La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA ALARMSONORILOAŭtoro: Aster Berkhof |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La tutan tempon, ke mi restis enfermita en karcero – tri semajnojn en Bruselo, kaj tiam, post longa vojaĝo, ankoraŭ monaton en Toledo –, mi povis ekscii nenion pri nia patro abato. La tagon, kiam mi estis kondukita al Hispanio, li ankoraŭ ne estis reveninta al nia abatejo. Patro Anselmus sciigis tion al mi. En Toledo oni ne permesis al mi skribi leterojn, kaj poste, kiam hispana patro venis serĉi min kaj kondukis min al eta abatejo en montara vilaĝeto en la ĉirkaŭaĵo de Toledo, mi rajtis skribi leterojn, sed oni legis ilin antaŭ ol forsendi ilin. Kiam mi skribis al Ter Kameren por demandi, kiel fartas nia patro abato, oni reportis al mi la leteron. Mi skribis ordinara leteron al kvar patroj, esperante, ke ili donos al mi novaĵojn pri la abato, sen ke mi petas ion de ili. De du mi ricevis leteron, sed nenia vorto pri la abato. Mi ne scias, ĉu la du aliaj skribis ion pri la abato, ĉar mi neniam ricevis ilian respondon. Eble ili tute ne respondis aŭ ne ricevis mian leteron.
Mi timis, ke mi devos aperi antaŭ tribunalo, sed tio ne okazis. Kelkajn fojojn oni aludis pri tio en mia ĉeesto. El la paroloj de miaj kompanoj mi kredis povi dedukti, ke oni intencis fari tion. Mi kredis, ke ili parolas pri mi kiel pri persono, kiu estus fariĝinta herezulo, se ili ne estus savintaj lin. Sed tio estas nura impreso, ĉar neniu el la hispanaj patroj kun kiuj mi vivis, iam parolis kun mi pri io alia ol la laboro kaj la servaranĝoj en la preĝejo. Estis klare, ke tio estis ordonita al ili. Sed la du aŭ tri fojoj, kiam ili parolis pri tribunalo, mi kredis povi kompreni, ke ial mi ne povas esti kondukita antaŭ herezultribunalon. Kun ĝojo mi alkroĉis min al tiu konstato, ĉar ĝi permesis min kredi, ke ankaŭ la abato estis traktata sammaniere kaj ke estas Alva, kiu volis tion tia. Estis timoplena kaj malespera ĝojo, sed ĝi subtenis mian vivon. Eble estis nur iluzio. Eble mi volis kompreni el la paroloj de la hispanoj patroj, ke mi ne povas esti kondamnita, ĉar ankaŭ la abato ne povis esti kondamnita, kaj ke nur Alva povis esti decidinta tion.
Konstatinte, ke la metodoj de Alva ne kondukis al kontentigaj rezultoj, sed kontraŭe durigis la kontraŭstaron de la ribeluloj, la reĝo en 1573 revokis lin al Hispanio kaj anstataŭigis lin per don Ludoviko Requesens, viro kun milda pacama karaktero. Per gracaranĝoj li provis rekvietigi la landon: li proklamis preskaŭ ĝeneralan amnestion, abolis la Konsilantaro de la Tumulto kaj la premantajn impostojn de Alva. Tial, tre neatendate, post kvin jaroj da restado en hispana abatejo, mi ricevis la mesaĝon, ke mi povas reiri al mia hejmlando. Tiel mi reiris al mia kara abatejo Ter Kameren, kie mi retrovis preskaŭ ĉiujn miajn kunfratojn, ĉar intertempe kelkaj maljunuloj mortis kaj pluraj novaj monaĥoj aliĝis al ni. Sed de nia patro abato Albertus, nenia spuro. Neniu estis aŭdinta ion pri li ekde lia aresto. Kelkajn monatojn post mia reveno al la abatejo Ter Kameren ni ricevis oficialan leteron el Hispanio kun la mesaĝo, ke abato Albertus mortis en abatejo ie en Hispanio, en kiu li devige restadis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.