La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NOTOJ

[1] Ĉi tie kaj poste markoj, indikantaj gradon de sekreteco de dokumentoj, rezolucioj de funkciuloj kaj oficaj notoj (tempo de sendo, kiu elsendis, kiu akceptis kaj aliaj), kaj ankaŭ numeroj de dokumentoj – estas ellasataj. En la dokumentoj (kaj en la teksto de la romano) estis ŝanĝitaj kelkaj familinomoj, nomoj de kvin negrandaj vilaĝoj kaj urbetoj kaj veraj nomoj de militaj trupoj kaj trupunuoj. En cetero la dokumentoj en la romano estas tekste identaj al la respektivaj aŭtentikaj dokumentoj.

[2] Armia Krajowa (AK) – kaŝa armita organizaĵo de la pola elmigrula registaro en Londono, aginta sur la teritorioj de Polio, Suda Litovio kaj de okcidentaj regionoj de Ukrainio kaj Belorusio. En la jaroj 1944–1945, plenumante ordonojn de la londona centro, multaj taĉmentoj de la AK faradis subfosan agadon en malavanoj de sovetiaj trupoj: mortigadis soldatojn kaj oficirojn de la Ruĝa Armeo, kaj ankaŭ sovetajn laborantojn, okupiĝadis pri spionado, plenumadis sabotaĵojn kaj prirabadis pacan loĝantaron. Nemalofte AK-anoj estis vestitaj en uniformo de militservantoj de la Ruĝa Armeo.

[3] Vlasovanoj – membroj de la kontraŭsovetia Rusa Liberiga Armeo (ROA) sub komando de generalo-perfidulo A. Vlasov, batalinta sur la germana flanko (rim. de la tradukinto).

[4] NKVD – rusa mallongigo por Popolkomisarejo pri internaj aferoj (popolkomisarejo = ministrejo). Mi decidis lasi la rusan mallongigon pro ties vasta konateco (rim. de la tradukinto).

[5] «AF» (plena nomo «AF-komunikilo») – aparato de altfrekvenca telefona komunikado.

[6] Ekde la 20-a de septembro 1944 Grodno, Lido kaj la distrikto de Ŝiloviĉo apartenis al la regiono de Grodno.

[7] Purigisto (de esprimo «purigi avanajn kaj malavanajn regionojn disde malamika agentaro») – slanga nomo de enketisto de milita kontaŭspiona servo. (Ĉi tie kaj poste estas uzata precipe la specifa profesia slango de enketistoj de la milita kontraŭspiona servo).

[8] «Ni ekfumu», fama kanto de la tempo de la Granda Patruja milito, muziko de M. Tabaĉnikov, vortoj de I. Frenkel (1941) (rim. de la tradukinto).

[9] Kiepsko – malbone (en la pola).

[10] Musieć – devas, devas esti (en la pola). En Okcidenta Belorusio estis uzata ankaŭ en signifo – povas esti, eble.

[11] Mi ne komprenas... Mi ne scias (en la pola).

[12] ROD – Rusa Liberiga Movado, kontraŭkomunisma movado, kunlaborinta kun la nazioj, kreinta diversajn kontraŭsovetiajn trupojn, inklude ROA (la vlasovanoj) (rim. de la tradukinto).

[13] PPŜ, pistol-mitralo de Ŝpagin – ĉefa mitraleto de sovetiaj trupoj dum la Granda Patruja milito (rim. de la tradukinto).

[14] Volksdeutsche – «etna germano» – dum la nazia tempo tiel nomiĝis germanoj, naskiĝintaj ekster Germanio, loĝantaj en landoj, okupaciitaj de Germanio kaj petskribintaj pri germana civitaneco. Volksliste – speciala dokumento, donata al «etnaj germanoj» post ricevo de civitaneco, plenumanta rolon de pasporto kaj certigilo de «rasa pureco». En la USSR subskribo de Volksliste estis kvalifikita kiel perfido de la Patrujo, kaj subskribintaj ĝin «etnaj germanoj» el eksaj sovetiaj civitanoj, trafintaj en zonon de sovetia administrado, plej ofte estis arestataj de ŝtatsekurecaj organoj kaj juĝataj (rim. de la tradukinto).

