La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALARMSONORILO

Aŭtoro: Aster Berkhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

OKA ĈAPITRO

Mi kondukis Viglius eksteren kaj vidis, ke Mansfeld ankoraŭ ĉiam estas en la korto. Li estis parolanta kun aliaj nobeloj. Viglius iris al ili kaj suspiris:

“Tio estas abomena situacio.”

“Mi pensas, ke estus bone resti ĉi tie,” diris Mansfeld.

“Kial?”

“Li hezitas.”

Vigius kapneis, dirante:

“Mi ne rimarkis tion.”

Sed Mansfeld insistis:

“Ŝajnas, ke ekzistas interkonsento.”

“Kia interkonsento?”

“Mi aŭdis el relative fidinda fonto, ke ĉio ankoraŭ ne estas decidita.”

“Kiel do, ne decidita?”

“Egmont nur tiam estos senkapigita, kiam kuriero transportos de ĉi tie la ordonon.”

Mirigita, Viglius rigardis Mansfeld.

“Kiel la aferoj statas nun, li ne estos senkapigita,” diris Mansfeld. “Kuriero devas foriri de ĉi tie kun la mesaĝo de Alva: jes, plenumu la verdikton. Ankoraŭ ne foriris mesaĝisto. Tio povas nur signifi, ke li hezitas.”

“Ĉu tio estas vera? Mi volas diri, la rakonto pri tiu kuriero kaj la cetero?”

“Mi kredas, ke jes.”

“Sed vi ne scias tion kun certeco.”

“Mi kredas, ke tio estas vera. Mi opinias, ke li volas pensadi, kaj ke tial li estas ĉi tie en la monaĥejo. Ĉar li ne estas certa. Ni denove provu konvinki lin. Post iom da tempo. Eble venos pli favora momento.”

“Sed ne,” Viglius diris amare. “Kontraŭ tiu viro utilas nenio. Li ruinigas nian landon, kaj ni povas fari nenion por malhelpi tion. Mi iras hejmen.”

Dum li iris al la staloj, mi vidis moviĝon ĉe la pordego. Ankaŭ nian fratulon pordegiston mi vidis haste alkuregi.

“La grafino de Egmont estas ĉi tie,” li diris anhelante kaj timeme. “Kion mi faru? Ĉu vi iros demandi tion al la abato? Mi supozas, ke mi devas tuj malfermi la pordegon. Mi ne povas lasi la grafinon stari ekstere.”

Mansfeld aŭdis nin paroli.

“Ĉu la grafino de Egmont?” li demandis, konsternita. “Ĉu la grafino de Egmont staras antaŭ la pordego?”

“Jes, kaj kun ŝi kelkaj el ŝiaj servistoj. Unu el ili rajdis antaŭen kaj petis, ke ni malfermu la pordegon por la grafino de Egmont. Mi atendis iomete, ĉar mi ne fidis tion, sed tiam mi vidis la grafinon alproksimiĝi. Mi tre klare rekonis ŝin. Ŝi plurfoje venis al nia kapelo. Nun ŝi devas esti ĉe la pordego.”

“Ni ne povas lasi ŝin paroli kun Alva,” diris Mansfeld, maltrankvila. “Li povas nur ofendi ŝin.”

Li iris al la nobeloj kaj parolis kun ili.

“Malfermu la pordegon,” mi diris al la pordegisto. “Vi devas enirigi la grafinon ĉia-kaze. Mi iras al la abato.”

Oni estis kovranta la tablo por Alva kaj Fadrique, kiam mi envenis. Mi sukcesis paroli al la abato kaj diri al li, kiu estas antaŭ la pordego. La abato ektimis.

“Ne,” li diris, maltrankvila. “En nenia kazo. Ni devas malebligi ŝin fari tion.”

“Ankaŭ Mansfeld diris tion.”

“Ĉu li estas ankoraŭ ĉi tie?”

“Jes.”

“Iru al li kaj diru, ke li parolu al grafino Sabina.”

“Ĉu grafino Sabina?“ ni subite aŭdis Alva demandi. “Kiu parolis ĉi tie pri grafino Sabina?”

Ni vidis lin leviĝi el sia fotelo kaj proksimiĝi al ni.

