La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA ALARMSONORILOAŭtoro: Aster Berkhof |
©2024 Geo |
La Enhavo |
[1] Oni rimarku, ke konforme al la tiama politika situacio ne temas pri unu Nederlando, sed pri pluraj, nome dek sep; per la nocio ‘lando’ oni indikis tiutempe ĉiun el la kvar dukejoj, ses grafejoj kaj sep senjorbienoj.
[2] Hispana gastejo.
[3] Aludo al la franca vorto ‘gueux’ (almozulo, ĉifonulo). Kiam la membroj de la Ligo de la Nobeloj prezentis peticion al Margareta de Parma, la grafo de Berlaymont diris al ŝi: “Ce ne sont que des gueux” (ili estas nur almozuloj). Tiu insultnomo estis transprenita kiel honora titolo de la holandaj ribeluloj (geŭzoj).
[4] En la nederlanda tiu vorto signifas ankaŭ ‘tereno’, de kie la netradukebla vortludo.
[5] La plej malnova sekulara kavalirordeno en la mondo, fondita en 1430 de Filipo la Bona, duko de Burgondio kaj grafo de Flandrio, prapatro de Karlo la V-a kaj Filipo la II-a. Per tre lerta politiko li sukcesis akiri la posedon de preskaŭ ĉiuj Nederlandoj. En la greka mitologio temas pri la ora felo de virŝafo kiu savis la du reĝajn infanojn Frikso kaj Hella de sia vicpatrino, kiu volis mortigi ilin. La posedo de tiu felo alportus feliĉecon. Tial Jasono devis serĉi tiun felon kun la Argonaŭtoj por sia onklo, la reĝo de Jolko.
[6] Nordafrika popolo, kiu invadis kaj konkeris Hispanion, importante en ĝin la islaman religion. Post pli ol kvar jarcentoj da okupacio ili estis forpelitaj de tie de reĝo Filipo la Bela, patro de imperiestro Karlo la V-a.
[7] Aludo pri la aŭgustena monaĥo Lutero, kiu la 31-an de oktobro 1517 afiŝis kontraŭ la preĝejpordo de Wittenberg en Germanio la 95 tezojn, kiuj signis la komencon de protestantismo.
[8] Ekde jarcentoj la papo kaj episkopoj estis nobeloj, kiuj havis ankaŭ sekularan potencon. Ili vivis kiel princoj en lukso, ofte havis konkubinojn kaj oftege neglektis sian spiritan taskon.
[9] Aludo pri la malbonfama papo Aleksandro VI Borgia (1431-1503), kiu aĉetis la papecon, kaj lia egale malbonfama bastardfilo, Cesare.
[10] Eklezia permeso printi libron pri religio, per kiu ĝi aprobis la enhavon.
[11] La ordeno havis 31 membrojn, kiuj povis esti juĝataj nur fare de la speciala tribunalo de la ordeno.
[12] Aludo al la peticio kiun donis al Margareta de Parma en 1566 la Ĵurinta Ligo de la Nederlandaj Nobeloj.
[13] Francaj protestantoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.