La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALARMSONORILO

Aŭtoro: Aster Berkhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK-KVARA ĈAPITRO

Dum mi estis transiranta la internan korton en ĉiuj direktoj kaj pasanta inter la konstruaĵoj de la abatejo por vidi, kia estas la situacio, mi pripensis, en kiu stranga maniero la abato, la duko de Alva kaj la senjoro de Maarlo ĉiuj senlime kredas je tio, kion ili faras, kaj kiel simila estas ilia fervoro, kvankam la faroj kiujn ili plenumas, multe diferencas inter si.

Neniu en la abatejo dormis. Ni rigardis la soldatojn sur la interna korto. Kelkaj staris sur la parapeto antaŭ la murdentoj. Aliaj gardis la pordegon. La ceteraj sidis ĉirkaŭ fajro apud la staloj.

Ni atendis. Neniu sciis, kiel longe tio daŭros. Sufiĉe longe, iuj pensis, ĉar la ordono estis konduki Egmont al la arbarego Zonio. Sed aliaj diris, ke Vargas elsendos trupojn kaj kiel furiozulo traserĉos la ĉirkaŭaĵon por retrovi Alva kaj liberigi lin. Ili diris, ke certe tiam ankaŭ la abatejo estos traserĉata, kaj ili atendis tion kun timo. Aliaj priparolis la eblecon, ke Vargas faros tute nenion, nek liberigi Egmont, nek sendi trupojn por liberigi Alva, kaj timeme demanis sin, kion Maarlo finfine faros.

Estis kviete en la abatejo, dum pasis la nokto. Kelkajn fojojn mi grimpis sur la parapeton, sed la nokto estis tiel malluma, ke oni ne povis vidi ion ajn.

Kiam la abato vokigis min kaj demandis, ke mi alportu vinon, mi vidis, ke Alva kaj Fadrique estis ankoraŭ ĉiam alligitaj al la kolono. Kvar soldatoj gardis ilin. Mi vidis, ke Alva estas laca. La abato staris kun la dorso turnita al li apud la biblioteko. Estis klare, ke ili estis interparolintaj.

Mi elverŝis vinon en la glasojn, kaj la abato volis trinkigi Alva, sed tiu ĉi rifuzis. Fadrique kontraŭe trinkis avide. Kiam Maarlo eniris, Alva, incitita, demandis:

“Ĉu estas necese, ke ni daŭre staru ligitaj la tutan tempon?”

“Mi bedaŭras,” diris Maarlo, “sed tio estas necesa.”

“Vi pentos tion dum la resto de via vivo! Iru kien vi volos, mi ĉasos vin ĝis la alia flanko de la tero kaj pendigos vin kiel friponon!”

Sed Maarlo ne respondis, kaj Fadrique demandis lin:

“Kiam vi atendos novaĵon? Vi certe faris kalkulon.”

Mi vidis, ke Maarlo jam ne estas tiel trankvila. Ankaŭ al la demando de Fadrique li ne respondis, sed ree eliris. Post iom da tempo li revenis, sidiĝis sur seĝon kaj klopodis aspekti ne tiel malkvieta. Mi aŭdis, ke la abato diris al li:

“La mesaĝisto certe povis esti ĉi tie.”

“Estas malfacile diri,” respondis Maarlo nervoze. “Ĉu ili kondukis Egmont tuj al la indikita loko? Aŭ ĉu ili unue kunvokos aron da viroj por diskuti pri la afero? Ne estas eble ekscii tion ĉi tie.”

Tiam ni aŭdis bruon ekstere. Maarlo salte leviĝis.

“Kio estas tio?” rapide demandis Fadrique.

Li rigardis sian patron ke diris:

“Aŭskultu!”

Ni aŭdis mallaŭtan bruadon ekstere, kvazaŭ farita de homamaso.

“Tio ne estas mesaĝisto,” diris Fadrique, “sed multe da viroj.”

Ni aŭdis pafojn kaj kriojn sur pluraj lokoj.

Mansfeld alkuris kriante:

“Kio okazas? Ĉie sur la herbejo ĉirkaŭ la abatejo estas viroj. Ili alproksimiĝas. Kiuj estas ili?”

“Mi ne scias,” respondis Maarlo maltrankvila.

Al unu el la soldatoj gardantaj Alva kaj Fadrique li diris:

“Iru rigardi kaj raportu.”

La soldato kuris eksteren. Tiam ni aŭdis frapetadon el la direkto de la pordego.

“Oni enbategas la pordegon,” diris Mansfeld konsternita.

