La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Poljakov responde al n-ro ...... de 13.08.44.

1. La longo de la labora ondo de la sendilo, serĉata laŭ la afero „Nemano“, konformas al unu el diapazonoj de radiokomunikado de la AK. Krome en la komenco de la dua interkaptaĵo ripetiĝas tri samaj ciferkombinoj, kiuj, eble, estas malĉifreblaj kiel „999“ aŭ „555“. Ekzisto de tiuj signoj antaŭ la teksto ĉe radiokomunikado de la AK-anoj kun la londona centralo respektive signifas: „urĝa“ aŭ „en la proprajn manojn de la ĉefkomandanto“.

2. La Ŝiloviĉa arbarmasivo troviĝas je 140 kilometroj okcidente de la loko de la unua eneteriĝo de la radiostacio, la moviĝo de la sendilo konformas al la direkto de moviĝo de restaj grupoj de germanoj, penantaj tra arbaroj kaŝe atingi la frontlinion.

Sciigu, ĉu Vi konsideris tiujn cirkonstancojn ĉe plenumado de serĉaj aranĝoj.

Pri progreso de la serĉado raportu ĉiun diurnon.

Ustinov»

Noto per «AF»

«Moskvo, al Ustinov

Responde al n-ro ...... de 14.08.44.

La cirkonstancoj, pri kiuj Vi atentigas nin, estis pli frue jam konsideritaj de ni, kaj ĉiuj organoj de la kontraŭspiona servo de la fronto estas orientitaj pri ambaŭ versioj.

Poljakov»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.