La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA ALARMSONORILOAŭtoro: Aster Berkhof |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tiam komenciĝis la stranga konfeso, kiun ni – patro Bruno, fratulo Eduardus kaj mi – konsternitaj kune aŭdis kaj pri kiu mi pensas, ke ĝi estis la komenco de tiu necerteco, ĉu timega, ĉu esperdona, kiu ekde tiam estis regonta la reston de nia vivo.
Alva surgenuis sur la planko, apogante sin sur la kubutoj kaj profunde klinante sin, kun la vizaĝo en la manplatoj.
“Mian tutan vivon mi tre nesufiĉe kulpigis min pri vanteco,” li diris. “Mi fariĝis fama armeestro kune kun la franca duko de Guise, la plej fama en Eŭropo. Sed tio ne sufiĉis al mi. Mi ankaŭ volis esti politikisto, ne ia politikisto, sed la plej granda. Fariĝi reĝo ne estis eble por mi, sed mi povus regi ie, kie mi havus neniun super mi ol la reĝon. Tial mi venis al la Nederlandoj, por regi, por esti ĉi tie, kio estas la reĝo en la sudo. Mi intence atendis, ĝis kiam ĉi tie ekfuriozis la ribelo, kaj nur tiam mi akceptis la taskon, kiam mi havis tiun certecon. Mi tamen sciis, ke estas urĝe agi. En mia koro mi ankaŭ volis urĝe agi, sed mi atendis. Kiam mi poste akceptis la mision, mi ankoraŭ malrapidis, pretekstante, ke mi ne povas bone elteni la klimaton de tiuj ĉi regionoj, sed en realeco pro la korteganoj en Hispanio, precipe Medina Celi, kiuj kaŝe observis min kiel lupoj, esperante tagon post tago povi eligi min el la favoro de la reĝo. Eĉ nun, en tiu ĉi momento, mi timas, ke ĉe mia reveno ili havos pli da povo kaj influo ol mi. Dio pardonu al mi tiun frenezecon! Li pardonu al mi ankaŭ la venenecon, kun kiu mi ofendas la homojn parolante kun ili, kaj la arogantecon, kiun mi malfacile povas kaŝi en tiu ĉi lando, kiun mi profunde malŝatas. Nur kun granda peno mi povas malhelpi, ke mia kolero fariĝu malamo. Mi volas, ke miaj juĝoj estu justaj, sed ĉiufoje kiam mi ne regas min, ili degeneras al venĝo. Ĉiajn malbonaĵojn mi plenumis. Mi pentas pri ili.”
“Kial?” demandis la abato.
Alva hezite levis la kapon.
“Kiel do, kial?”
“Pento povas origini el multaj fontoj,” respondis la abato. “Nur unu el ili estas bona, la aliaj estas sinamo.”
Senhelpe kaj timeme Alva rigardis lin.
“Patro, kio okazas al mi?” li demandis.
“Kelkafoje estas timo en via rigardo, kiam vi rigardas supren. Kial estas tiel?”
Alva rigardis la plankon kaj diris:
“Tiu ĉi lando ribelis. Ĝi senhonorigis Dion kaj ofendis la reĝan majeston. Kriante obscenajn vortojn, kanajlaro tretadis sur sanktajn hostiojn kaj dancadis sur pecetoj de sanktulfiguroj. Aŭdante, ke mi, Alva, estas venanta, ili fuĝis. Parton el ili mi ankoraŭ povis kapti. Mi kunpelis ilin kaj batadis sur ilin. Mi batadis kun forto, kiu ŝajnis ne havi limon. Kolero ardis kaj furiozis en mi. Sed nun… Mi ne scias, kiel, kie aŭ kiam tio komenciĝis, sed nun mi ne plu povas. Miaj brakoj estas lacaj…”
Li rigardis supren kaj necerte demandis:
“Ĉu estas vere, ke patrinoj diras al malbonkondutaj infanoj: ‘Ni tuj venigos Alva por puni vin’?”
