La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

36. Aleĥin

Al mastrino de la domo numero ses sur la strato Wyzwolenia, sinjorino Grolinska, mi direktis min kun unu el oficiroj de la urba militpolico, nejuna, tute kalva kaj tre inteligenta kapitano, komprenanta ĉion duonvorte. Li libere parolis en la pola, evidente, multfoje plenumadis tiajn rolojn, kaj, se li ankoraŭ rilatus al mi sen ioma servileco, laboro kun li estus vera plezuro.

Por ne voki suspektojn, ni vizitis ankaŭ ĉiujn najbarajn domojn, dek aŭ dek unu, kvankam, laŭ militpolicaj registroj, nur en tri el ili lokiĝis militservantoj. Kiel ĉiam, la kamuflado – ŝajnigo de ĝenerala totala kontrolado – okupis la plej grandan parton de la tempo.

La frua suno per milionoj da gutoj brilis sur herbo, sur folioj kaj sur tegmentoj, sed estis ankoraŭ neniom varmiganta. Ie tie, en la fino de la strateto, en malsekaj malvarmaj lapoj, trans foskavo, lokiĝis Blinov. Li kuŝis bone: mi ĉirkaŭ kvar fojojn ĵetis rigardon en tiu direkto, sed determini, en kiu loko li troviĝas, ne sukcesis.

Same kiel nokte, miaj pensoj ree kaj ree revenadis al Tamancev. Ni ĉi tie, esence, riskis nenion, sed lin okaze de apero de almenaŭ sola Pavlovskij atendis kruela batalo. Mi ne povis ne pensi pri Tamancev; tamen, la dubo, ĉu tie estis ĝuste elektita la objekto por embusko – ĉu ni ne suĉas malplenan cicumon? – eĉ ĝis nun ne forlasadis min.

Sinjorino Grolinska, por siaj sesdek jaroj tre junaspekta kaj svelta, en tiu frua horo estis okupiĝanta pri ordaranĝo: pendiginte sur la latbarilo skraptapiŝojn, ŝi ĵus komencis batpurigi ilin.

Ni intersalutis, la kapitano sciigis, ke ni estas el la militpolico «pri demandoj de kantonmentigo», kaj interesiĝis, ĉu sinjorino havas loĝantajn militistojn.

– Jes, – afable respondis ŝi.

– Kaj permeson de la militpolico?.. Dokumenton?.. – preskaŭ samtempe demandis ni.

– Bonvolu eniri. – Ŝi kun rideto invitis nin en la domon.

Kiam ni estis alirantaj al ŝia latbarilo, mi rimarkis malantaŭ la domo, sur najbara plantejo, aĝan virinon, klopodantan en legomĝardeno kaj ion malkontente balbutantan pole. Rimarkinte nin, ŝi rektiĝis kaj, rigardante kolere per siaj grandaj helaj okuloj, ekbalbutis kun indigno eĉ pli laŭte.

Kune kun sinjorino Grolinska ni trairis en la ĉambron, primetitan per bonkvalita antikva meblaro. La unua afero, kiu ĵetiĝis en la okulojn, jam en la kuirĉambro, estis pureco kaj ordo.

El kuŝinta en tirkesto de komodo domlibro la mastrino prenis malgrandan papereton – talonon kun stampo de la militpolico – kaj etendis ĝin al la kapitano: «Mi petas sinjoron»; tiu ĵetis rigardon al ĝi kaj transdonis al mi.

En la supra linio de la talono estis enskribita: «K-no Nikolajev, l-to Sencov».

– La limdato de la permeso finiĝis en la noktomezo, – duonvoĉe rememorigis al mi la kapitano.

– Kaj kie ili estas? – demandis mi kaj ekrigardis al pordo en alian ĉambron.

Mi ne dubis, ke la veraj aŭ falsaj Nikolajev kaj Sencov aŭdas kaj aŭskultas nian interparolon – ja ili ne povas dormi en tia belega mateno je la oka horo.

– Ĉu la oficieroj?.. Forveturis.

«Jen surprizo!»

– Kiel – forveturis? – Mi penis konservi trankvilon. «Evidente, dum tiu horo kaj duono, kiam mi forestis. Sekve, Blinov ekiris post ili. Tio estas malfacila kaj riska – sur senhomaj stratoj...» – Kiam ili forveturis?

– Nokte...

Nekredeble! Ja ni kuŝis litere je dek metroj for de la barilpordeto – en tio estas io malĝusta... ni ne povis ilin preteratenti.

Kaj sinjorino Grolinska estis rakontanta, ke tiuj «oficieroj» hieraŭ malfrue vespere adiaŭis ŝin, jen ŝi jam la ĉambron post ili ordigis.

