La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA ALARMSONORILOAŭtoro: Aster Berkhof |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La ekscitiĝo verŝajne kaŭzis doloron en la artikoj de Alva. Li staris momenton antaŭ la fajro, dum li movis kun peno brakojn kaj ŝultrojn. Tiam li denove sidiĝis kun tordita vizaĝo.
“Malbenitaj ostoj,” li grumblis, “kaj malbenita lando, kie la aero estas kiel en kelo. Mi ne scias, kiu prapatro alvenis la unua ĉe la Norda Maro kaj kontenta diris: ‘Jes, ĉi tie en tiu malvarma kaj malseka grizeco, mi konstruos mian domon kaj edukos miajn infanojn.’ Geniulo li certe ne estis. Ne mirige, ke liaj posteuloj drinkaĉas!”
Li prenis la vinpokalon, trinkis gluton kaj diris:
“Estas la unika afero kiun prudenta viro povas fari ĉi tie.”
Fadrique levis sin kaj diris petegante:
“Patro, lasu min…”
Sed Alva kolere ordonis:
“Vi restos!”
La oficiro denove eniris kaj demandis al Alva, ĉu li volas akcepti nun ankaŭ Viglius kaj la aliajn.
“Ĉu Viglius?” demandis Alva. “Ĉu ankaŭ Viglius estas ĉi tie?”
“Jes, Via Duka Moŝto.”
“Tiu plumknaristo,” grumblis Alva, malkontenta. “Mi ne amas tiun kaŝmalican burĝon. Mi vetas, ke li alrampos sur manoj kaj piedoj. Ne, ne estas eble. Li ne plu povas rampi sur manoj kaj piedoj. Ili estas ankoraŭ pli ridigaj ol la miaj. Envenigu lin!”
Iom poste envenis Viglius, malgranda, timideta kiel ĉiam, kun ĉirkaŭspionantaj okuletoj. Li ŝajnis pli malgranda, ol li fakte estis pro la dika, vasta mantelo, en kiu li estis vestita, kaj pro la granda ĉapo, kiun li havis sur la kapo. Oni diris, ke li penis aspekti kiel Erasmo, Erasmo transformita en muson, diris liaj malamikoj.
“Magistro Viglius,” diris Alva, “mi aŭdis, ke la Konsilantaro, kies prezidanto vi estas, donis juran konsilon favore al nova ponto ie apud Gento.”
“Jes, Via Duka Moŝto,” diris Viglius, klinante sin.
“Aperas nun el dokumentoj, ke la ponto estos konstruita ĝuste sur loko, kie la terenoj, ambaŭflanke de la rivero, apartenas al vi. Ĉu tio ne estas eksterordinare agrabla hazardo?”
Viglius ruĝiĝis.
“Ĉu vi jam sciis tion?” demandis Alva. “Se ne, vi ja povas danki min, tial ke mi transmetas al vi tiun bonan novaĵon.”
“Via Duka Moŝto,” diris Viglius, “se vi permesas min, mi volonte…”
Alva kapjesis kun emfazo.
“Ni permesas, kara magistro, ni permesas. En kies nomo aŭ surbaze de kiu principo vi pledos por la bona kaj fidela Egmont?”
“Vi divenis, kial mi venis ĉi tien paroli kun vi, kvankam la vojoj ne estas sekuraj por malforta viro kiel mi.”
“He, vi timas ion.”
“Mi estas maljuna, Via Duka Moŝto, kaj la tagoj, kiuj ankoraŭ restas al mi, certe ne plu estos tiel grandnombraj, ke mi devus atribui grandan valoron al ili. Mi ne timas pro mi mem, sed pro mia lando.”
“Kial?” demandis Alva. “Estos konstruita nova ponto sur via lando[4]. Pensu do pri tio: oni certe devos konstrui tie gastejon, velfarejon kaj butikon por la ŝipistoj. Oni ankaŭ faros tie legomĝardenojn, kaj kun iom da bonŝanco vi certe povos aranĝi, ke tie regule estos okazigataj foiroj. Tiu lando liveros al vi trezoron!”
