La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALARMSONORILO

Aŭtoro: Aster Berkhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK-UNUA ĈAPITRO

Alva sendis min eksteren serĉi Fadrique, sed mi jam renkontis lin en la koridoro, kondukanta al la interna korto. Senspira li enkuregis kaj rapide diris al sia patro:

“Oni atakas la abatejon.”

“Kiu do?” malbonhumore sed trankvile demandis Alva.

“Soldatoj! Ili envenas tra la pordego. Mi ne komprenas, kiel ili malfermis ĝin. Ili surprizatakis la gvardion.”

“Nian gvardion?” demandis Alva, sulketigante la frunton.

“Jes. Unuj gvardistoj ankoraŭ rezistas, sed tio daŭros ne plu tre longe.”

Alva rigardis lin kun miro. Li montris en la direkto de la interna korto kaj demandis nekredante:

“Ĉu venis ĉi tien viroj, kiuj surprizatakis kaj venkis nian gvardion?”

“Jes. Tion mi jam diris al vi.”

“Kiuj estas ili?”

“Mi ne scias.”

“Tiam ekzamenu tion!”

“Ne estas tempo por ekzameni! Ni devas tuj foriri!”

“Ni foriri? Fuĝi? Antaŭ ĉifonuloj serĉantaj monon?”

“Ne estas ĉifonuloj! Skutojn kaj kaskojn ili portas. Lancojn kaj glavojn ili havas. Soldatoj ili estas!”

“Ne tiel ekscitiĝu. En tiu ĉi lando ne estas soldatoj krom la miaj.”

“En la nomo de la ĉielo, rapidu do!” diris Fadrique nervoze.

Tiam li turnis sin al l ala abato :

“Vi ja havas subteran galerion, ĉu ne? Vi devas havi unu. Ĉiuj tiuspecaj monaĥejoj havas unu. Konduku nin al ĝi. Ni devas foriri de ĉi tie.”

Nekredante Alva diris:

“Ĉu vi serioze asertas, ke tiuj viroj ne celas la abatejon, sed min?”

“Tion mi opinias, jes. Mi ne scias pli pri tiu afero, ol vi, sed mi ne povas ekspliki ĝin alimaniere.”

“Ĉu tio estas atako direktita kontraŭ min? Kontraŭ min? Fadrique, diru al mi, ke la maŭroj staras antaŭ la pordego, aŭ ke François de Guise alvenas kun siaj rajdistoj kaj kanonoj. Tiuj estas kontraŭuloj kiuj gravas! Se ne la viroj de tiu ĉi lando! Tiujn mi ja tiel timigis, nur venante ĉi tien, ke ili, nun preskaŭ jaron poste, ankoraŭ ĉiam aspektas grizaj.”

“Sed ili estas ĉi tie, patro! Tre proksime! Ili venkis nian gvardion. La monaĥoj kuregas tien kaj reen. Rigardu tien, vidu, kiel ili amasiĝas!”

Alva turnis sin al la abato, kiu estis parolanta al iuj monaĥoj, kaj demandis:

“Kio okazas ĉi tie? Vi havas taglaboristojn kaj servistojn por defendi la abatejon, kiam estiĝas tumulto. Kie ili estas?”

Tiam eniris la senjoro de Maarlo. Ĉiam vestita en froko, kaj sekvata de kelkaj soldatoj. Li montris Alva kaj diris:

“Estas tiu. Ligu al li la manojn sur la dorso.”

Tiam li montris Fadrique.

“Kaj ankaŭ al tiu.”

Li turnis sin al Viglius kaj diris:

“Kontraŭ vi ni ne havas plendmotivojn, sinjoro, krom ke vi ĉiam estas tro singardema, sed ne ĉiam tre kuraĝa. Tamen mi devas igi gardi vin kelkan tempon. Pardonu min, mi petas.”

La vizaĝo de Alva rigidiĝis. Konsternita, li rigardis Maarlo. Kiam la soldatoj ekkaptis lin kaj ligis al li la manojn sur la dorso, li lasis ilin fari tion, klare ne kapabla kredi, ke ili povas fari ion tian al li.

Tiam li subite fortege ekbaraktis por liberigi sin.

“Lasu min!” li ekkriis. “Kiu estas tiel aŭdaca tuŝi min? Lasu min!”

Li luktis kaj piedfrapis per ĉiuj siaj fortoj kaj ekkriis:

“Senhontaj kruduloj! Mi hakos vin en pecoj kaj ĵetos vin antaŭ la hundojn! Lasu min, mi diras al vi!”

Sed la soldatoj ridaĉis, superfortis lin kaj firme ligis lin. Samtempe aliaj soldatoj superfortis ankaŭ Fadrique.

