La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALARMSONORILO

Aŭtoro: Aster Berkhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NAŬA ĈAPITRO

Alva igis komuniki al la nobeloj, ke li akceptos nur tiujn, kiuj ne venos paroli pri Egmont. Estis du da ili. Li aŭskultis ilin, koncize pritraktis la aferojn kaj tiam ĉetabliĝis kun la abato kaj Fadrique.

Dum mi servis lin ĉe la tablo, mi vidis, kiel Alva penas resti trankvila. Li babilis kun Fadrique pri sia kastelo en Toledo, refreŝigis komikajn memoraĵojn kaj priskribis ridigajn personojn, kiujn li renkontis tie. Li klopodis venki la malafablecon de Fadrique, ignorante ties nevolan grumbladon kaj parolante ludeme, preskaŭ gaje, tiel ke tio dolorigis min post ĉio, kio okazis. Sed infano povis vidi, ke tio estas nur ŝajno, ke li serĉas protekton en gajeco.

La abato ne partoprenis en la konversacio. Li silente manĝis plu kaj iam kaj iam ĵetis rigardon al Alva, kiu rimarkis tion kaj nervoze evitis lian rigardon.

Tiam unu el miaj kunfratoj envenis por demandi ion al la abato. Konsternita, mi vidis, ke estas la senjoro de Maarlo. Li apenaŭ provis kaŝi sian vizaĝon en la kapuĉo de la froko. Li pasis proksime preter Alva kaj diris al la abato:

“Mi nun faros la rondiron por vidi, ĉu ĉiuj pordegoj estas bone fermitaj.”

La abato leviĝis kaj iris kun li al la angulo malantaŭ mia dorso, kie estis la pasejo al la kuirejo.

“Mi ne scias, ĉu ni jam devas fari tion,” mi aŭdis lin mallaŭte diri al Maarlo.

“Ni devas fari tion nun!” pasie flustris la junulo. “Miaj viroj nun estas en la arbaro. Ili baldaŭ venos al la monaĥejo. Mi devas envenigi ilin.”

“Ĉu vi ne povas atendi iomete pli longe?”

“Ne, ĉio estas interkonsentita tiel. Se mi ne envenigos ilin nun, la patroloj ekvidos ilin.”

Ankaŭ fratulo Nicolaus envenis kaj diris al la abato sufiĉe laŭte:

“Okazis io stranga. Antaŭ nelonge magistro Viglius rajdis for al la urbo, sed li revenis, ekscitita. Li diras, ke la vojo al la urbo estas barita de viroj.”

Fadrique proksimiĝis al ili kaj demandis, viŝante la buŝon per buŝtuko:

“Kion vi diras pri la vojo al la urbo?”

“Magistro Viglius diras, ke la vojo al la urbo estas barita de viroj,” ripetis fratulo Nicolaus. “Tial li revenis.”

Aŭdante tion, Fadrique eliris, kaj la abato donis al mi signon sekvi lin. En la korto mi vidis, en la lumo de la torĉoj, kiuj troviĝis ĉie en ringoj kontraŭ la muro, kiel Viglius, Mansfeld kaj aliaj nobeloj, kiuj ne estis foririntoj, interparolas.

“Kio okazas ĉi tie?” demandis Fadrique malbonhumore.

“Mi volis reiri hejmen,” nervoze rakontis Viglius, “sed tio estis neebla. La vojo estis barita de viroj. Mi provis preni flankvojon, sed tie mi trafis en embusko. Nur en la lasta momento mi povis refuĝi al la monaĥejo.”

Li ekzamene rigardis Mansfeld kaj la aliajn kaj diris:

“Mi ne scias, kion mi devas pensi pri tio.”

Ankaŭ Fadrique ekzamenis la vizaĝojn de la nobeloj, sed ĉie li vidis nur sinceran miron. Moke li demandis al Viglius:

“Ĉu vi estas certa, ke vi ne fuĝis antaŭ via propra ombro?”

Kelkaj ekridis. Viglius ruĝiĝis pro kolero.

“Mi estas tre certa pri tio, laŭ tio kion mi vidis, don Fadrique,” li respondis malrapide.

“Kiel aspektis la viroj, kiuj laŭ vi baris la vojon al la urbo?”

“Tion mi ne scias. Estis preskaŭ tute mallume en la arbaro.”

“Ĉu eble estis vojrabistoj?”

“Ne, estis soldatoj, mi pensas.”

Fadrique sulkigis la frunton.

‘’Ĉu soldatoj?”

“Jes, tiu impreson mi havis.”

“Kial?”

“Mi vidis lancon ie kaj tie, kaj ŝajnas al mi, ke mi vidis brileti kaskojn.”

Ni reeniris, kaj Fadrique rakontis al Alva, kion diris Viglius.

“Kion ni faru, patro?”

Alva suprentiris la ŝultrojn.

“Ne estas soldatoj miaj,” plu diris Fadrique. “Tiuj ne kuŝas en embusko en arbaro.”

