La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALARMSONORILO

Aŭtoro: Aster Berkhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK-SESA ĈAPITRO

Kiam ni estis lavintaj la korpon de Maarlo, ni reportis ĝin en la laborĉambron de la patro abato, metis ĝin sur la tablon kaj lokis brulantajn kandelojn ĉe ambaŭ flankojn. Tiam envenis ĉiuj monaĥoj, kaj ni kantis kune: In Paradisum deducant te Angeli (En la Paradizon konduku vin la anĝeloj).

La okuloj de la abato estis ruĝaj, kaj mi vidis, ke li kantas kun pinĉfermita gorĝo. Ĉu pro la malfeliĉa Maarlo, kiun li amis kiel filon de amiko, kaj kies kuraĝon kaj fidelecon li admiris? Aŭ ĉu pro la duko, kiun li amis kiel maljunan amikon kaj admiris, pro tio ke li ne timas la morton nek eblan perfidon de Vargas, sed kies dureco kaj krueleco plenigis lin per abomeno?

Dum ni ĉiuj restis apud la korpo de la junulo, preĝante por lia animo ĝis la mateno, Alva reeniris. Li nervoze rigardis nin, kaj ŝajnis, kvazaŭ li hezitis, ĉu li liberigus la abaton aŭ ne.

Viglius, kiu estis reenirinta la laborĉambron de la abato por saluti la kadavron de Maarlo kaj preĝi momenton, faris kelkajn paŝojn en la direkto de Alva, ĝentile tusetis kaj mallaŭte diris:

“Mi pensas, ke estus bone, se ni revenus ankoraŭfoje al tio kion ni estis dirantaj antaŭ nelonge.”

Tiam Fadrique ekscitita enkuris la ĉambron kun leteroj en la mano kaj laŭte diris al sia patro, tiel ĝenante la tutan kompanion:

“Mi havas bonan novaĵon!”

“Kio do estas?” demandis Alva nevole.

“Oranje!”

“Kio estas pri Oranje?”

“Li estas fuĝanta! Kun sia tuta armeo! Dudek kvin mil viroj, disbatitaj kiel polveroj! For! Malaperintaj.”

Alva apenaŭ reagis.

“Sen batalo?” li demandis;

“Sen batalo!” triumfe diris Fadrique.

“Kiel antaŭvidite,” komentis Alva preskaŭ indiferente. “Li igis sin kaptiligi kiel kuniklon. Li ne povas kompreni, ke vi ne volas batali kontraŭ lin.”

“Mi neniam batalas kontraŭ malbone pagataj armeoj,” diris Alva.

“Kompreneble ne! Mi lernis tion de vi! Malsato, soifo, ribelo kaj dizerto faras tiun laboron de neniigo.”

“Oranje bone komprenas politikon, sed de strategio li eĉ ne konas la abocon.”

Fadrique diris:

“Ŝajnas, ke ĝis la lasta momento li esperis ricevi helpon de la hugenotoj[13], sed al tiuj ĉi estas ankoraŭ pli malbone ol al li.”

“Kie li estas nun?”

“En Pikardio.”

“Kiu estas kun li?

“Neniu.”

Momenton Alva meditis.

“Sed li revenos,” li diris.

“Ne tiel baldaŭ.”

“Jes, sufiĉe baldaŭ.”

“Ĉu vi ne kredas, ke li komprenis la lecionon?”

“Li estas pacienca kaj ruza. Li ne rompiĝos. Willem estas kiel ŝtala arbalesto, kiu povas stari streĉita en angulo dum jaroj kaj tiam, subite, pafas kaj mortigas…”

Tiam li aldonis:

“Mi multe ŝatas lin. Ni povus esti amikoj.”

“Ĉu vi volas legi la leteron nun?”

“Poste,” diris Alva.

Li indikis la aliajn paperojn en la mano de Fadrique.

“Kio estas tio?” li demandis.

“Letero el Hispanio,” diris Fadrique.

“Ĉu de la reĝo?”

“Jes, li gratulas vin. Li skribas, ke estis bona ideo bruligi la kastelo de Kulemborg.”

“Kion alian li skribas?”

