La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ALARMSONORILO

Aŭtoro: Aster Berkhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA ĈAPITRO

Kiam mi malfermis la pordegon, la viro diris al mi kolere:

“Ĉu tio devis daŭri tiel longe? Mi kredas, ke mi staris tie tutan horon!”

“Vi povas paroli kun la patro abato.”

La viro eniris. Dum li ligis sian ĉevalon al unu el la ringoj en la muro flanke de la pordego, li jam ne penis kaŝi sian vizaĝon. Mi ne konis lin. Li deĵetis la kapuĉmantelon kaj metis ĝin sur la selon de la ĉevalo. Tiam, laŭ la belaj vestaĵoj, kiujn li surhavis, kaj lia blazonŝildo, mi vidis, ke li estas nobelo. Li estis juna kaj eleganta. Mi antaŭiris lin al la laborĉambro de la abato, kaj post kiam mi enirigis lin, li paŝis ĝis antaŭ la abato, kiu iris renkonte al li, falis sur la genuoj kaj kisis lian dekstran manon.

“Vian benon, patro,” li diris humile, “kaj helpon por viro en danĝero.”

“Stariĝu!” replikis la abato afable. “Kaj retroiru iomete.”

Li inspektis la junulon kaj diris:

“Vi similas al Willem van der Noot kaj vi portas lian blazonŝildon. Ĉu vi estas filo lia?”

“Jes, patro.”

“Ĉu Jakob?”

“Ne, Jesper, senjoro de Maarlo.”

“Ha, la flirtemulo!”

“Patro, mi petas vin!”

“La drinkemulo! La neniofaranto! La herezulo!”

La junulo fariĝis nervoza. Honteme ridetante li diris:

“Mi ne sciis, ke la granda abato de Ter Kameren konas tiel bone la malgrandajn nobelojn el la arbarego Zonio. Sed tio, kion vi diras, estas troigita, kaj la lastan, kion vi diris, estas eĉ malvera, almenaŭ tio, kion vi volas diri.”

“Kaj kion mi volas diri?”

La junulo hezitis iomete kaj diris:

“Mi pensas, ke vi volas diri, ke tiu, kiu estas amiko de alipensuloj, ne povas esti amiko de Dio. Laŭ mi li povas.”

“Jen, jen! Sed ni sidiĝu!”

Ili sidiĝis unu kontraŭ la alia en fotelojn kun kusenoj. Fervore la junulo plu parolis:

“Dio estas pli granda ol ni ĉiuj, kaj mi ne povas senti malamikecon por homoj, kiuj nur servas Lin alimaniere ol mi.”

“En via vivo mi ne vidas, ke vi multe servas Dion.”

”Mi ne estas bona ekzemplo, mi scias, sed…”

“Ĉu vi estas dironta al mi, ke en la Evangelio Kristo ĉiam defendis la pekintojn kaj ke li estis bona amiko de Maria Magdalena?”

“Mi ne havas la rajton diri multe pri tio, sed mi kredas, ke viro povas bonfide stari en spuro, kiu ŝajnas al mi malbona, kaj ke tial mi ne devas ĉesi esti amiko lia. Plue…”

Li denove hezitis.

“Kio plue?” demandis la abato kviete.

Maarlo vidis, ke la abato rigardis lin ekzamenante.

“Plue mi ofte demandas min, ĉu ni ĉiuj ne estas serĉantaj ion kaj ĉu estas necese, ke ni ĉiuj trovu la saman solvon por povi senti nin ligitaj unuj kun la aliaj.”

“Vi estas maltaŭgulo,” diris la abato malafable.

“Mi kredas, kion mi diras.”

“Vi kredas, kion diris mi,” diris la abato pli laŭte.

“Kion vi volas diri, patro?”

“Ĉu vi mem elpensis tion?”

“Kion?”

“Kion vi diris pri tiu serĉado kaj trovado.”

“Tiel mi sentas tion.”

“Ne, tiel sentas tion mi. Vi estas diranta, kion proklamas mi. Vi provas flati min. Sendube por persvadi min fari ion. Iu plano, por kiu vi bezonas min. Ĉu ne?”

