La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

17. Al Lido!

Kiam Ĥiĵnjak tra strateto elveturis sur la ŝoseon, la trituna «ZIS», sur kiun sidiĝis la du oficiroj, jam malaperis el la vidkampo.

La nadlo de la rapidometro de la kamioneto estis tremanta inter ciferoj «40» kaj «50»: rapido por ŝtonpavimo nemalgranda, sed, kiel ŝajnis nun al Andreo, tamen nesufiĉa.

Aleĥin retrokliniĝis en la angulon de la stirejo kaj, ĉirkaŭvolvinte la binoklon per tuko, alpremis ĝin al la okuloj. Ĉe sekva vilaĝo li sukcesis bone distingi la veturantan fore antaŭe «ZIS»-on.

Tio estis trivita trituna kamiono kun malforte distingebla sur la malantaŭa muro numero I 1-72-15. Krom la juna oficiro (la rondvizaĝa kapitano eksidis en la stirejon), en la kargujo de la aŭto estis veturantaj ĉirkaŭ sep civiluloj, juĝante laŭ la vesto, kamparanoj, kaj du soldatoj. Peco de la malantaŭa muro ĉe la maldekstra flanko supre estis elrompita: «Rimarkebla aŭto!»

Baldaŭ ĉe unu el vilaĝoj la «ZIS» haltis; estis videble, kiel la kampuloj demetas sakojn de la aŭto, kaj poste, amasiĝinte ĉe la stirejo, pagas al la ŝoforo. Ĥiĵnjak, por konservi distancon, estis devigita bremsi, kaj tuj kolono da «Studebaker»-oj, ĉirkaŭ dek aŭtomobiloj, devancis la «GAZ»-on kaj ekveturis antaŭ ĝi. Tio neniel konvenis al la kontraŭspionoj: inter la kamioneto kaj la «ZIS» kun rompita muro devis esti – por kaŝo – ne pli ol du-tri aŭtoj.

– Devancu! – ordonis Aleĥin.

Ĥiĵnjak laŭvice devancis kelkajn kamionojn; antaŭ la «GAZ» nun ruliĝis kurta «Willys». Ĥiĵnjak per hupo trifoje petis ĝin moviĝi dekstren, tamen la ŝoforo de la «Willys» plu veturis kiel antaŭe. La vojo, priplantita ambaŭflanke per arboj, estis sufiĉe mallarĝa, kio malfaciligadis devancon, kaj en tiu situacio faris ĝin tute neebla. Sed tamen, elektinte oportunan momenton, Ĥiĵnjak kontraŭ ĉiuj reguloj komencis devancon ĉe la dekstra flanko kaj atingis la «Willys»-on; dum iu momento la aŭtoj estis kurantaj apude flanko ĉe flanko. Sidanta apud la ŝoforo liphara majoro-tankisto ion indigne kriis kaj minacis al Ĥiĵnjak per la pugno. Ĥiĵnjak ne atentis tion, sed la «Willys» elsaltis antaŭen, kaj la ŝoforo, evidente laŭ ordono de la majoro ne cedante la vojon, ree estis rulanta sur la mezo mem. Tra la malantaŭa vitro de la stirejo Andreo vidis, kiel Ĥiĵnjak, ekscitite svingante la manon, diras ion al Aleĥin. Kiel plej multaj spertaj ŝoforoj, Ĥiĵnjak malŝategis rapidan veturadon, kaj des pli vetkuron sur malglata vojo; ordinare trankvila kaj iom flegma, li en tiaj okazoj, ardiĝante, perdadis sinregadon kaj insultegadis.

Ĝis Lido restis kvar kilometroj.

Antaŭe sur fervojpasejo relvojgardistino, dikmalalta virino en senkoloriĝinta indiena kaptuko kaj malnovaj botoj, estis mallevanta striitan barieron.

La «Willys» impetis kaj traglitis sub la stango, kiu plu estis malleviĝanta. Ĥiĵnjak kaj Aleĥin ekkriis el la stirejo ĥore – la virino turniĝis, ŝi havis ruĝan, kun tre helaj brovoj, dormeman vizaĝon. Aleĥin elpafiĝis el la aŭto, elŝirinte de ŝi la ŝnuron, puŝis la barieron supren, kaj sub surdige alarma sirensignalo de lokomotivo la kamioneto, saltinte sur la reloj, transiris la relvojon.

