La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA ALARMSONORILOAŭtoro: Aster Berkhof |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La abatejo estis fariĝinta nura svarmado de tien kaj reen kuregantaj soldatoj. Ĉie infanterianoj estis saltintaj trans la muregon. Tiam la pordego estis malfermita kaj rajdistoj sturmis enen.
Nur kun granda peno la abato sukcesis malhelpi, ke la abatejo estu prirabata. Li kuregis tien kaj reen por revenigi soldatojn kiuj forkuris kun pentraĵoj kaj vazaro. Soldatoj ekbruligis fajrojn kaj rostis kokinojn kaj porkidojn. Unu venis el la kelo kun korbo plena je vinboteloj. Mi vidis, kiel la abato kaj Alva ekscitite parolis kaj gestis apud la preĝejo. La vangoj de Alva estis puncaj, kaj ankaŭ tiuj de la abato. En iu momento Alva foriris, sed la abato sekvis lin kaj perforte retenis lin ĉe la brako. Mi vidis lin fari violentajn gestojn per sia libera brako.
Mi iris al la kuirejo preparigi manĝon, kiun la duko kaj la abato venis preni en la laborĉambro. Kiam mi servis la manĝaĵojn, ili sidis unu kontraŭ la alia ĉe la tablo, silentaj kaj forte ekscititaj.
Mansfeld kaj Viglius eniris.
“Mi volus, ke vi akceptu unufoje mian konsilon,” diris Mansfeld.
“Kio estas?” demandis Alva, malkontenta.
“Ne konatigu ĉie, kio okazis ĉi tie tiun ĉi nokton. Sufoku la okazintaĵon. Silentu pri ĝi kaj silentigu ankaŭ la aliajn pri ĝi. Tie kaj tie ĉi ĝi jam konatiĝis, sed ne ĉie. Tio estus pli bona por vi, por ni, por ĉiuj.”
Viglius singarde paŝis de malantaŭ Mansfeld kaj diris:
“Estas ĝuste tio kion mi antaŭ nelonge volis proponi al Via Duka Moŝto.”
“Sufoki?” ekkriis Alva, iritita. “Sufoki ŝtatan perfidon subtenatan per armiloj? Ĉu vi frenezas?”
“Estu milda,” petegis Mansfeld. “Jam tre longe oni parolas pri amnestio en tiu ĉi lando. La reĝo parolas pri ĝi. Vi ankaŭ. Apliku ĝin nun. Vi punis, vi timigis. Nun vi devas repacigi.”
Viglius aldonis:
“Mallumo neniam naskas lumon.”
“Proklamu amnestion!” insistis Mansfeld. “Nun!”
“Ĉu la cirkonstancoj ne estas tre strangaj por demandi al mi ion tian?” demandis Alva.
“Iufoje estas tre praktike simple transiri al tiu flanko, kie oni fakte devas esti,” diris Viglius.
“Mi insistas,” diris Mansfeld pasie. “Vi scias, ke mi estas fidela servisto de la reĝo. Donacu la vivon al Egmont!”
“Ni parolas pri konspirintoj, kiuj intencis murdi min, ne pri Egmont!” kolere kriis Alva.
“Komencu per Egmont. Pardonu lin!”
“Egmont ricevos la punon kiun ne mi, sed la leĝoj tre juste surmetis al li.”
La abato, sidanta kontraŭ la duko, miksis sin en la debaton.
“La leĝoj, jes,” li moke rimarkis. “Vi estas forta en leĝoj.”
“Kio estas malbona pri tio?”
“Leĝoj devas esti kiel flagoj flirtantaj ĉe la kapo de procesio, ne malnovaj ĉifonoj per kiuj timulo volvas sin por timigi aliajn kvazaŭ birdotimigilo.”
Koleriĝinta, Alva levis sin de la tablo.
“Ĉu vi diris ‘birdotimigilo’?”
Mansfeld haste intervenis.
“Ni ne atribuu troan gravecon al vortoj. Ni ĉiuj estas lacaj kaj ekscititaj.”
Sed Alva denove kriis:
“Birdotimigilo? Ĉu vi nomas min birdotimigilo?”
“Jes,” respondis la abato, ekscitita. “Antaŭ nelonge mi kredis, ke mi malkovris homon en vi, sed ne! Estas jam nenio homeca en vi! Timegigi la homojn! Frakasi la landon sub teroro! Vi ne kapablas fari ion alian! Jam de monatoj mi serĉas la ĝustan vorton. Nun mi havas ĝin: birdotimigilo.”
Tiam Alva eksplodis. La tranĉilon kiun li tenis en la mano, li lanĉis trans la tablon en la kontraŭan murpanelon.
“Arestu tiun impertinentan pastron!” li ekkriis ekster si pro kolero.
Du soldatoj, kiuj staris apud la pordo, alproksimiĝis.