“Mi ne volis diri tion,” diris Viglius, iomete nervoza. “Via Duka Moŝto scias, ke mi faros al mi zorgojn pro mia patrio.”
Nur nun Alva turnis sin al li, laŭte dirante:
“Sed nun finfine via patrio troviĝas en bonaj manoj, magistro.”
“Eble ni estis tro neagemaj de tempo al tempo. Iuj decidoj ankaŭ foje estis dusencaj.”
“Se vi lasas maltaŭgulojn libere agi, vi ne devas miri poste, ke ili misuzas tiun liberecon.”
“La guberniestrino deziris, ke regu paco en nia lando,” pluigis Viglius neŝanceleble. “Antaŭ ĉio paco. Pro tiu paco ŝi permesis, ke la protestantoj plu prediku en lokoj, kie ili faris tion jam antaŭe. Ŝi insiste petis, ke ili faru tion kviete kaj diskrete. Sed subite ni aŭdis, ke ili postulas templon meze de la urbo, kaj oni vidis ilin levi la pugnon kontraŭ niaj preĝejoj. Kiu do estus povinta antaŭvidi tion?”
“Ĉiu kiu havas granon da prudento en sia kapo,” respondis Alva.
“La guberniestrino estis tro bona,” diris Viglius, “kaj ni…”
“”… tro senenergiaj. Sed tiun lecionon vi lernis de mi.”
“Ĉar la afero aperas jure finaranĝita, kaj interparolado pri la proceduro ŝajnas esti rigardata neoportuna…”
“Ne parolu kiel leĝolibro!” interrompis lin Alva, senpacienca. “Ĉu vi ne povas paroli kiel ordinara homo?”
“Se estas permesite al mi, mi volus humile peti…”
“Kial? Kial? Kio, en la nomo de la ĉielo, faras tiun Egmont tiel grandvalora? Se vi plu parolos tiamaniere, mi devos pensi, ke vi bezonas Egmont por io, ia obskura plano, kiun vi ne povas plenumi, ĉar li estas en malliberejo.”
“Kune kun Egmont vi surgenuiĝis antaŭ la trono por ricevi la Oran Lanfelon[5].“
“Mi portas la Oran Lanfelon jam dudek jarojn kun honoro kaj fiereco. Diru al mi, kiel portas ĝin Egmont!”
“Vi militis kune kun Egmont, mi povas preskaŭ diri, kiel fidelaj, amikaj komandantoj. En gloraj momentoj vi ambaŭ staris flanke de la reĝo, kiam li akceptis la grandulojn de la regno, privilegio, kiun li donacis nur al siaj plej meritplenaj kunlaborantoj.”
“Tiun ĉi mian lokon ĝis hodiaŭ neniu kontestis,” diris Alva. “Diru al mi, ĉu la samo validas por Egmont!”
“Ĉu Egmont ne estas tro granda? Neniu krom Oranje povas egali lin en riĉeco kaj influo. La popolo veneras kaj amas lin.”
Plena je malŝato Alva mokis:
“La amo de popolo estas kiel la favoro de kapricema, malmorala virino.”
Neperturbeble la maljuna sciencisto plu parolis:
“Eble estas aŭdace diri tion, sed mi kredas, ke ankaŭ vi iam amis Egmont, kaj ke verŝajne vi amas lin ankoraŭ nun. Ĉu vi ne estas profunde ligita al Egmont? Li triumfis apud Grevelingen, vi apud Mühlberg. Post la triumfo vi ambaŭ oferis viajn spadojn al Dio por danki Lin pro tio, ke Li donis al vi ambaŭ la venkon, kaj vi ricevis la dankon de nia reĝo, kiun vi sammaniere servadis. Vi havis la honoron kontrakti, en la nomo de la reĝo, lian edziĝon kun princino Elisabeta de Francio. En Londono Egmont ricevis por la reĝo la jesan parolon de princino Maria Tudoro.”
Moke Fadrique demandis:
“Kio estas al vi, hombre? Ĉu vi timas, ke vi havos malpli da profitoj sub alia guberniestro? Aŭ ke oni traserĉos viajn paperojn? Egmont ne amis paperojn. Li do verŝajne ne rigardis ilin tre atente.”