“Li urĝe petas, ke vi plu laboru super la afero Egmont. Li volas, ke vi faru finon al la proceso. Oni parolas tro multe, li diras. Morgaŭ ni devas tuj komuniki al li, ke ĉio estas aranĝita.”

Li montris alian leteron kaj diris:

“Tiu ĉi venas de Romo.”

Alva prenis ĝin el lia mano.

“Ĉu de la papo?” li demandis.

“Jes.”

“Kion li volas?”

“Mi ne malfermis la leteron. Vi ne volas, ke mi malfermu la leterojn kiuj venas de Romo.”

Alva legis la leteron.

“Ĉu io grava?” demandis Fadrique.

Alva ne respondis.

“Ĉu ankaŭ li volas, ke vi lasu Egmont vivi, kiel la aliaj?”

Alva nee skuis la kapon.

“Kontraŭe, li volas, ke mi ekzekutigu Egmont, kiel eble plej baldaŭ.”

“Brave por Lia Papa Moŝto!” ekkriis Fadrique, ridetante.

Alva rigardis la leteron kun pala, tordita vizaĝo.

“Li skribas, ke li aŭdis, ke mi igis ekzekuti Egmont. Li sendas al mi sian benon kaj igos transdoni al mi post nelonge fare de unu el siaj senditoj la honoran sabron.”

Fadrique rigardis lin mirigita.

“Ĉu la papo donos al vi la honoran sabron?”

“Jes.”

“Tiun ricevas nur reĝoj kaj imperiestroj.”

Alva diris:

“Kaj la duko de Alva, se li mortigos la grafon de Egmont.”

“Se vi mortigos la grafon de Egmont? Sed li kredas, ke vi jam mortigis lin.”

“Ne, tion li ne kredas. Tiu letero bezonis plurajn semajnojn por alveni ĝis ĉe ni. Li scias tiel bone, kiel mi aŭ vi, ke Egmont ankoraŭ vivas. Li ne povas skribi: ‘Mortigu lin’. Do li skribas: ‘Se oni bone konsideras ĉion, vi faris bonan decidon.’ Estas lia maniero diri: ‘Prenu tiun decidon.’ Li ŝatas malpurajn laborojn, sed tiamaniere, ke li mem tenas la manojn puraj.”

Mirigita, Fadrique diris:

“Diru, kio estas al vi. Vi ŝajnas ja ĉagrenita, ĉar vi ricevos la honoran sabron. Vi mem diris al mi, ke la korteganoj de Madrido deziras vian pereon, kaj ke iu honorigo bone servus vin. Jen vi ricevos ĝin. Kaj el la manoj de la papo.”

Sed ĉiam ankoraŭ rigardante la leteron, Alva, iritita, diris:

“Ĉu li ne povas okupi sin per siaj propraj aferoj?”

“Jam mateniĝas,” tiam intervenis Mansfeld. “Mi petas vin, lasu min rajdi al la palaco kun mesaĝo via, ke Egmont ne devas esti ekzekutita. Mi povas alveni ankoraŭ ĝustatempe. Skribu la leteron, kaj lasu min porti ĝin al la palaco.”

Hezite Alva demandis:

“Kie estas la grafino de Egmont?”

“En la preĝejo.”

“Mi petos la reĝon zorgi pri ŝi kaj la infanoj.”

“Pro kio do vi rompas al vi la kapon?” mokis Fadrique.

“Mi ne atendos la respondon de la reĝo,” plu diris Alva, “sed jam morgaŭ mi donos antaŭpagon al la grafino, se ŝi deziras tion.”

“Ĉu Egmont zorgus pri ni?” Fadrique kolere demandis.

“Mi preferus, ke la bienoj de Egmont ne estu konfiskitaj, sed tion ordonas la leĝo. Mi povas ŝanĝi nenion al tio.”

“Mi petas vin,” diris Mansfeld, “skribu tiun leteron kaj lasu min rajdi al la urbo.”

Alva rigardis lin momenton, kaj subite venis super lin la sama timo kiun li havis, kiam li prononcis sian publikan konfeson.”

“Mi devas ekzekutigi Egmont, sinjoro Mansfeld. Ĉu vi ankoraŭ ĉiam ne komprenis tion? Mi ne povas elekti. Mi devas,” li diris.

