La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALARMSONORILO

Aŭtoro: Aster Berkhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SESA ĈAPITRO

Kiam la abato kaj mi volis retiriĝi, Alva malpermesis tion:

“Neniu foriras. Ankaŭ vi ne,” diris Alva kun mangesto en mia direkto. “Ju pli da moviĝo, des malpli granda estos la ŝanco, ke li falos sur la genuoj kaj plorpetos.”

Intertempe la grafo de Mansfeld estis enirinta. Mi pensas, ke li aŭdis la lastajn vortojn. Sed li ne ŝajnigis tion kaj envenis la ĉambron, altstatura kaj kvieta, kia li estis. Liaj trankvilaj, moderaj vortoj, liaj mildaj, grizaj okuloj kaj lia pintbarbo ĉiam restis por mi simboloj de saĝeco kaj simpla memfido, al kiuj mi sopiris mian tutan vivon, kaj kiuj estus savintaj min el la konfuzeco, en kiu daŭre troviĝis miaj pensoj kaj sentoj.

Mansfeld paŝis ĝis antaŭ Alva kaj gentile salutis lin.ĝ “Pardonu min, ke mi tiel insistis por povi paroli al vi,” li diris.

Ŝajnis momenton, ke Alva ne volis levi sin por saluti lin, sed li tamen faris tion.

“La verdikto pri la grafo de Egmont estas prononcita,” li diris milde.

“Jes,” respondis Alva, “de mi.”

“Ĉu la definitiva juĝo?”

“Jes, la definitiva juĝo.”

Mansfeld silentis dum kelkaj momentoj. Tiam li diris, petegante:

“Ne plenumu ĝin, mi petas.”

“Vi almozpetas,” diris Alva, iritita.

“Jes,” respondis la grafo de Mansfeld, mallevinte la rigardon. “Mi almozpetas… Mi volas almozpeti …”

“Tio fariĝis modo, de kiam la nederlandaj nobeloj ornamas sin per la atributoj propraj al tiu okupo[3]!”

“Ne la nederlandaj nobeloj. Nur parto da ili, post kiam ili malprave estis insultitaj kiel almozpetuloj, ili uzis tiun insultnomon kiel honoran titolon.”

“Ankoraŭ io?” demandis Alva, deturnante la rigardon de Mansfeld.

”Egmont ne plenumis perfidon.”

Alva returnis sin.

“Kion vi diris?” li demandis, kvazaŭ li estis aŭdinta ian neimageblan malveron.

“Egmont ne plenumis perfidon.”

“Ĉu li ne plenumis perfidon?”

“Ne en sia koro.”

“Regno ne estas konstruita sur koroj.”

”Sed ĝi floras en ili.”

Alva fikse rigardis Mansfeld.

“Ĉu ĝi floras en via koro, Mansfeld?” tiam li demandis.

“Jes,” respondis Mansfeld kun konvinkiteco, “tie ĝi floras.”

Momenton regis silento. Tiam Alva faris nervozan geston per la mano.

“Parolu plu,” li ordonis.

“Provu kompreni Egmont,” diris Mansfeld kun insisto. “Ne demandu vin, ĉu vi povos pardoni lin aŭ ne. Demandu vin, ĉu vi povos kompreni lin. Ni ĉiuj havis kialojn por esti malkontentaj. Tion vi mem ja scias. Mi petas vin koncedi tion. Antaŭ sia foriro al Hispanio la reĝo promesis retiri ĉiujn hispanajn trupojn el niaj landoj.”

“Mi ne komprenis la necesecon de tiu ago, kaj mi ne estus aginta sammaniere.”

“Sed la reĝo promesis tion.”

”Kaj li retiris ĉiujn hispanajn trupojn.”

“Ho jes, sed tre malfrue,” replikis Mansfeld. “Intertempe kreskis amareco. Amareco kiu ne trovas elirejon, acidiĝas kaj fariĝas veneno. Ankaŭ reĝo Filipo ĵuris respekti niajn malnovajn politikajn rajtojn, sed li restis en Madrido, kaj kardinalo Granvelle ĉiam neglektis plenumi tiun promeson.”

“Tiu popolo insurekciis armata kontraŭ sia legitima reĝo,” diris Alva. “Pro tio ĝi perdis ĉiujn siajn rajtojn.”