Konscia, ke ĉiu rezisto estas vana, Alva trankviliĝis kaj rigardis ĉirkaŭ si. Atente li ekzamenis la vizaĝojn de la soldatoj kaj demandis:

“Kiuj vi estas?”

Kiam Maarlo venis por kontroli, ĉu la ŝnuroj estas firme ligitaj, Alva demandis lin, mirigita:

“Ĉu monaĥo?”

Suspekteme li turnis sin al la abato kaj demandis:

“Ĉu vi estis informita pri tio ĉi?”

Maarlo deĵetis la frokon kaj diris:

“Nenio estas pli facile ol kaŝi sin en froko. Oni devas nur eniri ĉi tien kiel gasto, misuzi la konfidon kaj traserĉi kelkajn kofrojn.”

“Kiu vi estas?” demandis Alva.

“Mi estas la senjoro de Maarlo.”

Alva rigardis lin atente.

“Ĉu vi iam venis al mia pordo, por peti aŭdiencon por Egmont?”

“Unufoje mi havis la plezuron vidi vian dorson. Poste mi vidis nur la pordon.”

“Ĉu vi, maltaŭgulo, kamparano, kiu nomas vin senjoro, ĉu vi kuraĝas ribeli kontraŭ mi?”

Ankoraŭfoje li provis liberigi sin el la kapto de la soldatoj, sed li ne sukcesis.

Maarlo donis signon al la soldatoj kaj diris:

“Ek! Ni ne havas multan tempon.”

Kolere Alva rigardis ĉirkaŭ si.

“Kio okazas ĉi tie?” li demandis. “Kiu komencis tiun frenezecon?”

Li turnis sin al Maarlo.

“Kial vi faras tion? Kion vi volas de mi?”

Maarlo ekstaris, antaŭ ol li respondis:

“La vivo de grafo de Egmont.”

Alva plu rigardis lin kun atento kaj vidis, ke Maarlo parolas tre serioze.”

“Ĉu interŝanĝe de la mia?”

Maarlo kapjesis :

“Tio estas la celo.”

La grafino de Egmont enkuris.

“Maarlo!” ŝi diris, konsternita. “Kion vi faras ĉi tie?”

Tiam ŝi vidis Alva kaj Fadrique starantajn kun kunligitaj manoj inter la soldatoj.

Forte timigite ŝi demandis:

“Kio estas tio? Estis tumulto kaj kurado sur la interna korto. Ĉiuj diras ion, sed neniu ŝajnas scii, kio okazas.”

Maarlo fleksis la genuon antaŭ ŝi kaj fervore kisis ŝian manon. Tiam li diris, rigardante ŝin:

“Se Dio volas, la senjoro de Egmont estos denove libera post nelonge.”

Grafino Sabina fikse rigardis lin kaj preskaŭ nevidate nee skuis la kapon. Sed tiam subite larmoj eliĝis el ŝiaj okuloj.

“Ho Dio! Ĉu tio estas ebla?”

Maarlo restariĝis kaj diris:

“Restu en la abatejo. La urbo estas malsekura. Poste mi diros al vi, kie vi povos reunuigi vin kun la grafo.”

La grafino tiel fortege ekploris, ke ŝi ne povis respondi momenton. Tiam ŝi diris:

“Tiu feliĉeco estas tro granda.”

Ankaŭ Mansfeld eniris. Li vidis Alva kaj Fadrique starantajn inter la soldatoj.

“Kio okazas ĉi tie?” Mansfeld demandis, timigita. Li rigardis la soldatojn.

“Kiuj vi estas? Kion vi volas?” li demandis.

Maarlo antaŭeniris kaj diris:

“Vi povas gardi vian spadon, grafo de Mansfeld. “Ni scias, ke vi estas ĉi tie por pledi por Egmont. Ni estas ĉi tie por la sama kialo, sed ni procedas alimaniere.”

“Kiamaniere?” Mansfeld demandis, maltrankvila, sed li ne ricevis respondon. Tiam li tretis ĝis antaŭ Alva kaj diris:

“Vi estas ligita!”

Li rigardis Fadrique kaj diris:

“Kaj ankaŭ vi… Kio signifas ĉio ĉi?”

Maarlo respondis:

“Se nia plano sukcesos, la grafo de Egmont eliros la malliberejon post nelonge.”

“Pri tio mi komprenas nenion.”

“Ni gardos Alva kiel ostaĝon, ĝis kiam Egmont estos liberigita.”

“Kara ĉielo!” murmuris Mansfeld.

“Ĉu vi bonvolas konduki la senjorinon de Egmont al sekura loko en la abatejo?” demandis lin Maarlo. “Vi baldaŭ aŭdos, kiel la afero finiĝos.”

Li kondukis ilin ĝis la pordo kaj fermis ĝin malantaŭ ili.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.