La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

70. Ni agos kune

Trans Ŝiloviĉo post maldekstra turno Andreo ordonis al Ĥiĵnjak malrapidigi la aŭton kaj komencis vidserĉi la orientilojn, sciigitajn de Aleĥin. La grandan malnovan ŝedon li ekvidis elmalproksime, kaj iom poste ankaŭ la du kunkreskiĝintajn kverkojn; de ili necesis, moviĝante strikte perpendikulare, aliri nerimarkeble al tiu loko sur la arborando, kie en la arbaron estis enprofundiĝanta surkreskita vojo.

Tuj kiam ili atingis tiujn arbojn, Andreo frapis al la malantaŭa vitro de la stirejo.

– N-ni d-deiras! – diris li kaj, ne atendante, kiam la kamioneto haltos, desaltis sur la vojrandon.

La subkomandanto leviĝis kaj nehaste elsaltis el la aŭto; dum la tuta vojo li ne diris eĉ vorton.

Ŝovinte la kapon en la stirejon, Andreo laŭ indikoj de Aleĥin ordonis al Ĥiĵnjak veturi antaŭen al Kamenko kaj esti tie ĝis la deksesa kaj tridek, kaj je la deksepa horo reveni kaj atendi kun la aŭto ie ĉi tie, sed al la malnova, forlasita ŝedo, kiun ili ĵus preteris, neniuokaze proksimiĝi – pri tio speciale avertis Aleĥin.

Dum Andreo estis instrukcianta Ĥiĵnjak-on, la subkomandanto, ekzercante la rigidiĝintajn krurojn, deiris je deko da paŝoj malantaŭen, pririgardis sian kostumon, alĝustigis la faltojn sur la pantalono kaj metis la manojn post la dorson.

– Ni iru, – diris al li Andreo. – N-nur t-tute n-nerimarkeble...

– Kion signifas nerimarkeble? Ĉu mi kuŝiĝu kaj rampu sur la tero? – subite per forta melodia voĉo sarkasme demandis la kapitano.

– Se n-necesos... – ruĝiĝinte, eldiris Andreo kaj eksentis en tiu minuto, ke li tute konsentas kun la rilato de Tamancev al la alkomanditoj.

Ili direktis sin tra arbustoj al la arbaro, kaj la subkomandanto zorgis ne verdigi kaj ne ŝiri per iu branĉeto sian admirindan novegan kostumon, kaj Blinov, ne malpli multe zorgigita de tute aliaj aferoj, de tempo al tempo haltadis kaj, signinte al li – almetinte la fingron al la lipoj, – streĉite aŭskultadis.

Sur la vojo evidentiĝis granda arbarplaceto, kaj, por ne eliri sur malfermitan lokon, ili devis fari nemalgrandan ĉirkaŭvojon. Poste arbustoj tute finiĝis, ili troviĝis je ĉirkaŭ kvindek metroj de la loko, indikita de Aleĥin, sed de la arbaro ilin estis disiganta strio da malalta, sub la zono, arbustetaro, ĉirkaŭiri ĝin ne eblis: ĝi tiriĝis al ambaŭ flankoj kiom povis atingi rigardo, kaj Andreo penis kompreni, kiel transiri ĝin nerimarkeble.

– N-necesos r-rampi... – post ioma meditado ĉagrenite diris li kaj en la sama momento ekvidis, kiel sur la placeto en interspaco de la foriranta en la densejon vojo neatendite, kvazaŭ el sub la tero, aperis Aleĥin. Ne elirante al la malfermita loko, li estis alvokanta ilin per energiaj gestoj – rapide ĉi tien!

Kiam, trairinte la arbustetaron, ili trafis ĉe lin, sub kovron de arboj, li, pririgardante la subkomandanton, afable prezentiĝis:

– Kapitano Aleĥin... Ĉu vi estas el la militpolico?

– Asistanto de la urba komandanto! – kun digno precizigis la kapitano.

– Mi tre ĝojas... Ni agos kune.

Andreo komencis klarigi, kial ili malfruiĝis, sed Aleĥin haltigis lin. La subkomandanto tiutempe prenis el la poŝo skatolon da vera «Kazbeko», kian Andreo ne vidis, verŝajne, ekde la komenco de la milito, prenis cigaredon kaj, moligante ĝin per la fingroj, per neglekta gesto etendis la skatolon al Aleĥin.

– Ne, dankon! – rifuzis Aleĥin.