En lia voĉo oni aŭdis malesperon.

“Mi donis al vi centon da argumentoj,” li plu diris, “sed vi ne povis refuti unu solan.”

Li denove rigardis nin kaj poste Mansfeld kaj Viglius.

“Vi ne povas vere deziri, ke mi liberigu lin, ĉar vi ne povas doni al mi leĝan kialon.”

“Prokrastu la ekzekuton,” proponis tiam Viglius. “La momento estas malfavora. La animoj estas ekscititaj. Estas en via povo prokrasti la ekzekuton de la juĝo.”

“Tio estus neutila kaj konfuzema.”

Subite li venis al ni kaj diris, kiel iu kiu estas en danĝero.”

“Vi, la monaĥoj de tiu ĉi abatejo, vi estas sacerdotoj de Dio. Diru al mi ĉu mi rajtis kondamni Egmont al morto aŭ ne!”

“Kio okazas al vi?” demandis Fadrique. “Kial vi demandas tion al ili?”

Alva staris antaŭ ni kun pala kaj timema vizaĝo.

“Diru tion al mi!” li ripetis. “Ĉu mi rajtis kondamni la grafon de Egmont al morto? Ĉu mi havis tiun rajton aŭ ne?”

Kelkajn momentojn regis premanta silento. Tiam la abato diris tre laŭte:

“Mi unue volus aŭdi, kion vi mem pensas pri tio.”

Alva turnis sin al la abato.

“Kaj vi diras tion? Ĉu vi ne fidas viajn proprajn monaĥojn? Ĉu vi timas ilian respondon?”

“Decida en tiu afero estas ne tio kion ili diros, sed kion vi mem kredas. Tial mi volas unue aŭskulti, kion diros vi.”

Alva iris al la abato kaj diris pasie:

“Mi servas la leĝojn de mia reĝo kaj de la unika vera Dio.”

“Sendube estas tio, kion vi volas. Sed la leĝoj de Hispanio estas maljunaj kaj senkompataj pecoj da papero. La homo kontraŭe estas juna, viva kaj sentema. Vi timas detrui junan homon, kiu skuas la ĉenojn, per kiuj li estas ligita. Vi rifuĝas al la maljuna leĝo kaj postulas de aliaj, ke ili diru, ke tiu malnobleco estas via devo. Se estus tiel, vi ne timus.”

“Mi scias, kion ordonas al mi la leĝoj de Dio!”

“La leĝoj de Dio estas ŝajne knedeblaj kiel argilo. Oni jam knedis el ili la plej strangajn kaj timegajn monstraĵojn.”

“Sed kiu povus oponi la leĝojn de Dio?”

“Lasu la leĝojn de Dio. Vi ne komprenas ilin. Ili predikas amon. Mi parolas nur pri viro kiu fuĝas antaŭ sia konscienco.”

“Estas la leĝoj de Dio kaj de la reĝo, kiuj ambaŭ kondamnis la grafon de Egmont.”

“Kaj kion diras la leĝoj de Alva?”

“Alva estas nur servisto, kiu plenumas.”

“Alva estas homo kun konscienco kaj libera volo, kaj do respondeca pri siaj agoj.”

“Ne, Alva estas nur servisto.”

“Ankaŭ servisto estas homo kiu vidas, aŭdas, sentas kaj povas juĝi! Sed vi kaŝas vin antaŭ tiu juĝo. Ekzistas bestoj kiuj kaŝas la kapon en la sablo, kiam ili havas timon. Ili estas vere konvinkitaj, ke tiel ili fariĝas nevideblaj. Ankaŭ vi provas fari tion. Sed vi estas homo: vi ne povas fari tion. Via konscienco avertas vin pro tio, sed anstataŭ prilumi vin, ĝia forta lumo timigas vin kaj igas vin retroiri, ree al la sekura mallumo por kaŝi vin.”

“Vi komparas la leĝojn de Dio kun mallumo.”

