La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

15. Necesos ilin determini...

Ne ĝisirinte Ŝiloviĉon, Andreo turnis sin de la arbarrando maldekstren, kie super bosketo estis leviĝanta malpeza fumeto. Baldaŭ tra arbustaro li distingis kaŝitan arbarkampeton, nigriĝintan kaldronon super lignofajro kaj la fortikan figuron de Ĥiĵnjak kun supĉerpilo en la mano. Sur la herbo apud la lignofajro prete staris puraj aluminiaj bovloj. Nek Aleĥin, nek Tamancev ankoraŭ ĉeestis, kaj Andreon tio tre afliktis.

Forirante de la bieneto, li hastis ĉi tien, por sciigi pri la oficiroj, kaj poste, kiel li esperis, ĉio estus farata laŭ bontrovo de Aleĥin aŭ Tamancev. Andreo mem ĉe tuta deziro ne povis determini, kiomgrade tiuj oficiroj prezentas intereson kaj ĉu necesas okupiĝi pri ili. Tamen Aleĥin kaj Tamancev ankoraŭ ne revenis, kaj rezultis ĝena situacio.

Preninte en la aŭto binoklon, Andreo eliris tra arbustoj al kamporando kaj kuŝiĝis sub avelujo. Rekte antaŭ li per larĝa strio sterniĝis neprisemita kampo, dekstre videblis ŝoseo, maldekstre – la arbarrando.

Sur la ŝoseo de tempo al tempo preterveturadis aŭtoj, ŝarĝitaj per municioj, kestoj kaj sakoj kun nutraĵoj. Obtuzmuzela traktoro malrapide trenis grandampleksan artilerian kanonon; poste de Lido al la nord-okcidento treniĝis pafista regimento.

Kuŝante sub arbusto, Andreo per la binoklo pririgardadis la soldatojn, moviĝantajn laŭ la ŝoseo. En plena batala ekipaĵo, ĉirkaŭpendigitaj per mitraletoj, malgrandaj sapeistaj fosiletoj, zonaj sakoj kaj kun dorsosakoj malantaŭ la dorsoj, ili paŝadis roto post roto, per kolono el kvar kolumnoj, egalmezure kaj nehaste.

Kie ili estos post semajno?.. Trans Mariampolo, ĉe Ŝaŭlajo, aŭ eble, apud Suvalko?..

Andreo rememoris la karan gvardian regimenton, en kiu li tramilitis ĉirkaŭ jaron kaj kie li konis preskaŭ ĉiujn oficirojn, multajn serĝentojn, soldatojn; rememoris la batalantojn de sia plotono. Kie ili estas nun?..

«Nun nur iri kaj iri... Al la Okcidento!.. Sed kion mi faras ĉi tie? Serĉas kaj kolektas cigaredstumpojn...»

Angora tristo ekregis Andreon. La lasta ĉaro de la regimenta trajno kaŝiĝis trans la vojturno, kaj la ŝoseo provizore malpleniĝis, kaj Andreo en malgaja rigidiĝo plu kuŝis, mallevinte la binoklon kaj direktinte la okulojn for...

Li rekonsciiĝis, aŭdinte sur la arbarkampeto voĉojn de Aleĥin kaj Tamancev, kaj retrorigardis. Tamancev estis aliranta al la lignofajro per rapidaj risortaj paŝoj tiel facile kaj vigle, kvazaŭ li dum la tuta tago dormis ie proksime kaj, ĵus vekiĝinte, estis hastanta al vespermanĝo. Andreo pensis, ke Tamancev nun aŭ post la tagmanĝo ankoraŭ nepre dum ne malpli ol duonhoro trejniĝos pri perforta retenado, pri «balancado de pendolo», pri diversaj saltoj, fintoj kaj transkuroj, ĝis tria ŝvito ellaborados suplecon[17], kaj Andreo kun speciala forto eksentis sian neplenvalorecon.