[15] Aera flarsento (ĉasista termino) – kapablo de hundo kapti odorojn en aero, sed ne sur spuro.

[16] Erartriangulo – triangulo, kiun samtempe kreas intersekcaj punktoj de linioj de biraj direktoj al la serĉata sendilo.

[17] Supleco – fleksiĝemo de la korpo. Ĝi estas ellaborata per specialaj trejnaj ekzercoj, kontribuantaj moveblecon de la vertebraro kaj elastecon de la intervertebraj kartilagaj diskoj, de la tuta artik-ligamenta aparato kaj de la muskolsistemo.

[18] Artikolo 162 de la Kriminala Kodo de la RSFSR de tiu tempo indikis respondecon pro ŝtelo de havaĵo.

[19] Radioludo – uzado de kaptita radiostacio kaj de ties radiisto por misinformado de la kontraŭulo.

[20] Kiel estis dismetita la anteno?.. Ĉu vi vidis tion? (en la germana)

[21] Neniel! (en la germana)

[22] Mi estas meĥanikisto, mi laboris en fabriko. (en la germana)

[23] Radio, radio... Sinjoro kolonelo, mi petas konsideri, ke mi estas laboristo... Mi havas tri infanojn... Mi devas reveni! (en la germana)

[24] Nova Ekonomia Politiko – provizora permeso de merkataj rilatoj kaj privata entreprenado en la 1920-aj jaroj, proklamita de Lenino kiel portempa retreto por restarigo de la ekonomio post la milito (rim. de la tradukinto).

[25] Estas nenio (en la pola) (rim. de la tradukinto).

[26] Du alineoj de tiu dokumento estas ellasitaj.

[27] Osoaviaĥim, rusa mallongigo por «Societo por helpo al defendo, aviada kaj ĥemia konstruado» – sovetia soci-politika volontula defenda organizaĵo en 1927–1948 (poste alinomita al DOSAAF).

[28] Terminoj de agenta spionado. Vagistoj – agentoj, kiuj kolektas spionajn informojn (precipe pri moviĝo de trupoj kaj teĥniko), migrante de stacio al stacio, nenie restante por longe, por ne altiri al si atenton. Itineristoj diference de vagistoj faras vidan observadon precipe survoje, dum veturado en trajnoj. La plej bona masko por vagistoj kaj itineristoj dum milito estas uniformo kaj dokumentoj de militservantoj. En la komenca periodo de la Patruja milito vagado tra fervojaj nodoj de ĉefronta zono nemalofte estis plenumata de germanaj agentoj en aspekto de evakuitoj.

[29] Fiksa observado – sistema vida observado en unu punkto.

[30] Aŭsvajso (de germ. Ausweis) – identiga karto, kiu estis donata al loĝantoj de provizore okupaciita teritorio.

[31] Ilja (Elio) Meĉnikov (1845–1916) – rusa kaj franca biologo, Nobel-premiito pri fiziologio kaj medicino (1908) (rim. de la trad.).

[32] Postiĉi – ludi, prezenti ion kun iu celo.

[33] Lupĉasisto – serĉisto, kapabla preni viva fortan, bone armitan kaj aktive rezistantan kontraŭulon.

[34] Parŝo – agento-paraŝutisto; pli ofte: forta, kapabla serioze rezisti kontraŭulo.

[35] Germana mitraleto. (Rim. de la tradukinto: «Schmeisser» estis malĝusta, sed disvastiĝinta nomo de germana mitraleto MP 38/40; konstrukciisto Schmeisser ne havis rilaton al ĝi, sed posedis patenton pri ties magazeno, sur kiu ofte estis skribita lia nomo, pro kio aperis tiu miskompreno).

