La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5. Staĝanta purigisto, gvardia leŭtenanto Andreo Blinov

Tiu ĉi arbaro kun mallarĝaj, surkreskitaj padoj kaj grandaj areoj da netrairebla densejo iuloke aspektis sovaĝe, sed tute ne estis neirita, kia ĝi ŝajnis ekstere, – ĝi estis sufiĉe malpurigita kaj ruboplenigita de la milito.

Putriĝintaj kadavroj de germanoj en uniformo de diversaj trupspecoj, kestoj kun municioj kaj soldataj tornistroj, flaviĝintaj pecoj de ĵurnaloj, presitaj per gotika tiparo, kaj malplenaj skatoloj de cigaredoj, flaskoj kaj gameloj, boteloj de rumo, rustiĝintaj fusiloj kaj mitraletoj sen kulasblokoj, forbruligita motorciklo kun kromĉaro, bombokanono sen celilo kaj eĉ germana longpafa kanono, nesciate kiel entrenita en arbaran profundon, – tio kaj multo alia renkontiĝis sur la vojo al Andreo.

Ĉio ĉi evidente ne havis rilaton al tio, kio lin interesis, – li preteriradis, ne haltante.

La sola afero, kiu por minuto retenis lian atenton en la unua duono de la tago, estis malnova, malkomponiĝinta kadavro en duone putriĝinta subvesto, kun ŝirpeco de dika ŝnuro ĉirkaŭ la kolo. Evidente pendumito aŭ strangolito – kiu?.. de kiu?.. pro kio?..

Tian abundon de fungoj kaj beroj, kiel en tiu senhoma arbaro, Andreo ankoraŭ neniam vidis. Kolombokoloraj kampoj de mirteloj, malhelaj, tromaturaj fragoj, probable, nekredeble dolĉaj – li ne plukis eĉ unu, ĵurinte manĝi ĝissate nur post kiam li ion trovos.

Tamen freŝaj – de diurna aĝo – spuroj de homo en tiu arbaro ne estis. Estis nek premspuroj de piedoj, nek disŝirita araneaĵo, nek restaĵoj de manĝaĵo aŭ lignofajro, nek fleksitaj aŭ premitaj tigoj, nek freŝe rompitaj branĉoj, nek aliaj spuroj – nenio.

Super la arbaro kaj kvazaŭ super la tuta tero staris superba kvieto. En la varmega palblua ĉielo ne aperadis eĉ nubeto. Tuj kiam li trafadis sub la sunon, varmegaj radioj ardigadis la kapon, bruligadis tra la uniforma ĉemizo la ŝultrojn kaj la dorson.

En la tagmezo, sidiĝinte por kelkaj minutoj en ombro sur bordo de rojo, Andreo manĝis pecon de konservita kolbaso kun peco de nigra pano, trinkis, lavis la vizaĝon kaj, revindinte la piedĉifonojn, daŭrigis la serĉadon.

Pri minoj li ne forgesadis eĉ por minuto, sed ili renkontiĝis al li nur en sola loko – ĉe disforkiĝo de arbaraj vojoj.

Li el distanco rimarkis makulon de sekiĝinta, flaviĝinta herbo, ampleksan je granda naztuko. Alirinte, li kutime kuŝiĝis apude, demetis herbotapiŝon, singarde disfosis la grundon, palpserĉis per la fingroj ĉe flankoj de la kaveto kaj malsupre – post du minutoj la «saltmino», ordinara germana kontraŭpersona «S-34», senigita je la eksplodigilo, elŝraŭbita de Andreo, kuŝis trans arbusto.

Li pasis ne pli ol dudek metrojn, kiam ekvidis antaŭe sur la verda herba fono saman flavan makulon.

La hieraŭan instrukcion li neniom bezonis. En la regimento en la Smolenska kaj Vitebska regionoj li senŝargigis centojn, aŭ eble, milojn da tiaj minoj kun eksplodigiloj de prema kaj streĉa efiko, ordinarajn kaj kun ĉiaj «surprizoj». Li povis sendanĝerigi ilin en mallumo, kun fermitaj okuloj kaj estis faranta tion nun, post la ok horoj da senrezulta irado en la arbaro, kun sento de rimarkebla kontentiĝo. Li estis senŝargiganta la kvaran, kiam li pensis: por kio li faras ĉion ĉi? kial?

Se tie, en la avano, forigitaj minoj estis indikilo de batala agado de la plotono kaj de li mem kiel komandanto, do ĉi tie ili neniun interesis, ĉar ne havis rilaton al la afero – al la serĉata radiostacio kaj agentoj. Ili estis nur specifaĵo de la loko, kie estis plenumata la serĉado.

Kaj, pensinte pri tio, li ne plu malŝparis por ili tempon kaj la du lastajn simple markis per branĉoj, kaj ne senŝargigis.

Kaj li plu paŝadis, persiste movante la piedojn en densa laporiĉa herbo. Traŝiriĝante tutkorpe, li ĉiuminute deklinadis per la manoj branĉojn, ŝiradis per la arda vizaĝo araneaĵon, penetradis sub malsupraj branĉegoj. Strebante nenion preteratenti, li senĉese turnadis la kapon, pro kio doloris la kolo. La pistolo, iĝinta nekutime peza, estis tiranta la poŝon kaj frotanta la femuron, la humidaj pro ŝvito ĉemizo kaj pantalono estis algluiĝantaj al la korpo, arde brulis en la botoj la lacigitaj piedoj.

Li, same kiel liaj kamaradoj, dum semajnoj devis dormi po kvar aŭ kvin horoj en tagnokto. Tiu konstanta nesufiĉa dormado forkonsumadis eĉ la elteneman Tamancev-on; kaj Andreo fojfoje litere estis falanta. Kaj nun li estis en tiu aĉa stato, kiam oni deziras nur dormi: fali en ajna loko kaj dormi, dormi kaj dormi. Kun peno superante sin, stumblante per la lacaj piedoj al ie nudiĝintaj radikoj, li estis persiste paŝanta sur tiel similaj inter si surkreskitaj padetoj...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.