La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

79. Tamancev

Paŭĉjo ĉion kalkulis kun precizo ĝis duonmetro, kaj, sciante laŭ propra sperto, kiom tio estas malfacila, mense mi aplaŭdis lin.

Ili haltis ĝuste antaŭ la embusko, kaj mi povis pririgardi ĉiujn tri – de la femuroj kaj pli supre.

Post la ŝultroj de la ĉefleŭtenanto kaj la leŭtenanto estis dorsosakoj, plenŝtopitaj, juĝante laŭ la konturoj, per io mola, tamen, tio ankoraŭ nenion diris: radiostaciojn oni same envolvas en kapotojn kaj en rezervan subveston.

La kapitano havis bonan vizaĝon – fortan, certan, sed ne arogantan. Kaj li mem estis ia trankvila, nehezitema, certa – al mi plaĉas tiaj.

La dua, ĉefleŭtenanto, rememorigis al mi parte fortulon-ŝarĝiston el Balaklavo – Kranion, havenan drinkulon, kiu, drinkinte, prenadis argilajn kruĉojn je la anso kaj frakasadis ilin kontraŭ sia kapo, por plezuro de samaj, kiel li, kretenoj. Kranio estis, ŝajne, pli malalta kaj aspektis, certe, alie, sed en iliaj vizaĝoj estis nemalmulte da simila, kaj tiun ĉi ĉefleŭtenanton mi por mi mem tuj baptis «fortulo».

La tria, leŭtenanto, aspektis kvazaŭ el sub kliŝo – tipa juna plotonestro, ia «Fo Ko»[62], – mi ial pensis, ke, se ili estas agentoj, tiam li plej probable estas la radiisto.

Kiuj ili estas – tion devis dum malmultaj minutoj sen eraro determini Paŭĉjo. Mi sciis, ke al li nun estas kelkcentoble pli malfacile, ol al mi kaj Etulo, lia tasko estas nekompareble pli komplika, mi bonege imagis al mi tutan lian streĉiĝon.

Kontrolante kaj taksante dokumentojn, li devas mense trapumpi bazajn trajtojn de ĉiuj tri kaj signojn de iliaj vortportretoj tra miloj da serĉaj informoj. Ĉe tio li devas ĉiam fiksadi detalojn kaj nuancojn de ilia konduto, fiksadi vazomotorajn kaj nervajn reagojn, por tuj kapti malfortecon, maltrankvilon kaj okaze de neceso sendi al ni konvencian signalon. Ĉe tio necesas kontroli kaj senerare taksi dokumentojn, surfacteksturon, atributojn, ĉiujn specialajn kaj legitimajn signojn, kaj ankaŭ gradon de konformo de la enhavo al la realaj cirkonstancoj.

Ĉe tio, por gajni, plilongigi la tempon de la kontrolado, li devas ekde la unua kaj ĝis la lasta sekundo esti en masko, postiĉi: ludi tian simplulon-oficiston, el kampuloj, atentan, sed malspritan beoton, kiu iĝis oficiro nur danke al la milito. Nun tiaj ne estas esceptoj en la armeo.

Ĉe tio – en tiu ĉi okazo – li devas elprovi ĉiujn tri ankaŭ pri la maldekstramaneco, kio same ne estas facila... Ĉe tio, se necesos, li devas akrigi la situacion... Ĉe tio li devas laŭeble elprovi ilin per malrektaĵoj[63]... Ĉe tio... Estas ankoraŭ, eble, deko da «ĉe tio» – da tio, kion li devas, kio estas farenda, kaj mi ja bonege sciis: en tiaj minutoj pro streĉo eĉ al plej fortikaj lupĉasistoj la dorso iĝas malseka... Fuŝi ĉe kontrolado de dokumentoj povas patroloj, sed serĉisto ne povas, ne rajtas fuŝi...

Mi per signoj ordonis al Etulo teni la leŭtenanton. Propre, ankoraŭ ne estis sciate, ĉu necesos ĉi tie teni iun, sed batala ordo estas nepra. Ĝi disdividas taskojn, devojn kaj kreas respondecon – ekde tiu ĉi minuto mi en ĉiuj sencoj respondecis pri la razkapa kapitano kaj la fortulo, kaj Etulo – pri la leŭtenanto. Mi fidis lin en limoj de lia malgranda sperto kaj tial komisiis al li la plej junan kaj, kiel mi determinis, pli ĝuste supozis, la malplej danĝeran.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.