“Sabina estas la antaŭnomo de la edzino de la grafo de Egmont,” li diris kun malfida rigardo en nia direkto. “Kial vi parolas pri la grafino.”

Sen respondi al Alva la abato eliris, sed tiam mi aŭdis voĉojn en la koridoro: tiun de Mansfeld kaj tiun de virino.

“Ne faru tion!” diris Mansfeld. “Mi petas, grafino, ne faru tion. Ŝparu al vi la doloron.”

“Lasu min pasi, mi petas,” mallaŭte diris la grafino. “Mi devas provi.”

Tiam la pordo malfermiĝis, kaj la grafino envenis. Ŝi iris rekte al Alva. Kiel lacega ŝi aspektis! Nenion plu ŝi havis de la bela, floranta virino, kiun ni plurfoje vidis en la monaĥejo kaj en la urbo, kiam ŝi ĉeestis festojn kun sia edzo, la grafo. Ŝi estis maldika, kaj ŝia vizaĝo estis kaviĝinta. Nervoza, Alva staris antaŭ ŝi. Li diris:

“Vi devas esti tre laca, grafino Sabina. Sidiĝu, mi petas.”

Sed la grafino restis staranta kaj rigardis lin rekte en la okulojn.

“Vi kondamnis mian edzon al morto malgraŭ ĉio,” ŝi murmuris.

“Mi bedaŭras,” diris Alva nevole, sed milde. “Mi provis savi lin.”

Denove li petis ŝin sidiĝi, sed la grafino ŝajnis ne aŭdi tion.

“Vi rakontis, ke vi kontraŭvole komencis la proceduron,” ŝi diris.

“Estas la vero.”

“Vi esperis, ke li kapablos provi sian senkulpecon. Tion vi diris al mi.”

“Mi gardis tion esperon ĝis la lasta momento.”

“Ŝajnis, kvazaŭ vi estus arestinta la grafon por fortimigi la popolon, sed ke vi ne intencis, ne vere intencis daŭrigi la proceson. Tio donis al ni esperon.”

“Dum monatoj la grafo povis labori pri sia defendo,” diris Alva. “Li povis disponi pri ĉiuj informoj de justicasisto. Juristoj ĉeestis la kunsidojn de la konsilantaro. Neniu el ili trovis eraron en la proceduro.”

La grafino sensprite rigardis lin.

“Vi do tamen intencis fari tion,” ŝi diris mallaŭte. “Vi intencis mortigi lin. La tutan tempon vi sciis tion. Mi ne povas kredi tion.”

“Mi volus, ke tiu konversacio ne devu okazi,” Alva diris malafable.

Li rigardis la abaton, kaj unu momenton ŝajnis, kvazaŭ li volus insulti lin, sed li returnis sin al la grafino kaj kviete diris kun stranga voĉo, kiu ŝajnis ne esti la lia:

“Sabina, tio estas pli granda ol vi aŭ mi, pli granda ol Egmont. La persono Egmont estas neesenca en tiu ĉi afero. Mi estas neesenca. Kiel amiko de vi ambaŭ mi esperis, ke la proceso finiĝos per absolvo. Mi ĵuras, ke mi esperis tion. Sed mi ne povis savi lin. Ĉi tie temas pri la reĝo! Pri la reĝo kaj pri la Eklezio! Ne pri Egmont! Ne pri mi! Ne pri vi!”

“Iam vi iris ĉasi aprojn en la Ardenoj kun Egmont, ĉu vi memoras?”

“Jes, mi memoras tion,” kontraŭvole respondis Alva.

“Vi ankoraŭ ne konis Egmont persone. Li estis ankoraŭ ‘multpromesa junulo’, kiun la imperiestro rekomendis al vi. Vi deziris scii, el kiu ligno li estas tranĉita. Tial vi invitis lin akompani vin dum la ĉaso.”

“Jes, mi memoras.”

“Dum la ĉaso okazis io grava.”

Alva deturnis sin de ŝi.

“Tio pri kio vi parolas, estis stulta malbonŝanco, grafino. Mia ĉevalo stumblis en fosaĵeto kiu troviĝis sub filikoj. Io tia povas okazi al iu ajn.”

