La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

21. Kapitano Aleĥin

Antaŭ dek tri jaroj, ankoraŭ antaŭ kiam li komencis specialiĝi pri cerealoj, lia kursverko pri kukumoj estis presita en artikolaro de plej bonaj studentaj verkoj. Antaŭ dek tri jaroj li bonege sciis (kaj ankaŭ ĝis nun ŝajne ne forgesis) karakterojn kaj karakterizaĵojn de ĉiuj kultivoformoj, sed determini la trovitajn de Tamancev sur la loko de la eneteriĝo de la radiostacio li tamen ne sukcesis.

Frumatene li vizitis la bazaron, kie per siteloj, sakoj kaj laŭpeze estis vendate nemalmulte da kukumoj; ĉiuj ili senescepte estis de unu, bone konata de li kultivoformo – «dolĵik» («Okcidentrusia subgrupo... Verdfrukto oblong-elipsoida kun forta mallarĝiĝo ĉe la bazo, kun mallarĝa kaj akrigita pinto... grandtubera, nigradorna... triedra en transversa sekco... Longo de verdfrukto 10–14 cm, diametro 4–5 cm, pezo 100–150 gramoj... Koloro de frukto – verda kun grandaj oblongaj indienkoloraj makuloj kaj helaj strioj...»).

La kukumoj, trovitaj sur la arbarkampeto, diferencis de la «dolĵik» kaj per la formo, speciale per rondeco de la edroj, kaj per la koloro, kaj per dikeco de la verdfrukto.

En la urba policejo al Aleĥin oni rekomendis faman ĉi tie legomkultiviston, lokan malnovloĝanton, en fora pasinteco – leŭtenanton de la rusa armeo, iun Ŝoroĥov Ivan Simonoviĉ.

Post ĉirkaŭ kvin minutoj, lasinte la aŭton trans angulo, Aleĥin estis aliranta al lia dometo.

Ŝoroĥov-on eblis trovi sur tiu ĉi strato eĉ sen preciza adreso. Lia plantejo distingiĝis inter aliaj ĝardenetoj per tre prizorgitaj bedoj kaj per abundo de fruktarboj. La mastro mem – Aleĥin ekvidis lin el malproksime, – eta malfortika maljunulo kun travidebla grizhara lanugo ĉirkaŭ la verto, estis rabotanta laton sur stablo sub markezo.

– Ivano Simonoviĉ?

– Ivano Simonoviĉ! – gaje konfirmis la maljunulo.

– Oni rekomendis vin al mi kiel ĉefan specialiston, – ridetis Aleĥin. – Mi deziras konsiliĝi kun vi pri kukumoj.

– Ĉu por almanĝo? – ŝercis la maljunulo.

– Ne sen tio. – Aleĥin elmetis sur la stablon kvin kukumojn, inklude la du kun demorditaj pintoj. – Kion eblas diri pri ili?

La maljunulo vigle disigis la kukumojn en du amasetojn.

– Dolĵik, traku, dolĵik, dolĵik, traku...

– Ĉu lokaj kultivoformoj?

– Dolĵik estas loka, kaj traku – Baltio, trans Vilno... Trakaja distrikto... Ĉi tie oni ĝin ne plantas.

– Ĉu tio estas ĝusta?

– Tute ĝusta. Kun garantio.

– Ĉu vi determinas ilin laŭ formo kaj koloro de verdfrukto... laŭ mallarĝiĝo ĉe la pedunklo?

– Jes. Ĉu vi estas legumisto? – vigliĝis la maljunulo.

– Amatoro, – ridetis Aleĥin kaj almontris la kukumojn: – Kiel vi pensas, kiam ili estis plukitaj?

– La dolĵik-oj estas freŝaj, hieraŭ, kaj eble, eĉ hodiaŭ. Ĉu vi ilin en la bazaro aĉetis?.. Kaj la traku-oj... – Li estis pririgardanta la kukumojn kun demorditaj pintoj. – Ĉio dependas de kondiĉoj de konservado... Tri tagoj minimume, se ne kvar. Sed por kio vi tion bezonas?

– Dankon, Ivano Simonoviĉ. – Aleĥin kolektis la kukumojn kaj respondis ŝerce: – Por almanĝo ni uzos la dolĵik-ojn...

* * *

En la priverŝita per matena ŝanĝbrilanta lumo kabineto de la estro de la urba ŝtatsekureca fako, krom la majoro mem, troviĝis ankoraŭ brunhaŭta longhara leŭtenanto.

– Vi interesiĝis pri Pavlovskij-oj, – diris la majoro, prenante en la manojn malgrandan grasmakulitan papereton, kaj etendis ĝin al Aleĥin. – Tiun letereton, enbakitan en pirogon, oni penis transdoni en la kameron al la maljunulo.

– Kiu?

– Lia fratino... Jen traduko.

Aleĥin prenis la papereton, poste la folion kun la rusa teksto kaj legis:

    «Józef! Helpu vin Dio. Hieraŭ revenis Julia. La knabino estas sana. Ni preĝas pro vi.

    Via fratino Zofia».

– Kiu estas Julia? – interesiĝis Aleĥin.

– Ni dume ne scias... Okupiĝu kaj raportu, – ordonis la majoro al la leŭtenanto. – Ek.

La leŭtenanto prenis ambaŭ paperetojn kaj metis en sian tekon.

– Aŭskultu, se veturi el Ŝiloviĉo al Kamenko, la unua bieneto maldekstre, ĉe la arbaro, – kiu tie loĝas? – demandis la majoron Aleĥin.

– El Ŝiloviĉo al Kamenko... la unua bieneto maldekstre... – rememorante, ripetis la majoro kaj diris al la jam alirinta al la pordo leŭtenanto: – Ni estis ĉe li. Ĉu vi memoras, li nin per hejmfarita brando regalis?

– Okuliĉ, – nomis la leŭtenanto, returniĝante, kaj interesiĝis de Aleĥin: – Por kio vi lin bezonas?

– Li estis ligita kun partizanoj, – rememoris la majoro, malfermante paperujon, kaj ordonis: – Kion ni scias pri li, dividu kun la kapitano...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.