La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MOMENTO DE VERO

Aŭtoro: Vladimir Bogomolov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3. Purigisto[7] ĉefleŭtenanto Tamancev, alnomita Tujkaptulo

De la mateno mi havis teruran, vere funebran humoron – en tiu arbaro estis murdita Aleĉjo Basos, mia plej proksima amiko kaj, verŝajne, la plej bona knabo sur la tero. Kaj kvankam li pereis antaŭ tri semajnoj, mi dum la tuta tago nevole pensis pri li.

Mi estis tiam plenumanta taskon, kaj kiam mi revenis, oni jam enterigis lin. Oni rakontis al mi, ke sur la korpo estis multegaj vundoj kaj gravaj bruldifektoj – antaŭ la morto lin, vunditan, oni forte torturis, evidente, penante ion ekscii, pikadis per tranĉiloj, bruligadis la piedojn, la bruston kaj la vizaĝon. Kaj poste finmortigis per du pafoj al la nuko.

En la lernejo de subkomandantoj de limgardaj trupoj dum preskaŭ jaro ni dormis sur unu tabullito, kaj lia nuko kun tiel konataj al mi du vertoj kaj bukloj de rufetaj haroj sur la kolo ekde la mateno vidiĝadis en miaj okuloj.

Li militis dum tri jaroj, sed pereis ne en malfermita batalo. Ie ĉi tie lin oni kaptis – plu ne estas sciate, kiu?! – pafvundis, verŝajne, el embusko, torturis, bruligis, kaj poste murdis – kiel malamis mi tiun damnitan arbaron! Avido de venĝo – se mi povus renkonti kaj kvitiĝi! – ekde la mateno mem kaptis min.

Sed kia ajn estu humoro, tamen necesas fari la aferon – ja ne por funebri Aleĉjon kaj eĉ ne por venĝi lin ni venis ĉi tien.

Dum la arbaron apud Stolbci, kie ni serĉis ĝis la hieraŭa tagmezo, la milito kvazaŭ preteriris, ĉi tie estis tute male.

En la komenco mem, je proksimume ducent metroj de la arbarrando, mi trovis bruldifektitan germanan staban aŭtomobilon. Ĝi ne estis trafita, sed forbruligita de la germanoj mem: arboj ĉi tie tute kunpremis la padon, kaj veturi iĝis neeble.

Iomete poste mi ekvidis sub arbustoj du kadavrojn. Pli ĝuste, fetorajn skeletojn en duonputrinta malhela germana uniformo – tankistoj. Kaj poste sur prikreskitaj padoj de tiu densa arbaro mi de tempo al tempo trovadis rustiĝintajn fusilojn kaj mitraletojn kun elprenitaj kulasblokoj, sangomakulitajn malpure rufajn pansobendojn kaj vaton, forlasitajn kestojn kaj pakojn kun kartoĉoj, malplenajn ladskatolojn kaj paperajn ŝirpecojn, fricajn marŝajn tornistrojn kun rufeta supro el bovledo kaj soldatajn kaskojn.

Jam post la tagmezo en la densejo mem mi trovis du tombomontetojn aĝajn proksimume monaton, jam subfalintajn, kun haste alnajlitaj betulaj krucoj kaj skriboj, brulstampitaj per gotikaj literoj sur la helaj transversaĵoj:

Karl von Tilen Major 1916–1944

Otto Mader Ober-leutnant 1905–1944

Siajn tombejojn ĉe retreto ili plej ofte traplugadis, neniigadis, timante malhonoradon. Sed ĉi tie, en kaŝa loko, ili markis ĉion laŭorde, evidente, intencante ankoraŭ reveni. Ŝerculoj, kion diri...

Samloke, trans arbustoj, estis kuŝanta brankardo. Ĝuste kiel mi pensis, tiuj fricoj nur kadavriĝis ĉi tie – oni portadis ilin, vunditajn, dekojn, aŭ eble, centojn da kilometroj. Oni ne mortpafis ilin, kiel okazadis, kaj ne forlasis – tio al mi plaĉis.

