La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8. Ĉefleŭtenanto Tamancev

Estis ĉirkaŭ la sesa horo; ĝis la reveno restis nemulte da tempo, kaj li decidis pririgardi forlasitan gudrofarejon, troviĝantan pli sude, je nur du kilometroj. Li sentis emon iri tien ekde la mateno mem, verŝajne tial, ke konstruaĵoj, starantaj aparte en arbaro aŭ en dezerta loko, ĉiam altiras.

Li eksentis kadavran odoron el malproksime. Kaj kiam, orientante sin precipe laŭ la suno, li eliris al tiu loko, kie en pasintaj jaroj oni faradis gudron, la fetoro de putrado iĝis tute neeltenebla.

Kaŝiĝante trans arbustoj, li dum kelkaj minutoj fiksaŭskultadis kaj pririgardadis la kampeton, rojon, fluantan tra ĝi, kaj tion, kio restis de la gudrofarejo.

Trabaj konstruaĵoj dekstre de li estis detruitaj kaj parte forbruligitaj; samloke elstaris fumkanalo de duone disfalinta gudra forno kun restaĵoj de enmasonita en ĝin kaldrono. Ĉio ĉi estis detruita ne nun, kiam pasis la fronto, sed pli frue – la restaĵoj de la konstruaĵoj kaj la forno jam sukcesis kovriĝi per musko kaj surkreskiĝi per herbo.

Maldekstre, pli proksime al Tamancev, sur alta firma fundamento staris ŝtona skeleto de unuetaĝa domo sen tegmento kaj sen ĉevronoj. Lian atenton altiris malplenaj fenestraj embrazuroj, pli ĝuste, limantaj ilin sube kaj flanke partoj de la muro, dense kovritaj per breĉetoj. Tion, ke ĉi tie antaŭnelonge estis interpafado, li notis jam pli frue laŭ spuroj sur arbustoj kaj sur arbotrunko – juĝante laŭ fortranĉitaj per kugloj velkintaj branĉetoj kaj folioj, tio okazis antaŭ ok – dek tagoj.

En fetora silento apenaŭ aŭdeble lirladis la rojo, el la arbaro aŭdeblis nelaŭta kantado de birdoj, sed Tamancev trovis nek sonojn, nek ajnajn signojn de homa ĉeesto ĉi tie aŭ proksime.

Sub kovro de arbustoj li transiris pli maldekstren, de kie ĝis la doma ruino restis nur deko da metroj, kaj en angulo, inter la muro kaj la perono, ekvidis ŝvelintan, kripligitan kadavron de germano. Sur la vizaĝo de la kadavro, pli ĝuste, sur la pribekita ĝis ostoj hela kranio, senmove sidis granda blunigra korvo kun longa kurba beko. Gaja aĵbildo, sendube!

Remetinte la pistolon el la malantaŭa pantalona poŝo en la flankan, Tamancev elane atingis la peronon kaj kure leviĝis laŭ ŝtupoj. Ĉe lia apero la kadavromanĝanto malkontente ekflugis, kaj kiam li ensaltis en la domon, kun laŭta grakado ĵetiĝis en la fenestrojn dekoj da kornikoj.

Sur la malhela planko inter diversa fatraso, malplenaj ladskatoloj, pecoj de stukaĵo kaj sennombraj eluzitaj mitraletaj kuglingoj kuŝis en diversaj pozoj sep kadavroj – germanoj. Ĉiuj ili estis sen botoj kaj sen ledaj rimenoj, kun pribekitaj de kornikoj kranioj kaj ekstremaĵoj, du – sen uniformaj jakoj, kaj unu – sen pantalono, en malpurega kalsono. Centoj da bluetaj muŝoj estis svarmantaj sur kadavraĵo.

En apuda, malpli granda ejo ĉe fenestroj troviĝis ankoraŭ kvar kadavroj, kripligitaj de putrado kaj de kadavromanĝantoj.

La fricoj estis miksospecaj – unu en la malhela tankista uniformo kun superbota pantalono, ses en la uniformo de la SS, la ceteraj en la musgriza, infanteria. Laŭ miloj da kuglingoj – apud fenestraj embrazuroj ili seninterrompe kovris la plankon, – laŭ stukaĵo, debatita sur muroj, kaj laŭ situo de la kadavroj eblis imagi, kiel ĉio ĉi okazis: okupinte perimetran defensivan pozicion, ili furioze defendadis sin per pafado, tamen ĉiuj estis mortigitaj. Per mitraleta kaj mitrala pafado kaj per ĵetitaj ĉi tien grenadoj. Konsiderinte varmegon kaj humidecon de tiu ĉi loko, kaj ankaŭ laŭ koloro de sangomakuloj Tamancev proksimume determinis ankaŭ aĝon de la kadavroj: kvin-sep diurnoj, ne malpli.