[36] Ĝis revido (pole) (rim. de la trad.).

[37] Trankviliĝu finfine, sinjorino. Pro tia bagatelo vi nervoziĝas dum tuta horo (pole).

[38] Mi pardonpetas, sinjorino (en la pola) (rim. de la trad.).

[39] Indiko, signifanta: de speciala graveco, ekster ĉia vico!

[40] Laŭfronta vojo – fera, ŝosea aŭ grunda vojo en zono de bataloj, iranta paralele al la frontlinio.

[41] Momento de vero – momento, kiam oni ricevas disde kaptita agento informojn, helpantajn kapti la tutan serĉatan grupon kaj plene realigi la aferon; pli vastasence – ricevo de informo, helpanta trovi veron.

[42] Teritoriaj organoj pri ŝtatsekureco kaj internaj aferoj.

[43] Tiel en la dokumento. Senduba skriberaro, devas esti – Sencov.

[44] Slangaĵo el germana Funkspiel – radioludo.

[45] Disa tanka teĥniko – tankoj kaj memmovaj kanonoj, ne enirantaj en konsiston de trupoj, sed moviĝantaj sen skipoj el uzinoj kaj ripar-rekonstruaj bazoj.

[46] AOIK – servo de Aera Observado, Informado kaj Komunikado.

[47] La speciala 131-a radia grupo, kiu en la jaroj 1944–1945 estis en konsisto de la 3-a Belorusia fronto, estis uzata precipe por subpremado de sistemoj de radiokomunikado de la kontraŭulo.

[48] Ciferoj de tiu ĉi dokumento estas ellasitaj.

[49] Pole: havaĵo.

[50] Rusa mallaŭda formulo, signifanta plej altan mallaŭdon antaŭ elpostenigo (rim. de la tradukinto).

[51] Tiel en la dokumento. Ĝusta titolo – Heroo de la Sovetunio.

[52] Verda pado (en parola lingvaĵo – «verdaĵo») – termino de agenta spiona servo; transiro de frontlinio, plenumata kutime ĉe kuniĝo de trupoj aŭ trupunuoj, precipe nokte, en mallumo aŭ en malhela, malbona vetero. Dum la Patruja milito – dua laŭ valoro (post paraŝutado) maniero de transĵeto de malamikaj agentoj en malavanojn de la sovetia armeo kaj la ĉefa maniero de reveno de germanaj agentoj post plenumo de sia tasko.

[53] Makedona pafado – pafado dum irado el du pistoloj (aŭ revolveroj) al moviĝanta celo.

[54] Eldiro de Stalino: «Hitleroj venas kaj foriras, sed la germana popolo restas» (rim. de la trad.)

[55] LAB – lumanta aviadila bombo, destinita por prilumado de tereno.

[56] Fuelo kaj lubrikaj materialoj.

[57] Kirasaj kaj meĥanizitaj trupoj.

[58] Vicpopolkomisaro pri internaj aferoj estas posteno (popolkomisaro estis nomo por ministro, do – vicministro pri internaj aferoj; la Popolkomisarejo, t. e. ministrejo pri internaj aferoj laŭ la rusa mallongigo estas konata kiel NKVD); komisaro de ŝtata sekureco estas rango, proksimume egala al general-majoro, kiu estis donata en 1943–1945 al oficiroj de la NKVD (Popolkomisarejo pri internaj aferoj) kaj de la NKGB (Popolkomisarejo pri ŝtata sekureco). Tial ne konfuzu la vicpopolkomisaron pri internaj aferoj en rango de komisaro de ŝtatsekureco kun menciata poste vicpopolkomisaro pri ŝtatsekureco (t. e. vicestro de alia ministrejo) – (rim. de la tradukinto).

[59] Ciferaj donitaĵoj de tiu ĉi dokumento estas ellasitaj.

