La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALARMSONORILO

Aŭtoro: Aster Berkhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA ĈAPITRO

La suno jam estis subiranta kaj komencis mallumiĝi en la valo, kiam de maldekstre el la direkto de Berkendaal mi vidis alproksimiĝi rajdiston. Li rajdis plengalope, daŭre rigardante malantaŭ si, kvazaŭ li estus fuĝanta. Mi demandis min, ĉu li iros al la urbo aŭ turnos sin dekstren al Langeveld, sed li faris nek unu nek la alian. Li galope saltis trans la barilon de niaj herbejoj kaj rajdis en la direkto de la abatejo.

Mi ne povis bone vidi, kia viro li estas, ĉar li surhavis kapuĉmantelon, en kiu li estis tute kaŝita. Sed li rajdis sur tre bona ĉevalo, el kio mi konkludis, ke li estas nobelo, kvankam kapuĉmantelo estas tre stranga vestaĵo en tiu ĉi kazo, precipe en varma vespero, kiel tiu ĉi, ĉar estis la komenco de junio. Ŝajnis esti maskovestaĵo. La rajdisto estis do en danĝero!

Tiaj pensoj facile estiĝis en iu ajn dum tiuj tagoj, kiam ĉie eraradis ĉasatoj kaj ĉiu-momente, ankaŭ dum la nokto, oni devis atendi frapadon sur la pordon kaj hispanajn soldatojn, kriantajn ekstere, ke oni malfermu kaj ke ili frakasos la vitrojn, se oni ne multe rapidos.

Mi malsupreniris kaj malfermis la spion-fenestreton en la pordego. De tie mi ne povis vidi la rajdanton, nur la malluman, preskaŭ nigran silueton de la urbo sur la vesperĉielo. Sed mi aŭdis la tamburadon de la hufoj sur la herbejo, baldaŭ ankaŭ la kriojn, per kiuj la rajdanto instigis sian ĉevalon. Kaj tiam, dum la hufoj subite ekklaketis sur la vojŝtonoj, la ĉevalo malmergiĝis antaŭ la pordego kaj baŭmis, dum la rajdanto kun flirtanta mantelo saltis teren. Li venis piede ĝis antaŭ la pordego, kondukante la ĉevalon per la brido post si, kaj diris ekscitita.

“Lasu min eniri, mi petas.”

La kapuĉo ĵetis ombron sur lian vizaĝon, tiel ke mi ne povis distingi liajn trajtojn. Ankaŭ la vestaĵojn, kiujn li surhavis sub la mantelo, mi ne povis vidi, ĉar zono en la talio tenis la mantelon fermita. Sed la spronoj perfidis, ke li estas nobelo. Mi atendis, ke li retroĵetos la kapuĉon kaj montros sian vizaĝon, sed li ne faris tion. Li staris malantaŭ la kapego de sia ĉevalo, tiel ke mi apenaŭ vidis lin, kaj li ripetis:

“Rapide, lasu min eniri. Mi estas en danĝero.”

“Kiu vi estas?” mi demandis hezite.

“Lasu mi eniri.”

“Vi devas diri, kiu vi estas, kaj montri vin.”

“Kian diferencon tio farus.? Kiam mi diras al vi, ke mi estas en danĝero.”

“Mi ne komprenas, kial vi devas kaŝi vian vizaĝon al mi,” mi rimarkis.

“Lasu min paroli kun la abato.”

“Tio ne estas ebla, kiam vi ne diras, kiu vi estas.”

“Estas afero de vivo aŭ morto.”

“Ĉiu povas diri tion.”

“Vi estas monaĥo! Tio ĉi estas monaĥejo! Vi devas helpi fuĝantojn!”

“La patro abato devas pensi pri la sekureco de la monaĥejo. Neniu estas helpata, kiam tio endanĝerigas la monaĥejon. Diru do, kiu vi estas, mi petas.”