“Venigu plifortigon,” ordonis Maarlo al la soldato.

Tiu ĉi eliris, kaj momenton poste kvar aliaj soldatoj sekvis lin enen. Maarlo postenigis ilin ĉirkaŭ Alva kaj Fadrique. Mansfeld denove eliris. Alva, kiu estis aŭskultinta kun pli da atento, diris:

“Estas niaj trupoj.”

“Kiel do, niaj trupoj?” demandis Fadrique, nekredante.

“Aŭskultu do. Estas niaj muskedoj. Tiajn oni ankoraŭ ne havas ĉi tie.”

“Ĉu ili venas liberigi nin?” Fadrique jam ĝojis.

“Ili devas esti la niaj,” diris Alva. “Cetere, kial ribeluloj atakus tiun ĉi abatejon? Ili jam havas ĝin.”

Ĉiam pli da pafoj oni aŭdis, kaj la frapetado sur la pordegon kreskis. Tiam Viglius enkuris, kriante.

“Alarm’! Alarm’!”

Ankaŭ monaĥoj envenis kaj kolektiĝis ĉirkaŭ la abato.

“Oni enbategas la pordegon,” diris Viglius. “Sur pluraj lokoj jam staras eskaloj kontraŭ la muroj.”

“Kiuj estas?” demandis Maarlo, malkvieta.

“Mi ne scias,” respondis Viglius.

“Ĉu soldatoj?”

“ Jes, certe.”

“Ĉu hispanaj soldatoj?”

“Mi ne scias. Estas mallume ekstere. Mi vidis la pintojn de la eskaloj super la muroj kaj tie kaj tie ĉi figurojn grimpi sur la murojn, kaj tiam mi venis ĉi tien.”

“Kiaspecaj kaskoj estas?” demandis Alva.

“Tion ankaŭ mi ne scias kun certeco,” respondis Viglius.

“De tiaj kiuj estas en la garnizono?”

“Mi kredas, ke jes.”

Tiam Mansfeld haste reenvenis.

“La garnizono!” li kriis, ekscitita. “Estas la soldatoj de la garnizono!”

“Ĉu vi estas certa?” demandis Maarlo, paliĝinta.

“Jes, mi rekonis la uniformojn.”

“Hura’!” ekkriis Fadrique.

Ĉiam pli da monaĥoj enkuris. Ankaŭ Viglius serĉis protekton apud la abato. Mansfeld demandis al Maarlo:

“Kion tio signifas, senjoro Maarlo?”

“Ni malsukcesis,” murmuris la juna nobelo, “ni malsukcesis.”

Timigita, li rigardis la abaton kaj demandis meditante:

“Kiun eraron ni faris?”

“Ili estas alvenintaj!” diris Fadrique. “Niaj trupoj estas alvenintaj!”

Li turnis sin al la fenestro, kiu eliras sur la internan korton kaj tutforte kriis:

“Ĉi tie estas ni! En la ĉambro de la abato!”

La grafino de Egmont alkuris.

“Kio okazas?” ŝi demandis. “Kion signifas tiu bruado?”

“La trupoj de Alva alvenis,” diris Maarlo. “Ĉio estas perdita. Iu perfidis nin.”

“Ĉu iu perfidis vin? Kiu do?” la grafino demandis kun timo.

“Dum monatoj ni planadis konsiderante ĉiujn eblecojn por garantii nian sukceson. Certe estas iu kiu ektimis aŭ por kiu mono aŭ tero estas pli grava ol honoro, kaj ĉio disfalas…”

Du el la soldatoj kiuj estis gardantaj Alva, subite forkuris.

“Ne, restu tie ĉi!” ekkriis Maarlo. “Eble estas ankoraŭ rimedo…”

Sed ankaŭ la aliaj soldatoj interŝanĝis rapidajn rigardojn kaj senorde elkuris la ĉambron.

Maarlo tiris sian spadon. Ektimigite Fadrique diris :

‘’Vi malgajnis. Kapitulacu.”

Maarlo staris antaŭ Alva, la spadon en la mano.

“Mi estas sola, sed mi ankoraŭ havas vin… Per unu frapo mi povos liberigi la landon de vi. Kiom da fojoj mi revis, ke mi tiel staras antaŭ vi. Nun mi staras ĉi tie.”

Ekvidinte, ke la abato estis proksimiĝinta al li, li turnis sin al li kaj dolore diris:

“La promeso estis: en kazo de neceso, nur en kazo de neceso… Sed ĉu tio ĉi ne etas kazo de neceso? La perdo de ĉiuj esperoj? Kion do faru viro kiu jam havas nenian esperon?”

