉistinon de la Okcidento."

"Ni ja vizitis ŝin," diris la Birdotimigilo.

"Kaj ŝi lasis vin foriri?" demandis la viro, miroplene.

"Ŝi ne povis malpermesi, ĉar ŝi estas degeligita," klarigis la Birdotimigilo.

"Degeligita! Nu, jen tre plaĉa informo," diris la viro. "Kiu degeligis ŝin?"

"Doroteo," diris la Leono solene.

"Mirige!" krietis la viro, kaj li klinis sin vere tre malalten antaŭ ŝi.

Post tio li kondukis ilin en sian malgrandan ĉambron kaj prenis la okulvitrojn el la granda kesto, metis ilin sur iliajn okulojn, kaj ŝlosis ilin, same kiel antaŭe. Poste ili trairis la pordon en la Smeraldan Urbon, kaj kiam la popolo sciiĝis per la Pordogardisto ke ili fandis la Fian Sorĉistinon de la Okcidento ili ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la veturintojn kaj sekvis ilin en granda amaso al la Palaco de Oz.

La Soldato kun la Verdaj Lipharoj ankoraŭ gardis la pordon, sed li tuj enlasis ilin, kaj ilin denove renkontis la bela verda knabino, kiu tuj kondukis ĉiun el ili al ties antaŭa ĉambro, por ke ili ripozu ĝis la Potenca Oz pretos akcepti ilin.

La Soldato komunikigis la informon rekte al Oz ke Doroteo kaj la aliaj veturintoj revenis, detruinte la Fian Sorĉistinon; sed Oz ne respondis. Ili supozis ke la Potenca Sorĉisto tuj akceptos ilin, sed tio ne okazis. Ili ricevis neniun komunikon de li la sekvan tagon, nek la postsekvan, nek la postpostsekvan. La atendado estis enuiga kaj teda, kaj fine ilin ĉagrenis ke Oz tiel mistraktas ilin, post sia postulo kiu suferigis kaj sklavigis ilin. Do la Birdotimigilo fine petis ke la verda knabino portu novan komunikon al Oz, dirante ke se li ne tuj permesos ke ili eniru li alvokos la Flugantajn Simiojn por helpi ilin, kaj trovi ĉu aŭ ne li plenumos sian promeson. Kiam la Sorĉisto aŭdis tiun komunikaĵon li timegis kaj sendis ordonon ke ili venu al la Tronĉambro je kvar minutoj post la naŭa horo la sekvan matenon. Li unufoje renkontis la Flugantajn Simiojn en la Lando de la Okcidento, kaj li ne volis rerenkonti ilin.

La kvar veturintoj maldormis tiunokte, ĉar ĉiu pripensis la donacon kiun Oz laŭ sia promeso donos. Doroteo endormiĝis nur unufoje, kaj sonĝis ke ŝi estas en Kansas, kie Onklino Em diras al ŝi sian ĝojon ke la knabineto denove estas hejme.

Akurate je la naŭa horo la sekvan matenon la verdliphara soldato renkontis ilin, kaj post kvar minutoj ili ĉiuj eniris la Tronĉambron de la Potenca Oz. Kompreneble ĉiu el ili anticipis vidi la Sorĉiston en la formo kiun li antaŭe havis, kaj ĉiun multe surprizis kiam ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis tute neniun en la ĉambro. Ili restis proksime al la pordo kaj eĉ pli proksime unu al la alia, ĉar la silento en la malplena ĉambro timigis pli ol ĉiu formo de Oz kiun ili antaŭe vidis. Baldaŭ ili aŭdis Voĉon, kiu ŝajnis veni el loko ie proksima al la supro de la granda kupolo, kaj ĝi diris, solene. "Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura. Kial vi serĉas min?"

Ili rerigardis al ĉiu parto de la ĉambro, kaj, vidinte neniun, Doroteo diris, "Kie vi estas?"

"Mi estas ĉie," respondis la Voĉo, "sed por la okuloj de ordinaraj mortemuloj mi estas nevidebla. Mi nun sidiĝos sur mian tronon, por ke vi konversaciu kun mi."

Vere, la Voĉo ŝajnis ĝuste tiam soni rekte el la trono mem; do ili marŝis tien kaj staris en vico dum Doroteo diris: "Oz, ni venis por peti la plenumiĝon de la promeso."

"De kiu promeso?" demandis Oz.

"Vi promesis resendi min al Kansas kiam la Fia Sorĉistino estos detruita," diris la knabino.

"Kaj vi promesis doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Kaj vi promesis doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Kaj vi promesis doni al mi kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.