Necesis leviĝi kaj aliri. Liberigante la rigidiĝintan manon, Andreo turniĝis sur flankon kaj ĉe tio nevole movis la rigardon maldekstren. Tra la kampo de la arbaro al la ŝoseo, je ĉirkaŭ ducent paŝoj for de Andreo, estis irantaj du homoj. Andreo aŭtomate alportis la binoklon al la okuloj kaj rigidiĝis pro neatenditeco, kaj en la sekva momento deŝoviĝis malantaŭ la avelujon: tio estis ĝuste tiuj oficiroj, kiujn li vidis antaŭ horo en la bieneto ĉe la arbarrando. Ĉe tio – li tuj rimarkis tion – ili ne kunhavis la dorsosakon!

– K-kamarado k-kapitano, ĉi tien! – turniĝinte, emocie vokis Andreo. – U-urĝe!

Aleĥin aliris kaj, preninte la etenditan al li binoklon, ekstaris malantaŭ la arbusto apud Andreo; tuj ĉi tie aperis Tamancev.

La oficiroj kun kunmetitaj kapotoj en la manoj estis irantaj tra la kampo, interparolante pri io. Andreo haste rakontis, kiel li ekvidis ilin en la bieneto, kiel ekbojis la hundo kaj li estis devigita retiriĝi. Trifoje li menciis pri la dorsosako.

– Kiu do aliras al hundo de subventa flanko?! Ŝlemilo!.. – kraĉis Tamancev. – Ili eliros al la ŝoseo kaj signalos por petveturo, – supozis li, transpaŝante inter avelujoj kaj singarde deklinante branĉon per la mano.

En tiu momento la irinta maldekstre larĝŝultra kapitano turnis sian rondan vizaĝon al la vilaĝo, kaj tiam Aleĥin per la binoklo, kaj Tamancev per siaj malproksimvidaj okuloj sukcesis distingi ĝin.

– Mi lin, ŝajne, vidis en Lido, – malcerte eldiris Aleĥin.

– Mi preferus neniam ilin vidi! – kun emocio diris Tamancev. – Mi manĝi deziras, ĉu vi komprenas, manĝegi! Kaj nun necesos ilin determini!

Li estis prava. Aleĥin silente rigardis en la binoklon. La oficiroj troviĝis jam je ĉirkaŭ kvindek metroj for de la ŝoseo.

– Kion ni pensas?! – pufigante la naztruojn, malpacience kaj malkontente ekkriis Tamancev. – Necesas veturi post ili!

Elirinte al la ŝoseo, la oficiroj transsaltis la ĉevojan fosaĵon kaj ekstaris sur la plej proksima al la kontraŭspionoj vojrando, laŭ ĉio, intencante kapti aŭton por petveturo. Observante ilin per la binoklo, Aleĥin dum ankoraŭ kelkaj sekundoj silentis.

– En la aŭton! – finfine ordonis li. – Ni veturas.

Tamancev kaj Andreo ĵetiĝis tra arubstaro al la kamioneto. Ĥiĵnjak, nenion konjektante, kun la supĉerpilo en la manoj staris ĉe la lignofajro kaj zumis ion nelaŭte.

– Pretas, – ne turniĝante, sciigis li.

– Motoron! – komandis Tamancev. – Ni ekveturas!

Mallevinte la malantaŭan mureton, li kaj Andreo estis haste enĵetantaj la aĵojn en la kargujon. Ĥiĵnjak dum ioma tempo rigardis sen kompreno, poste alkuris al la aŭto, startigis la motoron kaj, rapide reveninte, embarase ekstaris ĉe la lignofajro. Tamancev, forpuŝinte lin, kaptis la kaldronon kaj per decida movo elverŝis la tutan grasan fumantan likvaĵon sur la fajron.

– Buljono!

– Al diablo! – sakris Tamancev, surverŝante la lignofajron per akvo. – Sur la lokojn!

Glitante inter arbustoj, li ĵetiĝis al la kamporando – post duonminuto elkuris kaj sciigis al Andreo:

– Ili sidiĝis en aŭton! «ZIS» I 1-72-15...

Post li el la avelejo elsaltis Aleĥin. Tamancev kaj Andreo kvazaŭ laŭ komando samtempe ekgrimpis en la kargujon.

– Vi restos! – ordonis al Tamancev la kapitano. – Pririgardu la spurvojon: sur plugejo devas esti bonaj premsignoj... Komunikado en la urbo – tra la militpolica komandanto...

Li ensaltis en la stirejon, kriinte al Ĥiĵnjak:

– Al Lido!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.