Fore antaŭe ekvidiĝis prilumitaj de nehela vespera suno antaŭurboj de Lido.

Ĥiĵnjak rapide atingis la «Willys»-on kaj ree komencis hupi; la kurta aŭteto, plu ne hastante, estis obstine veturanta en la mezo mem. La vojo iĝis pli larĝa, kaj Ĥiĵnjak, decidiĝinte, neatendite abrupte akcelis kaj laŭ la vojrando mem, apenaŭ ne falinte en la ĉevojan fosaĵon, preskaŭ tuŝe antaŭiĝis al la «Willys».

Nun al li nenio malhelpis, kaj li pelis la aŭton plenrapide. Antaŭ la kamioneto estis kurantaj ŝarĝaŭtoj, antaŭ ili de tempo al tempo videblis la «ZIS» I 1-72-15; en la kargujo sur benko ĉe la stirejo mem profile al la kontraŭspionoj sidis la juna helhara oficiro.

En kontrolejo ĉe enveturo en la urbon ĉe ambaŭ flankoj de la bariero amasiĝis tri dekoj da aŭtoj. Junaj trafikpolicistinoj estis kontrolantaj veturdokumentojn de ŝoforoj kaj tralasantaj aŭtojn vice el unu kaj el la alia flanko. La kamioneto haltis, inter ĝi kaj la «ZIS» kun rompita muro estis ses kamionoj. Ĥiĵnjak tuj eliris kaj ekiris ĉirkaŭ sia aŭto, pririgardante kaj prifrapante la pneŭmatikojn per la piedo; Aleĥin, desaltinte sur la vojrandon, estis observanta, kio okazas antaŭe.

El la alveturinta «Willys» kun minaca aspekto eliris la liphara majoro; li estis ankoraŭ juna, ĉirkaŭ dudek ses jarojn.

Frapetante sin per vergo al la krurumo de la kromitleda boto, li potence kaj malpacience kriis al Ĥiĵnjak:

– Serĝento, al mi!..

Ĥiĵnjak ĵetis demandan rigardon al Aleĥin.

– Eksidu al la stirilo, – ordonis Aleĥin, kaj Ĥiĵnjak, klininte la kapon, enŝoviĝis en la stirejon.

– Kapitano, venu ĉi tien! – tute ruĝa pro furiozo, ekkriis la majoro.

Aleĥin aliris kaj salutis.

– Kiel vi permesas al vi... – sufokiĝante, eldiris la majoro, – devanci leĝeran aŭton... de pli alta rangulo!..

Aleĥin senvorte elprenis kaj montris al li sian ofican legitimilon, pli ĝuste, ties kovrilon kun bosita skribo «Kontraŭspiona servo...».

– Sed mi ja ne sciis, – prononcis la majoro konfuze. – Kredu, kamarado kapitano, mi ne sciis...

– Kaj vi eĉ ne devis scii, – duonvoĉe rimarkigis Aleĥin. – Ekzistas trafikreguloj, devigaj por ĉiuj, kaj necesas ilin plenumi...

Salute almetinte la manon al la viziero, li ekiris antaŭen kaj atingis la kamioneton – la aŭtoj malrapide unu post alia estis moviĝantaj al la bariero.

– Ili foriros... k-kamarado kapitano! – ne eltenis Andreo.

– Ne leviĝu en la kargujo, – ordonis al li Aleĥin kaj rapide direktis sin al la ligna budo de la kontrolejo; li konsciis, ke, ĝis oni kontrolos ses antaŭajn kamionojn, la «ZIS» estos jam malproksime.

Andreo ekvidis, kiel Aleĥin eniris en la malfermitan pordon. Post kelkaj sekundoj al la ŝoforo de la «ZIS», kiun ili gvatis, oni kontrolis la dokumentojn, kaj la aŭto ekiris for de la bariero.

– Turnu maldekstren! – ordonis Andreo al Ĥiĵnjak. – Tuj!

Ĥiĵnjak elveturis maldekstren kaj elturniĝis impete traiĝi al la bariero, sed jam ekmoviĝis vica aŭto, kaj li devis bremsi, sukcesinte, tamen, lastmomente turni dekstren tiel, ke la kamioneto ekstaris diagonale, barinte la vojon. Serĝento-trafikpolicistino kun sunbruna, pro kolero malbeliĝinta vizaĝo, svingante flageton, ĵetiĝis al la kamioneto.

– Kien?! Kien vi ruliĝas?! – per raŭkiĝinta voĉo kriis ŝi.