La abato respondis:
“Mi aŭdis, ke pro kontenteco vi interfrotis viajn manojn dirante: ‘Bonege!’ kiam oni unuafoje rakontis tion al vi. Ĉu estas vere?”
Alva rigardis la plankon.
“Tio estis parto de mia entuziasmo,” li diris. “Mi jam ne povis klare pensi.”
Denove li rigardis supren, demandante:
“Ĉu estas vere? Ĉu la patrinoj diras tion?”
“Jes, ili diras tion.”
“Mi tiom bedaŭras tion,” flustris Alva.
Tiam li pene stariĝis.
“Kie tio komenciĝis?” li demandis, reveme rigardante en la fajron. “Kie? Ĉu en Gento? Tie mi iam najlis apud la belfrido dekkvar teksistojn sur iliaj antaŭpordoj, ĉar ili kaŝis francajn predikistojn en siaj domoj. Unu el la teksistoj estas ankoraŭ juna. Ĉar ili ĉiuj kune kantis psalmojn, mi igis eltranĉi al ili unu post la alia la langon. La junulo estis la lasta. Kun tremanta voĉo li kantis: ‘Dio estas mia paŝtisto’. Tiam, antaŭ ol malfermi la buŝon por lasi eltranĉi la langon, li rigardis min kaj diris: ‘Se vi faras tion por Dio, vi estas mia frato’.”
Timeme li rigardis la abaton kaj insiste demandis:
“Ĉu tio estas ebla, patro? Ĉu mi povas esti frato de kalumnianto? Tio ne povas esti la volo de Kristo.”
“Por neniu Kristo estas pli milda ol por la pekuloj,” diris la abato.
“La pekuloj, jes, sed mi ne parolas pri ili. Kiu malobservas la Dek Komandojn de Dio povas esti savita per pento kaj pentofarado. Sed kalumniantoj kaj malamikoj, kiuj turnas la dorson al Dio kaj forlasas Lin, kiuj malpurigas Lian domon kaj tretas sur Lian dian Korpon, ĉu oni povas esti frato de tiaj kanajloj?”
“Ĉu tiaj kanajloj krucumis Kriston?”
“Jes.”
“Tiam vi scias, ke vi povas esti ilia amiko, ĉar Jesuo pardonis ilin.”
“La martirmorto de Jesuo estis necesa por liberigi la homojn. Tiu senmezura ago estas pli granda ol la homa komprenpovo. Sed kio venis poste – sekvi Lin, adori Lin kaj konservi pura Lian doktrinon – tio estas homa laboro. Ĉu ni ne povas, ne devas fari tion, kaj ankaŭ juĝi, laŭ homaj normoj?”
“Ĉu normoj kiel ekzemple malamo…?
“Ne, ne malamo.”
“… aŭ egoismo, vanteco, malhumileco, venĝemo, fanfaroneco de la speco kiu krias: ‘Mi havas la tutan veron, kaj vi tute eraras’.”
Konsternita, Alva demandis:
“Ĉu estas fanfaronulo iu kiu predikas la parolon de Jesuo, iu, kiu diras: ‘Tiu parolo estas vera, tiu sola’? Ĉu Paŭlo estis fanfaronulo? Ĉu estis Jesuo?”
“Certe ne, sed ili ne mortigis aŭ eĉ punis kiel vi la homojn, kiuj ne pensis kiel ili.”
Alva silentis kaj rigardis la plankon “Ĉu tio pezas sur vin?” demandis la abato.
“Kion vi volas diri?” Alva demandis hezite.
“Vi estas nek Paŭlo nek Jesuo. Vi estas mortema kaj pekanta homo, sed vi agadas kvazaŭ vi estus Dio mem. Tio estas via timo.”
“Mi parolas kaj agas en la nomo de Dio, ne kvazaŭ mi estus Dio.”
“Tion ankaŭ mi diras al mi la tagojn, kiam ne estas bone al mi.”
“Antaŭ mi staras la vero, kvazaŭ brilanta stelo,” diris Alva kun forto.