“Ligu lin al tiu kolono.”
Dum la soldatoj iel timide plenumis la ordonon, Alva malfermis fenestron kaj kriis eksteren:
“Vi tie, sendu al mi don Fadrique!”
Li refermis la fenestron, sidiĝis ĉe la skribtablon de la abato, prenis folion de papero kaj skribaĉis kelkajn vortojn sur ĝi. Intertempe Fadrique envenis kaj demandis:
“Kio estas?”
Alva ekstaris kaj demandis:
“Ĉu la mesaĝisto jam foriris?”
“Jes,” diris Fadrique.
“Tiam dua devas rajdi post li kun tiu ĉi letero.”
“Ankaŭ por Vargas?”
“Jes.”
Fadrique komencis laŭte legi la leteron.
“La grafo de Egmont.”
“Ne!” ekkriis Mansfeld, forte timigita. “Ne tio!”
Fadrique plu legis kaj, mirigita, rigardis sian patron.
“Ĉu senkapigi la grafon de Egmont ĉe la sunleviĝo?” li demandis.
“Ho ne, mi petegas vin!” timeme ekkriis Viglius.
“Ne faru tion!” petegis Mansfeld.
Fadrique strange rigardis la leteron.
“Kion signifas tio?” li demandis.
Viglius antaŭeniris kelkajn paŝojn kaj diris kun insisto:
“Ankoraŭ estas tempo, Via Duka Moŝto.”
“Ne estas necese doni tiun ordonon,” diris Fadrique. “La juĝo tekstis: senkapigi ĉe la sunleviĝo.”
Sed Alva ignoris lian rimarkon per mangesto.
“Sendu la mesaĝiston.”
Ankaŭ Fadrique ignoris la ordonon de sia patro kaj insistis:
“Ĉu vi ne diris, ke la juĝo ne estas plenumenda, escepte se vi sendas mesaĝon? Ĉu ne vere?”
“Ne parolaĉu!” Alva ekkriis, furioza.
“Ĉu vi ankoraŭ dubis, post kiam vi prononcis la juĝon?” nekredante demandis Fadrique.
“Silentu! Vi estas ĉi tie por plenumi kion mi ordonas. Sendu la mesaĝiston!”
“Estas nekredeble!” diris Fadrique, konsternita.
“Ĉu vi sendos la mesaĝiston aŭ ne?” furiozis Alva.
“Ne faru tion!” petegis Mansfeld.
Viglius poksimiĝis al Alva.
“Ĉu Via Duka Moŝto volus rekonsideri la aferon ankoraŭ unu fojon?” li demandis.
Punca pro kolero, Alva turnis sin al Fadrique, kvazaŭ li volus frapi lin.
“Ĉu vi sendos la mesaĝiston, jes aŭ ne?” li denove furiozis.
“Atendu ankoraŭ iom!” diris Mansfeld.
“Decidojn kiujn ni faras en kolero, ni ofte bedaŭras poste,” diris Viglius.
“Kiel tio estas ebla,” grumblis Fadrique kaj ekkuris el la ĉambro. Mansfeld provis reteni lin, sed Fadrique puŝis lin flanken kaj kuris eksteren.
“Mizera decido,” diris Viglius, sombra.
“Ĉu decido?” malŝate demandis la abato. “Ĉu vi nomas tion decido?” La manojn kunligitajn, li staris per la dorso kontraŭ la kolono, kie antaŭ nelonge staris Alva kaj Fadrique. Malestime li rigardis Alva.
“Vi do ne havis la kuraĝon decidi en trankvileco kaj lasas nun tion al via furiozeco… Tio estas facila vojo! Agmaniero propra al dubantoj kaj timemuloj.”
“Tute ne, Via Abata Moŝto!” diris Alva, videble klopodante regi per ĉiuj fortaj sian grandan ekscititecon. “Mi tre trankvile aperigis Egmont antaŭ la tribunalon, mi trankvile esplordemandis lin monaton post monato, mi trankvile prononcis la juĝon pri li kaj mi faras nun la solan aferon kiu ankoraŭ restas: doni la signalon al la ekzekutisto.”
“Sed vi ne estis certa, ĉu vi faros tion aŭ ne, ĉu estas bone fari tion aŭ ne! Nun, en furiozeco vi subite estas certa. Tio estas fuĝi la konsciencon.”
Tiam du el niaj monaĥoj venis el la kelo kun la korpo de Maarlo. Unu portis lin ĉe la akseloj, la alia ĉe la kruroj. Liaj brakoj pendis senfortaj al la grundo.
“La junulo…” diris Viglius, konfuzita.
“Ĉu la senjoro de Maarlo?” demandis Mansfeld, timigita. “Ĉu li… ?”
Alva intervenis.
“Mi ne permesas, ke iu kiu atencis la leĝan senditon de la reĝo, estu nomata senjoro!”