“Embusko! Embusko!… Ĉu tiu leporo ne uzas tro grandajn vortojn?”

“Ĉu vi pensas, ke estas rabistoj?”

“Jes.”

“Estas eble.”

“La tuta lando estas plena je ili. Oni ne povas meti piedon ekster la urbojn sen trafi iun bandon da rabistoj. Soldatoj kiuj ne ricevis sian soldon, servutuloj kiuj forkuris, rabistoj…”

“Eble vi pravas,” penseme diris Fadrique.

Sed estis klare, ke li ne estas trankvila. Alva vidis tion kaj senpacience demandis:

“Kio igas vin pensi, ke mi okupiĝos pri bandoj da ĉifonuloj?”

Fadrique tamen denove eliris. La abato flustre demandis al Maarlo:

“Ĉu estas viaj viroj?”

“Jes. Mi igis ilin surmeti hispanajn armilojn. Tiel ili malpli facile okulfrapas.”

Kolere li daŭrigis:

“Ĉu tiu angorema babilulo do ne povas silenti?”

Li rapide eliris. Kelkajn momentojn poste Fadrique revenis:

“Nu! Ĉu vi estas trankviligita?” demandis lin Alva.

“Ŝajnas esti, kiel vi diris. Tiu ulo ofte vidas fantomojn, oni diras.”

Mansfeld venis al mi en la kuirejo kaj demandis, ĉu mi povus venigi momenton la abaton. Li estis ekscitita. La abato venis.

“Patro,” li diris, “mi pensas, ke estus pli bone, se ni gardus la grafinon de Egmont ĉi tie.”

“Kial?”

“Ankoraŭ nenio estas decidita.”

La abato tuj komprenis lin, ĉar mi jam rakontis al li, kion Mansfeld diris al Viglius pri la venonta ekzekuto.

“Egmont estas kondamnita al morto,” diris la abato.

“Jes, sed la ordono plenumi la juĝon restas ankoraŭ donenda,” diris Mansfeld.

“Kio igas vin pensi tion?” demandis la abato nekredema.

“Mia filo ĵus revenis. Mi ordonis lin resti en la urbo kaj provi paroli kun la pastro de la malliberejo. Nu, la pastro estis formala. Ili devas atendi la ordonon de la ekzekuto. Normale ne necesas doni tiun ordonon. Sufiĉas la juĝo. La ekzekuto sekvas ene de la tempolimo fiksita en la juĝo. Sed nun estis donitaj instrukcioj, ke la estro de la malliberejo ne rajtos plenumi la juĝon, antaŭ ol Alva eksplicite donos la ordonon. Ĉu vi komprenas, kion tio signifas, patro?” ĝoje demandis Mansfeld. “Tio kion oni rakontas, estas vera: Alva hezitas. Li ne deziras fari tion.”

Esperplena li rigardis la abaton kaj tiam daŭrigis:

“Li estas ĉi tie por konsulti vin, ĉu ne? Ni scias, kiel alta li taksas vian opinion. Ho patro, vi estas sankta viro, sed vi estas ankaŭ homo! Helpu nin!”

Subite la pordo de la kuirejo malfermiĝis kaj Alva aperis en ĝia aperturo.

“Kion signifas tiu ĉi flustrado?” li demandis kolere. “Ĉu tio ĉi estas monaĥejo aŭ kokinejo? Oni devus trovi kvietecon en Ter Kameren, silenton, pripensemon, sed oni ne trovas ilin tie ĉi! Mi trovas nur malkvietecon, bruadon kaj babiladon kvazaŭ de pigoj.”

Tiam li klakfermis la pordon malantaŭ si.

“Ni devas gardi la grafinon ĉi tie,” kviete respondis la abato al Mansfeld. “Via konsilo estas bona.”

Oni trovis la grafinon kun kelkaj geservistoj en unu el la gastoĉambroj.

“Grafino,” diris la abato, “mi petas vin resti provizore en la monaĥejo.”

Ŝi rigardis lin per ruĝaj, sed esperplenaj okuloj.

“Ĉu vi kredas, ke tio povus helpi?”

“”Tiel longe kiel la ordono ne estos donita, restos la ebleco savi vian edzon. Tiu ebleco ne estas granda, sed ĝi ekzistas.”

Mansfeld ekkaptis la manon de la mizera virino kaj fervore aldonis:

“Se la kuriero ne foriros, via edzo vivos!”

La abato petis Mansfeld resti ĉe la grafino. Post kiam ni eliris, Maarlo venis al ni kaj diris:

“Mi igos ĉiujn forlasi la korton kaj tiam enveni miajn virojn.”

Pensante la abato rigardis la prilumatajn fenestrojn de sia laborĉambro, kie troviĝis Alva, kaj murmuris:

“Li kredos, ke oni intencas mortigi lin.”

“Li baldaŭ scios, kion signifas morti,” diris Maarlo, “kaj li pripensos dufoje antaŭ ol mortigi iun.”