Oni povas nur rigardi al la steloj ekde mallumo,” rimarkis la abato.
Alva rigardis lin malkonfide.
“Kia mallumo?”
“Pri kiu mi ĵus parolis: egoismo, vanteco, malhumileco, venĝemo, fanfaroneco, malamo, sed antaŭ ĉio…”
“Kio antaŭ ĉio?”
“Nescieco.”
La timo reaperis en la okuloj de la duko.
“Nescieco? Sed ĉu ne sufiĉas al ni tio kion instruas la Eklezio?”
Nun li staris tuj kontraŭ la abato kaj diris, kvazaŭ serĉante subtenon por sia pensmaniero.
“Ho patro! En kia stranga tempo ni vivas! Kio igis Kopernikon traserĉi la ĉielon kun tia sovaĝa fervoro? Kial li absolute volis mezuri la distancojn ĝis la steloj? Kio igas Dodoneon tiel fikse rigardi la florojn? Kio persvadis Vesalius distranĉi homajn korpojn? Kial Merkator kaptis la teron en mapo? La granda mistero de la vivo fariĝas manlibro por studentoj. Kial, patro, por kio?”
Li montris pentraĵon super la fajrejo.
“Tio estas de Mikelanĝelo. Mi konas tiun viron. Mi renkontis lin en Florenco: li estis hakanta kiel giganto en marmorblokojn. Oni diras, ke li estas tre religiema viro. Mi volas kredi tion… Eble li estas… Sed kial tiu brilo? Tiuj belegaj ĝardenoj kaj palacoj? Tiu pentraĵo super la pordo estas titano, ĉu ne?”
“Jes.”
“Sed rigardu tiun blindigan kaskadon de grandaj, brilaj korpoj: kiuj ili estas? Ĉu ili estas homoj? Jes, se vi volas, sed ili estas belege vestitaj kiel dioj. Servistoj en reĝaj vestaĵoj. Nuntempe oni ĉiam aŭdas nur la vorton ‘homo’, kaj dum tagoj la vorto ‘Dio’ ne estas dirata. Kion tio signifas? Patro, pri kio temas sur la tero?”
La abato indikis seĝon ĉe la skribtablo apud la fenestro.
“Tie, sur tiu seĝo sidis iutage antaŭ kvardek jaroj la granda Erasmo. Mi tiutempe estis novico kaj alportis al li vinon kaj panon, kaj dum li manĝis, mi povis restadi kaj babili iomete kun li. Mi diris al li: ‘Mia spirita konsilanto riproĉas al mi, ke mia vojo al Dio ne estas la bona.’ Mirigite Erasmo respondis: ‘Ĉu via vojo al Dio? Sed kiel io, kio kondukas al Dio, povas esti malbona?’ Kiam mi diris, ke ankaŭ mi respondis tion, li ridetis kaj rimarkis: ‘Atentu! Vi fariĝos aŭ sanktulo aŭ herezulo!’”
“Kial vi rakontas tion?” demandis Alva, suspekteme.
“Antaŭ multaj jaroj Dio revelaciis sin al la homoj, kaj nun la homo komencas serĉi Dion en la materioj. Ĉu tio ne estas bona ankaŭ?”
Kun rigida vizaĝo Alva respondis:
“Tio odoras je tiu ulo el Wittenberg[7].”
Kviete la abato respondis.
“Tiam tio pledas por li.”
La dureco malaperis el la okuloj de Alva.
“Ĉirkaŭ ĉiu brilo estas mallumo, tio estas vera. Sed mi ne povas kompreni, kial estus utile nur ĉiam ĉirkaŭrigardi en mallumo. Ŝajnas al mi, ke tiuj kiuj nepre volas fari tion, eble serĉas ion alian ol Dion.”
“Kial povus esti malagrable al Dio, ke oni klopodas pli bone kompreni Liajn laborojn kaj vortojn kaj admiri ilin?”
Alva rektigis sin kaj diris malmilde:
“La vortoj de Dio estas gardataj nedifektitaj far la Eklezio.”
