La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

89. La kontrolado

– Mi ne povas kompreni... – prononcis Aleĥin la konvencian frazon. – Kion vi ĉi tie, tio... faras?.. Bataliona stabestro... – li ĵetis rigardon en la dokumentojn, – rotestro kaj plotonestro, ĉu tiel?.. Sed kie do estas la personaro? Kian taskon vi povas ĉi tie plenumi sen subuloj?.. Mi ne povas kompreni!.. – gratante per la kvin fingroj la nukon, ripetis li kaj ekrigardis al Anikuŝin.

– Mi same ne tute komprenas. Ĉu vi nin suspektas pri io? – diris la kapitano, turnante sin al Anikuŝin. Evidente, al li estis klare, ke Anikuŝin estas la ĉefo; kaj la trudiĝemo de Aleĥin, homo intelekte malvasta, preskaŭ analfabeta kaj evidente obstina, plej probable, komencis inciti lin. – En kio estas la afero? Kial tia kontrolo kaj tia pridemando?

– Tio estas kaŭzita de neceso, – kun preskaŭ nekaptebla kunsento rimarkis Anikuŝin.

– De kia?

– Do, bezonatas! – severe diris Aleĥin. – Kion signifas – «pridemando»?.. Ni plenumas, tion... devon, necesas kompreni!.. Kaj vi nin ne ofendu!.. – Li denove rapide kaj esprimive ĵetis rigardon al Anikuŝin. – Servo estas servo! Kiel oni diras, leĝo postulas ordon!.. Mi demandas: kie troviĝas via trupo?

– En Nova Vilno, – kun neatendita facileco kaj sen ajna prokrasto sciigis la kapitano.

– Ĉu vi estas el la oficira rezervo? – vigliĝis Anikuŝin.

– Jes.

– Ĉu konstanta personaro?

– Ne, varia.

Anikuŝin kompreneme balancis la kapon kaj formovis la okulojn. Aleĥin atendis, ke post la kontrolo de la duagradaj dokumentoj la subkomandanto, kiel estis interkonsentite, proponos al la oficiroj montri la dorsosakojn, sed tiu denove metis la manojn post la dorson kaj, kvazaŭ ĉion forgesinte, kun ia forestanta vizaĝo rigardis flanken kaj silentis.

– Tiel... – post negranda paŭzo eldiris Aleĥin, kunmetinte la dokumentojn, sed ne redonante ilin. – Kaj nun, kamaradoj oficiroj, mi petas montri por pririgardo viajn dorsosakojn...

– Sed sur kia bazo?! – retenante sin, sed sufiĉe bruske demandis la kapitano. – En kio estas la afero?!

– Kontrolo de personaj aĵoj, – klarigis Aleĥin, kaj lia vizaĝo ĉe tio esprimis: «Ni plenumas nian ofican devon; kiaj do povas esti riproĉoj al ni?»

– Kion signifas – kontrolo de personaj aĵoj?! Ni estas ne soldatoj kaj ne serĝentoj, kaj vi ne estas ĉefserĝento! Kiu donis al vi rajton priserĉi oficirojn?!

– Kaj ni, tio... eĉ ne pensas vin priserĉi... Mi petas, ke vi mem montru, kio estas en viaj dorsosakoj. Komprenu – libervole!

– Kiel do libervole?! Sed se ni ne deziras?! Mi estas en armeo dum pli ol kvar jaroj, sed tian kontrolon mi neniam spertis!

– Sed mi spertis! – kun ofendiĝo diris Aleĥin kaj laŭte snufis per la nazo.

– Tio estas via afero! Sed ni ne deziras!

– Ja kiel tiel – ne deziras? – miris Aleĥin. – Vi ja estas sovetiaj homoj... Ni interkonsentu bonvole... Mi diros al vi, jen... kiel al oficiroj... Nur, komprenu, kiel oni diras, rakontu al neniu!

Li elprenis el la aro da dokumentoj la provizan atestilon kaj, almontrante al la noto de la milita provizejo, demandis:

– Vi la deksesan, do, estis en Lido?

– Estis! Kaj kio?

– Je-en! – tiris Aleĥin kaj kun malgaja vizaĝo mallaŭte, konfide sciigis: – La deksesan en Lido, tio... el artileria tenejo malaperis du kestoj da eksplodaĵo!

– Nu, kaj ni kiel al tio rilatas?!

– Estas indiko... ke ili ĝin elportis en dorsosakoj, komprenu – oficiroj... – sciigis Aleĥin. – Kaj forveturigis el la urbo... Kaj por kio – nesciate! Ne estas indikoj! – Li en perplekso dismovis la manojn. – Eble, por fiŝkapti per ĝi, sed eble – por ponton eksplodigi!

– Ja kia absurdo! – levante la ŝultrojn, indigne ekkriis la kapitano. – Ni estis en neniu tenejo!

– Kiu do tion scias?.. Kaj leĝo postulas ordon... – suspiris Aleĥin. – Ni interkonsentu libervole... Vi ja estas sovetiaj homoj... Estas ordono... Kaj mi plenumas mian devon... mi petas, tio... montri por pririgardo viajn dorsosakojn...

– Mi devas deklari kun plena respondeco, – firme diris la kapitano, – ke ni ne estis en Lido en ajna tenejo, ne prenis kaj ne scias pri ajna eksplodaĵo kaj ne deziras, ke oni nin priserĉu! Kategorie!