“Ne, mi devas paroli al la abato, ne al vi.”

“Sed estas la abato, kiu volas, ke vi konatigu vin.”

“Iru al li,” la viro diris rapide kaj mallaŭte. “Diru al li, ke mi ne povas konatigi min, sed ke mi estas fuĝanta antaŭ Alva kaj ke mi petas loĝejon.”

Konsternita, mi rigardis la viron, tiam al la urbo en la proksimeco “Vi diras, ke vi estas fuĝanta antaŭ Alva?” mi demandis, mirigita.

“Jes, iru do! Iru al la abato.”

Mi ne bone sciis, kion mi devas fari. Mi ne povis diri al la viro, ke Alva venos al la abatejo tiun ĉi vesperon. Ni ricevis striktan ordonon ne paroli pri tio al iu ajn.

“Vi ne volas diri, kiu vi estas?”

“Ne!”

Dume la pordegisto estis alproksimiĝinta.

“En la nomo de la ĉielo, rapidu!” diris la viro, senpacienca.

Mi fermis la spionfenestreton.

“Kiu li estas?” flustris la pordegisto.

“Li ne volas diri tion.”

“Tiam ni ne rajtas malfermi. Tio povas nur signifi, ke li volas trompi nin. Ni ne rajtas doni al li tiun okazon.”

“Eble ni devus demandi la opinion de la abato malgraŭ ĉio. Mi iros.”

Mi kuris trans la grandan korton al malgranda, bela pordo, enkadrigita per brunaj sabloŝtonoj en la granda fasado, tra kiu mi povis iri rekte en la laborĉambron de la abato. Trapasinte la etan koridoron, mi frapis sur la pordon kovritan per ledo, atendis, ĝis mi aŭdis la konsentan murmuradon, kiu estis tiel familiara al mi, kaj mi eniris la grandan, blankan ĉambron.

Mi ankoraŭ detale memoras, kiel la abato estis skribanta sur sia longa kverka skribtablo. Mi ankoraŭ ĉiam vidas lian grandan, maldelikatan kapon, lian sulketozan manon, lian imponan kvietecon, kiu similis al neperturbebleco, sed kiu kaŝis violentecon, antaŭ kiu ni tremblis, kiam ĝi elrompis. Mi ankoraŭ scias, ke li okupiĝis pri letero al la episkopo de Meĥlino, al kiu li preferis skribi propramane, kiel ĉiujn kolerajn leterojn, kaj kion ĝi enhavis. Mi memoras, ke unu el liaj grize blondaj harfasketoj pendis sur lia frunto kaj ke oblikve antaŭ li staris blua-kaj-blanka telero, en kiu kuŝis la pomoj, la unuaj de la jaro, kiujn fratulo Lukas alportis al li la matenon.

Mi konservas tiun bildon en mi, kune kun kelkaj aliaj, kiel la lastan el antaŭa parto de nia vivo, antaŭ ol Alva tuŝis ĝin. Mi scias, ke nia vivo ŝanĝiĝis esence pro tio, eble ne ekstere, sed certe interne. Eble dum tiu nokto ni diris kaj faris aferojn, kiujn ni neniam antaŭe faris aŭ diris. Sed iujn aferojn oni nur vere scias, kiam oni laŭte elparolas ilin kaj oni ‘vidas’ ilin. Oni vidas, kion oni ĝis tiam nur sentis. Momenton oni staras senmove, kaj poste oni ne plu estas la sama. Almenaŭ tion mi pensas.

Tiun vesperon timo venis en nian vivon, ne timo pro iu alia, sed pro ni mem, kaj la bildo de la abato skribanta leteron al la episkopo ŝajnas esti al mi io bela kaj paca el pasinta tempo. Mi jam ne povas pensi pri io ajn sen vidi mian propran timon kuŝanta kiel ombro sur ĉio.