“La vortoj de Dio ne troviĝas en la teologiaj traktatoj, sed en la Sankta Skribo. Kiam estas dusenco aŭ neklareco, ni devas reiri al la Sankta Skribo.”
“Ĉu vi dubas pri la vortoj de la Eklezio?”
La abato koleriĝis kaj kriis:
“Jam de jarcentoj la Eklezio estas maljuna, ruĝvizaĝa, ŝvelinta dikulaĉo, kiu singultas pro la multa manĝo. Kaj la Sankta Skribo troviĝas en malnova, forgesita kelo sub polvo, araneaĵoj kaj ŝimaĵoj!”
Alva deziris furiozi kontraŭ la abato, sed tiu kriis:
“Ne ŝajnigu, kvazaŭ vi mem tion ne scius! La Eklezio atingis la plej malaltan pinton en sia ekzisto ĝis nun[8]! Vi mem diris tion. Kiel ofte vi primokis la pastrojn! Vi nomas ilin nesciaj, diboĉaj kaj avidaj. Kaj tiaj ili estas! Vi diris: ‘La episkopo tronas sur kofro plena je mono, la abato vendas sian benon por mono kaj la papo matenmanĝas kun sia bastardfilo’[9]. Vi ŝajnis esti malsana, kiam vi diris tiajn aferojn. Bone! Sed kiu indkas la vundojn, tiu devas ankaŭ helpi resanigi ilin!”
“Tio…”
“Tio ne rilatas al la fakto, ke oni estas katoliko aŭ protestanto,” impete interrompis lin la abato. “Tio rilatas al pureco, amo kaj kuraĝo! La kuraĝo, se oni protestas kontraŭ tiu stato, komenci per si mem!”
Tiam, refariĝante trankvila kaj afereca, li demandis:
“Ĉu vi jam demandis vin, kia estus la vivo sen kontakto kun Dio?”
Alva teruriĝis.
“Kion vi diris?” li demandis.
“Tio estas kio maltrankviligas vin, ĉu ne?”
“Patro, mi multe toleras de vi. Ĉe alia, tio sufiĉus por konduki lin al la eŝafodo!”
“Neniaj elturnoj!” diris la abato, farante geston, kvazaŭ li forŝovis obstaklojn. “Vi ja scias, ke vi ne povas timigi min tiamaniere.”
Alva turnis sin al la fajro.
“Tiu ĉi lando estas tiel fremda al mi,” li diris pensante. “Kie ajn oni troviĝas, oni estas ĉirkaŭita de vivamaj, preskaŭ gajaj homoj. Ili estas religiemaj kaj iras al la meso, sed ili faras komercon kun paganoj kaj invitas herezulojn al sia tablo. Ili pekas kaj pentas, sed ne pentofaras. Ili estas koleremaj kaj fervoraj, sed en sia interno ili restas kvietaj kaj ŝajnas feliĉaj. Iliaj klaraj, helaj okuloj faras min necerta. Mi timas ilian ridemon. Homo ne povas kalkuli je siaj propraj fortoj. Kion faras vitobranĉo en la spaco? Ĝi kliniĝas kaj moviĝas tien kaj reen, serĉante subtenon. Kiam ĝi ne povos trovi tiun, ĝi fruemalfrue falos malsupren.”
La abato demandis.
“Ĉu vi jam iam sonĝis, ke vi metas la piedojn sur lokon, kie ne estas grundo?”
Sed Alva nee skuis la kapon.
“Mi ne volas esti necerta, patro! Mi ne volas havi timon! Kristano ne rajtas havi timon!”
“Sed vi havas timon. Ĉu pro tio vi ne plu kuraĝas tiel facile mortigi homojn?”
“Mi ankoraŭ kuraĝas! Mi devas kuraĝi.”
“Ĉu vi devas?” la abato demandis milde.
Senkonsila, Alva tordis siajn manojn.
