La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

22. Subkolonelo Poljakov

En ĉirkaŭaĵoj de Lido kaj Grodno li havis tri laborantajn serĉajn grupojn, havis ankaŭ negrandajn, sed tre gravajn aferojn, kiujn li ne deziris komisii al iu ajn.

Sed la plej grava en tiu vojaĝo estis vizito de du punktoj de radioludo[19]; en unu el ili, apud Lido, hodiaŭ nokte estis okazonta akcepto de kargo kaj de germana agento.

Tiun ludon antaŭ preskaŭ jaro komencis Poljakov mem, kaj ĝi estis plenumata – laŭ karaktero de misinformado – tre aŭdace, kaj en tiu aŭdaco konsistis ĝia nemezurebla valoro kaj samtempe danĝero de fiasko. La risko kreskadis kun ĉiu semajno, kun ĉiu sendita radiogramo, ĉio ĉi ne povis daŭri senfine, kaj la subkolonelo decidis ĉeesti hodiaŭ nokte, li opiniis tion sia devo ne nur tial, ke li deziris la unua konversacii kun la alteriĝinta agento, sed ankaŭ pro tio, ke hodiaŭ anstataŭ konteneroj kaj homo sur la lignofajrojn oni tute povis ĵeti ankaŭ dekon da kontraŭpersonaj bomboj – ankaŭ tiaĵo okazadis.

Por Poljakov, kiu siatempe dum nuraj du horoj en aŭtuna arbareto apud Vjazmo konvinkis kunlabori la ĵus kaptitajn radiiston kaj grupestron, je sia respondeco tuj konfidis al ili la unuan eneteriĝon, elpensadis por ili la legendon kaj kunmetadis ĉiujn senescepte iliajn «raportojn», tiu ludo estis kara infano en plena senco de la vorto, kaj li pensadis pri ĝi en tiu mateno plej multe.

Elveturinte antaŭ mateniĝo, li dum tri horoj da vojo el la Departemento eĉ fojon ne pensis pri la radiostacio kun voksigno KAO. Li turnis sin kaj ekpensis pri ĝi nur kiam, ne atinginte Kamenkon, la ŝoforo bremsis kaj li ekvidis starantan antaŭe sur la vojrando «Studebaker»-on kaj apud ĝi du militkaptitojn, mitraletistojn de la gardo kaj tri oficirojn. Li konis nur unu el ili – laman post vundo, grandkapan kapitanon, tradukiston de la kontraŭspiona fako de la armeo. Preninte ampleksan aviadan mapujon, Poljakov elsaltis el la aŭto.

Kvankam li inklinis al la penso, ke la serĉatoj de la grupo de Aleĥin estas agentoj-paraŝutistoj, ne indis neglekti ankaŭ aliajn versiojn.

Aleĥin fizike ne kapablis ĉion ĉirkaŭpreni, kaj li deziris helpi al li laŭeble. Kaj hieraŭ vespere, kiam venis la mesaĝo pri likvido de resta grupo de la kontraŭulo, Poljakov tuj taksis, ke li sukcesos dum la vojaĝo trovi horon kaj duonon aŭ du, des pli ke en lia streĉita, precipe kabineta vivmaniero plenumi enketan eksperimenton – determini precizan lokon de la eneteriĝo de la germana radiostacio kaj serĉi tie pruvobjektojn – estis, eblis diri, ripozo, promeno en freŝa aero.

La apartigitaj unu de la alia militkaptitoj: alta Stobbe, kaĵole servema staba suboficiro, kaj dikmalalta Hein, silentema, morna kuiristo, soldato, – almontris unusaman kampeton sur la rando de la arbaro.

Al la oficiroj kaj mitraletistoj el la garda roto Poljakov ordonis skrupule pririgardi la ĉirkaŭaĵon, kaj mem kun la germanoj kaj la kapitano-tradukisto okupiĝis senpere pri la areo, kie, laŭ vortoj de Hein kaj Stobbe, lokiĝis la kerno de la grupo.

– Die Bahre mit dem General war hier... – almontrante per la mano, diris la alta maldika germano. – Die Funkstelle befand sich in diesem Gebusch... Und ich war in der Sicherung da drüben...

– Li diras, ke la brankardo kun la generalo staris ĉi tie, – tradukis la kapitano, – la radiostacio lokiĝis ĉe tiuj ĉi arbustoj, kaj li mem troviĝis en gardo jen tie...

– Mi komprenis... La radiostacio lokiĝis ĉi tie... – notis Poljakov, okulpriserĉante la herbon. – Demandu ilin, kiel ili diŝĵetis la antenon.

Wie wurde die Antenne angespannt?.. – demandis la tradukisto. – Haben sie es gesehen?[20]

La malaltulo negative balancis la kapon.

Nicht![21] – haste diris la altulo, etendiĝante en atentopozo.

Magra, kun enkaviĝintaj okuloj kaj vangoj, en malpura, plurloke flikita uniformo kaj rompitaj ŝuoj sen laĉoj, li aspektis sufiĉe mizere. Li iris apud Poljakov, peneme pririgardante la herbon, kaj subite kun ĝoja krio ĵetiĝis sub arbuston kaj levis germanan pilon. Li alsaltis al Poljakov kaj, kunfrapinte metalajn garnaĵojn de la kalkanumoj, etendis al li la pilon kaj kaĵole diris:

Ich bin Mechaniker, ich hab in einem Werk gearbeitet.[22]

– Kurentfonto por radiostacio, – pririgardante la pilon en la mano de Poljakov, rimarkis la kapitano. – Do, ili ne mensogas.

– Mensogon ili nun ne bezonas... – rigardante sub la arbuston, diris Poljakov kaj levis pecon de drato kun malgranda ŝtopkontaktilo. – Tio same estas de la radiostacio.

Funker, Funker... – ĝoje konfirmis la altulo. – Herr Oberst, ich bitte zu berücksichtigen, dass ich Arbeiter bin... Ich habe drei Kinder und muss unbedingt zurück![23]

La dikmalalta germano rigardis al li oblikve kun malestima malamikeco.

– Kia aromo ja, – enspirante la aeron, rimarkis Poljakov, – dieca aromo!.. Kion li deziras?..

– Li timas, ke li estos mortpafita. Petas konsideri, ke li estas meĥanikisto, unuvorte, laboristo...

– Tion mi komprenis... – ĉirkaŭrigardante la arbarkampeton, en medito diris Poljakov. – La radiostacio estis disvolvita ĉi tie, sed tio ne faciligas nian aferon... Por ekskludi aŭ, male, akcepti tiun version, necesas malĉifraĵo de la interkaptaĵo... Sur la loko de ilia kapto la ĉifra notbloko ne estis trovita. Ĉi tie ĝi ja sendube estis. Penu trovi...

– Sed... Kie?

– Eble, la notbloko estis elĵetita aŭ perdita sur la vojo... Vi ĉiuj... kune kun ili, – Poljakov per rigardo almontris la germanojn, – devos trairi ilian vojon... Sur ĉiuj kvardek kilometroj moviĝu ĉene... Ĉu vi eltenos kun via kruro?

– Jes. – La kapitano ruĝiĝis.

– Priflaru ĉiun herberon. Speciale atentu la lokojn, kie ili bivakis.

– Sed se la ĉifro estas neniigita, forbruligita?

– Mi ne pensas tiel. La stabaj dokumentoj estis netuŝitaj. Penu trovi!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.