[60] Teodoro Ŝaljapin (1873–1938) – elstara mondfama opera kantisto, baso (rim. de la tradukinto).

[61] A. Neĵdanova (1873–1950) – elstara opera kantistino, soprano. Ivano Kozlovskij (1900–1993) – elstara opera kantisto, tenoro (rim. de la tradukinto).

[62] «Fo Ko» (FK: «fino de komunikado») – ordinara signalo, finanta armean radiokomunikadon. Ĵargona nomo por armea radiisto distinge de operatoro de agenta sendoricevilo.

[63] Elprovi per malrektaĵoj – dum interparolo fari ŝajne sendanĝerajn duagradajn, malrektajn demandojn, helpe de kiuj eblas nerimarkeble malkovri malkonformon de respondoj de la kontrolato al la realaj cirkonstancoj.

[64] Lima reĝimo – plenumado en operacaj malavanoj de aktivaj serĉaj kaj plej severaj kontrolaj kaj baraj aranĝoj laŭ maksimuma varianto. Lima reĝimo estas praktike deviga ĉe eksterordinara serĉado, kiam en ĝian plenumadon estas engaĝataj, krom la milita kontraŭspiona servo, teritoriaj organoj, trupoj pri gardo de la fronta malavano, militpolicejoj, armeaj trupoj, kaj ankaŭ personaro de ekstermaj batalionoj kaj de la militvoja servo. En streĉita atmosfero de la lima reĝimo estas neeviteblaj nervozeco kaj eraraj retenoj (pro simileco, pro koincido de suspektindaj cirkonstancoj k. s.), pro kio la serĉistoj rilatas al ĝi tre negative.

[65] Organoleptika metodo de kontrolado de dokumentoj – metodo, bazita sur rekta, precipe vida percepto, sen uzado de iaj aparatoj kaj kemiaĵoj.

[66] ROVS (rusa mallongigo por «Rusia Ĝenerala Militista Unio») – elmigrula blankula organizaĵo kun centro en Parizo. En Manĉurio ekzistis granda filio de ROVS.

[67] En 1924–1935 la Ĉina Orienta Fervojo apartenis egalparte al la Sovetunio kaj Ĉinio.

[68] Rusia Faŝista Partio – nomo de Rusa Faŝista Unio (RFU) ekde 1931 ĝis julio 1937. Funkciis en Manĉurio oficiale ekde 1931 ĝis 1943, neoficiale ĝis 1945.

[69] Kajena (aŭ «hinda») miksaĵo – miksaĵo de pulvorigita kajena pipro kaj forta tabako. Estas uzata por blindigo de kontraŭulo, kaj ankaŭ kiel kontraŭhunda rimedo.

[70] Direktrico – direkto, en kiu estas aŭ estos farata pafado.

[71] Balancado de pendolo estas ne nur moviĝo, ĝi havas pli vastan sencon, ol eblas kompreni ĉi tie laŭ la vortoj de Tamancev. Ĝi difineblas kiel «la plej raciaj agoj kaj konduto dum mallongdaŭraj pafkontaktoj ĉe perforta reteno». Ĝi inkludas kaj momentan elprenon de armilo, kaj scipovon ekde la unuaj sekundoj ekuzi la faktoron de foratentigo, la faktoron de nervozeco, kaj se eblas, ankaŭ lumon, kaj momentan seneraran reagon al ajnaj agoj de la kontraŭulo, kaj anticipantan rapidegan moviĝon sub pafoj, kaj senĉesajn trompajn moviĝojn, kaj snajperan trafecon al ekstremaĵoj ĉe makedona pafado («malŝalto de la ekstremaĵoj»), kaj seninterrompan psikologian premon ĝis la fino de la perforta reteno. Per «balancado de pendolo» oni atingas kapti viva fortan, bone armitan kaj aktive rezistantan kontraŭulon. Juĝante laŭ la priskribo, Tamancev «balancas pendolon» en la plej malfacila kaj efika varianto – «diskrure».


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.