"Ĉu la Fia Sorĉistino vere estas detruita?" demandis la Voĉo, kaj Doroteo kredis ke ĝi iomete tremas.

"Jes," ŝi respondis, "mi degeligis ŝin per sitelo da akvo."

"Nu!" diris la Voĉo, "tio okazis subite! Nu, revenu al mi morgaŭ, ĉar mi bezonas tempon por pripensi la aferon."

"Vi jam havis multan tempon," diris la Stana Lignohakisto, kolere.

"Ni rifuzas atendi eĉ unu tagon pli," diris la Birdotimigilo.

"Plenumu viajn promesojn!" krietis Doroteo.

La Leono opiniis ke taŭgos timigi la Sorĉiston, do li laŭte muĝis plenvoĉe, kaj tiu feroca sono tiom teruris Toton ke li forsaltis alarmite kaj frapegis la ekranon kiu staris en angulo. Dum ĝi brue falis ili rigardis tien, kaj la sekvan momenton ĉiu el ili vere miris. Ĉar ili vidis, staranta en precize tiu loko kiun la ekrano antaŭe kaŝis, malgrandan maljunulon, kun kalva kapo kaj sulketoplena vizaĝo, kiu ŝajne estis egale surprizita kiel ili. La Stana Lignohakisto, levinte sian hakilon, kuris al la vireto kaj kriis, "Kiu vi estas?"

"Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura," diris la malgranda viro, per tremanta voĉo, "sed ne batu min-mi petas, ne batu-mi faros kion ajn vi volos."

Niaj amikoj rigardis lin surprizite kaj senesperigite. "Mi kredis ke Oz estas granda Kapo," diris Doroteo.

"Kaj mi kredis ke Oz estas bela Damo," diris la Birdotimigilo.

"Kaj mi kredis ke Oz estas terura Besto," diris la Stana Lignohakisto.

"Kaj mi kredis ke Oz estas Globo de Fajro," kriis la Leono.

"Ne; vi ĉiuj eraris," diris la malgranda viro humile.

"Mi nur ŝajnigis tion."

"Ŝajnigis!" kriis Doroteo. "Ĉu vi ne estas Potenca Sorĉisto?"

"Ĉit, karulino," li diris; "ne tiom laŭte parolu, ĉar oni aŭdos vin—kaj mi perdus ĉion. Oni kredas min Potenca Sorĉisto."

"Sed vi ja estas, ĉu ne?" "Tute ne, karulino; mi estas nur ordinara homo."

"Eĉ pli," diris la Birdotimigilo, per doloroplena voĉo, "vi estas ĉarlatano."

"Ĝuste tiel!" deklaris la malgranda viro, kunfrotante siajn manojn kvazaŭ la akuzo plaĉis al li; "Mi estas ĉarlatano."

"Sed ve!" diris la Stana Lignohakisto, "do kiel mi akiros mian koron?"

"Kaj mi mian kuraĝon?" demandis la Leono.

"Kaj mi mian cerbon?" ploris la Birdotimigilo, viŝante la larmojn el siaj okuloj per la maniko de sia jako.

"Miaj karaj amikoj," diris Oz, "bonvolu ne paroli pri tiaj malgravaĵoj. Konsideru min, kaj mian malfeliĉan situacion pro mia senmaskiĝo."

"Ĉu neniu alia scias pri via fraŭdo?" demandis Doroteo.

"Neniu, nur vi kvar—kaj mi mem," respondis Oz. "Mi trompis ĉiun dum tiom da tempo ke mi supozis ke oni neniam sciiĝos. Mi eraregis kiam mi decidis permesi ke vi eniru la Tronoĉambron. Kutime mi rifuzas vidi eĉ miajn regatojn, kaj tial ili kredas min terura."

"Sed, mi ne komprenas," diris Doroteo, konfuzite. "Kiel vi povis aspekti granda Kapo al mi?"

"Tio estis nur trompo," respondis Oz. "Bonvolu sekvi min, kaj mi klarigos ĉion al vi."

Li kondukis ilin en malgrandan ĉambron malantaŭ la Tronoĉambro, kaj ili ĉiuj sekvis lin. Li gestis al unu angulo, en kiu kuŝis la Granda Kapo, el multaj tavoloj de papero, kaj kun zorge pentrita vizaĝo.

"Mi pendigis tion de la plafono per drato," diris Oz; "mi staris malantaŭ la ekrano kaj tiris fadenon, por ke la okuloj moviĝu kaj la buŝo malfermiĝu."

"Sed kiel vi faris la voĉon?" ŝi demandis.