Alva montris Mansfeld kaj Viglius kaj diris:

“Li kaj li kaj ankoraŭ aliaj klare diris…”

Sed la abato impete interrompis lin:

“Mi ne volas aŭskulti ilin nek la aliajn ĉeestantojn. Antaŭ nelonge vi petis min indiki la vojon al homo. Al tiu ĉi viro. Vi surgenuiĝis kun la kapo kontraŭ la tero. Tiun homon mi volas auskulti. Kion diras la leĝoj de tiu homo? Pri tio ni estus devintaj paroli hieraŭ vespere kaj ĉi-nokte.”

Sentante sin malpli forta ol la abato, Alva koleriĝis.

“Ĉu vi estas luterano?” li ekkriis.

“Tute ne! Tio neniel koncernas la luteranojn.”

“Kial do vi parolas tiel multe pri la leĝoj de la homo?”

“Tial ke vi sentas ilin en vi. Estas la leĝoj de Dio kiuj laboras en vi. Sed vi fuĝas antaŭ ili.”

Ekestis nova paŭzo, dum kiu la duko, enpensigita, faris la rondon de la ĉambro. Pasante antaŭ Mansfeld, tiu ĉi denove turnis sin al li.

“Lasu min rajdi al la urbo, Via Duka Moŝto. Mi petas vin: skribu tiun leteron kaj sendu min al la palaco.”

Intertempe Alva denove proksimiĝis al ni kaj demandis:

“Ĉu mi rajtis aŭ ne kondamni Egmont?”

“Estas via konscienco kiun mi volas aŭdi!” diris la abato. “Kun Jesuo kiel ekzemplo.”

Alva denove turnis sin al la abato.

“Jesuo estas la Filo de Dio!”

“Jes, kaj Li venis al ni por montri, kiel ni devas vivi kaj agi en ĉiuj cirkonstancoj.”

“Sed ĉu mi rajtis kondamni Egmont?”

Tiam la abato turnis sin al ni.

“Kunfratoj,” li diris, “ĉu la homo kiu staras antaŭ vi, rajtas, jes aŭ ne, fari ion kion profunde en sia konscienco li konsideras malbona?”

Konsternita Fadrique rigardis sian patron.

“Kion do arogas al si tiu pastro?” li demandis kolere.

Sed Alva, ne aŭskultante lin, diris al la abato:

“La homo kiu staras antaŭ vi, faras nur kion preskribas al li la leĝoj, do tion kio estas justa.”

Fadrique prenis Alva ĉe la brako.

“Diru, patro, kian ludon vi estas ludanta ĉi tie? Al kio tio servas?”

“Kial do vi venis ĉi tien?” demandis la abato. “Kial vi ne estas en via palaco, se ĉio estas tiel certa? Tie vi povas doni ordonojn kiel granda kaj potenca viro. Kial do vi forkuris el via palaco kaj serĉis la kaŝitecon de tiu ĉi abatejo? Kial do alie, ol tial ke vi ne estas tiel certa pri ĉio? Vi volas forgesi vian ordonon aŭ aŭdi konfirmon de ordono je kiu vi kredas.”

Alva levis la manojn kun gesto de malespero.

“Kion do mi devas fari por komprenigi al vi kion mi…”

La abato interrompis lin.

“O, kiom mi amis vin, kiam vi staris kontraŭ tiu ĉi kolono. Vi staris rekte. Vi ne timis morti, kaj la penso, ke Vargas povus forlasi vin, okupis vin sufiĉe longe por forĵeti ĝin de vi kun malestimo. Tio estis bela, kaj ne tiel malfacila. Vi devis nur decidi, ĉu vi estu malkuraĝa aŭ kuraĝa, fidela aŭ malfidela al la reĝo. La elekto estis simpla. Sed antaŭ ol vi forrajdis el la urbo, vi donis la ordonon: ‘Ne mortigu Egmont, antaŭ ol mi sendos mesaĝiston.’ Tio estas la tuta afero. Tie ĉi la elekto ne estas tiel facila. Temas pri tio, ke vi devas determini, ĉu la leĝo de la reĝo certe akordas kun tiu de Dio; ĉu kion diras la reĝo estas tute kaj aŭtomate konfirmata de Dio; ĉu estas permesite al vi, jes aŭ ne, pensi pri tio vi mem. Vi pensis pri tio kaj decidis favore al akordo inter ambaŭ leĝoj. Konsekvence vi kondamnis Egmont. Tiu malbono estas farita. Vi estas preta fari, kion Dio deziras de vi, sed nun vi jam ne scias tiel certe kion Li deziras de vi. Kaj vi timas plej multe, ke estas vi kiu devas trovi la respondon.”

