La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro III. Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon.

Kiam Doroteo denove estis sola ŝi komencis senti malsaton. Do ŝi iris al la ŝranko kaj tranĉis por si iom da pano, sur kiun ŝi ŝmiris buteron. Ŝi donis iom al Toto, kaj preninte sitelon de la breto, ŝi portis ĝin al la rivereto kaj plenigis ĝin per klara, scintilanta akvo. Toto kuris al la arboj kaj komencis boji je la birdoj kiuj sidadis tie. Doroteo iris revenigi lin, kaj vidis tiom allogajn fruktojn sur la branĉoj ke ŝi deprenis kelkajn, ĉar ili estis ĝuste kion ŝi volis por pligrandigi sian matenmanĝon.

Post tio ŝi reiris al la domo, kaj doninte al si kaj al Toto grandan trinkon de la frideta, klara akvo, ŝi komencis pretigi sin por la veturo al la Urbo de Smeraldoj.

Doroteo posedis nur unu alian robon, sed ĝi estis pura kaj pendadis de hoko apud ŝia lito. Ĝi estis el katuno blank- kaj blu-plejda; kaj kvankam la bluo estis iomete fadinta pro multaj laviĝoj, ĝi ankoraŭ estis bela robo. La knabino zorge lavis sin, vestis sin per la pura katuna robo, kaj ligis sian palruĝan sunkufon al sia kapo. Ŝi prenis malgrandan korbon kaj plenigis ĝin per pano el la ŝranko, kaj metis blankan tukon sur la supron. Post tio ŝi rigardis siajn piedojn kaj rimarkis kiom malnovaj kaj trivitaj estas ŝiaj ŝuoj.

"Certe ili ne taŭgas por multa marŝado, Toto," ŝi diris. Kaj Toto suprenrigardis al ŝia vizaĝo per siaj nigraj okuletoj kaj skuis sian voston por indiki ke li komprenas kion ŝi celas diri.

Tiumomente Doroteo vidis kuŝantajn sur la tablo la arĝentajn ŝuojn kiuj antaŭe apartenis al la Sorĉistino de la Oriento.

"Ĉu eble ilia grando taŭgos por miaj piedoj?" ŝi diris al Toto. "Ili estus tute ĝustaj por longa marŝado, ĉar ili ne triviĝus."

Ŝi deprenis siajn malnovajn ledajn ŝuojn kaj provis la arĝentajn, kiuj estis tute ĝustadimensiaj por ŝiaj piedoj, kvazaŭ farite specife por ili.

Laste, ŝi prenis sian korbon.

"Venu, Toto," ŝi diris. "Ni iros al la Smeralda Urbo kaj demandos al la Granda Oz kiel ni povos reiri al Kansas."

Ŝi fermis la pordon, ŝlosis ĝin, kaj zorge metis la ŝlosilon en la poŝon de sia robo. Kaj tiel, dum Toto trotadis sobre malantaŭ ŝi, ŝi komencis sian marŝadon.

Pluraj vojoj estis proksimaj, sed ŝi ne bezonis longan tempon por trovi la vojon pavimitan per flavaj brikoj. Post nelonge ŝi marŝadis vigle direkte al la Smeralda Urbo, dum ŝiaj arĝentaj ŝuoj klakadis gaje sur la malmola, flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj dolĉe kantadis, kaj Doroteo tute ne estis tiom malfeliĉa kiom oni supozus pri malgranda knabino kiu estis subite forblovita el sia propra lando kaj surterigita en la mezon de fremda lando.

Ŝin surprizis, dum ŝi marŝadis, vidi kiom bela estas la pejzaĝo ĉirkaŭ ŝi. Bonaspektaj bariloj, pentritaj delikate blukolore, staris laŭlonge de la flankoj de la vojo, kaj preter ili estis abundaj kampoj de greno kaj legomoj. Evidente la Manĝtuloj estis bonaj kultivistoj kaj sukcesis kreskigi abundajn rikoltaĵojn. Kelkfoje ŝi marŝis preter domon, kaj la loĝantoj elvenis por rigardi ŝin kaj klinis sin malalten dum ŝi preteriris; ĉar ĉiuj sciis ke ŝi estas la detruinto de la Fia Sorĉistino kaj liberigis ilin. La domoj de la Manĝtuloj estis kuriozaspektaj loĝejoj, ĉar ĉiu estis ronda, kun granda kupolforma tegmento. Ĉiuj estis blukoloraj, ĉar en ĉi tiu lando de la Oriento bluo estis la plej amata koloro.

