La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

19. Vespere kaj nokte en la urbo

Dum Aleĥin estis konversacianta en la terkabano kun Boriskin, Tamancev elturniĝis penetri en la aŭtejon, kie staris la «ZIS» kun elrompita muro, kaj litere antaŭ la okuloj de la gardostaranto priserĉis la stirejon kaj la kargujon de la aŭto, ne forgesinte ĵeti rigardon sub la benkon kaj en keston por instrumentoj. Sur la fundo mem sub oleitaj ĉifonaĵoj li trovis sukeron, ĉirkaŭvolvitan per ĉifono, pensis, ke ĝi, probable, estas ŝtelita, sed ion prezentantan intereson por la afero li ne sukcesis trovi.

La peco de ĵurnalo, kiu estis donita al Boriskin «por fumi», evidentiĝis ŝirpeco de hodiaŭa numero de lida ĵurnalo «Antaŭen».

Evidente, la nekonatoj, rimarkitaj de Blinov, matene elveturis el Lido; kaj vespere ili revenis en la urbon kaj eliris apud la militpolicejo. Restis determini ilin inter oficiroj, vizitintaj la militpolicejon post la deknaŭa horo, kaj ankaŭ loĝantajn apude, – la afero ŝajnis klara kaj simpla.

La komandanto de la urba militpolicejo, maldika, kun kaviĝintaj vangoj, mornaspekta majoro, konis Aleĥin-on jam de la kvardek unua jaro, laŭ la bataloj ĉe Moskvo, kaj ĝojis helpi. Li alportis registrolibrojn, kaj Aleĥin elskribis kvar oficirojn el tiuj, kiuj loĝis apude aŭ vizitis la militpolicejon dum la lasta horo kaj duono kaj laŭ informoj havis ioman similecon kun la razkapa kapitano kaj lia kamarado. Tamancev-on Aleĥin tuj sendis al la stacio.

Vokitaj laŭ ordono de la komandanto el loĝejoj oficiroj (tri, unu ne estis trovita) estis nerimarkeble montritaj al Aleĥin kaj Andreo: la homoj, interesantaj tiujn, inter ili, ve, ne troviĝis...

Kaj entute en la urbo, laŭ sciaĵoj de la militpolico, loĝis en privataj loĝejoj pli ol kvincent oficiroj el diversaj trupunuoj kaj ĝis ducent oficvojaĝantoj.

– Jen, rigardu. – La majoro, elpreninte el la gardoŝranko, dismetis sur la tablo planon de Lido kun indiko de trupunuoj, dislokitaj en la urbo. – Malfacileco estas en tio, ke la urborandoj estas fiksitaj al trupunuoj. Tio estas iliaj kantonmentaj distriktoj... En la Norda urbeto kaj en la Suda, – li almontris per la fingro sur la mapo, – estas propraj militpolicejoj. Kaj ni plenumas nur ĝeneralan kontrolon. Iliaj registradoj estas aĉaj, kaj efektive kontroli estas diable malfacile!

Aleĥin leviĝis: sur la strato malheliĝis, necesis hasti, en la militpolicejo li ne plu havis aferojn.

– Mi noktas ĉi tie, – diris, adiaŭante, la majoro. – Se mi necesos – voku min.

* * *

– Ili estas ie ĉi tie, en la urbo, – rimarkis Aleĥin, kiam li kaj Andreo eliris sur la straton.

– Sed eble la ŝoforo mensogas? Eble, li elaŭtigis ilin ĉe la stacio, ili forveturis, kaj ni serĉos vane?

– Mi ne pensas tiel. Ili petis halti ĉe la militpolicejo, kaj ĉu ili eniris tien aŭ ne, li ne vidis kaj ne diris. Ni serĉos en la urbo.

Aleĥin dividis la urbon en sektorojn: por si li prenis la stacion, la apudan distrikton kaj la elveturejon laŭ la Varsovia strato en la direkto de Grodno; al Tamancev li taskis la sud-orientan parton de la urbo kaj la elveturejon al Molodeĉno; al Andreo – la kontrolejon ĉe la elveturejo el Lido al Vilno kaj najbarajn stratojn.

...Post la deka horo stratoj senhomiĝis: venis nokta elirmalpermeso. Sed Andreo plu iradis kaj iradis, fiksrigardante en mallumo malmultajn pasantojn – plej ofte militistojn, – streĉite observadis unuopajn aŭtojn, kiuj haltadis ĉe la kontrolejo.

...En la stacio – en ejoj, sur la pasaĝerkajo, en ĉiuj anguloj – Aleĥin pririgardis kaj konis jam ĉiun. En barako por militservantoj kaj en agitejo oni dormis sur la planko, sur benkoj kaj sur tabloj, turmentiĝante pro varmega sufokeco kaj ronkante. Novaj pasaĝeroj post la noktomezo ne aperis.

Deĵorantoj de la kontrolejo foriris je la unua horo de nokto, kaj tre maloftaj aŭtoj traveturadis sub la levita al la ĉielo bariero senhalte. Limantaj la stacion stratoj ŝajne formortis: la plej proksima pasaĝera trajno, kiel oni diris al Aleĥin en la militpolicejo, devis veni nur matene.

...Post la tria horo, apenaŭ movante la krurojn pro laco, Andreo ĝisiris la loĝejon, kie engastiĝis Ĥiĵnjak kun la aŭto, demetinte la rimenon kaj la botojn, falis sur larĝegan lignan liton kaj, apenaŭ tuŝinte per la vango la kusenon, jam dormis ŝtonan dormon. Li ne aŭdis, kiel Tamancev, reveninte kolera kaj malsata, serĉadis en mallumo ion por manĝi, insultadis duonvoĉe kaj grumbladis, ĝis kuŝiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.