Pro la neeltenebla fetoro li estis litere sufokiĝanta kaj kun ĝojo kurus en la arbaron pli malproksime, sed, se li jam venis ĉi tien, necesis pririgardi ĉion laŭ ordo.

En la unua ejo, maldekstre, ĉe la fenestro etendiĝis apude kadavroj de du SS-anoj – granda kaj malgranda. Kaj, fiksinte la rigardon sur la malgranda, Tamancev laŭ la figuro determinis: virino!

Ŝi kuŝis kun la dorso supre, en uniforma SS-a pantalono kaj oficira jako de ROD[12] sen epoletoj. Pro malestimo li eĉ kraĉis kaj en la sama momento per flanka vido – per la okulangulo – kaptis, kiel sur la rando de la kampeto kontraŭ la fenestro moviĝis arbusta branĉo. Li rapidege kliniĝis – tuj mitraletaj pafserioj stebis la aeron super lia kapo. Elmetinte super la fenestrobreto la paftubon de la pistolo, li, ne elrigardante, pafis dufoje tien, kie moviĝis la branĉo. En la sekva momento li abrupte retiriĝis en angulon, trans kahelan fornon, por havi ŝtonajn murojn malantaŭ la dorso kaj ŝirmon antaŭe por okazo, se oni ĵetos ĉi tien grenadon. Kiom da ili estas kaj kiuj ili estas?! Laŭ la sono – oni pafis el germanaj mitraletoj. Kun du pistoloj kaj rezervaj ŝargiloj – li por ili estos multekosta! Li atendis aŭdi voĉojn, kriojn de komandoj, atendis atakon, sed distingis nur susuradon de paŝoj, ĉe tio malproksimiĝantaj.

Evidente, ili estis malmultaj, kaj ili ne kuraĝis. Li trarampis inter kadavroj al la porda embrazuro, ĉirkaŭrigardis kaj post momentoj jam estis en arbustoj ĉe la kontraŭa flanko. Neniu pafis, kaj entute aŭdeblis nenia susuro, neniu sono. Dum ne malpli ol minuto li atendis, poste kun preta pistolo, ĉirkaŭpasante la kampeton, kaŝiris al tiu loko en arbustoj, de kiu oni pafis al li. Ĉi tie en herbo estis multegaj kuglingoj de PPŜ[13], ne hodiaŭaj, komencintaj malheliĝi, kaj li ne tuj trovis tion, kio interesis lin: kvar, kaj poste aparte ankoraŭ kvin freŝegajn kuglingojn de germana mitraleto. Li plu serĉis kaj pli profunde en la arbaro trovis sur herbo kaj sur folioj malsupre gutojn de sango. Ili estis oblongaj kun debranĉiĝoj en la direkto de moviĝo de la vundita de li homo – tiu estis haste foriranta disde la kampeto.

Nun li povis definitive diri: la pafintoj estis duope, kaj ili estis armitaj per germanaj mitraletoj. Unu pafinton li vundis, kaj ili kaŝiĝis, ne plu penante mortigi lin aŭ kapti. Plej verŝajne li trafis al iaj hazardaj, vagantaj fricoj aŭ AK-anoj.

En la unua minuto li decidis persekuti kaj atingi ilin, sed, ĵetinte rigardon al la horloĝo, retenis sin. La suno jam malleviĝis al la horizonto, estis rapide venanta mallumo, kaj trovi en densa arbaro en krepusko etan grupon aŭ unuopan kontraŭulon estas treege malfacile, praktike neeble.

Li estis revenanta laŭ la arbarrando al Ŝiloviĉo, pripensanta la okazintaĵon kaj mense skoldanta sin. Preteraŭdi ilian proksimiĝon li ne povis. Sekve, ili alvenis tien pli frue, aŭdinte liajn paŝojn, kaŝiĝis, kaj li ne rimarkis ilin ĝustatempe. «Ŝlemilo!.. Dando!.. Bruto senkorna!..»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.