La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MIRINDA SORIĈSTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro IX. La Reĝino de la Kampomusoj

"Ni ne povas esti tre for de la vojo el flavaj brikoj, nun," komentis la Birdotimigilo, dum li staris apud la knabino, "ĉar ni jam marŝis preskaŭ tiom kiom forportis nin la rivero."

La Stana Lignohakisto estis tuj respondonta kiam li ekaŭdis malaltan muĝon, kaj turninte sian kapon (kiu bonege turniĝis per ĉarniroj) li vidis strangan beston saltadi trans la herbaron al ili. Ĝi estis, efektive, granda flava Linko, kaj la Stana Lignohakisto opiniis ke ĝi nepre ĉasas ion, ĉar ĝiaj oreloj kuŝis proksime al la kapo kaj ĝia buŝo estis larĝe malfermita, tiel ke vidiĝis du vicoj de malbelaj dentoj, dum ĝiaj ruĝaj okuloj ardis kiel fajrogloboj. Kiam ĝi pliproksimiĝis la Stana Lignohakisto vidis kuranta antaŭ la besto malgrandan grizan kampomuson, kaj kvankam li ne havis koron li sciis ke estas maljuste ke la Linko strebas mortigi tian belan, sendanĝeran besteton.

Do la Hakisto levis sian hakilon kaj dum la Linko preterkuris li rapide batis tiel ke la kapo de la besto plene apartiĝis de sia korpo, kaj ĝi ruliĝis en du pecoj ĉe liaj piedoj.

La kampomuso, nun libera de sia malamiko, ekhaltis; kaj malrapide venante al la Hakisto ĝi diris, per alta voĉeto: "Ho, dankon! Grandegan dankon, ĉar vi savis mian vivon."

"Ne menciu ĝin, mi petas," respondis la Hakisto, "Sciu ke mi ne havas koron, do mi zorgas helpi ĉiun kiu bezonas amikon, eĉ kiam ĝi estas nur muso."

"Nur muso!" kriis la besteto, indigne; "mi ja estas Reĝino—la Reĝino de ĉiuj kampomusoj!"

"Ĉu vere?" diris la Hakisto, klinante sin riverence.

"Sekve vi tre bone agis, kaj ne nur kuraĝe, savante mian vivon," diris la Reĝino.

Tiumomente pluraj musoj vidiĝis alkurante tiel rapide kiel permesis iliaj kruretoj, kaj kiam ili vidis la Reĝinon ili kriis: "Ho, via Moŝtino, ni kredis ke vi estos mortigita! Kiel vi sukcesis eskapi de la granda Linko?" kaj ĉiuj klinis sin tiom malalten antaŭ la Reĝineto ke ili preskaŭ surkapiĝis.

"Ĉi tiu kurioza stanulo," ŝi respondis, "mortigis la Linkon kaj savis mian vivon. Do ekde nun vi ĉiuj devas servi lin, kaj obeu eĉ lian plej malgrandan deziron."

"Jes!" kriis ĉiuj musoj, per akra ĥoro. Kaj post tio ili diskuris ĉiudirekten, ĉar Toto estis vekiĝinta el sia dormo, kaj vidante tiom da tiuj musoj ĉirkaŭ si li ekbojis ĝoje kaj saltis inter la grupon. Toto ĉiam amis ĉasi musojn kiam li loĝis en Kansas, kaj li ne opiniis tion malbona ago.

Sed la Stana Lignohakisto kaptis la hundon per siaj brakoj kaj firme tenis lin, dum li kriis al la musoj: "Revenu! revenu! Toto ne damaĝos vin."

Aŭdinte tion la Reĝino de la Musoj etendis sian kapon de malanta herbaĵaro kaj demandis, per timema voĉo, "Ĉu vi certas ke li ne mordos nin?"

"Mi ne permesos tion," diris la Hakisto; "do ne timu."

Unu post la alia la musoj revenis, kaj Toto ne bojis denove, kvankam li strebis salti de la brakoj de la Hakisto kaj mordus lin se li ne bone scius ke li konsistas el stano. Fine unu el la plej grandaj musoj parolis.

''"Ĉu ion ni povos fari," ĝi demandis, "por repagi vin ĉar vi savis la vivon de nia Reĝino?"

"Mi kredas ke ne," respondis la Hakisto; sed la Birdotimigilo, kiu strebis pensi sed ne povis ĉar lia kapo estis plena de pajlo, diris rapide,

"Jes; vi povas savi nian amikon la Malkuraĝan Leonon dormantan inter la papavoj."

"Leonon!" kriis la Reĝineto. "Sed, li manĝus nin ĉiujn!"

"Ne," deklaris la Birdotimigilo, "ĉi tiu Leono estas malkuraĝa."

"Ĉu vere?" demandis la Muso.