“Ĉu vi ne vidas, aŭdas kaj sentas per ĉiuj nervoj de via persono la neŝanceleblan veron, ke tiu, kiu ne servas Dion, damnas sian animon? Kaj ke oni ne povas duone servi Dion?”
“Se tio estas certa, kial do vi estas turmentata de via konscienco?”
“Mi ne estas turmentata de mia konscienco.”
“Vi kaŝas vin en monaĥejoj.”
“Kiu serĉas lokon tuj apud Dio, ĉu tiu ne serĉas la ĝustan lokon?”
“Sed vi volas, ke alia diru al vi, kio estas bona kaj kio estas malbona.”
“Kio estas pli saĝa ol peti la konsilon de saĝulo?”
“Honesteco!”
“Mi estas honesta!” ekkriis Alva.
“Esti honesta volas diri: fari kion oni honeste kredas devi fari.”
“Tion mi faras.”
“Sed farante tion, vi havas timon,” diris la abato.
Ne plu eltenante la rigardon de la abato, Alva denove deturnis sin de sia interparolanto.
La abato ne cedis.
“Vi asertas, ke vi devas mortigi Egmont kaj Hoorn, kaj multajn milojn da aliaj homoj. Miloj da sanktaj vivoj, kiujn kreis Dio kaj kiujn vi devas neniigi, ‘ĉar Dio ordonas tion al vi’.”
La abato skuis la kapon kaj daŭrigis :
“Ne, senjoro! La malbona de viaj vortoj estas, ke vi diras ilin tro laŭte kaj tro ofte, kaj ke vi diras ilin ne al mi, sed al vi mem. Por pravigi vin, por kuraĝigi vin, por konvinki vin. Se vi tiel daŭrigos, vi baldaŭ ne plu estos juĝisto, sed amasmurdisto, kaj vi plaŭdos en sango kiel buĉisto! Estas naŭzega spektaklo!”
Alva ne koleriĝis.
“Kial vi konstruigis kapelon en via palaco flanke de via dormoĉambro?” demandis la abato.
“Kiel vi scias tion?”
“Ne estas interkomunika pordo inter la kapelo kaj via ĉambro. Antaŭe estis unu, sed vi forigis ĝin kaj anstataŭigis ĝin per kurteno, ĉu ne?”
“Jes.”
“Kial?”
“Kial vi demandas tion?” demandis Alva siavice, nervoza. “Vi scias, ke mi amas preĝi de tempo al tempo inter la aliaj aferoj.”
“La tutan nokton bruladas kandeloj en via ĉambro.”
“Mi dormas nur malmulte. Kaj kandellumo helpas min enmemiĝi.”
“Enmemiĝi aŭ malpli timi?”
“Ne malpli timi! Ne diru tiujn aferojn!”
“En la kapelo flanke de via ĉambro ĉiam ĉeestas du monaĥoj, kiuj laŭ via ordono kantas antifonojn. Kandellumo, kantado de monaĥoj, certe fojfoje incenso… Kion vi volas pruvi al vi mem per tio?”
“Mi ne timas. Ne kiel vi diras.”
“Tiam vivu do, vivu en la lumo.”
“Oj, kiom da konkludoj vi tiras el negravaĵoj! Mia misio lacigas min. Mi estas maljuna kaj malsana. Ĉu estas tiel strange, ke mi deziras iom da silento? Iom da ripozo? Iom da enmemiĝo?”
“La lastajn semajnojn vi igis senkapigi pli da homoj ol dum ĉiuj antaŭaj monatoj. Strange enmemiĝo. Ĝi similas pli al furiozeco laŭ mi. Sed kial? Kial vi tiel sovaĝe furiozas? Ĉu por konvinki vin, ke toleremo estas peko? Ĉu tial vi tiel terure punas? Por encerbigi al vi tagon post tago, ke vi ne rajtas esti milda?”
“Mi ne rajtas esti milda!”
