La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALARMSONORILO

Aŭtoro: Aster Berkhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEK-DUA ĈAPITRO

“Vi frenezas,” diris Alva. “Kio certigas vin, ke vi iam sukcesos? Estas ekskludite, ke mi iam liberigos Egmont.”

Maarlo donis signon al la soldatoj, ke ili devas proksimiĝi, kaj diris:

“Iru rigardi, ĉu ĉio estas sekura malsupre. Tie, tiu pordo.”

“Ĉu la koridoro troviĝas tie?”

“Jes, malantaŭ la vinkelo, maldekstren.

Estas blanka plata ŝtono en la angulo. Sur ĝi staras granda vinbarelo. Vi translokigu la barelon kaj levu la ŝtonon helpe de la ferstango, kiu troviĝas en la barelo. Iru.”

La soldatoj iris tra la pordeto, kiu kondukis al la kelo. Alva sekvis ilin per la rigardo.

“Ĉu koridoro?” li diris. “Pri kia koridoro vi parolas? Kien vi volas konduki nin?”

“Provizore nenien,” repondis Maarlo. “Restu trankvila.”

La abato venis al Maarlo kaj demandis, mirigita:

“Kiel vi scias tion pri la koridoro?”

“Ni posedas ĉiujn konstruplanojn de la abatejo, “ Maarlo trankvile respondis.

Alva koleriĝis.

“Ĉu vi frenezas? Kiom da soldatoj vi havas? Mi havas pli da rotoj ol vi da soldatoj!”

“Vi tute pravas, sed ili sufiĉas por garantii, ke al vi okazos, kio okazos al Egmont. Kiam Egmont estos liberigita, vi ankaŭ estos liberigita. Se Egmont estos senkapigita, ankaŭ vi.”

“Se vi mortigos min sen juĝista kondamno, tio estos murdo.”

Maarlo kapjesis.

“Estas tiel, kiel vi diras. Se Egmont estos murdita, vi ankaŭ estos murdita.”

“Ne parolu tiamaniere,” diris Alva, indigna. “Ni ne murdos Egmont. Mi esplordemandis lin, kaj mi…”

Sed Maarlo interrompis lin:

“Mi volas vian skapularion.”

“Mian skapularion?”

“Jes,” diris Maarlo. “Sub viaj vestaĵoj vi portas skapularion, brunan, kun via blazono kaj ĉirkaŭ ĝi ruĝa dornokrono.”

Alva rigardis lin, ekzamenante.

“Kiu diris tion al vi?”

“Ĉu vi portas skapularion?”

“Jes. De kiu vi scias tion?”

Sed Maarlo ignoris la demandon.

“En la palaco oni konas la skapularion. Ne ĉiuj, sed estas kelkaj, kiuj konas ĝin.”

“Jes, estas kelkaj.”

“”Iuj el ili scias, ke vi neniam demetas ĝin.”

“Tio estas ebla.”

“Albornoz, ekzemple.”

“Mi kredas, ke jes.”

Maarlo, kontenta, kapjesis.

“Tio estas bona,” li diris. “Albornoz estas via sekretario. Li estos vokita por rigardi vian skapularion. Li rekonos ĝin kaj tiel ĉiuj scios, ke ni vere havas vin en niaj manoj.”

Maarlo antaŭeniris, malfermis la vestaĵojn de Alva kaj forprenis la skapularion de lia kolo. Post tio li diris al la soldatoj:

“Ligu lin al tiu kolono.”

Li helpis la soldatojn.

Kiam Alva kaj Fadrique estis ligitaj kun la dorso kontraŭ la kolono, Alva, videble imponita per la trankvila decidemo de Maarlo, demandis:

“Kiel vi procedos?”

“Tio dependas de vi,” respondis Maarlo.

Post mallonga paŭzo, Alva, pripensinte la respondon de Maarlo, denove demandis:

“Ĉu vi petos, ke oni konduku Egmont ĉi tien?”

Maarlo, kaŝanta la skapularion en linan saketon, ridetis.

“Tiel naivaj ni ne estas.”

“Kial naivaj?”

Amuzita Maarlo rigardis lin kaj demandis:

“Resti ĉi tie en la abatejo kaj atendi, ĝis Vargas falos sur nin kun la tuta garnizono?

Tion vi certe volus.”

“Kion do vi faros?” demandis Alva, incitita.

Kiam la skapulario estis enpakita, Alva demandis:

“Al kiu vi sendos ĝin? Al Vargas?”

“Ĉu vi preferus iun alian?” li demandis.

“El ĉiuj viaj kunlaborantoj Vargas staras plej proksime al vi. Sed eble estas tio, kio maltrankviligas vin.”

La abato antaŭeniris kaj diris:

“Ekzistas la ebleco, ke Vargas forlasos vin kaj skribos al la reĝo en Hispanio, ke vi estis surprizatakita kaj mortigita de la malamiko.”

“Tiu ebleco ne maltrankviligas min,” ekkriis Alva.

La abato demandis:

“Kial vi ne volas, ke oni portu la skapularion al Vargas?”

Alva denove ekkoleriĝis.

“Kiu diras al vi, ke mi ne volas tion? Mi nur demandis tion. Estas ĉio.”

Maarlo donis la saketon kun la skapulario al soldato kaj mallonge parolis al li. Tiam du aliaj soldatoj eniris kaj diris ion al Maarlo. Maarlo aŭskultis ilin, kapjesis, kaj la du soldatoj reeliris kun la alia, al kiu Maarlo donis la skapularion kaj leteron.

“Ne estu priridinda kaj tuj revoku tiun soldaton!” ekkriis Alva kolere.