“Vi kuŝis sur la dorso sub la filikoj, kiam emerĝis granda apro. Diru al mi, kion faris tiam Egmont.”

“Vi bone scias tion,” li diris, videble tedata de la afero.

“Li volis mortigi la apron, sed perdinte sian lancon inter la arbustoj, li eltiris sian ponardon kaj ĵetis sin sur la beston. Li luktis kun la besto, korpon kontraŭ korpo, kaj mortpikis ĝin per la ponardo. Mia edzo estis vundita. Kiam la morgaŭon la imperiestro demandis vian opinion pri la junulo, vi diris: ‘Donu al mi dudekon da tiaj junuloj kaj mi metos la mondon ĉe viajn piedojn.’ Tion vi diris. Kaj tiu junulo estis Egmont, mia edzo.”

Estis larmoj en ŝiaj okuloj.

“Li estas kuraĝa viro,” mallaŭte diris Alva, turnante sin al ŝi. “Tio estas sciata de ĉiuj.”

Sabina sekigis siajn larmojn kaj daŭrigis:

“Dum la batalo apud Grevelingen li ekvidis meze de la tumulto iun el siaj soldatoj, kiu perdis siajn armilojn kaj troviĝis enfermita kun la dorso kontraŭ arbo. Mia edzo rajdis al li, ĵetis lancon al li, ĵetis sin sur la malamikon kaj liberigis lin. Kelkajn jarojn poste tiu sama viro venis al nia kastelo kun sia filo danki mian edzon kaj prezenti al ni sian trijaran filon, kiun li nomis Lamoralo laŭ la antaŭnomo de mia edzo.”

Alva returnis sin al ŝi kaj diris, emfazante ĉiun vorton:

“Sabina, mi venis al tiu ĉi lando por plenumi tri taskojn, kiujn donis al mi la reĝo : unue, subpremi la novan doktrinon, kiu estis kondamnita de la papo en Romo kiel herezo; due, reestabli la ordon; kaj trie, puni la ribelulojn. Sekve, kion mi pensas persone, ne havas gravecon. Mi estas militisto kaj mi obeas al la reĝo, kio ajn okazas, ĉar tio estas mia devo.”

Sed Sabina ankoraŭ ne cedis.

“Iu iam diris pri vi: ‘Dum sia vivo li senkapigis aŭ pendigis jam tiom da homoj, ke li jam havas plu nenion homecan’. Sed mi scias, ke tio ne estas vera. Vi vizitis nin en nia kastelo de Gaasbeek, kaj mi vidis, ke vi amas kolombojn, kaj ke viaj okuloj brilas, kiam vi rigardas rozojn. Dum horoj vi povas aŭskulti muzikon. Vi parolis pri Platono, pri Mikelanĝelo, pri viaj infanoj, kiam ili estis malgrandaj, pri feliĉeco.”

“Nia feliceco ofte dependas de la malgrandaj momentoj en nia vivo, sed nia honoro dependas de la grandaj momentoj, kaj la plej granda leĝo de la vivo por Dio kaj la homoj estas la devo.”

Li denove senpacience deturnis sin de ŝi. Sed ŝi daŭrigis.

“Vi iam haltis en niaj staloj antaŭ la maljuno virĉevalo de Egmont, tiu griza kun nigraj kolharoj, sur kiu li rajdis dum la batalo apud Saint-Quentin en Francio. Vi karesis lin kaj mallaŭte alparolis lin, dum ni promenis pluen. Kaj kiam ni retrorigardis, ridetante pro tio kion vi faris, vi timiĝis.”

Alva staris iom da tempo kun la dorso turnita al ŝi. Tiam li returnis sin al ŝi kaj diris:

“Sabina, mi devas rakonti ion al vi. Kiam mi militiris kontraŭ François de Guise, la reĝo estis tiel malriĉa, ke li ne povis pagi miajn soldatojn. La trupoj komencis ribeli. Tiam mi pagis la soldatojn per mia mono, kaj ĉar ĝi ne sufiĉis, mi lombardigis la juvelojn de mia edzino, inter kiuj estis ora rozario, sur kiu ankoraŭ preĝis mia bopatrino, kaj ambran krucon, kiun portis mia patro, kiam li mortis en la marbatalo kontraŭ la maŭroj[6], kaj kiun mi retrovis kune kun lia spado en la fortreso post la okupacio de Tunizio. Tiu spado fariĝis mia plej valora posedaĵo, ne nur ĉar la tenilo estis kovrita per oro kaj la klingo garnita per arĝento.