Dum la tago mi renkontis centojn da ĉiaspecaj signoj de milito kaj de hasta germana retreto. Ne estis en tiu ĉi arbaro, verŝajne, nur tio, kio nin interesis: freŝaj – aĝaj diurnon – spuroj de ĉeesto de homo ĉi tie.

Kio koncernas minojn, do timo havas grandajn okulojn. Dum la tuta tago mi renkontis nur unun, germanan kontraŭpersonan.

Mi rimarkis brilerintan en herbo maldikegan ŝtalan draton, streĉitan transverse de la pado je proksimume dek kvin centimetroj super la tero. Se mi nur tuŝus ĝin – miaj intestoj kaj aliaj restaĵoj ekpendus sur arboj aŭ ankoraŭ ie.

Dum tri jaroj da milito okazadis ĉio, sed memstare senŝargigi minojn mi havis okazon nur kelkfoje, kaj por tiu ĉi mi ne trovis necesa malŝpari tempon. Signinte ĝin ĉe du flankoj per bastonoj, mi ekiris pluen.

Kvankam dum la tago mi renkontis nur unu minon, la penso mem, ke la arbaro estas en iuj lokoj minita kaj en ajna momento eblas salti en la aeron, ĉiam premadis la psikon, kreante ian fian internan streĉon, de kiu mi neniel povis liberiĝi.

Post la tagmezo, elirinte al rojo, mi demetis la botojn, sternis sub la suno la piedĉifonojn, lavis min kaj manĝetis. Mi sattrinkis kaj dum ĉirkaŭ dek minutoj kuŝis, apoginte la levetitajn piedojn al arbotrunko kaj pensante pri tiuj, al kiuj ni estis ĉasantaj.

Hieraŭ ili eneteriĝis el tiu ĉi arbaro, antaŭ semajno – apud Stolbci, kaj morgaŭ povos aperi en ajna loko: trans Grodno, apud Bresto aŭ ie en Baltio. Vaga radiostacio – Figaro tie, Figaro ĉi tie... Malkovri en tia arbaro la lokon de elsendo estas same kiel trovi kudrilon en fojnostako. Tio estas ne panja melonkampo, kie ĉiu melono estas konata kaj persone simpatia. Kaj la tuta kalkulo estas al tio, ke estos spuroj, estos ia indikaĵo. Sed diable, kial ili devis lasi spurojn?.. Ĉu ni ne penis apud Stolbci?.. Ni fosis la grundon per la nazoj! Kvinope, dum ses tagnoktoj! – Sed kia rezulto?.. Kiel oni diras, vakuo kaj kringa truo! Kaj tiu ĉi masivo estas pli granda, pli densa kaj multe malpurigita.

Se mi povus veni ĉi tien kun saĝa hundo kiel Tigro, kiun mi havis antaŭ la milito... Sed tio ja ne estas limgardo. Ĉe vido de serĉhundo al ĉiu iĝas klare, ke oni iun serĉas, kaj tial la estroj ne ŝatas hundojn. La estroj, same kiel ni ĉiuj, zorgas pri sekreteco.

Fine de la tago mi ree pensis: necesas la teksto! En ĝi preskaŭ ĉiam eblas kapti almenaŭ iajn informojn pri regiono, kie troviĝas la serĉatoj, kaj pri tio, kio ilin interesas. Ĝuste de la teksto necesas deiri.

Mi sciis, ke la malĉifrado ne progresas kaj la interkaptaĵon oni sendis en Moskvon. Kaj ili tie havas dek du frontojn, militdistriktojn kaj proprajn aferojn ĝiskole. Al Moskvo ne eblas ordoni, ili mem estas estroj. Sed el ni ili la animon eltiros. Sen ajna dubo, nepre. Malnova kanto – mortu, sed faru!..


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.