La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO TRIA

LA MOMENTO DE VERO

72. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Eksterordinare urĝe!

Al Jegorov

Por plenumo okaze de neceso de amasaj aranĝoj laŭ variantoj „Kaptilo“, „Granda elefanto“ kaj „Balta tango“ al vi laŭ speciala ordono de la estro de la Ĉefstabo devas esti aldone disponigitaj sur la lokoj ĝis la 15:00 de la kuranta tago el nombro de trupoj de la Ruĝa Armeo kaj de trupoj de la NKVD pri gardo de malavano respektive:

1) en Vilno ... kaj ... homoj[59],

2) en Grodno ... kaj ... homoj,

3) en Lido ... kaj ... homoj.

Disponigon de homoj konfirmu senprokraste, sciiginte ĉe tio la plej proksiman limtempon de preteco laŭ ĉiu varianto aparte.

Kolibanov»

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Hodiaŭ inter la 10-a kaj la 11-a horoj de mateno je 17 km nord-okcidente de Vilejko en arbaro estis rimarkitaj de vilaĝaj adoleskuloj dum radioseanco kaj baldaŭ laŭ ties sciigo retenitaj de militservantoj el preterveturanta aŭtomobilo du nekonatoj, montrintaj vojaĝordonon kaj laŭformajn armeajn identigilojn por nomoj de oficiroj de trupunuo 62035 kapitanoj Borisenko Petro Jefimoviĉ kaj Novoĵilov Timoteo Osipoviĉ. La fakton de eneteriĝo Borisenko kaj Novoĵilov malagnoskis, montri enhavon de valizo kaj dorsosako kategorie rifuzis, sekvi kun la aŭto al Vilejko – same, pro kio al ili estis aplikita forto.

Dum priserĉo de Borisenko kaj Novoĵilov estis trovitaj: radia sendoricevilo portebla „Eri“ en funkcikapabla stato, rezervaj piloj – 3 elementoj; tabeloj de kvincifera ĉifro, ĉifraj notblokoj – 2; pistoloj TT – 2; kartoĉoj por ili – 120; kompasoj – 2; tranĉiloj ĉasistaj – 2; rezervo de nutraĵoj por 5–6 diurnoj, inklude 4 ladvazojn de germanaj viandaj konservaĵoj, produktitaj en junio de la kuranta jaro. En kaŝlokoj sub la subŝtofo de la krurumoj de la bovledaj botoj estis trovitaj senriproĉaj provizoraj indentigaj kartoj por nomoj de laborantoj de la NKGB de Belorusio kapitanoj Borisenko Petro Jefimoviĉ kaj Novoĵilov Timoteo Osipoviĉ.

Klarigi celon de sia estado en la arbaro kun la sendoricevilo la retenitoj rifuzis, kaj oni sukcesis ricevi neniajn informojn, kiuj helpus identigon de iliaj personoj. Laborantoj de la Vilejka distrikta fako de la NKGB ne konas Borisenkon kaj Novoĵilov-on, la lokaj organoj disponas neniajn informojn pri ilia troviĝo sur la teritorio de la distrikto.

En la vojaĝordono de la retenitoj mankas la sekreta konvencia signo – punkto anstataŭ komo meze de frazo. Borisenko, parolanta kun ukraina akĉento, laŭ trajtoj de vortportreto havas grandan similecon kun unu el la eksterordinare serĉataj agentoj. Ekzistas ankaŭ aliaj bazoj por supozi, ke la retenitoj estas la serĉataj agentoj laŭ la afero „Nemano“.

Borisenko kaj Novoĵilov estas tenataj en la brigada kontraŭspiona fako sub plifortigita gardo, ekskludanta eblecon de fuĝo aŭ peno de sinmortigo.

Mi petas Vian ordonon sciigi specialajn trajtojn aŭ iajn kromajn informojn, kiuj helpus al probabla identigo de la retenitoj.

Ne havante eblon komunikiĝi kun Minsko, mi petas urĝe sciigi, ĉu ekzistas en la NKGB de Belorusio laborantoj Borisenko kaj Novoĵilov, senditaj kun kurtonda sendoricevilo en la distrikton de Vilejko.

Ŝapovalov»

Noto per «AF»

«Tre urĝe

Al Jegorov

Aldone al la n-roj ... kaj ... de la 18-a kaj la 19.08.44 mi sciigas, ke la ordono de la Ĉefintendanto de la Ruĝa Armeo pri plifortigita nutrado de la militservantoj, partoprenantaj serĉajn kaj kontrolajn aranĝojn kaj armeajn operacojn laŭ la afero „Nemano“, etendiĝas ankaŭ al ĉiuj militservantoj, engaĝataj en la aranĝoj laŭ variantoj „Kaptilo“, „Granda elefanto“ kaj „Balta tango“ kun provizado per provianto laŭ la linio de la Popolkomisarejo pri defendo. (Bazo: ordono de la Ĉefintendanto de la Ruĝa Armeo n-ro ... de la 19.08.44).

Plenumon kontrolu.

Artemjev»

Ĉifrotelegramo

«Urĝe!

Al Jegorov

La estro de la Ĉefa departemento de la kontraŭspiona servo kun grupo da generaloj kaj oficiroj venis je la 13:05; en proksimaj horoj li troviĝos en la kontraŭspiona fako de la aviada korpuso. Lia veno estas konfirmita de mi.

Niajn konsiderojn pri la serĉado kaj rilate de la armea operaco li plene samopinias, tamen pro cirkonstancoj, ne dependantaj de li, ĝi estas plenumenda hodiaŭ. Post la interparolo kun li la diurna prokrasto imagiĝas malmulte probabla.

La vicpopolkomisaro pri ŝtatsekureco kun grupo da superaj oficiroj venis je la 13:25. Kun niaj konsideroj pri la serĉado li konsentas kun kelkaj rezervoj. Je la 14:30 li elveturas al vi; samtempe estos liveritaj medicinistoj, benkoj kaj seĝoj.

Poljakov»

Ĉifrotelegramo

Al Jegorov

«Aeralarmo!!!

Dum la sekva kvaronhoro estu konstante ĉe radiostacio de rekta komunikado por ricevo de tre grava mesaĝo.

Kolibanov»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.