Alva rigardis Viglius, ekzamenante lin.
”Kial vi venis? Kion precize vi deziras?”
Fadrique aliĝis al sia patro.
”Jes, diru do, kion vi volas. Ĉiuj scias, ke Egmont estas tute indiferenta al vi. Kio estas do? Kial vi estas ĉi tie?”
“Ĉu estas saĝe?” demandis Viglius.
“Ho,” diris Alva, “ĉu estas saĝe, kio?”
“Mi aŭdacas demandi min, kial vi igos ekzekuti Egmont.”
“Se vi ne povas respondi al tiu demando, vi estas povra pensulo, magistro Viglius. Mi igos ekzekuti Egmont, ĉar li plenumis ŝtatperfidon.”
“Aŭ ĉar vi volas meti ekzemplon,” singarde diris Viglius.
“Ne!” ekkriis Alva.
Sed Viglius pluigis:
“Meti ekzemplon, kaj per tiu unika, abomena, neaŭdita faro fortimigi ĉiujn aliajn, mortigi en ili por ĉiam ĉiun ĝermon de ribelo. Ĉu tiu konsidero ne superregis fakte en vi ĉiujn aliajn? Ekzekuti grafon, princon, kavaliron de la Ora Felo, intiman amikon de reĝoj, kiuj ĉeestis kiel gastoj lian edziĝon...”
Iritita, Alva diris:
“Ni jam aŭdis tion ĉi-matene, magistro, kaj hieraŭ, kaj antaŭhieraŭ, kaj la tutan pasintan semajnon. Ni jam tiel ofte aŭdis tion dum la pasintaj monatoj, ke niaj oreloj zumas pro tio.”
Sed Viglius pluigis:
“Fortimiga ekzemplo povas iufoje helpi reestabli ordon en lando. Estas ekzemploj pri tio en la historio. Sed kelkafoje tio estas oleo verŝita sur fajron. Tiam tio incitas la koleron de la popolo anstataŭ timo kaj revenas kiel armilo kontraŭ tiun kiu ĵetis ĝin.
Tial mi venis, kaj mi demandas al vi : ĉu ne estus politike pli saĝe, ĉu ne estus pli praktike, ŝpari la vivon de la grafo de Egmont…”
Alva turnis sin for de li kaj diris :
“Vi metis la demandon, Magistro, kaj la respondo estas: ne!”
“La urbo grumblas,” pluigis Viglius.
“Tion faras ankaŭ bestoj,” diris Alva, “sed plej ofte pro timo.”
“La gildoj sekrete kunvenas.”
“Kion neordinaran havas tio? La gildoj sekrete kunvenas jam dum jarcentoj.”
“La malgrandaj nobeloj kolektas armilojn kaj farmistojn.”
“Kiel jam ĉiam! Sen trupoj ili ne estas bonvenaj en la kasteloj de la granduloj.”
“Sed kun tiuj trupoj ili estas bonvenaj, kaj kiam ili revenas de tie, ili rakontas, kion ili aŭdis ĉe la tablo. Tiel estas dissemataj singardaj kaj ofte violentaj vortoj, kaj ĉiutage pli da soldatoj aliĝas al la armeo de la princo de Oranje.”
Kiam Alva perforte rektigis sin, Viglius, timigita, aldonis:
“Almenaŭ estas tio kion mi aŭdas! Mi ne certe scias tion.”
Malŝate Alva diris:
“La tiel nomatan armeon de Oranje mi malsategigos en kelkaj monatoj, sen unu sola spadbato, simple per pacienco, tiel ke ĝi baldaŭ estos nura hordo de nepagataj ribelantoj! Ne provu timigi min per tiu kanajlaro!”
Viglius klinis sin kaj diris:
“Mi faris, kion mi kredis devi fari. Ne estas permesite al mi, iri plu, ĉar la tuta aŭtoritato estas en viaj manoj.”
“Tiel estas, magistro, tiel estas,” diris Alva. “Bonan nokton.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.