La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7. Gvardia leŭtenanto Blinov

Liajn okulojn trafis maljuna kverko – negranda kavo mistere nigris en la arbotrunko proksimume je metro super la kapo de Andreo. Dum kelkaj sekundoj li staris, pensante:

«Sed kio, se?..»

Saltinte, li kaptis la randon de la kavo, levis sin kaj, apogante sin per la randoj de la plandumoj sur la ŝelo, enŝovis la manon – polvo, putra polvo. En la sama momento la piedo glitis, kaj li falis malsupren, apenaŭ ne rompinte la brakon kaj ĝis sango skrapvundinte la manradikon.

Se matene tiu sovaĝeta, neniel rimarkinda arbaro ŝajnis al li speciala kaj grava, ŝajnis esti tiu loko mem, el kie estis farita la elsendo, se matene Andreo estis plena de certeco kaj esperoj, maltrankvilo kaj atendoj, tiam vespere kun ĉiu horo li ĉiam malpli kaj malpli kredis, ke li sukcesos malkovri ion ajn.

Vere, ĉu estas facile trovi meze de tia masivo spurojn de tiuj, kiuj faris la elsendon, kaj kial ili devis lasi spurojn – tio ja tute ne estas nepra. Kaj plu – kiom precize estis determinita la loko de la eneteriĝo: Andreo sciis, ke reala situo de birata radiostacio ĉiam estos en ioma distanco de la supoze trovita kaj ke eraroj ĉe radiobirado povas iam atingi kelkajn kilometrojn.

Plej multe lin premis sento de propra neplenvaloreco. Se antaŭ la vundo, en la avana regimento, li estis ne malpli bona ol aliaj plotonestroj, kaj iam eĉ pli bona, tiam ĉi tie, en la grupo, li estis el la triopo la plej malforta en sperto, lerto kaj, nature, rezultoj. Kaj malgraŭ ĉiuj siaj penoj li tamen ĝenerale ĉiam montradis sin iugrade vivtenato de Aleĥin kaj Tamancev, kaj la penso pri tio konstante afliktadis lin.

Kiam la suno kliniĝis al la horizonto, li ekiris orienten, por antaŭ mallumo eliri al Ŝiloviĉo, kaj baldaŭ trafis sur vastan marĉon, kovritan de musko, rustaĵo kaj etaj alnoj. Konservante la direkton, li plu moviĝis rekte, tamen la piedoj dronadis ĉiam pli profunde, rusta putra akvo enverŝiĝadis en la botajn krurumojn.

Li estis pene rememoranta la mapon. Marĉo en tiu loko ŝajne ne estis signita, aŭ li simple ne atentis. La arbaro vidiĝis ĉirkaŭe en proksimume egala distanco, necesis nur decidi, kiel pli bone elmarĉiĝi.

Li estis ĉirkaŭrigardanta, kiam aŭdis en malproksimo du mallongajn mitraletajn pafseriojn kaj tuj ankoraŭ unuopajn pafojn, kaj antaŭ ĉio li pensis pri Aleĥin kaj Tamancev. Ne perdante eĉ sekundon, li impetis kuri dekstren, en tiu direkto, kie oni pafis, kun peno elŝirante la piedojn kaj malbenante kaj tiun ĉi marĉon kaj sian misfortunon. Dum kurado li ĉiam fiksaŭskultis, atendante aŭdi konvencian signalon per logfajfilo: «Necesas helpo!» – tamen super la arbaro denove regis silento. Kio okazis tie?.. Nek Aleĥin, nek Tamancev kunhavis mitraletojn – kiu do pafis la unua?

Kiu kaj al kiu?.. Ĉu Aleĥin aŭ Tamancev estis embuskitaj, kiel Basos?..

Senfortiĝante, li atingis la randon de la marĉo, la grundo sub la piedoj iĝis pli firma, la botoj dronadis nur ĝis la maleolo. Trans mallarĝa strio de branĉoriĉaj alnoj altis grandaj arboj. Haste traŝiriĝante tra la arbustaro, Andreo elkuris sur malgrandan kampeton, prikreskitan de karekso, kaj maldekstre ĉe arbustoj ekvidis ŝprucantan el la tero fonton, ĉirkaŭmetitan per nigraj, kvazaŭ karbiĝintaj branĉegoj, duone profundiĝintaj en la teron.

Ekstarinte sur la genuojn ĉe la cisterneto, li almetiĝis al la akvo kaj avide trinkis, samtempe haste lavante la ardan vizaĝon. La malvarmega travidebla akvo odoris je marĉo kaj kruele dolorigis la dentojn.

Li rektiĝis sur la branĉego, fiksaŭskultante, kaj en la sekva momento rigidiĝis pro neatenditaĵo... Sur la malhela marĉa tero, je tri paŝoj for de si li ekvidis tion, kion li serĉadis dum la tuta tago kaj pri kio eblis nur revi: freŝajn premsignojn de armeaj botoj, freŝegajn, ankoraŭ ne sukcesintaj foraerumiĝi...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.