“”Mi tre klare scias, kiu estas mia devo, kaj vi ne povas konvinki min, ke mi devu fari la kontraŭon!” respondis Alva.

“Tio estas via problemo, ne la nia! Estas vi kiu devas respondi pri viaj agoj, ne ni. Sed vi estas kristano. Tio estas: adepto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo. Jesuo estis milda viro, kiu resanigis la malsanulojn kaj benis la homojn, kiuj certe ne estis pli bonaj ol tiuj de nia tempo. Vi kontraŭe senkompate senkapigas ilin.”

“Tiu komparo estas neadekvata, kaj vi scias tion.”

“Sed vi certe vidas tiun ĉi monstran evoluon: la nuntempa kristanismo igas sin protekti de ekzekutistoj, kaj vi demandas vin, ĉu la ekzekutistoj ne devas esti nomataj murdistoj. Vi volas, ke la monaĥoj respondu tiun demandon en via loko kaj trankviligu vin. Sed ili ne povas trankviligi vin. Vi devas plu vivi kun viaj agoj.”

Kolere Fadrique intervenis.

“Mi ne komprenas, kial vi ne enkarcerigas lin. Se mi povus agi nur unu fojon laŭ mia plaĉo…”

Subite io en Alva rompiĝis. Senmove li staris antaŭ la abato.

“Patro, kio estas la senco de ĉio ĉi, kiam… kiam…”

“Kiam kio okazas?” demandis la abato.

“Kiam la leĝo jam ne donas firman tenon? Kion devas fari homo, kiam tiu subteno forfalas? Kien li devas iri, kiam… Kiam…”

La abato finis la demandon.

“…kiam li devas konduki sian vivon mem? Kiam li jam ne povas ŝovi la respondecon sur la ŝultrojn de la reĝo? Kiam li estas devigata pensi por si mem?”

Alva aspektis konfuzita.

“Ne,” li diris hezite, “tio ne estas kion mi volis diri.”

“Vi volas diri al mi, ke vi naskiĝis tro malfrue. Vi sopiras al la tempo, ne tiel longe pasinta, kiam la volboj de la katedralo estas ankaŭ tiu de la universo: ‘Dio super ni, la infero sub ni, kaj inter la du la Romkatolika Eklezio’. Tiam ĉio estis pli facila. Sed tiu tempo forpasis kaj ne plu revenos. Tiu sistemo jam ne funkcias. Ĉu vi scias kial? Mankas justeco, mankas amo al la proksimulo. Estas tiu malbona sistemo kiu naskis protestantismon. Se parto de la popolo en nia landoj kaj en aliaj landoj ribelas kontraŭ la reĝo kaj la Eklezio, tio estas tiel, ĉar ĝi ne volas toleri pli longe ilian tiranecon. Jes, tiranecon! Mi bedaŭras, ke estas tiel, sed estas tiel. Dio kreis la homon kiel liberan estulon, kaj ne intencis, ke li fariĝu senrajta sklavo. Jesuo mem diris: ‘Se iu el vi volas esti la unua inter vi, li devas esti via servisto.’ La aŭtoritato koruptiĝis: tio estas la kaŭzo de la ribelo. Kaj nun vi laciĝis de la konstanta mortigado de homoj, ĉar vi vidas, ke perforto ne solvas la problemon. Vi demandas vin nun, ĉu ne estus pli bone esti bona por ili anstataŭ mortigi ilin. Tio estas, kion vi volas demandi ĉi tie. Ĉu ne estas tiel? Rigardu tra la fenestro: jam lumas en la oriento. Se vi estus pardoninta la viron kiu nun estas paŝanta al la eŝafodo, tio eble estus signifinta vian savon. Sed vi ne faris tion. Vi preterlasis la ŝancon. La pordo definitive fermiĝis post vi, kaj nun vi frapas per ambaŭ pugnoj sur ĝin. Vi volas, ke ĝi remalfermiĝu, sed estas tro malfrue. Vi ne povas reiri al tiu sekura tempo, kiam vi ne devis pensi, sed nur obei. Tiu pordo jam fermiĝis por vi. Jam ne estas tia pordo. Vi frapas en la aero.”