"Li mem agnoskas tion," respondis la Birdotimigilo, "kaj neniam li damaĝus personon kiu estas nia amiko. Se vi helpos nin savi lin mi promesas ke li tre amike traktos vin."

"Bone," diris la Reĝino, "ni fidos vin. Sed kion ni faru?"

"Ĉu multaj musoj nomas vin Reĝino kaj pretas obei vin?"

"Ho jes; miloj," ŝi respondis.

"Do ordonu ke ĉiuj venu ĉi tien kiel eble plej baldaŭ, kaj ĉiu kunportu pecon de ŝnuro."

La Reĝino turnis sin al la musoj kiuj servas ŝin kaj ordonis ke ili tuj foriru kaj venigu la tutan popolon. Tuj kiam ili aŭdis ŝian ordonon ili diskuris ĉiudirekten kiel eble plej rapide.

"Nun," diris la Birdotimigilo al la Stana Lignohakisto, "iru al tiuj arboj apud la rivero kaj faru ĉareton por porti la Leonon."

Do la Hakisto tuj iris al la arboj kaj komencis labori; kaj baldaŭ li faris ĉareton el la membroj de la arboj, de kiuj li forhakis la foliojn kaj branĉojn. Li kunfiksis ĝin per lignaj kejloj kaj faris la kvar radojn el mallongaj pecoj de granda arbotrunko. Tiom rapide kaj bone li laboris ke kiam la musoj komencis alveni la ĉareto jam estis tute preta por ili.

Ili venis el ĉiuj direktoj, kaj estis miloj da ili: grandaj musoj kaj malgrandaj musoj kaj mezgrandaj musoj; kaj ĉiu portis pecon de ŝnuro en la buŝo. Proksimume tiam Doroteo vekiĝis el sia longa dormo kaj malfermis siajn okulojn. Ŝin multe mirigis trovi sin kuŝanta sur la herbaro kun miloj da musoj ĉirkaŭstarantaj kaj timete rigardantaj ŝin. Sed la Birdotimigilo informis ŝin pri ĉio, kaj turninte sin al la digna Museto, li diris,

"Permesu ke mi konigu al vi ŝian Moŝtinon, la Reĝino."

Doroteo klinetis sian kapon solene kaj la Reĝino riverencis, kaj post tio ŝi fariĝis tre amikema kun la knabineto. La Birdotimigilo kaj la Hakisto nun komencis ligi la musojn al la ĉaro, uzante la ŝnuretojn kiujn ili estis alportintaj. Unu finaĵo de ĉiu ŝnureto estis ligita ĉirkaŭ la kolon de ĉiu muso kaj la alia fino al la ĉareto. Kompreneble la ĉareto estis miloble pli granda ol iu el la musoj tirontaj ĝin; sed kiam ĉiuj musoj estis alligitaj ili povis tre facile tiri ĝin. Eĉ la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto povis sidi sur ĝi, kaj ili estis rapide tirataj de siaj strangaj ĉevaletoj al la loko kie la Leono kuŝis dormante.

Post multa tre malfacila laboro, ĉar la Leono multe pezis, ili sukcesis tiri lin sur la ĉareton. Post tio la Reĝino ordonis ke ŝia popolo komencu, ĉar ŝi timis ke se la musoj restos tro longe inter la papavoj ankaŭ ili ekdormos.

Unue la bestetoj, kvankam multaj, apenaŭ povis moveti la peze ŝarĝitan ĉareton; sed la Hakisto kaj la Birdotimigilo ambaŭ puŝis de malantaŭe, kaj ili pli bone sukcesis. Baldaŭ ili finrulis la Leonon el inter la papavoj sur la verdajn kampojn, kie li povis denove spiri la dolĉan, freŝan aeron, anstataŭ la venenan odoron de la floroj.

Doroteo venis renkonte al ili kaj elkore dankis la musetojn ĉar ili savis de morto ŝian akompananton. Ŝi jam multe amis la grandan Leonon kaj ŝi ĝojis pro lia saviĝo.

Post tio la musoj estis malligitaj de la ĉareto kaj forkuris tra la herbaron al siaj hejmoj. La Reĝino de la Musoj foriris la plej lasta.

"Se iam vi denove bezonos nin," ŝi diris, "venu en la kampon kaj voku, kaj ni aŭdos vin kaj venos helpi vin. Adiaŭ!"

"Adiaŭ!" ĉiuj respondis, kaj la Reĝino forkuris, dum Doroteo firme tenis Toton por ke li ne postkuru kaj timigu ŝin.

Post tio ili sidiĝis apud la Leono atendante lian vekiĝon; kaj la Birdotimigilo portis al Doroteo fruktojn el apuda arbo, kaj ŝi manĝis ilin.

image-073
“Permesu ke mi konigu al vi ŝian Moŝtinon, la Reĝino.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.