La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

97. Eŭgeno Tamancev – purigisto kaj lupĉasisto, alnomita Tujkaptulo

Preskaŭ samtempe mi kaptis mansvingon super la kapo de Paŭĉjo kaj aŭdis ordonon de la razkapulo: «Batu ilin!» Mi komprenis: Paŭĉjo estas murdata! – sed la subkomandanto estis ŝirmanta de mi ĉiujn tri, kaj la sola, kion mi povis, tio estis en la sama sekundo, pafinte en la aeron kaj krieginte: «Ne moviĝu!!! Manojn supren!!!» – por detiri atenton al si – elsalti el la arbustoj.

Post mi pafis ankaŭ Etulo, kaj mi ekvidis, ke la razkapulo kiel falĉita falas en la herbon apud Paŭĉjo, kaj tiu penas leviĝi, kaj sango el la surkapa vundo verŝiĝas sur lian vizaĝon.

Plej proksime al mi dorse kvaronprofile staris la subkomandanto (li jam en la unua momento instinkte abrupte retiriĝis), post li je metro kaj duono – la fortulo, ankoraŭ pli malproksime kaj maldekstre – la «leŭtenanto»; la du lastaj, nature, turniĝis kaj estis rigardantaj al mi, ĉe tio en la maldekstra mano de la fortulo mi, ĝuste kiel atendis, ekvidis tranĉilon, kaj en la dekstra mano de la «leŭtenanto» estis «TT», kiun li post prokrasto direktis al mi.

Eblus sen peno per du-tri kugloj sendanĝerigi lin – li staris tute malfermite, – sed mi jam elektis lin por urĝa sentripigo, kaj tial mi devis preni lin sendifekta – dezirinde sen eĉ unu grataĵo.

En ioma embaraso li prokrastis, kaj dum tiuj sekundoj mi sukcesis moviĝi al la suna flanko de li kaj, tiamaniere, uzis la lumon. Por timigo, por premo al la psiko mi tuj «tiklis liajn orelojn»: faris po unuopa pafo el ambaŭ pistoloj tiel, ke la kugloj pasis proksimege al lia kapo, – tio impresas.

Por malfaciligi al li celadon, mi estis seninterrompe «balancanta pendolon»: dancetis kun la maldekstra ŝultro antaŭen, abrupte movante la korpon de flanko al flanko kaj ĉiam moviĝante ankaŭ mem, – ion similan, nur pli simplan, faras boksisto sur areno. Por plia psikologia efiko mi tenis lin en la celilo kaj fiksis per rigardo, per tuta mia aspekto montrante, ke mi estas tuj pafonta.

Etulo elsaltis sen prokrasto kaj, kiel li devis, minace kriis: «P-p-plotono, al batalo!» – kaj mi tuj plengorĝe ripetis lian komandon, aldoninte: «Ĉirkaŭu la kampeton!!!» – kvankam, certe, estis nenia plotono en radiuso de kelkaj kilometroj, kaj tio estis farata nur por uzi faktoron de foratentigo, faktoron de nervozeco – por konfuzi la triopon kaj, ĉiuokaze, igi ilin ĉirkaŭrigardi.

La rezulto iĝis pli granda, ol mi atendis: la «leŭtenanto» kriis «Embusko!», ĵetis momentan rigardon al la fortulo kaj, dufoje pafinte eĉ ne al mi, sed en mia direkto, subite impete ekkuris for.

– Ne pafu! – leviĝante, ordonis Paŭĉjo; tio rilatis al mi kaj al Etulo kaj sonis kiel rememorigo, ke almenaŭ unun necesas preni viva.

Lerte tenante sin je ĉirkaŭ du metroj malantaŭ la subkomandanto, la fortulo fulmorapide kliniĝis al la razkapulo, kaj tuj en lia maldekstra mano mi ekvidis jam ne ĉastranĉilon, sed nudan paftubon kaj tuj komprenis, ke li estas maldekstramanulo, kaj distingis, ke la pistolo estis ne «TT», sed «Browning Long 07» kun kalibro naŭ milimetroj, ĝuste tiu maŝino, kiu ĉe germanaj agentoj ordinare estas ŝargita per dumdumaj kugloj kun veneno, kaŭzanta tujan morton.