Andreo ial pensis, ke la subkomandanto ankaŭ al li proponos cigaredon, tamen tio ne okazis. La kapitano mallevis la skatolon en la poŝon, frapis per la cigaredingo la rozkoloran poluritan ungon de la dikfingro kaj, trovinte post tio, ke la fajrilo restis en la malnova uniformo, ĵetis demandan rigardon al Aleĥin, kaj tiu komprenis ĝin.

– Koĉjo, – turniĝante malantaŭen, diris li, – alumetojn.

El avelarbustaro flanke de la placeto elflugis ĵetita per ies forta mano alumetujo kaj falis apud la oficiroj. Kiu estas Koĉjo, Andreo ne sciis, sed komprenis, ke tiu, evidente, estas gvatanta: observas alirojn de la ŝoseo al la arbaro.

Levinte la alumetujon, Aleĥin bruligis alumeton kaj etendis ĝin al la subkomandanto. Poste, avertinte, ke paroli en la arbaro oni rajtas nur flustre, komencis klarigi, kion konkrete ili devas fari.

– Kiel vi scias, – diris li duonvoĉe al la kapitano, – estas serĉata grupo, prezentanta grandan danĝeron por la Aganta armeo... Laŭ ekzistantaj supozoj, ili povas hodiaŭ en la dua duono de la tago aperi ĉi tie, en la arbaro. Sur vojoj de ilia ebla moviĝo ene de la masivo estos aranĝitaj embuskoj – en unu el ili ni partoprenos... Nia tasko: kontroli en aspekto de militpolica patrolo, en certaj kondiĉoj, – substrekis Aleĥin, – ĉiujn irantojn preter ni sur tiu vojo...

– Kion signifas – «en certaj kondiĉoj»? – demandis la subkomandanto.

– Embusko kun sekurigo. Sur la loko vi ĉion komprenos... Sinsekvo de la kontrolo: unue bazajn dokumentojn – identigajn kartojn kaj vojaĝordonojn. Poste duagradajn: soldajn kaj ekipajn libretojn, proviantan atestilon, eble, dokumentojn pri dekoracioj kaj aliajn dokumentojn... Post tio necesas konatiĝi kun enhavo de dorsosakoj de la kontrolatoj aŭ de aliaj pakaĵoj...

– Kion signifas «konatiĝi»?.. Ĉu vi volas diri – priserĉi? – redemandis la subkomandanto.

– Ne. Tiel diri mi ne deziras, kaj fari des pli. Tion necesas peni eviti. Ni petos ilin mem montri siajn aĵojn por pririgardo.

– Do, libervola priserĉo... Kaj kio pri leĝeco?.. Ĉu tio estas permesita?

– Jes, permesita... Tio estas neceso... Mi havas oficialajn ordonojn, – singarde rimarkis Aleĥin.

«Sed mi ne havas tiajn ordonojn», – deziris deklari la kapitano, tamen ne diris tion, sed demandis:

– Kia estas mia rolo? Kion mi persone devas fari?

– Kion fari?.. Vi prezentiĝos oficiale – diros vian postenon kaj familinomon – kaj petos montri dokumentojn por kontrolo. Vi estas invitita, por ke ni vere aspektu kiel militpolica patrolo. – Aleĥin ridetis. – Se ili konas vin laŭvide – kaj tio ne ekskludeblas: ili estis en Lido, – ĉio aspektu plejeble versimile. En la momento de la kontrolo ili devas esti konvinkitaj, ke ili havas aferon kun militpolica patrolo kaj ke ni estas nur du.

– Versimile... – La kapitano iomete subridis, per solaj lipoj. – Tamen oficirajn patrolojn oni sendas nur en la limoj de la urbo.

– Pri tio scias nemultaj. Kaj krome, ekzistas esceptoj: elveturoj al akcidentoj, celaj kontroloj kaj tiel plu. Tial tio ne estas grava... – Aleĥin ĵetis rigardon al la kapitano kaj daŭrigis: – Do, ni kontrolas la bazajn dokumentojn, poste duagradajn, kaj poste ankaŭ la aĵojn...

– Ĉu tio estas mia devo?

– Ne. Vi kiel estro de la patrolo proponos al ili prezenti por pririgardo dorsosakojn aŭ valizojn – kion ili havos – kaj montri ties enhavon. Ĉion ceteran faras mi. Kaj vi devas sekurigi kontraŭ ebla atako, same kiel vi devas fari ankaŭ ĉe militpolica kontrolo. Sur la loko mi montros ĉion detale...

– Vi diris, ke ni estos duope, sed la leŭtenanto? – La subkomandanto almontris per rigardo al Blinov.

– Li ne estos kun ni. Li devos sekurigi el distanco, el la embusko. Kaj ni estos duope. Jes, mi devas vin averti: dum la kontrolo ekde la unua minuto kaj ĝis la fino mem necesas ekstrema atento kaj singardemo...