Viglius, je sekura distanco inter la monaĥoj, konsilis lin:

“Kapitulacu, Maarlo, kapitulacu. Nun!”

Estis terura momento. Maarlo, senmova kaj pala, staris antaŭ la duko. Li rigardis la abaton kaj diris:

“Mi mortos ĉiaokaze. Kial mi ne rajtas…?

La monstro devas morti!”

“Ne,” diris la abato. “Tiu estus murdo.”

La spado malsupreniris kaj Maarlo diris kun kropo en la gorĝo:

“Bone. Tiam mi faros tion sola. Estas ankoraŭ eble. Mi kondukos lin tra la subtera koridoro sub la murego el la abatejo kaj interŝanĝos lin kontraŭ Egmont.”

Li tranĉis la ŝnuron per kiu Alva kaj Fadrique estis ligitaj al la kolono.

“Al tiu pordo tie for,” li ordonis. “Malgrimpu la eskalon. Mi scias, kie estas la koridoro. Tiuj ekstere ne. “

Fadrique kriis al la fenestro:

“Al la keloj! Oni kondukas nin al la keloj! Estas koridoro!”

“Silentu!” ekkriis Maarlo.

Kiam Fadrique volis denove krii, Maarlo frapis lin per la plato de spado kontraŭ la orelojn.

“Malgrimpu la eskalon! En silento!”

Sed Fadrique denove ekkriis:

“Estas blanka ŝtono en la angulo de la…”

Maarlo frapis lin per piedo tra la kelopordon. Li kaptis Alva ĉe brako kaj tiris lin ankaŭ tra la pordo. Post tio li klakfermis la pordon, kaj ni aŭdis, ke li metis ion de interne kontraŭ ĝin.

Mansfeld kuris post li, kaj ŝajnis momenton, kvazaŭ li volus provi malfermi la kelpordon, sed li ne faris tion. Viglius hezite antaŭenpaŝis kaj lamentis:

“Kion do li faras? Li havas nenian ŝancon sukcesi.”

Mansfeld ankoraŭ ĉiam rigardis la pordon kun admiro.

“Aresti Alva…” li murmuris. “Kia kuraĝo! Kia aŭdaco!”

Li kunfaldis la manojn, rigardis supren kaj diris:

“Dio protektu vin!”

La grafino de Egmont, pala kaj sensprita, staris ĉe la tablo. La abato iris al ŝi.

“Nun ĉio estas perdita, ĉu ne?” ŝi ekploris. “Ĉio estas perdita.”

La abato forkondukis ŝin. Tiam hispanaj soldatoj enkuris la laborĉambron kaj eniris la najbarajn ĉambrojn. Subite ni denove aŭdis la voĉon de Fadrique:

“Al la vinkelo! Al la vinkelo!”

“Kelkaj soldatoj perforte forigis Mansfeld de antaŭ la pordo, dispecigis la pordon kaj malsupreniris la eskalon.

“Ili kaptos lin,” komentis Viglius sensprita. Nervoze li kunpremis la manojn.

“Tio estas terura situacio,” li diris. “Ĉu ne ŝajnos, kvazaŭ ni ambaŭ estus plimalpli implicitaj en tio kio okazas nun ĉi tie?”

“Mi hontus pri tio!” respondis Mansfeld memfide.

“Kompreneble ne,” koncedis Viglius, “sed vidate praktike…”

Pripensante la situacion, Mansfeld ankoraŭ ĉiam staris apud la pordo.

“Kiuj estas la homoj kun kiuj li faras tion ĉi?” li demandis.

“Li ne volis diri tion al mi.”

En kiu kastelo tio komenciĝis? Mi ne fieras pri tio, ke oni prisilentis tion al mi.”

Viglius maltrankvile skuis la kapon.

“Estas tre delikate… Estas malfacile trovi firman bazon sur kiu, konsiderante ĉiujn premisojn, oni povus…”

“Aŭskultu!” diris Mansfeld.

En la kelo oni aŭdis obtuzan bruadon.

“Tie malsupre oni batalas,” diris Mansfeld. “Ho, Dio mia, li estas tute sola, li estas tute sola..”

Tiam ĉagrenite, li diris:

“Kial mi ne iras helpi lin? Kial mi ne iras?”

Subite li elingigis sian spadon kaj volis enkuri la kelon, sed Viglius kaptis lin per la brako.

“Ne, Mansfeld, lasu tion! Estas tro malfrue.”