“Sur iuj lokoj la ribelo alprenis formojn, kiuj vekis aversion ĉe mi. La profanado de la preĝejoj estis abomeninda. La maniero en kiu sovaĝaj bandoj detruis la statuojn de sanktuloj frapis min per konsterno. La reĝo koleriĝis. Vi ankaŭ, kaj tute prave. Sed koncerne niajn rajtojn tio ne okazis kiel vi diras, sed inverse. Ne okazis tiamaniere, ke unue parto de la Nederlandoj ekribelis, kaj poste la reĝo forprenis niajn rajtojn por puni nin. Kiu diras tion, inversigas la aferon. Unue la reĝo ofendis niajn rajtojn, kaj poste kaj nur tial ekestis la ribelo. Fakte estis Granvelle kiu faris ĉion, kaj tial mi provas konvinki min, ke la reĝo eble ne bone konis la situacion. Li estis tro malproksime de tie ĉi.”

“La reĝo ne petis min restaŭri viajn tiel nomatajn rajtojn. Li petis min puni viajn landojn kaj ekstermi la malbonon kun radiko kaj branĉoj.”

“Se vi mortigos Egmont, vi mortigos iomete nin ĉiujn,” kviete diris Mansfeld.

Fadrique, kiu aŭskultis la tutan tempon, kun la mentono sur la brusto, grumblis:

“Tio ne estus malbona ideo.”

“Vi seniluziigas nin, senjoro de Mansfeld,” diris Alva. “Ni pensis, ke vi estas amiko de la reĝo. Ni ne atendis ĉiujn tiujn babilaĵojn de vi.”

“Egmont restis fidela al la reĝo,” diris Mansfeld. “Oranje daŭre provis ribeligi lin kontraŭ la reĝo, sed Egmont rifuzis.”

“Jaron post jaro Egmont estis intriganta kun la herezuloj kaj igis ilin fari la subfosadon, kion li timis mem fari.”

“Ne,” diris Mansfeld forte, “tio ne estas vera.”

“Li sciis, kion li faras.”

“Jes, li sciis, sed li nek igis ilin fari tion, nek aprobis iliajn agojn. Li estis ĉirkaŭita de homoj, kiuj kredis devi defendi kontraŭ la Eklezio kaj la reĝo antaŭ ĉio la liberecon de pensado kaj de kredo. Li iom nesingarde interrilatis kun ili, sed li ne estis ilia aliancano, nur ilia amiko. Li estis amiko de ĉiuj. Sed kiam tiu blindigita, agitita homamaso komencis bati ĉion en pecojn, li ektimis.”

Alva volis respondi, sed Mansfeld rapide aldonis:

“Mi scias, ke estas tiel! Mi ne aŭdis tion de aliaj, sed de Egmont mem. Mi estis ĉe li, kiam alvenis la novaĵo de la bildodetruado. Li fariĝis pala kaj diris, ke oni ne povas indulgi tion. Li reprenis sin kaj fariĝis unu el miaj plej fervoraj helpantoj en la reestablo de la ordo.”

“Li faris tion, ĉar li povis fari nenion alian,” mokante rimarkis Fadrique. “Al li restis nenio plu ol ŝanĝi la direkton aŭ iri en ekzilon.”

“Tio ne estas vera,” protestis Mansfeld.

“Li ne povas iri en ekzilon,” aldonis Fadrique. “Oranje povas iri en ekzilon, ĉar li havas grandajn bienojn en Germanio kaj Fancio. Li povas iri ien ajn. Sed Egmont posedas nenion ekstere de la Nederlandoj. Tie ĉi li estas princo, sed se li forlasus la landon, li estus malriĉulo. Tion li tre bone scias.”

Mansfeld nee skius la kapon kaj diris:

“Vi ne povas suspekti Egmont esti tiuspeca kalkulanto. Li ne estas tia! Li estas impulsiva, senpripensa, entuziasma, kolerema, sed ne kalkulema. Nenio estas pli facile ol entuziasmigi lin por io. Sed kiam tio malbone finiĝas, kiel perpleksa li tiam povas aspekti! Ho, mi petas vin, ne diru, ke tiu granda viro plenumis perfidon. Li estis jes iritita, ofendita. Preskaŭ ne sciante, kontraŭ sia volo li estis implicita en la fatalan konfuzecon, kiun ni konas.”