Mi jam taksis la batalsituacion kaj interrilaton de fortoj: Etulo faligis la razkapan «kapitanon», ĉe tio serioze – tiu ne estis leviĝanta kaj ne moviĝis, – kaj al Paŭĉjo minimume estas trabatita la kapo; ĉiuokaze, por ioma tempo ili ambaŭ estas praktike for. Kaj mi devis senprokraste transpreni la komandadon al mi kaj je mia persona respondeco ajnkoste preni – varmaj! – la fortulon kaj la «leŭtenanton».

– Tenu la leŭtenanton! – kriis mi al Etulo kaj, konsciante, ke Paŭĉjo estas surdigita pro la kontuzo, plenvoĉe kriegis: – Kuŝiĝu, Paŭĉjo! Kuŝiĝu!!!

Mi timis pri ili pli, ol pri mi, kaj kun faciliĝo notis, ke ili ambaŭ sen prokrasto komprenis kaj estis plenumantaj mian komandon.

Elsaltinte en la unua momento el la arbustoj, mi tuj impetis maldekstren, por larĝigi la pafsektoron, por ĵeti al la fortulo kaj la «leŭtenanto» lumon en la okulojn (turni ilin vizaĝe al la suno), kaj ankaŭ por malbloki la direktricon. Mi ne sukcesis nur la lastan: la fortulo kun laŭdinda rapideco deŝoviĝis dekstren kaj denove iĝis malantaŭ la alta, kreska subkomandanto. Li estis moviĝanta facile kaj lerte, kaj lia reago estis bona, sed ĉe tiu defenda moviĝo lia kapo por sekundo aperis dekstre de la kaskedo de la subkomandanto, kaj en la sama momento per pafo el la dekstra pistolo mi faligis de li la flankĉapon. Tiaj aferoj impresas, kaj de mi nun necesis ĉiam premi sur lian psikon.

La subkomandanto nur nun frotpurigis sian cerbon, kaj estis konvulsie kaptanta la pistolujon, alpremitan de la tunika basko, sed pro ekscitiĝo ne povis malfermi ĝin – ĝi blokiĝis, kiel okazas ne nur al tiaj dupoj. Verdire Paŭĉjo devintus doni al li «Walther»-on en la poŝon, kaj li nun devus agi ĝuste per tiu «Walther». Sed mi ne povis nun okupi miajn cerbosinuojn per lia armilo kaj per liaj agoj; mi neniom kalkulis pri li post kiam Paŭĉjo iĝis for, mi, nature, esperis nur al mi mem.

– Falu, kapitano, falu! – kriis mi al li, sed li, kvazaŭ ne aŭdante, eĉ ne kliniĝis.

Mi neniom miris: faktoro de subiteco en mallongdaŭraj bataloj bremsas decidajn agojn eĉ al spertaj frontanoj, kion do eblis atendi de tiu danda malfronta plumpulo?

– Kuŝiĝu, polico, kuŝiĝu!!! – furioze kriegis mi kaj tuj saltis dekstren.

Al mi por sekundo malfermiĝis parto de la korpo de la fortulo, lia maldekstra flanko kaj la mano kun «Browning», kaj, strebante anticipi liajn agojn, mi premis la ellasilon, sed la fortulo rapide impetis maldekstren, kaj mi, probable, tiel timis trafi la subkomandanton, ke pro tiu timo mistrafis kaj en la menso insultis min per plej drastaj sakraĵoj.

Post mia pafo dekstre aŭdiĝis ankoraŭ tri: starante sur la genuoj, Paŭĉjo estis deflanke pafanta al la kruroj de la fortulo. Li estis kontuzita, kaj la dekstra duono de la vizaĝo estis kovrita de sango, krome apud la direktrico troviĝis la subkomandanto; nature, mi ne kalkulis, ke Paŭĉjo trafus, sed tio ajnokaze estis kreanta treege valoran por mi en tiu minuto faktoron de foratentigo, kaj mense mi aplaŭdis al li.

Ne, mi ne mistrafis: sur la ĉemiza maniko de la fortulo ĉe la epoleto mem aperis malhela makulo. Sed mi nur facile tuŝis, nur gratis al li la maldekstran brakon, dum ĝin necesis firme «malŝalti».

Lerte uzante la situacion, li estis tenanta sin malantaŭ la viva ŝirmilo, dum mi sur malfermita loko je deko da metroj for de li devis energie moviĝi, danceti, fiksante lian vizaĝon kaj ĉiam minacante per ambaŭ «Nagant»-oj.