– Tiam vi devos veturi kun ni en la militpolicejon, – per decida voĉo anoncis Aleĥin. – Vi ja tutegale, tio... veturos en Lidon... Ni en Ŝiloviĉo havas aŭton. Tie en la kargujo estas soldatoj, sed por vi ĝuste troviĝos loko... Mi petas, jen... – Turniĝinte, li almontris per la mano en la direkto de Ŝiloviĉo, proponante al la tri oficiroj iri antaŭen, kaj klare eldiris la konvencian frazon: – Estu afablaj!

– Bonvolu! – La kapitano dum kelkaj momentoj silentis morne kaj koncentrite, kvazaŭ decidante ion; en tuta lia figuro, vizaĝo kaj voĉo senteblis plena memrego, certeco pri siaj agoj kaj praveco. – Do... se tio vin tiel interesas – bonvolu!.. Priserĉu!.. Sed bonvolu fari vi mem!.. Bedaŭrinde, ni ne havas tempon por veturi kun vi. Ni ankoraŭ havas aferojn en tiu ĉi regiono, – klarigis li sian neatenditan decidon. – Sed mi plendos! Kaj vi ne restos senpuna!.. Donu!..

Li paŝis post la dorson de la leŭtenanto kaj helpis al tiu demeti la dorsosakon. Ĉe tio li prenis ne la ŝultrajn rimenojn kaj ne la malsupron, sed la laĉon, stringantan la supron, prenis tiel, ke la dorsosako sub sia pezo streĉis la nodon sur la laĉo.

Aleĥin ŝajnigis, ke ne rimarkis tion, kaj, redonante, senvorte etendis la dokumentojn; la kapitano prenis ilin kaj, ne disdonante al siaj kamaradoj, ŝovis la tutan aron en sian poŝon.

Kaŭriĝinte, Aleĥin malstreĉis maŝon el la ŝultraj rimenoj de la dorsosaka kolo kaj penis malligi la nodon sur la laĉo.

Tiam la ĉefleŭtenanto same demetis sian dorsosakon kaj, preninte ĝin ĝuste same je la laĉo, mallevis sur la herbon apud la unua. Kaj tuj kvazaŭ hazarde nehaste moviĝis je du paŝoj maldekstren tiel, ke li iĝis inter Aleĥin kaj la embusko. Post sekundoj la leŭtenanto transpaŝis dekstren. Tiamaniere ili duonronde ĉirkaŭis Aleĥin-on kaj la subkomandanton. Tio estis iliaj unuaj memstaraj agoj, sen evidenta iniciato aŭ komando de la kapitano, dum la tuta tempo de la kontrolado.

– Estu afablaj... – ĵetinte al ili rigardon demalsupre, denove prononcis la konvencian frazon Aleĥin, – ekstaru sur vian lokon!

– En kio estas la afero?.. Sur kian lokon?

– Estu afablaj, – ankoraŭfoje ripetis Aleĥin, – ekstaru sur la lokon! – Li rektiĝis kaj almontris per la mano al la herbo je metro antaŭ si.

Sub lia obstina peza rigardo la leŭtenanto post paŭzo ekstaris sur la antaŭan lokon.

– En kio estas la afero? – turnis sin la kapitano al Anikuŝin, sed tiu, kvazaŭ ne aŭdante, rigardis malsupren al la dorsosakoj kaj eĉ ne levis la okulojn.

– Vi, eble, ankoraŭ starigos nin en atentopozon? – kun indigno demandis la ĉefleŭtenanto, plu starante tie, kien li transiris.

– Se necesos – mi starigos! – promesis Aleĥin, malsimpatie rigardante al lia vizaĝo. – Ni estas oficiroj de la militpolico... vidu... plenumantaj oficajn devojn! – ekscitite ekkriis li; ronda makzelmuskolo vidiĝis kaj ekmoviĝis sur lia dekstra vango. – Mi diras – ekstaru sur la lokon!

Kaj ĉar la ĉefleŭtenanto ne intencis obei, Aleĥin per decida movo malbutonis la pendantan sur lia ventro pistolujon kaj eltiris la «TT».

– Ekstaru, kiel vi staris! – subite per nelaŭta, firma voĉo ordonis la kapitano al la ĉefleŭtenanto, kaj tiu malvolonte paŝis dekstren, sur la antaŭan lokon.

Aleĥin, paŭzinte sekundojn, kun obstina malbonkora vizaĝo ŝovis la pistolon en la pistolujon kaj denove ekkaŭris.

...Finfine, la laĉon, stringantan la supron, en tiu ĉi okazo eblus simple distranĉi per tranĉilo, sed li decidis peni malligi la nodon per la ungoj aŭ eĉ per la dentoj: lia estado malsupre, en la fleksita pozo, kun la kapo klinita super la dorsosako, pleje konformis al tio, kio estis nun atendenda.

Malantaŭ la avelaj arbustoj Blinov laŭ ekzemplo de Tamancev levis sian «TT» kun la paftubo supren sur la nivelon de la interspaco en la foliaro kaj metis la fingron sur la ellasilon.

Venis la kulmina momento de tio, kion la serĉistoj de la milita kontraŭspiona servo nomis «embusko kun viva logaĵo kaj sekurigo». 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.