Fortege spirante la abato, kvazaŭ venkita per la insisto de la duko, turnis sin al ni kaj tiel preparis al si la plej grandan seniluziiĝon kiun mi povas imagi. Antaŭ ol li diris ion, mi jam sciis, ke li estis metonta decidan demandon. Mia koro bategis tiel sovaĝe, ke miaj tempioj doloris. Tiam ni aŭdis la voĉon de la abato, fortan, sed samtempe time esperantan la liberigantan respondon:

“Tiuj kiuj kredas, ke tiu viro bone agis, kondamnante Egmont, kaj ke li devas plu plenumi tion, kion li nomas sian devon, levu la manon.”

Mi vidis la senmovecon de la monaĥoj antaŭ kaj post mi, kaj tiam la manojn, ĉiujn manojn, kiuj leviĝis. Mi ankaŭ levis la manon.

Konsternita, la abato rigardis nin. Regis profunda silento en la granda ĉambro. Tiam ni aŭdis murmuri lian voĉon:

“Ho, Dio mia…”

La vizaĝo de Alva estis tordita en kramfo. Nekredante li rigardis unu monaĥon post la alia, kvazaŭ li volis esti certa, ke ĉiuj levis la manon. Tiam liaj okuloj ekbrilis.

“Ili aprobas min!” li laŭte jubilis. “Ili levas la manojn!”

Li kaptis Fadrique per la manoj kaj ĝojege diris:

“Fadrique, vidu! Ili aprobas min!”

Fadrique turnis sin al la abato.

“Mi ne povas kompreni la utilecon de tiuspecaj korpaj ekzercoj, sed mi komprenas, ke tio ne estas, kion vi atendis, ĉu ne?” li demandis triumfante.

Alva montris nin per etendita mano kaj ekkriis triumfante:

“Ne mi, sed vi sendis Egmont al la eŝafodo.”

Tiam li turnis sin al la abato kaj demandis:

“Kion vi diras nun, kara patro abato?”

“Miaj kunfratoj ne povas anstataŭi vian konsciencon. Nenio ŝanĝiĝis por vi.”

Ni vidis, kiel Mansfeld iris al la fenestro.

“La suno,” li diris, forte emociita. “Jen, la suno leviĝas!”

Viglius levis la manojn kaj diris per tremanta voĉo:

“Ĉe la sunleviĝo, tiel tekstas la ordono, la ekzekuto devas esti plenumita.”

Dum li mallevis la manojn, ni konsciis, ke Egmont staras sur la eŝafodo kun la pastro, la soldatoj ĉirkaŭ li, la tamburistoj kaj la homamaso sur la vendoplaco.

Mansfeld ankoraŭ ĉiam troviĝis ĉe la fenestro kaj diris:

“La lumo malantaŭ la linio de la montetoj kreskas… Ankoraŭ kelkajn momentojn.”

Mi fermis la okulojn kaj imagis la muregojn de la urbo, ankoraŭ mallume desegnitajn kontraŭ la aŭroro, kaj supre, jam pli helajn, la turojn de la preĝejoj kaj la tegmentojn de la altaj domoj. En mia imago mi vidis la ekzekutiston atendantan kun granda hakilo, kaj ie sur la turo, eble sur tiu de la urbodomo, soldaton kiu blovos la klarionon ĉe la leviĝo de la suno.

Revante Mansfeld diris:

“Mi povas vidi lin rekte starantan sur la eŝafodo.”

Alva staris meze de la ĉambro kaj nervoziĝis. Mansfeld plu diris:

“Li vidas la belegajn konstruaĵojn, kiuj ĉirkaŭas lin, la homamason, kiu, timema sed respektoplena, rigardas lin, kaj ĉirkaŭ la urbo, de horizonto al horizonto, la landon, kiu amas lin kaj kiun li amas…”

La suno estis tute aperinta super la orienta horizonto, kaj Mansfeld subite troviĝis en ĝia brilanta heleco. La lumo kiu ekfluis sur lia vizaĝo estis tiel forta, ke li devis fermi la okulojn. Senmove li staris en la heleco kaj murmuris:

“Nun li surgenuiĝas. La ekzekutisto levas la hakilon…”

Estis kvazaŭ ni sentis la aeron tremeti en la foreco sekve de la fortega frapo. Viglius falis sur la genuoj kaj metis la manojn antaŭ la vizaĝon.