“Sed li estas senviva…” murmuris Viglius, timigita.
Ŝokita Mansfeld rigardis la kadavron.
“Rigardu tiujn vundojn,” li rimarkis mallaŭte. “Li havas vundojn sur la tuta korpo. Li batalis per siaj tutaj fortoj ĝis la fino.”
Subite li ŝanĝis la tonon.
“Vidu! Sur la vango… Tio ne estas sango. Tio estas larmoj ! Li ploris.”
“Kio ĝuste igis lin partopreni en tiu sovaĝa plano?” demandis Viglius pensante.
Alva kriis:
“Stulta, malkonvena kaj blindiga fideleco al viro kiu ne meritas tion!”
La abato kapjesis.
“Fideleco sen ia dubo estis en li,” li diris, kaj lia voĉo sonis maljune kaj lacege. Sed tiam ĝi fariĝis viveca kaj pli ĝoja. “Fideleco estas… kiel la steloj. Oni ne vidas ilin dumtage. Sed dumnokte, kiam estas mallume kaj malvarme, ili brilas kaj estas vidataj de ĉiuj. Mi estas feliĉa pro tio kion tiu junulo faris. Tio kuraĝigas maljunulojn. Estas kiel printempo, kiu revivigas la naturon.”
“Portu la kadravron eksteren!” komandis Alva, malpacienca.
“Camillus!” diris la abato.
“Jes, patro?” mi demandis, alproksimiĝante.
“Benu la mortinton. Li estis fidela.”
Mi benis la korpon de la junulo.
“Donu al li kison.”
“Ne!” kriis Alva perforte.
“Donu al li kison, Camillus,” diris la abato.
Mi premis kison sur la frunton de Maarlo. Ĝi estis pala kaj malvarma.
“Kial vi ordonas ion tian?” Alva, iritita, demandis al la abato. “Tion ne estas rita ago kiun sacerdoto devas fari sur kadavro.”
Sed la abato ne aŭskultis lin kaj plu ordonis:
“Dissternu blankan tukon sur la korpon.”
Mi prenis blankan tukon el kofro, sed Alva forkaptis ĝin en miaj manoj.
“Kial vi faras tion?” li kriis. “Por kio tio estas necesa?”
Li ĵetis la tukon sur la grundon, envokis du soldatojn kaj ordonis, montrante la korpon de Maarlo:
“Pendiĝu ĝin al la pordego.”
Mansfeld rapide metis sin inter la korpon kaj la soldatojn.
“Vi ne povas fari tion,” li diris en rezoluta tono.
Kiam Alva volis interrompi lin, li kontraŭdiris lin:
“Li estas nobelo. Vi ne rajtas!”
Alva koleriĝis.
“Tio li ne estas! Li estis nobelo, antaŭ ol li partoprenis en tiu plano. Perfiduloj perdas siajn rajtojn.”
Sed Mansfeld insistis:
“Vi devas enterigi lin!”
“Se tio igas vin feliĉa, mi konsentas,” diris Alva. Li turnis sin al la soldatoj kaj ordonis:
“Forĵetu tiun kadavron en la fosaĵon ekster la muregoj.”
“Camillus,’ diris la abato.
“Jes, patro?” mi demandis.
“Unu el niaj gastoj mortis.”
Li rigardis Maarlo kaj diris:
“Tiu ĉi. Tio ne estas la afero de tiuj soldatoj, nek de tiu krianta viro.”
Alva volis interveni, sed la abato koleriĝis.
“Tiu junulo estis mia gasto. Ankaŭ vi, kiu tiel bone konas la leĝojn, estas mia gasto. En tiu ĉi abatejo vi ne havas nenian jurisdikcion. Estas mi kiu ordonas ĉi tie.”
Mi vidis, kiel Alva hezitis. Tiam la abato denove turnis sin al mi.
“Sternu tiun tukon sur lin kaj igu porti lin al la gastoĉambro.”
Mi venigis du monaĥojn kun brankardo. Singarde ili metis la malfeliĉan junan nobelon sur ĝin. Dum mi sternis la tukon sur lin, mia koro bategis, kvazaŭ ĝi volus eksplodi. Mi timis kolereksplodon de la duko. Tiam mi vidis, ke Alva de turnis sin kun bruska movo kaj eliris la ĉambron kun levita kapo. En la pordo li turnis sin al la soldatoj kiujn li venigis, kaj montris la abaton.
“Gardu lin. Li restos kie li estas.”
Post tio li malaperis.
Al la du monaĥoj kiuj elportis la kadavron de Maarlo, la abato diris.
“Lavu liajn vundojn kaj tiam reportu lin ĉi tien, metu lin sur tiun ĉi tablon kaj petu ĉiujn monaĥojn veni ĉi tien. Kune ni kantu In Paradisum por li.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.