Kolere Alva frapis per la pugno sur sian alian manplaton.

“Jen tio denove,” li riproĉis al Fadrique, severe rigardante lin. “Caramba, ĉu vi neniam lernos klare pensi?”

Li ree turnis sin al Mansfeld kaj demandis:

“Respondu min: ĉu Egmont estis guberniestro de Flandrio kaj Artezio?”

“Jes, li estis.”

“Kaj ĉu li havis sidejon en la Ŝtata Konsilantaro?”

“Jes, li havis.”

“Ĉu bonan sidejon?”

“Jes, bonan.”

“Ĉu la guberniestrino konsultis lin en ĉiuj gravaj aferoj?”

“Jes, ĉiam.”

“Kio okazis, kiam la opinioj diferencis? Ĉu tiam la juĝo de iu alia pezis pli ol tiu de Egmont, aŭ inverse?”

“Jes, jes, la guberniestrino atribuis multan valoron al la opinio de Egmont.”

“Kiel granda estis lia influo en la Ŝtata Delegitaro?”

“Granda,” respondis Mansfeld.

“Ĉu ne pli ol tio?”

“Grandega.”

“Ĉu tiam oni rajtis nomi lin ‘postkuranto’? Ofendita povas esti ĉiu, eĉ iritita. Sed ĉu kuntrenita? Li, politikisto, guberniestro, la plej granda en la Nederlandoj, lasis sin kuntreni? Se tio estas vera, nur pro tio li jam meritas la mortpunon.”

Li estis tiel ekscitita, ke ĉiuj aŭdis lian spiradon, kiam li haltis momenton.

“Politikisto ne estas kuniranto, senjoro! Li antaŭiras! Li kondukas! Se li ne kapablas fari tion, li petu rajti iri hejmen varti la infanojn.”

Mansfeld mallevis la okulojn.

“Kaj ne diru, ke vi estas tiel granda admiranto de Egmont. Vi trovas, ke li ne kondutas kiel nobelo. Vi trovas lin leĝermensa, nefidinda, nerespondecema, kaj lian familiaran interrilaton kun la popolo vi nomas vulgara. Vi plurfoje diris tion al li, kaj dum la pasintaj jaroj vi estis unu el la malmultaj, kiuj montris al li liajn erarojn. Ĉu estis eraroj pro singardemo? Povas esti, sed tamen eraroj! Ne, vi ne defendas Egmont, tial ke vi ŝatus lin aŭ rigardus lin senkulpa. Vi ne konsideras lin senkulpa. Sed io alia tedas vin. Estas tute alia kaŭzo, pro kiu vi intervenas ĉi tie por Egmont. Egmont apartenas al la plej alta nederlanda nobelaro, kiel vi. Vi ne volas, ke membro de la alta nederlanda nobelaro estu publike ekzekutita kiel fripono. Vi kredas, ke nobelo estas la protektanto de sia popolo, ke la popolo estas senhelpa sen li. Vi komparas ĝin kun infanoj, kiuj bezonas patron, kaj vi diras, ke ne estas bone por infanoj, ke la patro estu humiligita en ilia ĉeesto. Tial vi volas, ke mi savu lian vivon kaj kaŝas liajn erarojn. Por lia popolo. Tio estas bona poento por vi. Vi ne pledas por Egmont, tial ke vi iel profitus farante tion, aŭ ĉar vi estus sentimentala aŭ simple stulta. Sed koncerne la tiel nomatan altan mision de la nobelaro, vi apartenas al la maljuna skolo. La homoj jam bone povas malhavi la nobelojn, kaj ili povos fari tion ĉiam pli bone. La estonteco ne kuŝas en la maljunaj dukejoj kaj grafejoj, sed en reĝejo. Tion la reĝo scias, kaj en tio li antaŭas vin!”

Tiam li grumblis:

“Sed vi estas bona viro, Mansfeld. Se mi povos fari al vi ian servon en aliaj cirkonstancoj, mi volonte faros ĝin. Sed mi ne reprenos mian decidon koncerne Egmont. Foriru nun, mi petas.”

Kiam Mansfeld hezitis, Alva diris senpacience:

“Foriru! Foriru, mi diras!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.