Ili transiris al alia loĝejo (kie ili foje en julio jam loĝis), ĉar ŝi ne havas konvenan ŝedon, kaj ili bezonas por unu tago ŝedon por brutaro. Laŭ ŝi, tiuj «oficieroj» okupiĝas pri preparado de provizoj por sia trupunuo, veturas en la regiono kaj aĉetas precipe ŝafojn kaj porkojn, kaj hieraŭ antaŭ la nokto devis veni aŭto, ili movos ĉion el vilaĝoj en Lidon, enaŭtigos kaj forveturigos. Ŝi ne preterlasis okazon rimarkigi, ke ŝi neniam tenis ajnajn animalojn, krom bonrasaj ĉashundoj, – pri ili interesiĝis ŝia forpasinta edzo.

Dirante, ke ŝi jam ordigis post la oficiroj, ŝi malfermis la pordon en la najbaran ĉambreton – du diligente ordigitaj litoj, tablo, floroj sur la fenestro, ordo kaj pureco.

Elpensi tuj tiun historion pri provizado de ŝafoj kaj porkoj (kio tute konformis al la celo de la oficvojaĝo de la veraj Nikolajev kaj Sencov) ŝi, memkompreneble, ne povis: sendube, ŝi ripetis tion, kion ŝi aŭdis de siaj loĝantoj. La demando estas nur en tio, ĉu tio estas vero aŭ nurnure legendo, ŝirmanta alian ilian agadon.

Mi konis nemalmultajn okazojn, kiam malamikaj agentoj agis en ĉefronta zono sub aspekto de ĉiaspecaj intendantoj, reprezentantoj de armeaj mastrumaj servoj. Malcentralizita provizado de agrikulturaj produktoj estas bonega ŝirmo por moviĝo kaj spionado en operacaj malavanoj.

En mia memoro estis freŝa ankaŭ pasintjara okazo. Serĉante laŭ donitaĵoj de radia interkapto germanan spiongrupon, ni eksuspektis tri homojn, havintajn senriproĉajn ekipaĵon kaj ĉiujn oficirajn dokumentojn. Ni faris informpeton, kaj oni konfirmis al ni, ke tiuj homoj «vere servas en la trupunuo» kaj ke ili antaŭ naŭ tagoj elveturis por monata oficvojaĝo «en la indikitan de vi regionon».

Estis bone, ke ni ne kontentiĝis per tiu respondo. Kiel poste evidentiĝis, tiuj, kiuj «vere servis», estis murditaj en la dua tago post la forveturo el la trupunuo. Iliaj kadavroj estis ĵetitaj sub glacion, kaj la dokumentoj, inter ili oficvojaĝaj ordonoj, ĝis momento de aresto estis sukcese uzataj de la tri suspektitaj de ni personoj. (Legitimilojn kaj provizajn atestaĵojn por la nomoj de la murditoj ili plenigis mem, uzante rezervajn kompletojn de dokumentoj – purajn formularojn, ricevitajn de la germanoj.)

Same kiel plej multaj maljunaj poloj, sinjorino Grolinska nemalbone parolis en la rusa, kaj respondadis sen paŭzoj kaj pripensado, tenis sin kun digno kaj agrabla koketeco. En hela antaŭtuko super malhela strikta robo, fleksiĝema malkonforme al sia aĝo, facila en moviĝoj, ŝi similis al gimnazianino. Ŝia vizaĝo estis fiera, delikata kaj agrabla.

En la urba policejo, kiun mi pretere vizitis antaŭ la militpolicejo, al mi, kiel fojfoje okazas, fortunis. Asistanto de deĵoranto de la urba policejo, nejuna leŭtenanto, estis priservanta la kvartalon, inkludantan la straton Wyzwolenia, kaj anstataŭ mallongaj informoj, pri kio mi povis kalkuli en tiom frua horo, mi eksciis pri la mastrino de la domo numero ses, verŝajne, ĉion, kion pri ŝi sciis la lokaj organoj.

Grolinska Stefania, naskiĝinta en 1883 en Bjelostoko, el familio de pola etnobelo, klero – virina gimnazio, profesio – modistino, antaŭ la milito posedis negrandan kudrejon, kiu forbrulis dum la unua semajno de la militagoj. Dum la okupacio en Lido ŝi perlaboradis per kudrado de virinaj vestaĵoj. La edzo estis pli juna ol ŝi je dek aŭ dek du jaroj – tiun detalon speciale notis la kvartala inspektoro.

En la granda ĉambro, kie ni interparolis, sur la muro pendis kelkaj fotoj; mi sukcesis kaŝe pririgardi montritajn sur ili vizaĝojn, apartigis kaj memorfiksis tri el ili.

Sur alta riverbordo, apogiĝinte sur la kubuto, kuŝis noblaspekta severa maljunulo; mi sen peno rekonis en li Piłsudski-on – al la mastrino de la domo, maljuna polino, li, plej verŝajne, imagiĝis nacia heroo.

Sur alia foto super kadavraĵo de mortigita apro pozis danda viro kun lipharetoj kaj glatege kombitaj haroj, en ĉasista kostumo, kun fusilo kaj kartoĉbalteo; pava, memkontenta vizaĝo – kiel mi supozis, la edzo de la sinjorino, Tadeusz Grolinski.

Kaj ankoraŭ estis du fotoj de junulo kun pensema, malgaja vizaĝo – evidente, de la filo de la mastrino, troviĝanta laŭdire en neleĝa stato ie apud Varsovio, okupaciita de la germanoj.