“Sed Jesuo estis milda!” diris la abato. “Jesuo iris al la homoj por instrui al ili, kio estas amo. Jesuo estas bona, milda, delikata magistro, kiu amas siajn infanojn, kiu fidas ilin kaj kiu ridetas, kiam ili bruas kaj troigas. Sed vi estas avara, malmilda, maljuna koleremulo, kiu superrigardas la mondon kaj spionas, ĉu iu ie faras movon alian ol estas preskribita en viaj flaviĝintaj paperoj.”
“Mi ne komprenas vin, patro. Kion vi diras, estas bela, sed ĉu oni povas esti tolerema por homoj, kiuj tretas sur Dion? Ne diru, ke ili ne faris tion. Ili faris tion. Ili ĵetis la hostiojn sur la plankon kaj distretis ilin per la piedoj! Kiel do vi nun povas diri, ke oni devas esti milda por tiaspecaj homaĉoj?”
“Vi povas aŭskulti ilin!”
“Mi faras tion. Ĉiu kiu aperas antaŭ la tribunalo, rajtas defendi sin.”
“Vi aŭdas, kion ili diras, sed vi ne aŭskultas, kio estas en ilia koro.”
“Koroj de tia speco povas nur enteni malpuraĵojn.
“Benataj estas tiuj kiuj volas supreniri al Dio el tia marĉo! Helpu ilin!”
“Ne! Tion vi ne rajtas peti de mi. Mi ne povas! Mi ne povas!”
“Vi estas tro malforta por esti milda. Vi povos esti nur malmilda.”
“Vi pensas alie ol mi. Vi ĉiuj. Mia lando estas fiera kaj forta. Ĝia grundo estas bruldefektita de la suno: somere ĝi estas varmega kaj polvoza, sed vintre muĝas tie ŝtormoj, tiel furiozaj kaj glaciaj, kiel ili neniam okazas en via lando. Mia patro kaj mia avo batalis sian tutan vivon kontraŭ la maŭrojn. La maŭroj estas herezuloj, kaj tial estis iliaj malamikoj. Mia avo kaj mia patro nomis ilin ĉu herezuloj, ĉu malamikoj. Tiuj vortoj signifas do la samon. Nu, ili formis min. Eble tial la ĉi-tieaj herezuloj ne povas esti io alia por mi ol malamikoj.”
“Vi igas vin svenigi de antifonkantistoj en via kastelo, kaj nun vi rampas inter la brakojn de via patro. Inter liajn brakojn? Ne! Sur liajn genuojn! Estu viro kaj alfrontu mem vian timon!”
“Mi ne havas timon!” kriegis Alva ekster si mem. “Ne de vi! Ne de la diablo! Nenio, nenio povas timigi min!”
Mi vidis Viglius, kiu staris en la kuirejo, farante ekscititajn gestojn. Kiam mi iris al li, li diris mallaŭte kaj time:
“Mi devas urĝe paroli al la abato. Okazas strangaj aferoj en la monaĥejo.”
Li jam estis veninta en la laborĉambron, sed la abato kolere kriis al li:
“Ne!”
“Patro abato, mi prezentas al vi miajn ekskuzojn. Ankaŭ Via Duka Moŝto bonvolu ekskuzi min,” diris Viglius, “sed…”
“Ne nun!” diris la abato firmege.
“Sed urĝas. Estas ke…”
“Foriru! Foriru, magistro Viglius! Foriru!”
Sed Viglius plu staris tie kaj daŭrigis:
“La granda pordego estas malfermita. Homoj eniras. En la angulo de la korto apud la staloj oni batalas.”
Alva returnis sin kun stranga rigardo, sed li ne ektimis.
“Ĉu homoj?”
“Jes, Via Duka Moŝto.”
“Kiaj homoj?”
“Mi ne scias, sed ili enkuras tra la pordego.”
Tiam mi vidis pluraj aliajn monaĥojn eniri la kuirejon kaj kolektiĝi ĉe la pordo de la laborĉambro de la abato.
Alva rigardis la abaton kaj diris:
“Mi neniam aŭdis, ke meze de la nokto ŝtelistbandoj povas enpenetri fortikigitan monaĥejon. Fadrique! Kie estas Fadrique?”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.