Li retenis Mansfeld, tiris lin malantaŭen kaj refermis la pordon.

“Ne faru sensencaĵojn,” li aldiris. “Tio ĉi estas perdita batalo.”

Tiam li aŭdis bruojn sur la eskalo de la kelo. La pordo estis malfermita, kaj Alva kaj Fadrique reeniris, sekvataj de la hispanaj soldatoj. Unu el ili tranĉis la ŝnurojn. Alva insulte diris al li:

“Ne estu tia mallertulo. Tranĉu ĉi tie!”

Tiam li turnis sin al Fadrique.

“Eliru kaj vidu, kiel estas ekstere. Esploru, kiu aranĝis tiun ĉi aferon.”

“Jes,” diris Fadrique kun malmilda entuziasmo. “Lasu tion al mi. Mi instruos al ili lecionon.”

“Ne mortigu,” diris Alva, “sed esplordemandu ilin.”

“Kial?” demandis la filo, elrevigita.

“Mi volas ekscii la nomojn de ĉiuj kiuj kunlaboris en tio.”

“Kiel vi volas. Sed mi ankaŭ estas specialisto pri esplordemandado. Se mi kaptos unu el tiuj ribeluloj, li krios por rajti rakonti ĉion!”

Dum Fadrique elkuris, Mansfeld turnis sin al Alva.

“Kie estas la senjoro de Maarlo?”

“Tio ne estas lia laboro,” diris Alva, malkontenta. “Li estas junulo kiu ne bone pripensas. Lia tasko ĉi tie estas grava, sed koncernas nur parton de la tuta afero. Estas viroj kiuj atendas Egmont en la arbarego Zonio. Li parolis pri armeo. Mi ne kredas, ke li blufis. Granduloj estas implicitaj en tiu planon.”

Momenton li staris pripensante.

“Sed kiu?” li pli diris ol demandis. “Ĉu Jan de Hinckaert? Li koleris, kiam li ne ricevis aŭdiencon ĉe la reĝo. Li meditis pri venĝo, mi scias tion.”

La abato eniris. Hezite Viglius diris:

“Tio estas treege malagrabla okazintaĵo.”

“Ĉu Maarlo ankoraŭ vivas?” demandis la abato.

“Ĉu tio estas la sola afero kiun vi volas ekscii?” demandis Alva, incitita. “Vi ĉiuj ja faras al vi multajn zorgojn pro li.”

“Kie li estis?” demandis la abato, neperturbita.

Alva faris malklaran geston per la mano.

“Certe ie en la keloj.”

“Ĉu li ankoraŭ vivas?”

“Kiel mi povus scii tion?”

“Li ne atingis la subteran koridoron, ĉu ne?”

“Ne kun ni,” sarkasme respondis Alva.

“Ĉu li devis forlasi vin ambaŭ, kiam la soldatoj penetris en la kelon?”

“Jes.”

“Ĉu li unue provis mortigi vin?”

“Kial vi demandas tion?” akratone demandis Alva, kiun tedis tiu esplordemandado.

“Ĉar tio estus estinta murdo,” diris la abato.

Fadrique haste reeniris.

“Hinckaert,” li diris.

“Ĉu estas li kiu komencis ĉion?” demandis Alva.

“La transkurintoj suspektas lin.”

“Ili ne scias tion?”

“Ne kun certeco, sed ili kredas tion.”

“Kial ne ? Ĉu oni arestis lin?”

“Ankoraŭ ne. Eble oni arestos lin post nelonge.”

“Rakontu.”

“Vi konas Philippe de Rocourt, ĉu ne?” demandis Fadrique.

“Ĉu la kapitano de la lancistoj el la brusela Lakenstraat?”

“Jes, estas li.”

“Kio estas pri li?”

“Antaŭ nelonge, en la daŭro de la vespero, soldato venis ĉe lin. Rocourt rekonis lin. Antaŭe la viro servis sub li. La soldato rakontis al li, ke oni oferis al li monon por konspiri kontraŭ vi, kune kun aliaj du mil…”

Alva rigardis supren.

“Ĉu du mil? Du mil konspirantoj? Tio estas neebla.”

“Sed li asertis tion.”

“Hm, rakontu plu.”

“La soldato do akceptis monon por, kune kun du mil aliaj – aŭ malpli se vi preferas –, konspiri kontraŭ vi. La intenco estis aresti vin en tiu ĉi abatejo. Unu el ili, Maarlo, devis eniri la abatejon kiel gasto kaj zorgi, ke la pordego estu malfermita. Tio akordas kun lia propra rakonto. Tiam trupo da soldatoj devis surprizataki nian gvardion kaj aresti nin.”