Li pafis al mi per du kugloj, ne trafis, aldonis post sekundoj ankoraŭ unun kaj denove – mise. Ĉiuokaze, pri tio, kiel «balanci pendolon»[71], mi povus instrui kaj lin, kaj tiujn, kiuj preparis lin en Germanio, krome la deflankaj pafoj de Paŭĉjo, sendube, efikis al liaj nervoj, kaj la suna lumo multe malgrandigis lian trafecon.

Tamen li estis sperta, inĝenia parŝo, tuj kompreninta, ke mi estas pli danĝera, ol la aliaj, kaj ke unuavice necesas forigi min. Kaj mi antaŭe estis taksinta lin ĝuste: li agis lerte, certe, pafadis malsame de la «leŭtenanto» sperte, ne hastante, kaj sen la suna lumo kaj mia lerto en «balancado de pendolo» li, probable, jam estus faliginta min.

La paftubo de la «Browning» denove estis sekvanta miajn moviĝojn – de dekstre maldekstren kaj reen, kaj mi sentis, sciis, ke en la proksima sekundo tuj aŭdiĝos pafo. Sed en tiu momento la subkomandanto eltiris, finfine, la pistolon, kaj la fortulo, celinta min, sen prokrasto pafis dufoje en lian bruston.

El vidpunkto de la memkonserva instinkto kaj de persona sekureco liaj agoj estis logikaj, bazitaj, sed nun li perdis sian ĉefan avantaĝon: la subkomandanto tuj moliĝis kaj komencis fali malsupren kaj malantaŭen, ĉe tio malfermiĝis la supro de la korpo de la fortulo, kaj tuj kiam tio okazis, mi, anticipinte lian sekvan pafon, enigis al li du kuglojn en la maldekstran ŝultron kaj tuj ĵetiĝis antaŭen, por malhelpi lin – bloki lian probablan penon levi per la dekstra mano la elfalintan en herbon «Browning»-on.

Li vere kliniĝis kaj, ne deŝirante de mi la okulojn, komencis palpserĉi ĉe la piedoj, sed mi estis fluganta al li rapidege, kaj ne elteninte, li ekkuris for tra la kampeto, kaj mi ekkuris post li, sukcesinte noti, ke la subkomandanto kaj la razkapa «kapitano» kuŝas senmove, ĉe tio la pozo de la lasta – la dorson supren, kun mallerte turnita flanken dekstra mano – al mi tre malplaĉis.

Maldekstre ekfrapis pafoj el «TT», kaj, ĵetinte tien rigardon, mi ekvidis, ke la «leŭtenanto», retroturniĝante, pafas al Etulo, kaj tiu, kiel mi instruis lin, evitas dum kurado, ne tre lerte, sed ĝenerale klere.

Mi timis pri Etulo, sed timojn, ke la «leŭtenanto» sukcesos foriri, mi ne havis, ĉar sciis, ke eĉ se mi poste ne atingos lin ĉi tie proksime, post dudek minutoj – kiam li en la plej bona okazo atingos la arborandon, – la tuta arbaro laŭ la perimetro jam estos ĉirkaŭigita per grandega «karuselo», kaj ekster la limojn de la tiom densa operaca ringo li ne elkuros kaj ne traglitos.

En la pistolujo de la fortulo sur la rimeno malantaŭ la dekstra femuro estis ankoraŭ unu pafilo, plej probable «Browning Long 07», simila forme kaj dimensie al «TT», kaj kvankam lia brako pendis, kiel ŝnuro, kaj la ĉemizo sub la epoleto malheliĝis pro sango kaj la pantalono malantaŭe super la genuo same – Paŭĉjo tamen sukcesis trafi lin! – mi estis konservanta atenton. La aserto, ke maldekstramanuloj kvazaŭ havas nesufiĉe evoluintan dekstran manon, – tio estas fabelo por mensdifektaj infanoj. Kaj en liaj agoj sentiĝis vera parŝo.

Mi aŭdis ekkriojn: «Haltu! Mi pafos!», retrorigardinte, ekvidis la ĉefserĝenton, elsaltintan kun mitraleto el la arbustoj antaŭ la «leŭtenanto», kriegis al li kaj al Etulo: «Ne pafu!», sed en la sama momento la «leŭtenanto» levis la manojn supren, kaj mi pensis kun faciliĝo – duope ja ili certe prenos lin varma kaj sendifekta.

