La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA ALARMSONORILOAŭtoro: Aster Berkhof |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La historiaj Nederlandoj[1] aŭ Malaltaj Landoj aŭ la Dek Sep Provincoj ampleksis en la 15-a jarcento pli-malpli la teritorion de Benelukso. Filipo la Bona (1396-1467), duko de Burgundio kaj grafo de Flandrio, sukcesis akiri ĉiujn provincojn. Lia posteulo, Karlo la V-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio Germanio, naskiĝinita en Gento en 1500, unuigis ilin en 1549 en ‘unu nedivideblan kaj nedisigeblan tuton’ sub unu grandparte memstara registaro kaj faris la novan ŝtaton heredebla per la privilegio de la vira unuenaskiĝinto. Li donis al la Nederlandoj politikan organizon, kiu preskaŭ neŝanĝeble plu ekzistis ĝis la Franca Revolucio de 1789. Karlo la V-a, kiu plej ofte restadis eksterlande, estis reprezentata en la Nederlandoj de sia filino, la ĝenerala guberniestrino Margareta de Parma, kiu estis asistata de tri diversaj konsilantaroj: la Ŝtata Konsilantaro, kiu okupiĝis pri la ĝenerala politiko kaj la nomumado de la superaj oficistoj; la Sekreta Konsilantaro, kies tereno estis justico kaj leĝfarado; kaj la Financa Konsilantaro, kiu regis la financojn kaj la ŝtatkason.
Same kiel la najbaraj landoj la Nederlandoj, en la 16-a jarcento multe suferis pro religiaj tumultoj, kiuj akompanis la estiĝon de protestantismo. Post la morto de imperiestro Karlo la V-a, kiu estis ankaŭ reĝo de Hispanio, lia filo Filipo heredis Hispanion kaj la Nederlandojn. Kun pli da severeco ol lia patro, reĝo Filipo la II-a agadis por bridi ilin. Antaŭ ol foriri por ĉiam al Hispanio, li donis novan registaron al la Nederlandoj. Tial li persone kunmetis la Ŝtatan Konsilantaron, kies ses membroj estis: kardinalo Granvelle, episkopo de Artezio, kiu estis parto de la Nederlandoj; Viglius, prudenta juristo kaj prezidanto de la Sekreta Konsilantaro; la grafo de Berlaymont, prezidanto de la Financa Konsilantaro; la grafo de Egmont, la grafo de Hoorn kaj Villhelmo, princo de Oranje-Nassaŭ.
Sed ĉiuj aranĝoj faritaj de la reĝo efikis nur kiel oleo verŝita sur fajron. Precipe la restado de hispanaj trupoj kaj la nomumo de neamata fremdulo, kardinalo Granvelle, kiel prezidanto de la Ŝtata Konsilantaro, igis la malkontentecon en la Nederlandoj atingi la supron. Ĉar pacamaj rimedoj ne utilis,
Filipo la II-a decidis uzi perfortecon kaj sendis la dukon de Alva kun 20.000 hispanaj soldatoj al la Nederlandoj. Antaŭ lia alveno ĉirkaŭ 100.000 personoj, ofte la plej riĉaj kaj instruitaj homoj, forlasis la sudajn provincojn, precipe Brabanton, kaj fuĝis al Germanio kaj Holando. La princo de Oranje fuĝis al sia dukejo Nassaŭ en Germanio.
En aŭgusto don Fernando Alvárez de Toledo, duko de Alva, alvenis en Bruselo por subpremi la ribelon en la Nederlandoj kaj puni la protestantajn bildodetruantojn, kiuj detruis preĝejojn, kapelojn kaj monaĥejojn. Malgraŭ la malnovaj konstituciaj rajtoj, kiujn ĝuis la Nederlandoj, la duko de Alva estigis en Bruselo tribunalon, la Konsilantaron de la Tumulto, kun la celo juĝi kaj kondamni ĉiujn, kiuj ne nur partoprenis en la tumultoj, sed ankaŭ la respondeculojn, kiuj faris nenion por malebligi ilin. Miloj da metiistoj kaj poste ankaŭ pluraj nobeloj aperis antaŭ la nova tribunalo, kiun, pro la grandnombraj kondamnoj al morto, la popolo baldaŭ nomis la ‘sangokonsilantaro’.
La plej renomaj viktimoj sendube estis la grafoj de Egmont kaj de Hoorn. Ili estis arestitaj tuj post ia kunveno de la Ŝtata Konsilantaro. Oranje avertis ilin ne iri al tiu kunveno, ĉar li malfidis la dukon de Alva. Tiel li eskapis al la sorto de Egmont kaj Hoorn. Post dekmonata mallibereco ili estis kondamnitaj al morto pro ŝtata perfido kaj publike ekzekutitaj sur la Granda Vendoplaco en Bruselo la 5-an de junio 1568.