“Ne,” respondis la abato. “Tio faros nenian diferencon. Li ne timas morti. De mateno ĝis vespero li vivas nur por plenumi sian devon. Li vivas nur por tio kiel sombra, malamata soleculo, sen ĝojo, sen feliĉo. Ĉiuj granduloj estas liaj malamikoj, ĉar li estas la plej granda el ĉiuj, kaj la malgranduloj tremas antaŭ li, kvazaŭ antaŭ monstro aŭ fantomo. Sed li estas tre ambicia! Li absolute volas esti la plej granda. Mi demandas min, kiun rezulton tio donos post nelonge.”

“Ĉu vi pensas pri la personoj en lia palaco?” demandis Maarlo, subite atenta.

“Jes, ili devos entrepreni ion, kiam ili ricevos la mesaĝon, ke Alva estas kaptita. La demando estas nur, kion ili faros.”

“Tio estas bona por ni,” diris Maarlo. “Se li ne fidas la homojn en sia palaco, li helpos nin. Ekzemple skribante mesaĝon, ke ili liberigu Egmont.”

Impete la abato diris:

“Kiam li farus tion, li estus la plej malestiminda persono, kiun mi konas.”

Maarlo estis konsternita.

“Sed vi volas, ke li savu Egmont, aŭ ne?” li demandis hezite.

“Jes, pro kompatemo kaj amo, kiel Jesuo, sed ne pro liaj rubandoj kaj sabroj!”.

Li iris al la pordego kaj parolis al la pordegisto, montrante Maarlo. Tiam ni reeniris en lian laborĉambron.

Alva denove sidis ĉe la fajro kun pokalo da vino en sia mano. Fadrique ne estis kun li. Alva rigardis supren kaj demandis:

“Ĉu la grafino de Egmont jam foriris? Mi donos eskorton al ŝi.”

“Ne necesas,” respondis la abato. “La grafino restos ĉi tie.”

“Ne!” kriis Alva. “Eh… mi volas diri, ĉu tio estas necesa?”

Kiam la abato respondis nenion, Alva nervoze demandis:

“Kial? Kion la grafino volas ankoraŭ fari ĉi tie?”

La abato staris fronte al li ĉe la fajro.

“Ĉu vi demandas tion nun?” li demandis mallaŭte.

“Kion?” demandis Alva, maltrankvila.

“Kial vi venis al Ter Kameren?”

Kiam sekvis silento, la abato denove metis sian demandon:

“Kial vi venis?”

Intertempe mi finis la forigon de la manĝilaroj kaj volis foriri, sed Alva retenis min.

“Ne, ne foriru.”

Li rigardis la abaton kun vizaĝo tordita kvazaŭ per doloro.

“Mi hontas,” li diris, “sed ĉar ne estas bone kaŝi la aferojn, pri kiuj oni hontas, mi volas diri tion en la ĉeesto de tiu ĉi monaĥo.”

Li turnis sin al mi kaj diris:

“Petu ankaŭ la monaĥojn kiuj laboras en la kuirejo, ke ili venu ĉi tien.”

La abato volis interveni, sed Alva haltigis lin per mangesto.

“Mi insistas.”

Li donis al mi signon, kaj kiam mi revenis kun patro Bruno kaj fratulo Eduardus, Alva leviĝis. Li staris kun la dorso turnita al ni kaj la rigardo al la fajro.

“Estis stranga letero, kun vi skribis al mi,” diris la abato.

“Mi ne tre bone scias, kie mi staras,” diris Alva senkuraĝe.

Tiam, kvazaŭ iritita per liaj propraj vortoj, li korektis sin.

“Mi memkompreneble scias tion, sed… “

“Vi estis konfuzita dum la vizito de la grafino de Egmont.”

“Mi tro laboris la lastajn monatojn. Mi bezonas ripozon.”

“Vi havas timon,” diris la abato.

“Ne, mi ne havas timon. Mi estas nur iom laca.”

“Kio timigas vin?” daŭrigis la abato, neperturbebla.

“Sed kio diras al vi, ke mi timas ion?”

“Ĉu estas pro tio? Ĉu vi venis pro tio? Ĉu vi timas ion?”

“Mi diras al vi, ke mi estas laca. Laca!”

“Kion vi volis diri per ‘tiu trankvileco’, ĉe kiu oni demandas sin, ĉu ne estas maltrankvileco’?”

“Kiu diris tion?”

“Vi mem.”

“Forgesu do tion.”

“Vi krias, kiel faras infano en mallumo por eviti, ke klaku ĝiaj dentoj.”

Alva staris antaŭ la fajro kun pendantaj ŝultroj kaj klinita kapo. Kiel soleca kaj mizera li estis!

“Kial tiu ĉi nokto devas esti parto de mia vivo?” li demandis, senkonsila.

Tiam li turnis sin, sinkis sur la genuoj antaŭ la abato kaj petegis:

“Helpu min, patro, helpu min!”

Sekvis morta silento, kiu daŭris kelkajn momentojn. Tiam li kriis kvazaŭ en morta angoro:

“Helpu min!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.