“Dio, en viajn manojn mi rekomendas lian animon,” li preĝis.

Kun rompita voĉo kaj larmoj en la okuloj la abato ekkriis:

“Mi, Albertus, abato de la abatejo de Ter Kameren, deklaras, ke la viro kiu prononcis tiun juĝon estas murdisto.”

Alva estis tiel pala, ke li ŝajnis malsana. Tiam ni aŭdis en la malproksimeco, kie troviĝas la urbo, la sonojn de sonorilo. Viglius rigardis supren.

“Kio estas tio?” li demandis.

Mansfeld malfermis la okulojn kaj atendre aŭskultis.

“Tio sendube estas la sonorilo de la preĝejo Sankta-Gudula,” li diris, mirigita,” la funebra sonorilo de la preĝejo Sankta-Gudula.”

Impresita Alva aŭskultis la profundajn sonojn. Suspekteme Fadrique turnis sin al sia patro.

“Kial ili sonoras?” li demandis. “Alie oni neniam sonorigas tiel frue en la mateno. Kion tio signifas?”

Alva deturnis sin de sia filo. Tiam alia sonorilo eksonoris en la malproksimeco.

“Ankoraŭ unu …,” murmuris magistro Viglius, stariĝante.

“La funebra sonorilo de la preĝejo de Kapelle,” diris Mansfeld.

Tiam tria sonorilo komencis sonori.

“Tio estas la preĝejo de Zavel!” diris Mansfeld. Liaj okuloj brilis, kiam li diris:

“Ĉiuj sonoriloj de Bruselo sonoras.”

Kaj efektive, ĉiam pli multaj sonoriloj eksonoris, ankaŭ ekster la urbo. Ĉie, de ĉiuj flankoj ni aŭdis la sonoradon.

“Estas malprudente,” komentis Viglius.

Sed Mansfeld ne aŭskultis lin. Kun brilaj okuloj li plu diris:

“Aŭdu, kiel la sonorado disvastiĝas! De vilaĝo al vilaĝo. La turoj transdonas la signalon unuj al la aliaj. La funebraj sonoriloj de la tuta lando.”

Alva iris ĝis antaŭ la abato.

“Egmont mortis. Nun estas tro malfrue, jam estas nemalfareble,” li diris gestante. Tiam li iris al la preĝoseĝo sub la krucifikso sur la muro, sinkis sur ĝin kaj kaŝis la vizaĝon en la manoj.

Larmoj fluis sur la vangoj de la abato.

“La sonoriloj estas sonorigataj. Ĉu honore al la viro kiu mortis? Ne, ne tial. La mortinta jam ripozas. Ili havigas eliron al la kolerego kaj neŝancelebleco de la vivantoj.”

Li rigardis la dukon, kiu, profunde kliniĝinta, sidis sur la seĝo kaj kriis al li:

“Aŭskultu do! Estas la voĉoj de la kolerego kaj neŝancelebleco de nia popolo, kiujn vi ekde nun devos alfronti.”

Sed la duko ne moviĝis. Tiam la abato rigardis nin.

“Ankaŭ ni havas sonorilon en la preĝejo, kaj tie en la angulo de la plafono pendas la ŝnurego de la alarmsonorilo.”

Ĉio en mi pelis min antaŭen al la ŝnurego, kiu pendis de la plafono. Mi estis certa, ke, se mi ne estus tuj irinta, alia monaĥo estus. Mi kuris do al la ŝnurego, kaptis ĝin kaj tiris per ĉiuj miaj fortoj, ĝis sur la tegmento la sonorilo komencis sonori klare kaj laŭte. Mi ne povis vidi la abaton, sed mi aŭdis lin, tre feliĉan, diri:

“Bone, Camillus, tio estas bona…”

“Ĉesigu tion!” Fadrique ordonis.

“Sonorigu, Camillus, nur sonorigu!” la abato kuraĝigis min.