En la vivo ĉiu dudeka estas maldekstramanulo, da ili estas milionoj, sed mi jam konvinkis min, ke ĝuste tiu ĉi fortulo mem penis murdi Gusev-on, tiun ŝoforon de «Dodge», kaj, sekve, li estas komplica al la afero «Nemano». Mi simple revis, ke estu ĝuste tiel.

Vundita je la ŝultro kaj la femuro, li estis kuranta eĉ pli bone, pli rapide, ol mi atendis. Sed li bezonis atingi arbojn aŭ deŝiriĝi de mi, por nudigi la paftubon, kaj mi estis trankvile reduktanta la distancon inter ni kaj prepariĝanta preni lin. Li sendube jam komprenis, kiuj ni estas kaj ke nia tasko estas preni lin viva. Certe, mi povus sen peno senkrurigi lin, sed truigi eĉ parŝon sen neceso por mi estas kiel osto en la gorĝo, kaj por kio senkrurigi, se li eĉ sen tio ne foriros.

Dum kurado mi denove ĵetis rigardon maldekstren. Etulo, kuŝiginte la «leŭtenanton» kun la vizaĝo en la herbon, estis kuntiranta al li per ligiloj la manojn malantaŭ la dorso. La ĉefserĝento, bataleme direktinte malsupren la mitraleton, staris apude.

Kaj en tiu ĉi momento la fortulo finfine faris tion, kion mi ĉiam atendis de li: per la dekstra mano li kaptis la pistolujon. Ĝi certe havis eltiran rimeneton, kaj prokrasti mi ne devis.

Tie ĉi povis esti du realaj solvoj: faligi lin per bato al la kruroj aŭ svenigi per bato al la kapo. Konsiderinte la batalsituacion ĉi tie, sur la kampeto, kaj tion, kion ni estis farontaj, mi elektis la duan: akceliĝinte, mi reduktis la distancon kaj, tuj kiam liaj fingroj trafis en la pistolujon, ekflugis super li en salto kaj desupre batis lin per la kolbo de la «Nagant» dekstre de la verto, duonforte, kalkulante al mallongdaŭra batsveno.

Li falis antaŭen kaj iomete maldekstren, inercie rampinte metron kaj duonon kun la vizaĝo sur la herbo. Li malstreĉite senmoviĝis, la kapo ne leviĝis, kaj mi komprenis, ke por iuj minutoj li estas for. Ŝovinte la «Browning»-on, elfalintan el la pistolujo, en mian poŝon, mi kaptis lin je la dekstra sendifekta mano kaj rapide, kiel bastosakon, ektiris al la embuskejo.

Samtien Etulo kaj la ĉefserĝento jam estis kondukantaj la «leŭtenanton». Li estis iranta kun manoj, ligitaj malantaŭ la dorso, kaj, ĵetinte al li rigardon, mi jam estis cerbumanta, kiel mi sentripigos lin.

Dum la iro mi sukcesis ĵeti rigardon al la horloĝo – por raporto.

Fiksi la momenton de la komenco de la interbatiĝo mi ne havis eblon, sed tio daŭris ne pli ol tri-kvar minutojn.

Paŭĉjo kun sangokovrita vizaĝo sidis, alpremante per la mano la vundon sur la kapo, kaj la du aliaj – la razkapulo kaj la subkomandanto – plu kuŝis sur la herbo. Kaj, ekvidinte, ke Paŭĉjo sidas, mi ekĝojegis, pro tio kvazaŭ monto falis de sur miaj ŝultroj – povus ja esti pli malbone.

Kaj nun, kiam mi ekvidis lin viva kaj iĝis tute klare, ke, bone aŭ malbone, sed ni prenis ĉiujn tri, la demando, kiu ekde la momento de ilia apero sur la kampeto ĉiam trude okupadis min: «Kiuj ili estas?» – anstataŭiĝis de alia. Mi jam neniom dubis, ke tio estas efektivaj germanaj agentoj, tamen tio, ke unu el ili estas maldekstramanulo, estis ankoraŭ nenion pruvanta, kaj nun min litere boris la ĉefa, la plej grava en tiu ĉi minuto demando: «Ĉu ili havas rilaton al la afero „Nemano“?.. Havas aŭ ne?..»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.