Kiam proksimiĝis la vespero, kaj Doroteo lacis pro sia longa marŝado, kaj komencis demandi al si kie ŝi tradormos la nokton, ŝi atingis domon iom pli grandan ol la aliaj. Sur la verda gazono antaŭ ĝi estis multaj dancantaj viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel eble plej laŭte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda tablo estis plene kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuksoj, tortoj kaj kukoj, kaj multaj aliaj bonaj manĝaĵoj.

Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis ŝin manĝi kaj tradormi la nokton tie; ĉar ĉi tiu estis la hejmo de unu el la plej riĉaj Manĝtuloj en la lando, kaj liaj amikoj vizitis lin por festi sian liberiĝon el la sklavigo farita de la Fia Sorĉistino.

Doroteo ĝissate manĝis kaj ŝin servis la riĉa Manĝtulo mem, kiu nomiĝis Boq. Post tio ŝi sidiĝis sur kanapon kaj rigardis dum la homoj dancadis.

Kiam Boq vidis ŝiajn arĝentajn ŝuojn li diris,

"Klare ke vi estas grava sorĉistino."

"Kial?" demandis la knabino.

"Ĉar vi surhavas arĝentajn ŝuojn kaj mortigis la Fian Sorĉistinon. Krome, via robo estas parte blanka, kaj nur magiistinoj kaj sorĉistinoj vestas sin per blankaĵoj."

"Mia robo estas blu- kaj blank-plejda," diris Doroteo, glatigante la faltojn en ĝi.

"Vi tre kompleze surportas ĝin," diris Boq. "Bluo estas la koloro de la Manĝtuloj, kaj blanko estas la koloro de sorĉistinoj; tial ni scias ke vi estas amika sorĉistino."

Doroteo ne sciis respondi, ĉar ĉiuj ŝajne opiniis ŝin sorĉistino, kaj ŝi tute bone sciis ke ŝi estas nur ordinara knabineto kiu tute hazarde estis portita de ciklono al fremda lando.

Kiam ŝi laciĝis pro tiom da rigardo al la dancado, Boq kondukis ŝin en la domon, kie li donis al ŝi ĉambron en kiu estis bela lito. La tukoj estis el blua ŝtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili ĝis la mateno, dum Toto kuŝadis sur la blua tapiŝo apud ŝi.

Ŝi ĝissate manĝis, kaj rigardis etan Manĝtulan bebon, kiu ludis kun Toto kaj tiris lian voston kaj voĉetis kaj ridis tiel ke multe amuzis Doroteon. Toto estis vera kuriozaĵo laŭ la homoj tie, ĉar ili antaŭe neniam vidis hundon.

"Kiom distanca estas la Smeralda Urbo?" la knabino demandis.

"Mi ne scias," respondis Boq, tre serioze, "ĉar mi neniam iris tien. Estas pli bone ke oni restu distance de Oz, krom se vere necesas. Sed la vojo al la Smeralda Urbo estas longa, kaj vi bezonos multajn tagojn. La lando ĉi tie estas riĉa kaj agrabla, sed vi devos trairi krudajn kaj danĝerajn lokojn antaŭ ol atingi la finon de via marŝado."

Tio iomete timigis Doroteon, sed ŝi sciis ke nur la Granda Oz povos helpi ŝin reiri al Kansas, do ŝi kuraĝe decidis ne retroiri.

Ŝi adiaŭis siajn amikojn, kaj rekomencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj brikoj. Post kiam ŝi iris plurajn kilometrojn ŝi decidis halti por ripozi, do ŝi grimpis ĝis la supro de la barilo apud la vojo kaj sidiĝis. Granda maizkampo estis aliflanke de la barilo, kaj ŝi vidis ke ne tre distanca estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por forpeli la birdojn de la matura maizo.

Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj penseme rigardis la Birdotimigilon. Ĝia kapo estis malgranda sako plenigita per pajlo; surpentritaj sur ĝi estis okuloj, nazo, kaj buŝo, por simili vizaĝon. Malnova, pinta blua ĉapelo, kiu antaŭe apartenis al iu Manĝtulo, estis metita sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro estis blua vestokompleto, multe uzita kaj paliĝinta, kiu ankaŭ estis plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj botoj kun bluaj supraĵoj, kiajn portas ĉiu viro en tiu lando, kaj la figuro estis altigita super la maiztigojn per stango kiu estis puŝita en lian kolon.

Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizaĝon de la Birdotimigilo, ŝin surprizis vidi ke unu el la okuloj malrapide palpebrumas al ŝi. Unue ŝi supozis ke sendube ŝi eraris, ĉar neniam iu el la Birdotimigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaŭ la figuro amikeme skuetis sian kapon al ŝi. Tiam ŝi malsupren grimpis de la barilo kaj marŝis al la Birdotimigilo, dum Toto ĉirkaŭkuradis la stangon bojante.

"Bonan tagon," diris la Birdotimigilo, per iom raŭka voĉo.

"Ĉu vi parolis?" demandis la knabino, mirante.

"Certe," respondis la Birdotimigilo; "kiel vi fartas?"

"Sufiĉe bone, dankon," respondis Doroteo, ĝentile. "Kiel vi fartas?"

"Mi ne fartas bone," diris la Birdotimigilo ridetante, "ĉar estas tre tede stari ĉi tie nokte kaj tage por fortimigi korvojn."

"Ĉu vi ne povas malsupreniri?" demandis Doroteo.

"Ne, ĉar ĉi tiu stango estas puŝita en mian dorson. Se vi bonvolos forpreni la stangon, mi estos multe dankema al vi."

Doroteo etendis ambaŭ brakojn kaj delevis la figuron de la stango; ĉar, estante plenigita per pajlo, ĝi estis malmultepeza.

"Tre grandan dankon," diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur la teron. "Mi sentas min kvazaŭ vere novan."

Doroteon perpleksigis aŭdi tion, ĉar ŝajnis al ŝi strange aŭdi viron plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin riverenci kaj marŝadi apud ŝi.

"Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo, kiam li estis sin streĉinta kaj oscedinta. "Kaj kien vi iras?"

"Mi nomiĝas Doroteo," diris la knabino, "kaj mi iras al la Smeralda Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi min al Kansas."

"Kie estas la Smeralda Urbo?" li demandis; "kaj kiu estas Oz?"

"Ĉu vi ne scias?" ŝi respondis, surprizite.

"Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do al mi tute mankas cerbo," li respondis malĝoje.

"Ho," diris Doroteo, "min multe bedaŭrigas tio."

"Ĉu vi kredas," li demandis, "Ke se mi iros al la Smeralda Urbo kun vi, la granda Oz donos al mi ioman cerbon?

"Mi ne scias," ŝi respondis, "sed vi rajtos akompani min, se vi deziras. Se Oz ne donos al vi cerbon, vi ne estos pli malbonfortuna ol vi estas nun."

"Estas vere," diris la Birdotimigilo. "Komprenu," li pludiris, iom sekreteme, "ne ĝenas min ke miaj kruroj kaj brakoj kaj korpo estas plenigitaj per pajlo, ĉar mi ne povas esti vundita. Se iu paŝas sur miajn piedfingrojn aŭ puŝas pinglon en min, ne gravas, ĉar mi ne povas sentas ĝin. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia kapo restos plena de pajlo anstataŭ de cerbo, kian havas vi, kiel mi iom povos scii ion ajn?"

"Mi komprenas vian senton," diris la knabineto, kiu vere kunsentis kun li. "Se vi venos kun mi, mi petos al Oz ke li faru ĉion eblan por vi."

"Dankon," li respondis dankeme.

Ili reiris al la vojo, Doroteo helpis lin transgrimpi la barilon, kaj ili komencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj brikoj cele la Smeraldan Urbon.

Al Toto ne plaĉis la nova akompananto, unue. Li flaradis ĉirkaŭ la pajloplenigito kvazaŭ suspektante ke eble estas nesto de ratoj en la pajlo, kaj li ofte bojetis malamikeme kontraŭ la Birdotimigilon.

"Ne vin ĝenu Toto," diris Doroteo, al sia nova amiko; "li neniam mordas."

"Ho, li ne timigas min," respondis la Birdotimigilo. "Li ne povos damaĝi la pajlon. Permesu ke mi portu tiun korbon por vi. Ne ĝenos min, ĉar mi ne povas laciĝi. Mi diros al vi sekreton," li pludiris, dum li kunmarŝadis. "Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas."

"Kion?" demandis Doroteo; "ĉu la Manĝtulan kultiviston kiu faris vin?"

"Ne," respondis la Birdotimigilo; "flamantan alumeton."

image-030
“Evidente vi estas grava Sorĉistino.”

image-031
Doroteo rigardis atentoplene la Birdotimigilon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.