La abato intervenis:

“Vi povus fari proponon.”

“Kian proponon.”

“Eble vi povus akordiĝi kun tiuj ĉi viroj.”

“Komerci?” ekkriis Alva. “Komerci kun tiaj friponoj? Neniam!”

“Oni diras, ke Vargas revas fariĝi ĝenerala guberniestro de la Malaltaj Landoj,” diris la abato. “Li povus trovi tion eksterordinara bonŝanco, se okazus akcidenteto al vi. Vi povas preventi tion ne lasante tiujn virojn intertrakti kun Vargas, sed intertraktante vi mem kun ili. Nun, antaŭ ol la soldato foriros al la palaco kun la skapulario Sed tiam vi devas rapidi.”

“Pri kio vi pensas, kiam vi parolas pri intertraktado?”

“Pri prokrasto de la ekzekuto por komenci. Vi povus promesi prokrasti la ekzekuton. Ekzemple, dum unu semajno. Kaj tiam ekzameni certajn novajn elementojn en la proceso de Egmont.”

La okuloj de Alva arde brulante rigardis la abaton. Tiam li denove rigardis Maarlo kaj ree la abaton.

“Kio estas inter vi?” li demandis en ordona tono.

Li ricevis nenian respondon.

“Ĉu tiu konspiro estis preparita? Aŭ ĉu vi profitas de la cirkonstancoj?”

Fadrique, kiu estis defendinta sin ankoraŭ pli fortege ol Alva kontraŭ la soldatoj kaj kriinta la plej brutalajn insultvortojn al ili, turnis sin al sia patro kaj diris:

“Ni povus fari, kion diris la abato.”

Sed Alva kriis al li:

“Ni ne intertraktos kun tiu friponaro! Mi ne liberigos Egmont, kaj estas indiferente al mi, kio okazos al vi aŭ al mi poste.”

Sed estis klare, ke Fadrique estis maltrankviligita. Ni aŭdis, kiel li mallaŭte diris ion al Alva. Ni ne povis kompreni, kion li diris, sed temis pri Vargas. Tiam Alva turnis la kapon al Maarlo kaj demandis:

“Ĉu vi povas reteni la soldaton ankoraŭ iom da tempo?”

“Li ankoraŭ ne foriris de tie ĉi,” Maarlo diris indiferente.

Fadrique diris al Alva:

“Vi povas devontigi vin al prokrasto de la ekzekuto.”

Flustre li daŭrigis sian pledon, kaj tiam li diris laŭte kaj urĝe:

“Permesu la prokraston.”

“Mi ne povas konsideri tion.”

“Ĉu vi bone konscias, kion vi faras, se vi lasas agi tiun viron? Vargas povus forlasi nin.”

“Tiaspeca intrigado ne interesas min.”

Tiam Fadrique turnis sin al Maarlo:

“Kie estas la soldato kun la skapulario?”

“Apud la pordego de la abatejo.”

“Kiam li ekiros al la palaco?”

“Post nelonge. Antaŭe patrolo devas eniri la arbaron kaj trovi la kadavrojn.”

Fadrique paliĝis.

“La kadavrojn? Kiajn kadavrojn?”

“Tiujn de la soldatoj de via gvardio.”

“Ili estas ĉi tie en la abatejo.”

“Sed ne plu tre longe.”

“Ĉu vi portos ilin al la arbaro?”

“Oni estas faranta tion.”

“Ĉu vi volas ŝajnigi, ke ni estis atakitaj tie?”

“Sendube.”

“Atakitaj kaj forportitaj aliloken.”

“Vi divenis ĝuste.”

“Intertraktu kun ili, patro,” petegis Fadrique kun insisto “Intertraktu kun ili! Liberigu Egmont! Per kio Egmont gravas por ni? Vi kondamnis jam milojn da ili. Unu pli aŭ malpli, kian diferencon tio faros? Li povus esti eskapinta! Se li estus nur iom pli ruza, li estus eskapinta al ni. Same kiel Oranje. Kial ni ne povas agi, kvazaŭ li estus eskapinta? Neniu maltrankviliĝos pri tio. Lasu min fari tion! Mi malfermos la malliberejon kaj liberigos la ulon! Poste ni povus ĵeti la kulpon sur min, se la afero konatiĝus.”

Li turnis sin al Maarlo kaj diris:

“Retenu la soldaton. Ne lasu lin foriri. Ni volas interparoli kun vi.”

Maarlo turnis sin al Alva:.

“Se vi volus konsideri la eblecon fari, kion proponas Fadrique, vi povus eviti multajn problemojn al vi kaj al ni.”

“Vi ne povos eviti tiujn problemojn al vi, senjoro,” diris Alva.

Tiam Fadrique diris mallaŭte:

“Se Vargas forlasos nin kaj ne faros, kion volas tiuj viroj, ili povos nur mortigi vin. Oni ne povas kapti Alva kaj poste liberigi lin..;”

Maarlo diris:

“Ni aŭdis, ke senjoro Vargas…”

Sed Alva kolere ekkriis:

“Mi ne volas scii, kion vi aŭdis pri senjoro Vargas! Estas tute indiferente al mi! Vi povas sendi dek soldatojn kun skapularioj al la palaco. Mi ne liberigos Egmont!”

Mi vidis brilon en la okuloj de la abato.

"Kiel malsamaj ili estas, la patro abato kaj Alva,” mi pensis, kortuŝita, “sed ankaŭ, kiom da aferoj ili havas komunaj. Kiel grandaj ili estas, ĉiu en sia maniero.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.