La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

23. Serĉado matene en la urbo

Frumatene, kiam, matenmanĝinte, ili eliris sur la straton, Tamancev eksplodis. Li subite interrompis Aleĥin-on kaj, pufigante la naztruojn, ekscitite diris:

– Kial vi ĉiam ripetas: «devas», «necesas»? Necesas malĉifrita teksto. Kaj sen la teksto ni povas palpserĉi ĝis la dua alveno, kiel blindaj hundidoj!

– La teksto estos, – promesis la kapitano.

– Kiam?! – ardiĝante, ekkriis Tamancev. – Moskvo jam dum deka tago ne povas malvolvi la interkaptaĵon, sed ni devas responsi!

– Dum naŭa, – korektis Aleĥin. – Ĉu vi vekiĝis en malbona humoro?

– En bona! – koleriĝis Tamancev. – Vi min ne faru stultulo! Ni laboregas kiel hundoj! Al Moskvo ne eblas ordoni, sed nin oni pelos ĝismorte!..

– Resume! Kion vi proponas?

– De la teksto necesas deiri, de la teksto! Vi timas postuli malĉifradon de la Departemento, kaj ili timas Moskvon. Ceremonioj! Mi tiel ne povas kaj ne deziras!.. Moskvo nur da frontoj havas dek du, ĉu ili pri ni rememoros?! Ilin necesas preni ĉe la gorĝo, ĉe la gorĝo! Permesu, mi mem telefonos – eĉ al la generalo, eĉ al Moskvo, kien ajn... Mi fajfas pri subordiĝo! Ni ne pri bagateloj ĉi tie ludas kaj ne al sciuroj ĉasas! Tio estas afero de ŝtata graveco! Kaj ni havas feran pozicion! Permesu al mi telefoni! Ja mi al ili tiel la cerbojn disturnos, ke ili ne rekolektos!

– Ĉu vi ĉion diris?

– Ne, ne ĉion!

– Hontu almenaŭ antaŭ Andreo.

– Sed mi ne al li, mi al vi tion diras!

– Mi konsideris, – senpasie diris Aleĥin. En furiozo kraĉinte, Tamancev prenis per la mano la randon de la karguja muro kaj saltis en la kamioneton.

Poste li kun malserena vizaĝo skuiĝadis en la kargujo apud Andreo en ofendiĝo kaj afliktiĝo. Kiam la aŭto haltis por eligi lin, Aleĥin, paŝinte sur la piedbreton, diris:

– Je la dekdua horo la subkolonelo devas esti en la kontraŭspiona fako de la aviada korpuso. Vi povas ĉion eldiri al li.

Tamancev silente desaltis kaj ne retrorigardante ekiris laŭ la strato. Andreo kun la kapitano ekveturis pluen.

La mateno evidentiĝis same senfrukta, kiel la vespero.

Andreo ricevis la urban centron kaj la bazaron. Li iradis sur stratoj, de tempo al tempo pasadis en tumulto de la bazaro, atente rigardadis al ĉiuj militistoj, kaj samokaze ankaŭ al civiluloj, – ne estis eĉ unu simila vizaĝo.

En la bazaro inter aĉetantoj, pli ĝuste, aĉetantinoj, troviĝadis ankaŭ militistoj; sed plej multaj tie estis kampuloj.

En rufiĝintaj jaketoj el hejmfarita tolo, en kaptukoj, vizierĉapoj kaj polaj uniformaj kaskedoj kun lakitaj vizieroj, ili tumultis ĉe ĉaroj, iradis tra vendotablaj vicoj, ĉie demandadis pri prezo, sed aĉetadis malmulte, nur vestaĵojn. Aŭdiĝis rusaj, belorusaj, sed plej ofte polaj paroloj.

Estis vendataj ĉiaj diversaĵoj – de terpomo kaj vivaj porkoj ĝis katolikaj ikonetoj kaj militista uniformo. Sur vendotabloj de profesiaj vendistoj paradis centoj da skatoloj da litovaj kaj germanaj cigaredoj, memfaritaj tortetoj kaj kandeloj, bombonoj, mole fumaĵitaj kolbasoj kaj bulkoj; samloke sub krianta alloga elpendaĵo «Bufedo. Tagmanĝoj kiel ĉe panjo!» estis vendataj varmaj manĝaĵoj kaj aroma memfarita brando bimber.

Privata komerco en liberigitaj urboj mirigadis Andreon: li ne povis kompreni entreprenadon. Burĝoj, kiel li imagis ilin laŭ libroj kaj kino, probable, aspektis ĝuste tiel, kiel tiuj sataj homoj ĉe vendotabloj.

– NEP[24], – iam aŭtoritate klarigis Tamancev. – Ioma vigliĝo de privata kapitalo kaj akaparistoj. Venos tempo, oni ilin tiel alpremos, ke ili timos eĉ la propran ombron!..

Same kiel hieraŭ, estis prema varmego, la arda aero estis senmova. Paginte dudek rublojn, Andreo eltrinkis botelon da venene ruĝa akvo kun sakarino kaj ree direktis sin al la urbaj stratoj.

Li haltis, ne atinginte stratkruciĝon, ekvidinte sur la kontraŭa flanko de la strato, ĉe ombra ĝardeneto, rimarkindan pro sia beleco paron: junulinon en medicina kitelo kaj blanka ĉapeto kaj altan dandan leŭtenanton.

– Nu, kio? – aŭdiĝis apud Andreo voĉo de elirinta el trans angulo Tamancev.

– Nenio.

Nic nie ma[25], – komprene diris Tamancev kaj movis la rigardon al la paro: – Enamiĝas... Jen, vivas homoj!

– Necesis r-reteni ilin hieraŭ en la k-kontrolejo.

– Oni vin instruas, instruas, – en ĉagreno sulkiĝis Tamancev. – Komprenu ja: ni bezonas iliajn kontaktojn, faktojn, krimpruvojn... Ja povas esti, ke ili en tiu arbaro eĉ ne estis. Aŭ eble, estis, sed ne havas rilaton al la serĉata de ni radiostacio. Kaj se, ni supozu, ili havas – preni ilin necesas kun «sangaj manoj», pruve. Aŭ esplori kaj ekskludi... Kaj vi ĉiam la samon: kaptu la valizojn – la stacidomo ekveturas!

Dum kelkaj sekundoj ili silentis. La paro sur la kontraŭa flanko jam disiĝis: la junulino foriris, kaj la leŭtenanto estis staranta kun malgaja vizaĝo kaj fumanta.

– Kato kuris inter ili, – diris Tamancev (li opiniis sin elstara psikologo kaj mienleganto). – Aŭ katido minimume.

– Ĉu vi p-pensas, ili estas en la urbo kaj ni ilin trovos?

– Mi pensas!.. Ni devas: la urbeto estas negranda!.. Kapon alten! – Li frapis la ŝultron de Andreo. – La globo ja estas ronda – kien ili malaperos?!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.