"Nu, mi estas ventroparolisto," diris la malgranda viro, "kaj mi povas ĵeti la sonon de mia voĉo al kie ajn mi deziras; tiel ke vi supozis ke ĝi sonis el la Kapo. Jen la aliaj trompiloj." Li montris al la Birdotimigilo la robon kaj la maskon per kiu li vestis sin kiam li aspektis bela Damo, kaj la Stana Lignohakisto vidis ke la terura Besto estis nur aro da haŭtoj kunkudritaj, kun lignaĵoj kiuj elpremis la flankojn. Kaj la Globo de Fajro, nu la Pseŭdosorĉisto ankaŭ pendigis tion de la plafono. Efektive ĝi estis globo de kotono, sed kiam oleo estis surverŝita la globo brulis feroce.

"Vere," diris la Birdotimigilo, "vi hontu ke vi estas tia ĉarlatano."

"Mi hontas — certe mi hontas," respondis la malgranda viro malgaje; "sed mi povis fari nenion alian. Bonvolu sidiĝi, troviĝas multaj seĝoj; kaj mi rakontos al vi mian historion."

Do ili sidiĝis kaj aŭskultis dum li rakontis ĉi tiel: "Mi naskiĝis en Omaha—"

"Sed, tio estas ne malproksime de Kansas!" kriis Doroteo, ekscitite.

"Vi pravas; sed pli malproksime de ĉi tie," li diris, malgaje skuante sian kapon je ŝi. "Kiam mi plenkreskis mi fariĝis ventroparolisto, kaj trejnis min tre lerta majstro. Mi povas imiti ĉian birdon kaj beston." Li miaŭis tiel precize kiel katido ke Toto ekatentis kaj ekrigardis ĉiudirekten por trovi kie ŝi estas. "Post iom da tempo," pludiris Oz, "tio tedis min, do mi fariĝis balonisto."

"Kio estas tio?" demandis Doroteo. "Persono kiu supreniras en balono ĉe cirko, por instigi homojn alveni kaj pagi por vidi la cirkon," li klarigis.

"Nu, unu tagon mi supreniris en balono kaj la ŝnuro interimplikiĝis, tiel ke mi ne povis denove malsupreniri. Ĝi iris tre alten super la nubojn, tiom alten ke aerfluo trafe ĝin portis multajn, multajn kilometrojn for. Dum tago kaj nokto mi veturis tra la aero, kaj en la mateno de la dua tago mi vekiĝis kaj trovis ke la balono flosas super nekonata kaj bela lando.

"Ĝi malsupreniris nerapide, kaj mi tute ne estis damaĝita. Sed mi trovis min inter nekonata popolo, kiu, vidante min veni el la nuboj, kredis ke mi estas granda Sorĉisto. Kompreneble mi lasis ilin kredi tion, ĉar ili timis min, kaj promesis fari kion mi volas.

"Simple por distri min, kaj okupi la bonan popolon, mi ordonis ke ili konstruu ĉi tiun Urbon, kaj mian palacon; kaj ili faris tion volonte kaj bone. Post tio mi pensis, ĉar la lando estis tiel verda kaj bela, ke mi nomos ĝin la Smeralda Urbo, kaj por ke la nomo pli konvenu mi metis verdajn okulvitrojn sur ĉiujn popolanojn, tiel ke ĉio kion ili vidis estis verda.

"Sed ĉu ĉio ĉi tie ne estas verda?" demandis Doroteo.

"Ne pli ol en ĉiu alia urbo," respondis Oz; sed kiam vi surhavas verdajn okulvitrojn, nu, kompreneble ĉio kion vi vidas aspektas verda. La Smeralda Urbo estis konstruita antaŭ tre multaj jaroj, ĉar mi estis junulo kiam la balono portis min ĉi tien, kaj mi estas tre maljuna viro nun. Sed mia popolo surportas verdajn okulvitrojn sur la okuloj de tiom longe ke la plej multaj el ili kredas ke ĝi vere estas Smeralda Urbo, kaj certe ĝi ja estas bela loko, abundas juveloj kaj valoraj metaloj, kaj ĉio bona por feliĉigi onin. Mi ame regas la popolon, kaj ili amas min; sed ekde kiam ĉi tiu Palaco estis konstruita mi enfermas min kaj rifuzis vidi iun el ili.

