La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

35. Ni tamen metu punkton...

Lasinte Blinov-on observi, Aleĥin sur la kamioneto – Ĥiĵnjak de la vespero dormis en la aŭto sur najbara strato – ekrapidis en antaŭmatena duonlumo al la aerodromo.

La malseka uniformo kiel malvarma kompreso algluiĝis al la korpo. Dum la nokto li tiel frostiĝis, ke li tremis kiel en febro. Nun estus bone iom kuri por varmiĝo, sed ne estis tempo.

La urbo ankoraŭ ne vekiĝis. Sur la tuta vojo al la aerodromo li renkontis nur kvar unuopajn militistojn – neniun civilulon – kaj du kamionojn kun noktaj paspermesoj sur la frontaj glacoj.

Poljakov, same kiel ĉe si en la Departemento, en uniforma ĉemizo sen rimeno, kun malbutonita kolumo sidis ĉe tablo en kurtenita kabineto de la kontraŭspiona fakestro de la aviada korpuso kaj estis sorĉanta super paperfolio. Al saluto de Aleĥin li, levinte la kapon, distrite respondis: «Saluton... Eksidu...»

– Ili estas en la domo, – sciigis Aleĥin.

– Ĉu vi frostiĝis?

– Se mi ne tremus, mi tute glaciiĝus, – ŝercis Aleĥin.

– Jen, varmigu vin. – Poljakov alŝovis al li trofean, kun idilia bavara pejzaĝo rozkoloran varmobotelon, konatan, probable, de la tuta Departemento. – Kaj bulkon prenu...

Aleĥin verŝis el la varmobotelo en glason fortan aroman teon, infuzatan de la subkolonelo propramane laŭ ia speciala propra metodo, malleviĝis sur seĝon ĉe almetita tableto kaj, metinte en la buŝon peceton de sukero, kun plezuro faris kelkajn glutojn.

Antaŭ Poljakov kuŝis paperfolio kun probable dek linioj, strekitaj, kun aldonaĵoj, korektoj kaj du demandosignoj per blua krajono. Aleĥin ĵetis preteran rigardon, pensis, ke tio estas, evidente, teksto por unu el punktoj de radioludo, tiom konfidenc-sekreta, ke li eĉ ne plu rigardis tien.

Li sciis, ke ĉiu eta litero en tiaj dokumentoj estas aprobata de Moskvo, kunordigata, se ĝi entenas misinformon, kun la Ĉefstabo, sed pripensi kaj kunmeti la tekston devas Poljakov, tuta respondeco estas sur li, kaj Aleĥin bedaŭris, ke venis en malĝusta tempo.

Li admiris en Poljakov scipovon en ajnaj cirkonstancoj koncentriĝi, forgesi ĉion duagradan en tiu ĉi minuto, kaj la unuagrada afero por la subkolonelo nun estis, evidente, tiuj strekitaj linioj.

Post paŭzo Aleĥin prenis orfe kuŝintan sur pladeto bulkon, malgrandan – el la oficira kantino. Li tiel frostiĝis kaj malsatiĝis, ke manĝus nun dekon da tiaj etaĵoj, aŭ eĉ pli. Similajn forme brioĉojn oni bakadis ankaŭ hejme, tamen ne sur bakpleto, sed en bakujo, same el tritikfaruno, sed muelita vilaĝe, ne maŝine. Tiuj, certe, estis nekompareble pli bongustaj, speciale kun acidkremo.

Li rememoris, kiel printempe aŭ aŭtune, frostiĝinta, li revenadis en krepusko el kampoj en la varmon de la familia domo, kaj ĝojan krion de la filino, kaj neordinaran brasiksupon, kaj varmegajn blinojn, kaj peklitajn fungojn, kaj kvason... Ĉio ĉi ŝajnis nun fantoma, tute nereala...

– Hieraŭ ili ree eneteriĝis, – subite trankvile informis Poljakov.

– Kie?! – Pro neatenditeco Aleĥin misglutis pecon de la bulko.

– Je tridek-kvardek kilometroj oriente de la Ŝiloviĉa arbaro. – Poljakov levis la kapon, kaj Aleĥin ekvidis, ke li turnis sian menson kaj pensas nun pri la serĉata radiostacio. – La elsendo estis farata en moviĝo, evidente de sur aŭtomobilo. Estas interese, ke neniu okazo de ŝtelo de aŭto estis registrita dum la lastaj tri diurnoj.

– Ĉu estas malĉifraĵo? – rapide demandis Aleĥin.

– Ankoraŭ ne. Ili ĉiufoje ŝanĝas ŝlosilon de la ĉifro. Trinku. Kaj verŝu ankoraŭ.

– Dankon. Je kioma horo ili eneteriĝis?

– Inter la deksepa kaj dudek minutoj kaj la deksepa kaj kvardek kvin.

– Nikolajev kaj Sencov en tiu horo estis en la urbo, – konstatis Aleĥin, – sub nia observo.

– En tiu okazo ili havas fer-firman alibion. Cetere, pri ili jam estas respondo. Kiel rapide farite, ĉu?.. Ili sciigas ĉi tien, en Lidon, sed ial al la nomo de la generalo... Strange...

«Iam li trafos en kaĉon!» – subkomprenante Tamancev-on, kun kolero pensis Aleĥin kaj tuj mense notis, ke sen la «elementoj de aventuremo», la respondo venus ne pli frue ol post ankoraŭ unu tagnokto.

Kaj Poljakov jam prenis el paperujo folion kaj legis:

– «Kontrolataj de vi kapitano Nikolajev kaj leŭtenanto Sencov vere servas en la trupunuo 31518. Nun ili estas komanditaj en la regionon de urbo Lido cele de malcentralizita provizado de agrikulturaj produktoj por la staba kantino». Tial ilia apero en bienetoj estas tute klarigebla, – rimarkigis Poljakov. – «Ni posedas neniajn kompromitaĵojn pri la kontrolataj de vi personoj».

– Jen tiele, tagnokto vane for! – ĉagrenite diris Aleĥin.

– Mi devas nun ekveturi al Grodno, – kvazaŭ senkulpigante sin, sciigis Poljakov, – nokte, evidente, mi revenos en la Departementon. Nepre telefonu... Mi tre atendas malĉifraĵon de la unua kaj de la hieraŭa interkaptaĵoj. Venu ĉi tien tage, – konsilis li, – eble, io estos.

– Sed eble, ili estas tute ne tiuj, kiuj ili sin ŝajnigas? Eble, en la grupo estas kvar homoj kaj la elsendon en moviĝo hieraŭ faris du aliaj?.. Ni tamen metu punkton! Mi rigardu ilin rekte kaj palpu la dokumentojn, – proponis Aleĥin; li rigardis al Poljakov, atendante aprobon, sed tiu, ŝajne, ree enprofundiĝis en siajn liniojn. – Malcentralizita provizado de agrikulturaj produktoj en malavanoj de alia fronto – tio estas nekunordigita agado, kaj eĉ neleĝa. Interese, kion ili diros al mi pri la celo de la oficvojaĝo?.. Mi kunprenos iun el la militpolicejo, – persiste daŭrigis Aleĥin, – por ŝajnigo ni vizitos ankaŭ najbarajn domojn...

– Racie, – levinte la kapon, konsentis Poljakov. – Sed tempon troe ne malŝparu!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.