Tiu maljusta kondamno estis la signalo por ĝenerala kaj aperta insurekcio. Vilhelmo de Oranje-Nassaŭ venis nun al Bruselo ĉekape de armeo de 20.000 soldatoj. Komenciĝis la longa kaj obstina Okdekjara Milito, kiun malgajnis la hispanoj kaj kiu fine kondukis al la disdivido de la Nederlandoj en 1648 kaj la sendependiĝo de la nordaj provincoj, kiuj nuntempe nomiĝas Nederlando. La sudaj provincoj (nun Belgio) restis sub Hispanio..
En 1573 Filipo la II-a, komprenante, ke tiu metodo repacigi la Nederlandojn estis pli ol neadekvata, revokis la dukon de Alva kaj anstataŭigis lin per la pacama Requesens. Elrevigite kaj perdinte la favoron de la reĝo, Alva reiris al Hispanio kun la malbeno de la tuta nederlanda popolo, kiun li dum ses jaroj kruelege turmentadis.
En aprilo 1568 – ni revenas al la romano – la duko de Alva retiriĝis en la monaĥejon Ter Kameren apud Bruselo por fari religiajn ekzercojn. Ĉe tiu okazo konspiro estis entreprenita kontraŭ li kun la celo liberigi Egmont kaj Hoorn. Sed la plano estis perfidita kaj fiaskis.
El psiĥologia vidpunkto ni estas konfrontataj kun la drameca angoro, kiun spertis la duko de Alva dum siaj lastaj vivjaroj, precipe pro sia sangeca agado en la Nederlandoj. El kelkaj liaj leteroj kaj el la skribaĵoj de lia konfesprenanto evidentiĝas, ke Alva estis turmentata de konstantaj konsciencriproĉoj. Ĉion kion li faris, ordonis al li la reĝo, sed forta dubo vivis en li, ĉu li rajtas kiel homo plenumi tiajn ordonojn. Dum sia militiro en Portugalio, nelonge antaŭ sia morto en 1582, li plendis al la reĝo pri siaj daŭraj timsentoj, kaj Filipo la II-a skribis al li: “Ne timu. Mi, kiel reĝo, respondecas antaŭ Dio pri ĉio, kion mi igis vin plenumi.” Sed tio ne povis liberigi lin de liaj timoj.
Ĉu tiu timo jam vivis en Alva, kiam li estis ankoraŭ en la Nederlandoj, ne estas certe, sed ŝajnas esti tiel. En la jaro de la ekzekuto de Egmont kaj Hoorn, Alva jam havis pli ol sesdek jarojn, tiutempe alta aĝo, kiu certe igis lin ofte pensi pri sia propra morto. Ĉe tio li estis malsana. Ni scias, ke li ploris, kiam Egmont kaj Hoorn estis senkapigitaj. Hipokritaj larmoj, diras kelkaj historiistoj, sed tio ŝajnas tre neprobabla. Alva estis maljuna generalo, duriĝinta dum multaj jaroj en la servo de la imperiestro kaj la reĝo. Sed mortigi civitanojn kaj eĉ fame konatajn kolegojn, kies kulpo certe ne meritis morton, estas tute alia afero ol mortigi armitajn malamikojn, kiuj volas mortigi vin.
Cetere – kaj kio estas pli grava – Alva opiniis, ke oni ĉiam devas obei al sia superulo – por li la reĝo de Hispanio –, kaj ke tio “kion mi pensas persone, ne havas gravecon (vidu p. 22).”
Ĉu oni devas obei al sia superulo, kion ajn li ordonas, aŭ ĉu oni ĉiam devas agi laŭ sia konscienco? Precipe dum militoj, sed ankaŭ en la ĉiutaga vivo, tio estas grava demando. Alva kredis devi elekti la unuan eblecon: obei al sia reĝo en ĉiuj cirkonstancoj. Sed homo neniam povas liberigi sin de sia propra respondeco. Alva pagis tiun eraron per daŭraj konsciencriproĉoj, kiujn li povis silentigi per nenia rimedo kaj kiuj persekutis lin dum la resto de sia vivo.
La riproĉo, brile farita al li de lia amiko, la abato de Ter Kameren, levas tiun verkon super la nivelon de ordinara historia romano kaj donas al ĝi modernan kaj aktualan karakteron. La minaco de la konspiro, la soleco de la turmentata Alva, la profeteca ago de la abato, la regata emocieco de Sabina, la edzino de Egmont, ĉion tion la aŭtoro scipovis mastre kunigi en vere absorba romano.
Pieter Jan Doumen
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.