"Unu el miaj plej grandaj timoj estis pro la Sorĉistinoj, ĉar kvankam mi mem havas tute nenian magian potencon mi baldaŭ trovis ke la Sorĉistinoj vere kapablas fari mirindaĵojn. Kvar Sorĉistinoj ekzistis en ĉi tiu lando, kaj ili regis la popolojn kiuj loĝas en la Nordo kaj Sudo kaj Oriento kaj Okcidento. Feliĉe, la Sorĉistinoj de la Nordo kaj Sudo estis bonaj, kaj mi sciis ke ili ne damaĝos min; sed la Sorĉistinoj de la Oriento kaj Okcidento estis terure fiaj, kaj se ili ne kredus ke mi estas pli potenca ol ili, ili certe detruus min. Do mi vivis konstante timante ilin dum multaj jaroj; do vi povas kompreni kiom mi ĝojis kiam mi informiĝis ke via domo falis sur la Fian Sorĉistinon de la Oriento. Kiam vi venis al mi mi volonte promesus ĉion ajn por ke vi neniigu la alian Sorĉistinon; sed mi devas honte diri ke nun, post ŝia degelo, mi ne povas plenumi miajn promesojn."

"Laŭ mia opinio vi estas tre malbona persono," diris Doroteo.

"Ho ne, karulino; mi estas tre bona persono; sed mi konfesas ke mi estas tre malkompetenta Sorĉisto."

"Ĉu vi ne povas doni al mi cerbon?" demandis la Birdotimigilo.

"Vi ne bezonas ĝin. Vi lernas ion novan ĉiutage. Bebo havas cerbon, sed ĝi malmulton scias. Nur sperto donas scion, kaj ju pli longe vi vivos, des pli multe vi nepre spertos."

"Eble," diris la Birdotimigilo, "sed mi restos tre malfeliĉa se vi ne donos al mi cerbon."

La falsa sorĉisto atente rigardis lin.

"Nu," li diris ĝemante, "mi ne estas lerta magiisto, mi jam diris tion al vi; sed se vi venos al mi morgaŭ matene, mi plenigos vian kapon per cerbo. Tamen mi ne povas instrui vin ĝin uzi; vi mem devos eltrovi tion."

"Ho, dankon—dankon!" kriis la Birdotimigilo. "Mi eltrovos kiel uzi ĝin, tute certe!"

"Sed kion pri mia kuraĝo?" demandis la Leono maltrankvile.

"Vi havas multan kuraĝon, mi certas," respondis Oz. "Vi nur bezonas memfidon.

"Ne ekzistas vivanto kiu ne timas kiam okazas danĝero. Vera kuraĝo signifas fronti la danĝeron kiam vi timas, kaj tian kuraĝon vi jam abunde posedas."

"Eble, tamen malgraŭe mi timas," diris la Leono. "Mi estos tre malfeliĉa krom se vi donos al mi tian kuraĝon kiu forgesigas pri timo."

"Nu, bone; mi donos al vi tian kuraĝon morgaŭ," respondis Oz.

"Kion pri mia koro?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Nu, rilate al tio," respondis Oz, "laŭ mi vi malpravas pro via deziro havi koron. Koro plejofte malfeliĉigas. Plej bone estus ke vi komprenu ke al vi tre bonsorte mankas koro."

"Pri tio vi kaj mi malsimile opinias," diris la Stana Lignohakisto. "Laŭ mia prefero, mi akceptos ĉian malfeliĉon senproteste, se vi donos al mi koron." "Bone," respondis Oz humile. "Venu al mi morgaŭ kaj vi ricevos koron. Mi ludis esti Sorĉisto dum tiom da jaroj ke mi povos iomete pli ludi."

"Kaj nun," diris Doroteo, "kiel mi reiros al Kansas?"

"Ni devos pripensi tion," respondis la malgranda viro. "Lasu min konsideri la problemon dum du aŭ tri tagoj kaj mi klopodos elpensi manieron transporti vin super la dezerton."

"Intertempe vi estos miaj bonvenaj gastoj, kaj dum vi loĝos en la Palaco miaj servistoj servos vin kaj obeos ĉiun vian deziron eĉ la plej malgrandan. Mi petas nur unu rekompencon pro mia helpo — kiom ajn malgranda. Kaŝu mian sekreton kaj diru al neniu ke mi estas ĉarlatano."

Ili akceptis informi neniun pri tio kion ili trovis, kaj reiris al siaj ĉambroj kun esperoj. Eĉ Doroteo esperis ke "La Ĉarlatano, la Potenca, la Terura", laŭ ŝia ŝercnomo por li, trovos metodon resendi ŝin al Kansas, kaj se li sukcesos ŝi pretis pardoni al li ĉion.

image-124
Ĝuste tiel! Mi estas ĉarlatano.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.