Tio, ke sinjorino Grolinska ne timis teni sur la muro la foton de Piłsudski, firmigis mian rilaton al tio, kion ŝi diris. En multo mi kredis al ŝi. Nur estis nekompreneble, kiel tiuj du, Nikolajev kaj Sencov, pasis preter ni nerimarkitaj.

Sinjorino Grolinska kaŭzis estimon kaj, eĉ pli, simpation. Oni apenaŭ povis kredi, ke la edzo de tiu ĉarma, bonege edukita, iam sendube rare bela virino estis ordinara provoso, kiel oni diris, preskaŭ analfabeta kaj stulteta. Krom drinkado kaj ĉasado, lin en la vivo laŭdire nenio interesis. Tamen, sinjoro Tadeusz pereis en septembro de la 1939-a jaro en bataloj kontraŭ la germanoj, pereis, laŭdire, ĵetiĝinte kun grenado sub tankon, kaj oni rememoradis pri li, laŭ vortoj de la kvartala inspektoro, kiel pri heroo.

– Kaj kie vi entute lokas oficirojn? – interesiĝis mi.

– Ĉi tie... Mi petas sinjoron...

Ni trairis en la ĵus ordigitan ĉambreton. Sur la litoj estis pura, neuzita tolaĵo. La skraptapiŝoj el ĉi tie estis pendantaj sur la latbarilo. En cindrujo sur la tablo estis nek cigaredstumpo, nek cindro, nek polvero. Kaj nenie estis ajnaj spuroj de ĉeesto de la hieraŭaj loĝantoj.

Tiutempe la maljuna virino sur la najbara plantejo – ŝi plu troviĝis sur la legomĝardeno rekte antaŭ la fenestro de tiu ĉambreto, – ekvidinte sur la strato la najbarinon, komencis kun nova energio indigne krii ion en la pola. La kapitano fiksaŭskultis kaj nerimarkeble signis al mi. Sed mi kun tuta deziro ne povis kompreni, pri kio temis tie.

– Przepraszam państwa, – kun rideto pardonpetis Grolinska; ŝi elrigardis el la fenestro kaj diris: – Niech się pani już uspokoi. Przez byle głupstwo denerwuje się pani przeszło godzinę[37]. – Kaj, turniĝinte al ni, kun rideto ŝi denove pardonpetis: – Przepraszam państwa.

– Nu, do, – kaŝe pririgardinte ĉion en la ĉambro, diris mi, – kondiĉoj por du homoj estas bonaj.

– Tute, – konfirmis la kapitano, farante por ŝajnigo iajn notojn en sia ofica notlibro. – Kaj pli ol du oni ĉi tien ne sendis... Mi enskribas tiel: ĉambro hela, pura... Kiom da metroj estas ĉi tie?

– Dek du, – diris la mastrino.

La virino sur la najbara plantejo plu skoldis, kaj mi demonstre ĵetis rigardon en la fenestron.

– Ĉu sinjoro aŭdas, kiel ŝi maltrankviliĝas? – penante rideti, eldiris Grolinska.

– Kio okazis tie? – demandis mi.

– Nenio... Ili ja estas ne banditoj, sed sovetiaj oficieroj! Imagu, ili paŝis sur la legomĝardeno... Nokte estas malhele!

– Ili difektis bedojn... – sufloris la kapitano.

– Ĉu ili foriris tra ŝia plantejo?

– Jes!.. Tie estas pli proksime al la centro. Kial mi kulpas?.. Eble, tiel necesis... Ili ja estas militistoj!..

* * *

En mia kapo turniĝis nemalmulte da demandoj. Mi tre dezirus scii kaj kiuj estas reale tiuj, kiuj estis registritaj en la militpolico kiel Nikolajev kaj Sencov, kaj, certe, kie ili estas nun, kaj ĉiujn detalojn de ilia konduto kaj de konversacioj en tiu ĉi domo, kaj kial ili foriris nokte tra la najbara plantejo, kaj kiu estis tiu fervojisto en pluvmantelo, por kio li venis kaj kie li estas nun, kaj kiaj rilatoj estis inter li kaj tiuj du oficiroj.

Kaj ankoraŭ tre multon mi dezirus ekscii, kaj pri multo mi dezirus paroli kun sinjorino Grolinska, sed nun mi rajtis interesiĝi nur pri certa rondo de demandoj, nur pri tio, kio estas permesita scii al oficiro de militpolico, kontrolanta ordon de kantonmentigo de militservantoj en privataj loĝejoj.

Ni jam estis elirantaj – post la kapitano mi transpaŝis la sojlon de la ĉambro, pripensante tion, kion mi aŭdis kaj vidis en tiu ĉi domo, – kaj tiam en la kuirejo pro eksciteco mia spiro litere haltis: apud kahela forno, en angulo, en plata kesteto por rubo apud ŝovelilo mi ekvidis ĉifitan folion de celofano, bone konatan al mi celofanan pakumon...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.