“Mi diras, ke vi ĉesigu!” kriegis Fadrique, kaj mi vidis, kiel li tiras sian spadon. Sed tiam ĉiuj aliaj monaĥoj venis al mi kaj formis kvaroncirklon antaŭ mi. Tiuj kiuj povis, kaptis la ŝnuregon kaj helpis min tiri je ĝi.

“Sonorigu, miaj infanoj!” kriis la abato, emociita. “Vi respektas la leĝon, sed timo naskiĝis en vi. Sonorigu la alarmsonorilon, sonorigu!”

Konsternita, Fadrique staris antaŭ ni.

“Tio estas ribelo!” li diris.

Li kuris al Alva kaj diris:

“Vi ne povas permesi tion! Kion ni faros?”

Alva ĉiam estis sidanta sur la seĝo kun la kapo en la manoj, ripetante:

“Ho, Dio mia! Ho, Dio mia!”

Fadrique rigardis lin.

“Kara ĉielo, kio okazas nun? Vi ploras!” li ekkriis, nekredante. “Vi ploras kiel infano.”

Alva levis sin de la preĝoseĝo, turnis al ni sian larmokovritan vizaĝon kaj diris:

“Mi faris mia devon. Dio kaj la homoj estas miaj atenstantoj, ke mi faris mian devon.”

“Camillus!” kriis la abato.

Mi liberigis min el la amaso de miaj kunfratoj kaj venis al la abato.

“Konduku nun la dukon al lia ĉelo,” li diris. “Li volis preĝi kaj demandi al Dio, kion li devos fari. Nun li rakontu al Dio, kion li faris.”

Fadrique ordonis al la abato, ke li silentu, sed la abato ripetis:

“Al la ĉelo, Camillus!”

“Vi ne rajtas doni komandojn al ni!” ekkriis Fadrique. “Ne vi kaj neniu!”

Pli mallaŭte la abato diris al mi:

“Donu al li mian ĉelon. Por tio ĉi ĝi bone taŭgas. La muroj kutimiĝis al timo.”

“Ĉesigu!” Alva intervenis.

“Lasu lin sola,” la abato plu diris, “sed sorgu, ke li ne sentu sin tro soleca.”

“Ne faru tion!” insistis Alva.

Sed la abato ne aŭskultis lin.

“Restu ekstere en la koridoro,” li plu eksplikis al mi, “tuj apud la pordo, kiel vi jam faris por mi, kiam la nokto estis tro malluma.”

Mi ne povis fari ion alian, ol indiki al Alva, kie estas la pordo de la ĉelkoridoro. Sed li ne venis. Li staris antaŭ la abato kaj diris:

“Pardonu min, ke mi igis vin ligi. Mi ne rajtis fari tion al vi, abato Albertus.”

Amare la abato respondis:

“Ne estu tiel zorgema pri abato Albertus. Li ne estas tiel pura perlo. Li povas esti enkatenigita de tempo al tempo kaj ekspoziciata kontraŭ fosto.”

Alva mem malligis la ŝnuron per kiu la abato estis ligita al la kolono.

“Mi volus paroli kun vi,” li diris timeme. “Nun, se estas eble.”

Sed la abato turnis al li la dorson kaj ordonis:

“Konduku lin al mia ĉelo, Camillus. Kaj kiam en la koridoro vi aŭdas klaki liajn dentojn, tiam laŭte preĝu la rozarion.”

Sed Alva ne venis kun mi. Li iris eksteren. Sufiĉe longan tempon, ni ne plu vidis lin. Tiam ni vidis, ke la soldatoj pretigis sin por foriri, kaj iom poste la pordegisto venis kaj anoncis al ni, ke la duko foriris kun sia filo.

Kelkajn tagojn poste soldatoj venis por la abato. Ili forkondukis lin, kaj la tutan tagon ni aŭdis nenion pri li. La morgaŭon ni aŭdis la famon, ke li devos aperi antaŭ la inkvizicio. Mi ne sciis, ĉu tio estas vera, kaj mi ne povis kontroli la novaĵon, ĉar ankaŭ mi estis arestita la posttagmezon, eble ĉar mi sonorigis la unua la alarmsonorilon, sed oni ne diris tion al mi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.