La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXII. La Lando de la Kveluloj

Tra la ceteron de la arbaro pasis la marŝantoj sekure, kaj kiam ili venis el ĝia mallumo ili vidis antaŭ si krutan monteton, kovritan, de la supro ĝis la malsupro, de grandaj pecoj de rokoj.

"Estos malfacile grimpi," diris la Birdotimigilo, "tamen necesas transiri la monteton."

Do li kondukis kaj la aliaj sekvis. Ili estis preskaŭ atingintaj la unuan rokon kiam ili aŭdis raŭkan voĉon krii, "Fortenu vin!"

"Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo.

Kapo montris sin super la roko kaj la sama voĉo diris, "Ĉi tiu monteto apartenas al ni, kaj ni ne permesas ke oni transiru ĝin."

"Sed ni devas transiri," diris la Birdotimigilo.

"Ni iras al la Lando de la Kveluloj."

"Tamen ne!" respondis la voĉo, kaj venis el malantaŭ la roko la plej stranga homo kiun iam vidis la marŝantoj.

Li estis tre malalta kaj dika kaj havis grandan kapon, kiu estis supre plata kaj ĝin subtenis dika kolo plena de faldomarkoj. Sed li tute ne havis brakojn, kaj, vidante tion, la Birdotimigilo ne kredis ke tia senhelpa ulo povus malebligi ke ili grimpu la monteton. Do li diris, "Mi bedaŭras ne plenumi vian volon, sed ni devas transiri vian monteton negrave ĉu aŭ ne tio plaĉas al vi," kaj li aŭdace antaŭenmarŝis.

Rapide kiel fulmo la kapo de la viro pafiĝis antaŭen kaj lia kolo etendiĝis ĝis la supro de la kapo, kie ĝi estis plata, batis la mezon de la Birdotimigilo kaj rulfaligis lin kap-super-kapen laŭ la deklivo. Preskaŭ same rapide kiel ĝi venis, la kapo reiris al la korpo, kaj la viro raŭke ridis dirante,

"Malpli facile ol vi supozas!"

Ĥoro de laŭta ridado sonis de la aliaj rokoj, kaj Doroteo vidis centojn da senbrakaj Martelkapuloj sur la monteto, ĉiu malantaŭ roko.

La Leono forte koleriĝis pro la ridado kaŭzita de la misfortuno de la Birdotimigilo, kaj laŭte muĝante li tondre suprenkuris la monteton.

Denove kapo rapide elpafiĝis, kaj la granda Leono ruliĝis malsupren laŭ la deklivo kvazaŭ trafita de kanonobuso.

Doroteo malsupren kuris por helpi la Birdotimigilon surpiediĝi, kaj la Leono iris al ŝi, iom kontuzita kaj dolorigita, kaj diris, "Estas senutile batali kontraŭ homojn kun pafiĝantaj kapoj; neniu povas venki ilin."

"Kion do ni povas fari?"

"Alvoku la Flugantajn Simiojn," proponis la Stana Lignohakisto; "vi ankoraŭ rajtas ordoni al ili unu fojon pli."

"Bone," ŝi respondis, kaj surmetinte la Oran Ĉapon ŝi parolis la magiajn vortojn. La Simioj, kiel kutime, tujis, kaj post malmultaj momentoj la tuta bando staris antaŭ ŝi.

"Kion vi ordonas?" demandis la Reĝo de la Simioj, malalten klinante sin.

"Portu nin trans la monteton al la Lando de la Kveluloj," respondis la knabino.

"Tiel estos," diris la Reĝo, kaj tuj la Flugantaj Simioj prenis la kvar marŝintojn kaj Toton per siaj brakoj kaj fluge forportis ilin. Dum ili transflugis la monteton la Martelkapuloj kriegis ĉagrenite, kaj pafis siajn kapojn alten aeren, sed ili ne povis trafi la Flugantajn Simiojn, kiuj portis Doroteon kaj ŝiajn kamaradojn sekure trans la monteton kaj surterigis ilin en la bela Lando de la Kveluloj.

"Nun la lastan fojon vi povis alvoki nin," diris la estro al Doroteo; "do adiaŭ kaj bonfortunon al vi."

"Adiaŭ, kaj tre grandan dankon," respondis la knabino; kaj la Simioj alteniris en la aero kaj post malpli ol momento ili estis jam for de vidpovo.

La Lando de la Kveluloj aspektis riĉa kaj feliĉa. Estis nenombreblaj kampoj de maturiĝanta greno, kaj inter ili estis bone pavimitaj vojoj, kaj belaj ondetantaj riveretoj kiujn transiris fortikaj pontoj. La bariloj kaj domoj kaj pontoj estis ĉiuj brile ruĝaj, same kiel en la Lando de la Palpbrumoj ili estis flavaj, kaj bluaj en la Lando de la Manĝtuloj. La Kveluloj mem, malaltaj kaj dikaj, kompaktaj kaj afablaj estis plene vestitaj per ruĝo, kiu brilis kontraŭ la fono de verda herbaro kaj flaviĝanta greno.

La Simioj surterigis ilin proksime al kampodomo, kaj la kvar marŝantoj iris al ĝi kaj frapis sur la pordon. Ĝin malfermis la edzino de la kultivisto, kaj kiam Doroteo petis manĝaĵon la virino bone manĝigis ilin ĉiujn, donante tri specojn de kukoj kaj kvar specojn de dolĉaj biskvitoj, kaj teleron da lakto al Toto.

"Kiom distanca estas la Kastelo de Glinda?" demandis la infano.

"Ne tre distanca," respondis la edzino de la kultivisto. "Laŭiru la vojon Suden kaj vi baldaŭ atingos ĝin."

Dankinte la afablan virinon, ili rekomencis marŝi laŭ la kampoj kaj trans la belajn pontojn ĝis ili vidis antaŭ si tre belan Kastelon. Antaŭ la pordegoj estis tri junaj knabinoj, vestitaj per belaj ruĝaj uniformoj ornamitaj per ora pasamento; kaj kiam Doroteo proksimiĝis unu el ili diris al ŝi, "Kial vi venis al la Suda Lando?"

"Por konsulti la Bonan Sorĉistinon loĝantan ĉi tie," ŝi respondis. "Ĉu vi bonvolos konduki min al ŝi?"

"Diru al mi vian nomon kaj mi demandos al Glinda ĉu ŝi akceptos vin." Ili diris siajn nomojn, kaj la soldatino eniris la Kastelon. Post kelkaj momentoj ŝi revenis por diri ke Doroteo kaj la aliaj tuj eniru.

image-154
“La Kapo pafiĝus antaŭen kaj batis la Birdotimigilon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.