– Mi scias, – sulkiĝis la kapitano. – Oni jam diris al mi.

– Eble, mi en io ripetiĝas, sed mi devas klarigi al vi... La celo de niaj penoj estas preni ilin ĉe krimo aŭ devigi malkovri sin... Ĝuste tial ni uzas kontrolon kun sekurigo el embusko... Por kio tio estas farata?.. Komprenu, ĉe kapto de malamiko okazas ankaŭ tiel – nek priserĉo, nek postaj pridemandoj donas ion ajn...

– Koncerne de priserĉoj kaj pridemandoj, – subridis la subkomandanto, – vi, sendube, scias pli bone...

– Kial mi avertas vin pri neceso de maksimuma singardemo? – daŭrigis Aleĥin, kvazaŭ ne rimarkante la sarkasman replikon de la kapitano. – Mi kaj vi estos siaspeca viva logaĵo... Komprenu, ili vidas antaŭ si nur du homojn, kaj pri tiuj, kiuj estas en la embusko, ili eĉ ne suspektas... Tie estas senhoma loko... Tial ni kvazaŭ provokas ilin, kreas al ili kondiĉojn por malkovri sin, montri sian veran esencon...

– Kaj kiel... en kio ĝi povas montriĝi?

– Se tio estas malamiko, plej probable ili penos mortigi nin.

– Jes, ne tre agrabla perspektivo, – kun rideto rimarkis la subkomandanto. – Sed ĝi ne estas originala: en milito oni mortigas – tielas la vivo!.. Mi komprenis miajn devojn... Al mi nur ne klaras unu afero... Ni supozu, preter nia embusko iuj iras... Kaj ni... vi ilin priserĉas... Kaj se ili estas tute ne tiuj, kiujn vi bezonas?.. Se tio estas honestaj sovetiaj homoj? Tiam kio?

– Ni devos pardonpeti.

– Ĉu nure?

– Kaj kion ankoraŭ ĉi tie eblas fari?

– Mi ne scias. Tio estas jam via specialeco. Mi persone kun tia kontrolo renkontiĝas unuafoje!

La kapitano profunde enspiris cigaredan fumon, kaj ili ambaŭ silentis iom, pensante ĉiu pri sia afero.

...En rilatoj kun alkomanditaj armeaj oficiroj nemalofte okazadis malklaraĵoj, se eĉ ne dubsenceco. Ili estis engaĝataj por plenumo de certaj limigitaj funkcioj, por faro de duagradaj, akcesoraj agoj, kaj sciigi al ili la esencon de la afero ne estis permesite. Por tio ekzistis fundamentaj ne nur formalaj konsideroj, sed tia prisilentado impresis al fieraj kaj memamaj homoj ne tre bone. Venki tion oni penadis per substrekite respekta rilato, ĝuste kion estis faranta en tiuj minutoj Aleĥin.

Li bezonis diri al la subkomandanto ankoraŭ iujn instrukciojn, tamen, eksentinte ties malbonan, sarkasman reagon, li eksilentis, decidinte iom atendi kaj daŭrigi la konversacion sur la vojo aŭ jam sur la loko. Li tuj komprenis, ke la kapitano estas homo kun karaktero, pli ĝuste, kun spitemo, kaj kunagi kun li estos malfacile, kaj kontraŭstarigi al tio eblas nur bonanimecon kaj ĝentilecon, tiom faciligantan rilatojn inter homoj.

Kiam, finfuminte, la subkomandanto ĵetis la cigaredon, Aleĥin, levinte la cigaredstumpon, ŝovis ĝin en grundon sub avelujon. La kapitano rigardis, kunpremis la lipojn, sed diris nenion.

– Koĉjo! – turniĝante, vokis Aleĥin. – Ĉu ni prenos la alumetojn?

– Nu, kion fari kun vi... – pigre kaj kvazaŭ sendezire respondis oni el la arbustoj.

Starante en ioma distanco, Blinov plu fiksrigardis al la kapitano. La subkomandanto estis je duonkapo pli alta ol Aleĥin, multe pli malhela ol li en la haroj, sed pli hela en la vizaĝo – freŝrazita, pura kaj glata – kaj multe pli impona; pri lia svelta, fiera staturo povus envii ajna oficiro. Kaj lia voĉo estis esprimiva, vireca, mirinde agrabla. «Tiaj uloj plaĉas al virinoj, – pensis Andreo. – Kaj ĝenerale faras impreson... Je-es! Kie do mi lin vidis?..»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.