Kaj antaŭe kaj malantaŭe oni furioze hupis; aŭdiĝis insultaj krioj de indignantaj ŝoforoj. Ĥiĵnjak, malfermetinte la pordeton, metis la piedon sur la piedbreton kaj, ne demetante la manon de sur la stirrada krucaĵo, elŝoviĝis el la stirejo, ĉirkaŭrigardante. En tiu kriza minuto aperis Tamancev – li ĵus alveturis sur preterpasanta aŭto. Pri nenio demandante, li ĉirkaŭkuris la kamioneton kaj ĵetiĝis al renkonta aŭto.

– Reen!.. Reen moviĝu! – farinte ferocan vizaĝon, per tondra voĉo kriegis li al la ŝoforo kaj arogante prezentis sin: – Milita trafikpolico!.. Kion vi faras?! Reen moviĝu!..

Variolmarkita ĉefserĝento, la ŝoforo de la renkonta «ZIS», iom konsterniĝinte pro tia premo, komencis senkulpigi sin, sed Tamancev, malferminte la pordeton de la stirejo, decide flankenigis lin kaj, mem sidiĝinte al la stirilo, lerte forrulis la aŭton malantaŭen kaj dekstren, al la ĉevoja fosaĵo mem.

Tiutempe la trafikpolicistino, ekstarinte antaŭ la kamioneto, estis skoldanta Ĥiĵnjak-on, senduban kulpulon de la ŝtopiĝo, krome ne dezirantan moviĝi malantaŭen, trans la vojrandon, sur la arestan placeton, kiel ŝi postulis.

– Ne bruu! Mi ne havas retroiron! Komprenu, ne havas! – per peteganta baso estis ĵuranta Ĥiĵnjak, per malpura ĉifono viŝante ŝviton de la vizaĝo. – Nu, ne kriu. Ni tuj disveturos.. Kaj por kio oni virinojn al milito prenas?! Pu, diablo! – en kolero kraĉis li.

El la lignotabula budo al la bariero jam hastis Aleĥin kaj masivkorpa, kolera estrino de la kontrolejo.

– Tralasu ilin! – finmaĉante dum irado, kriis ŝi al la trafikpolicistino.

...Rapidi ĝis la vojturno kaj, preskaŭ ne malgrandigante la rapidon, turniĝi dekstren, kien malaperis la «ZIS», estis por Ĥiĵnjak afero de unu minuto, sed antaŭe... antaŭe videblis neniu aŭto...

– Rekten! – ordonis Aleĥin.

La kamioneto trakuris laŭ la strato kelkajn kvartalojn, kaj jen sur unu el stratkruciĝoj sur paralela strateto traglitis «ZIS» kun militistoj en la kargujo. Ĥiĵnjak bremsis tiel, ke Andreo kaj Tamancev estis forte alpremitaj al la antaŭa muro, kaj tuj komencis turni la aŭton malantaŭen, sed Tamancev, transkliniĝinte en la stirejon, kriis:

– Tio estas alia aŭto!

La kamioneto haltis; Aleĥin eliris sur la piedbreton, ŝvitaj roseroj brilis sur lia frunto.

– N-ni t-turniĝu maldekstren, – konsilis Andreo nedecideme, – t-trairu malantaŭen, preter la bazaro kaj al la s-stacio.

– Niaj armeaj botoj, – diris al Aleĥin Tamancev, – kvardek unua kaj kvardek dua mezuroj, amasa produkto, larĝa modelilo... Uzitaj, kun esprimitaj individuaj trajtoj... Kun tiuj premsignoj, kiuj estis ĉe la fonto, certe, estas nenio komuna... Sed determini ilin ni tutegale devos, – celante la oficirojn, rimarkis li. – Oni de ni postulos!.. Kaj kio koncernas la aŭton, mi opinias, ke la «ZIS» estas de la fronta proviantejo. Ĉu vi scias, apud la stacio estas ĉirkaŭbaritaj staploj?

– Ankaŭ mi pensas, ke la «ziseto» estas de la proviantejo, – ne tute certe konfirmis Ĥiĵnjak.

– Kial do vi antaŭe silentis?

– Mi ne povas garantii. Kaj vi ja la homojn bezonas, sed ne la aŭton, – diris Ĥiĵnjak komprene. – Kaj ili, eble, eliros, kaj tiam...

– Returnu malantaŭen! Al la proviantejo! 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.