“Patro, ĉu ni povas ankoraŭ akcepti gaston ĉi-vespere?” mi demandis. “Antaŭ la pordego staras viro, kiu diras, ke lia vivo estas en danĝero.”

Sen rigardi supren la abato demandis:

“Kaj kiu fordrinkaĉis sian monon?”

“Ne.”

“Aŭ kiun oni batis blua kaj bunta en diboĉo?”

“Ne, patro.”

“Tiam li havas hejme edzinon, kiun li timas.”

Mi komprenis, ke li estas bonhumora pro la letero al la episkopo kaj la maniero en kiu li denove rakontis al li la veron.

“La viro diris, ke li estas fuĝanta antaŭ Alva.”

“Ĉu Alva?”

“Jes.”

“Kiu li estas?”

”Li ne volis diri tion.”

“Ĉu vi jam vidis lin antaŭe?”

“Li havas tre bonan ĉevalon kaj portas arĝentajn spronojn. La mantelo estas vila, sed ĝi povas esti ne la lia.”

Li leĝere kapjesis. Tiam li daŭrigis sian skriblaboron kaj ŝajnis forgesi, pri kio ni parolas. Sen halti li demandis min post iom da tempo:

“Ĉu la ĉelo estas preta?”

Estis facile diveni, pri kiu ĉelo li aludis.

“Jes, patro, tute kiel vi ordonis.”

“Kaj la kandeloj?”

“Ili estas tie.”

“La hispana preĝolibro?”

“Kuŝas sur la preĝoseĝo.”

Subite mi jam ne povis reteni min kaj paŝis ĝis antaŭ la tablo.

“Patro,” mi diris insiste.

La abato ne rigardis supren. Li ĉesis skribi kaj demandis:

“Kio estas?”

“Kial la duko de Alva venas al nia abatejo? Kion li venas fari ĉi tie?”

“Kion signifas tiu demando?”

Mi sentis mian koron bategi, dum mi demandis:

“Ĉu estas vere, ke…?”

Mi hezitis kaj glutis.

“… ke li perdis sian memfidon?”

“Kiu diras tion?”

Li parolis bruske, kiel preskaŭ ĉiam, sed ne kolere, ĉar li estis trankvila. La demando nek surprizis nek iritis lin. Tio donis al mi kuraĝon.

“Oni diras, ke li estas ofte distrita.”

“Kaj kion plu?”

“Ke li ne aŭdas, kion oni diras al li.”

“Kaj plu?”

“Ĉu estas vere? Mi petas, patro, diru al mi, ĉu estas vere.”

La abato rigardis min kaj diris malmilde:

“Tio ĉi estas loko de pieco. La duko venas ĉi tien por fari, kion ĉiuj estas supozataj fari ĉi tie. Preĝi. Kiu ajn venas ĉi tien por preĝi, estas bonvena.”

“Oni diras, ke li vidas ion.”

“Sulketoj aperis sub liaj okuloj.

”… vidas ion?”

“Jes. Monstron.”

“Kian monstron?”

“Monstron kiu neniam eĉ unu futon cedas de li.”

Kiam mi vidis lian vizaĝon subite ruĝiĝi, mi haste diris:

“Tion oni diras. Mi aŭdis tion. La du junaj teologoj, kiuj estis ĉi tie antaŭ nelonge, rakontis tion.”

“Ne ekzistas monstroj, kiuj eĉ ne unu futon cedas de iu,” kolerete diris la abato.

Mi volis diri ion, sed li preskaŭ kriis:

“Superstiĉo por bigotuloj!”

“La junaj teologoj diris…”

“Ili klukas kiel kokinoj. Tion mi jam aŭdis fari multajn teologojn en mia vivo. Kluki kiel kokinoj. Kanti kiel virkokoj, jes, ekzistas ankaŭ tiuj, kaj ili ankaŭ faras, kion faras virkokoj. Kio estas al vi, Camillus? Ĉu mi devas fari vin konfesprenanto ĉe la beginoj?”