Ĉar mia reĝo estis en bezono, mi lombardis al uzuristo la krucon, la spadon kaj la rozarion kun la cetero kaj distribuis la enspezon inter la soldatoj. Per tio mi volas pruvi, ke sentoj estas subordigitaj al devo. Ho jes, mi scias: spadoj, krucoj kaj rozarioj estas senvivaj objektoj. Sed se ĉi-vespere mia filo, kiu staras ĉi tie, estus kulpa, mi senhezite sendus lin kiel la aliajn al la eŝafodo.”

Sed la grafino spasme skuis la kapon kaj diris:

“Pri tiuj aferoj vi scias nenion.”

“Mi parolas serioze.”

“Vi eĉ ne scias, pri kio vi parolas. Vi parolas pri la morto de via filo, kiel ĉiuj homoj kiuj neniam perdis infanon.”

“Mi tre frue perdis mian patron.”

“Tio estas tute alia afero. Patro restas kara fremdulo al infano. Sed infano estas parto de ies karno kaj esteco. Kiam ĝi estas forprenita, oni estas kripligita. Tion oni scias nur, kiam oni spertas tion. Vi estas armeestro, la plej granda kapitano de via tempo. Oni konfidis al vi la sekurecon de Hispanio. Vi venkis la maŭrojn, la francajn hugenotojn kaj la germanajn princojn. Vi malofte troviĝas en via bieno. Via edzino estas iu al kiu vi skribas leterojn. Viajn filojn vi de tempo al tempo vokas al vi kiel leŭtenantojn. Vi konas la gloron de la batalkampo, sed kion alian vi konas?”

“Kion alian mi konas? Mi diras tion al vi. Mi estis for de mia hejmo – sur la batalkampo, jes –, kiam naskiĝis mia unua filo. Mi estis en mia tendo, kiam Julian Romero alportis al mi la novaĵon. Alvaro Bracamonte kaj Sancho de Lodoño estis ĉe mi, ankaŭ Mondragón kaj Albornoz. Mi forsendis ilin ĉiujn, eĉ Albornoz, kiu ĉiam estas kun mi, kiam mi militas, kaj mi sidiĝis en angulo de la tendo kun la manoj antaŭ la vizaĝo kaj ploris. Kion alian mi konas? Dum la militiro en Hungario mi aŭdis, ke mia edzino malsaniĝis, ke ŝi suferas kaj demandas, kie mi estas. Tiam mi surĉevaliĝis kaj rajdis tra la duonan Eŭropon dum naŭ tagoj kaj naŭ noktoj por vidi ŝin. Ne, Sabina, vi ne devas diri, ke mi konas nur la batalkampon. Mi tre ofte estis sola dum mia vivo. La devo postulis tion de mi. Sed ke mi ne scius, kio signifas ami edzinon kaj filon, tion vi ne rajtas diri.”

La grafino levis al li siajn falditajn manojn.

“Du el miaj infanoj mortis. Ĉu vi scias ion pri la malpleneco, kiu restas?”

Alva deturnis sin de ŝi kaj diris:

“Kiam la homa menso ne plu povas regi la situacion, la kredo helpas.”

“Tion ĝi faras! Ho, tion ĝi faras! Mi scias, ke Dio estas nia rifuĝejo, sed…”

“Estas nenia ‘sed’, tuj kiam oni implicas Dion.”

Tiam kun nervoza mangesto li diris:

“Tiu ĉi interparolado daŭris sufiĉe longe.”

La grafino falis sur la genuoj kaj ekploris.

“Egmont vivas! Mi bezonas lian forton kaj varmon! Vi ne rajtas neniigi lin! Vi ne rajtas! Vi ne rajtas!”

Sed li interrompis ŝin.

“Mi volas aŭdi nenion plu pri tio. Foriru, Sabina. Mi petas vin foriri. Vi ne devus esti veninta. Tio estis doloriga, neutila interparolado. Fadrique, konduku la grafinon eksteren.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.