“Tion ni ja scias. Kaj tiam?”

“La soldato pri kiu mi parolis, diris al kapitano de Rocourt, ke li bedaŭras, kion li faris.”

“Kial do li transkuris?”

“Jes, aŭdinte, ke Rocourt estas en Bruselo, li ekbedaŭris sian faron, ĉar li ne povis toleri la penson, ke li eble devos batali kontraŭ sian eksan komandanton.”

“Ĉu la soldato menciis Hinckaert?”

“Ne Hinckaert, sed Ohain.”

“Hinckaert loĝas en Ohain.”

“Precize.”

“Kion li diris pri Ohain?”

“La grupo, de kiu li forfuĝis, troviĝas en la arbarego Zonio, sed ĝi ne estas la centro de la konspiro. Li diris, ke ĉiam venadis mesaĝistoj de Ohain.”

“Donu la ordonon encirkligi la kastelon de Ohain.”

“La trupoj jam estas survoje,” diris Fadrique. “Tuj kiam kapitano Rocourt aŭdis la rakonton de la soldato, li kuregis al la palaco. Tie ĉiuj kunvenis en urĝan kunvenon kaj decidis…”

“Kiu decidis?”

“Ej… Vargas,” diris Fadrique honteme. “Pardonu min. Mi suspektis lin maljuste. Sed ankaŭ vi ne estis certa. Vargas do decidis sendi unu parton de la garnizono al tiu ĉi abatejo, duan sekrete al la kastelo de Hinckaert kaj trian al la arbaro.”

“Kie estas nun Rocourt?”

“Kun la trupo kiu foriris al Ohain.”

“Mi volas akcepti lin morgaŭ en la palaco. Kie estas la viroj kiuj antaŭ nelonge penetris en la abatejon kun Maarlo?”

“Mortigitaj.”

“Ĉu ĉiuj?”

“Eble kelkaj el ili kaŝis sin ie.”

“ Serĉu ilin kaj esplordemandu ilin.”

“Jes, jes!” Fadrique avide respondis, ĉar li volis foriri plenumi la ordonon.

“Tiam sendu spionojn,” diris Alva.

“Ĉu spionojn?”

“Mi volas spionojn. Sendu ilin al ĉiuj kasteloj en la ĉirkaŭaĵo. Mi volas scii, kiuj estis hejme ĉi-nokte kaj kiuj ne. Ankaŭ tiuj kiuj iris fari viziton kaj kien ili iris. Listojn mi volas havi. Kiam vi trovas ion suspektan, sed vi ne povas ekscii kion okazis, tiam rabu serviston aŭ servistinon kaj torturu ilin ĝis ili eldiras tion.”

“Bone, bone,” diris Fadrique. “Ankoraŭ io alia?”

“Jes, sendu mesaĝiston al Vargas. Ankoraŭ ĉi-nokte Vargas devas portigi al ĉiuj urboj pere de rapidaj rajdistoj mesaĝon kun la historio de tio kio okazis ĉi tie, kaj kun ordono mia, mia persone, ke kvin personoj, kvin en ĉiu urbo, kiuj estis kondamnitaj al karcerpuno far la Konsilantaro de la Tumulto, devas esti retiritaj el sia ĉelo kaj publike pendumitaj kiel signo de pentofarado.”

“Ne!” diris la abato fortege.

“Kiel oni elektu tiujn kvin personojn?” demandis Fadrique.

“Sendu la ekzekutiston en la ĉelon kaj lasu lin elekti.”

“Li ŝatos tion!” diris Fadrique entuziasme.

“Ne faru tion!” diris la abato kolere.

“Ĉu mi rajtas elekti ilin en Bruselo?” avide demandis Fadrique.

“Se vi volas,” respondis Alva, levante la ŝultrojn.

“Mi konas iujn kiujn mi plezurege eltiros el ilia angulo.”

“Ne!” denove kriis la abato. “Ne faru tion!”

Sed Fadrique kuris eksteren.

“Estas jam tiom da malamo,” diris Mansfeld, “kaj tio ankoraŭ pligrandigos ĝin.”

Hezite Viglius demandis:

“Ĉu ne estus pli bone – kaj mi diras tion al vi, nur por ke vi konsideru tiun ĉi eblecon, petante vin preni ĝin tian aŭ lasi ĝin…”

Sed la duko eliris sen lasi lin finparoli.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.