Oni jam ne povis paroli kun li. Estis klare, ke li scias, pri kio mi parolas. Li probable konis la rakonton pri la monstro pli longe ol la junaj teologoj. Ili aŭdis ĝin de patro dominikano, frato de la kortega predikisto de Alva.

Li finis la leteron, subskribis ĝin kaj disŝutis sablon sur ĝin. Tiam li faldis, sigelis kaj etendis ĝin al mi.

“Por la episkopo. Morgaŭ frumatene.”

“Ĉu estas la letero pri la mono?”

“Jes.”

“Ĉu vi jam transportigis la monon al la episkopo? Eble per iu alia?”

“Ne.”

“Ĉu vi do donos ĝin al mi morgaŭ?”

“Li ne ricevos ĝin.”

Temis pri la farmbienoj, kiujn ni havis en uzo, sed kiuj apartenis al la episkopo. Sed estis ankoraŭ aliaj farmbienoj, pri kiuj ekzistis malkonkordo: la episkopo asertis, ke ili apartenas al li, sed ni opiniis, ke ili estas niaj. Sed ne temis pri tiuj. Mi singarde provis diri tion, sed la abato ekkriis:

“Li ne ricevos ĝin! Li ne plu ricevos ĝin, se li ne forlasos mian farmdomon sur la monto Groezel!”

Estis do tio. La kazo treniĝis ekde la morto de la maljuna grafino de Erenhout. Ŝi diris tion sur sia mortlito, sed la episkopo asertis, ke ŝi donacis la farmbienon ‘al la Eklezio’ kaj ke ŝia konfesprenanto, kiu staris en angulo de la ĉambro antaŭ ol ŝi forpasis, aŭdis, ke ŝi diris tion. La abato diris, ke li estis sidanta ĉe la lito de la mortanta la tutan tempon, kaj ke do li devus esti aŭdinta tion. Sed ne estis farita dokumento. Nek la abato nek la episkopo cedis, kaj tiam, unutage, ni aŭdis, ke la farmistoj, kiuj loĝis en la farmdomo, foriris kaj ke alia familio enloĝiĝis kun du pastroj, ‘kiuj bezonis ripozon kaj bonan aeron’. Ĝis tiam la unua familio pagis la farmon al la abato, sed la dua pagis al la episkopo.

La abato transdonis al li la dokumenton kaj diris:

“Alportu tiun dokumenton al farmisto Bergman. Li loĝas en la farmdometo malantaŭ la muelejo. Ĉu vi scias, kie ĝi troviĝas?”

“Jes, mi konas la lokon.”

“Alva konfiskis lian kampon. Mi donas al li alian kampon kaj farmdomon kune kun herbejo en la valo de la rivero Zeno. Senpage dum la kvin unuaj jaroj. Tio estas skribita ĉi tie, sed ankaŭ diru tion al li. Nur lia filo scipovas legi, sed tiu troviĝas en la malliberejo.”

Post tio li donis al mi papereton kun tri nomoj kaj diris:

“Tiuj ankaŭ sidas en la malliberejo. Ili ne devas pagi decimon al mi ĉi-jare. Sendu iun al iliaj familioj por diri tion.”

“Tuj?”

“Jes.”

“Ĉu tio estas bona?”

“Kial?”

“Kiam iu estas punita, Alva igas observi lian domon por vidi, kiu en- kaj eliras. Nia fratulo povus havi malfacilaĵojn, almenaŭ nun. Post kelkaj semajnoj eble ne plu.”

“Ne estas Alva, kiu faras la leĝojn en Ter Kameren. Ni iras, kien ni volas, ne kien li volas.”

Sed kiam mi volis meti la paperon en mian poŝon, li grumblis:

“Redonu ĝin. Mi mem alportos ĝin al la familioj.”

“Kaj la vizitanto, patro? La viro ĉe la pordego?”

“Venigu lin.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.