La junulo konfuziĝis. Tiam denove li nervoze ridetis kaj diris:

“Mia patro parolis pri vi hieraŭ vespere. Li diris: ‘Patro Albertus, la abato de Ter Kameren, manĝas pulvon sur sia pano. Tuŝu lin, kaj li muĝas kiel kanono. Sed li havas koron el spickuko.’ Tion diris mia patro,” li diris haste.

Mi ŝatis la junulon, kaj la abato ŝatis lin ankaŭ. Mi almenaŭ rimarkis tion je lia voĉo, kiu ne estis vere kolera.

“Kial vi ne volis diri ĉe la pordego, kiu vi estas?”

“Mi pensis…”

“… ke la abato ne malfermus la pordegon, se li scius, kia pendumindulo staras antaŭ ĝi…”

“Mi estis iomete maltrankvila pri tio, jes.”

“Kion vi volas? Kia estas tiu plano, por kiu vi bezonas min?”

La junulo insiste demandis:

“Donu al mi frokon, patro, kaj lasu min restadi ĉi tie kelkan tempon.”

“Kial?”

“Alva serĉas min.”

“Antaŭ ol Alva serĉis vin, la ĉefjuĝisto serĉis vin. Aŭ la patro de la knabino, kiun vi malvirgigis la antaŭan semajnon. Ĉiam estas iu, kiu serĉas vin.”

“Se Alva trovos min, mi estos senkapigita.”

“Kial?”

La junulo impete respondis:

“Kvazaŭ Alva bezonus specialan kialon por senkapigi nobelon en la Nederlandoj. Ĉu vi ne scias, kio okazos morgaŭ frumatene.”

La abato skuis la kapon kaj ordonis:

“Respondu al mia demando!”

“Mi helpis luteranan predikiston,” mallaŭte diris la junulo.

“Kiun luteranan predikiston?”

“Hendrik Pelzer el Dendermonde.”

“Tiun stratkriegulon!”

“Mi ne konas lin persone. Mi volas diri, ke mi konas lian nomon kaj ke mi scias, kion li faras, sed mi neniam aŭdis lin prediki ie sur herbejo. Mi ne scias, kia viro li estas. Mi nur helpis lin, ĉar mi opiniis…, ĉar mi trovis, ke homo ne devas esti ĉasata pro tiaj aferoj, ne tial ke li…”

Sed la abato interrompis lin kaj ordonis:

“Rakontu, kio okazis.”

“La plej multaj predikistoj de la nova doktrino forfuĝis el la lando, kiam ili aŭdis, ke Alva estas venonta. Sed ne Hendrik Pelzer. Li restis kaj provis sekrete plu prediki. Sed tio evidentiĝis neebla. Tiam li kaŝis sin, sed oni ĉaspelis lin kaj fine li decidis fuĝi. Sed jam estis tro malfrue. Hieraŭ oni malkovris lin en barako.”

“Per kio tio koncernas vin?”

“La barako staras sur kampo mia.”

“Ho! Vi sciis, ke li estas tie!”

“Tio estas la samo por Alva. Li decidas, ĉu oni scias tion aŭ ne.”

“Ĉu vi sciis?”

“Jes.”

“Ĉu li estis sola en la barako?”

“Ne.”

“Kiuj aliaj estis ankaŭ tie?”

“Kelkaj el liaj adeptoj.”

“Kiom?”

La junulo levis la ŝultrojn.

“Dudek… tridek…”

“Kvardek… kvindek?”

“Mi ne scias ĝuste,” diris la junulo.

Subite li eksplodis:

“Vi pridemandas min, kvazaŭ vi volus mezuri, kiel granda estas mia kulpo, sed vi ne povas deziri, ke mi vendu tiujn homojn al la Sangokonsilantaro. Ne vi!”

Denove la abato atente rigardis lin tiel longe, ke la junulo fariĝis nervoza.

“Kial vi rigardas min, patro?” li demandis plendante.

“Estas strange,” diris la abato.

“Kio estas stranga, patro?”

“Ĉasaĵo, kiu fuĝas rekte al la restadejo de la ĉasisto.”

“Ĉasaĵo, kiu… Mi timas, ke mi ne bone komprenas tiujn vortojn.”

“Ĉu vi estas certa, ke vi fuĝis al bona loko?”

“Tion mi ja pensas.”

“Kial vi absolute volas kaŝi vin en tiu ĉi monaĥejo?”

“Ĉar mi estos sekura ĉi tie. Ter Kameren estas potenca abatejo kun muregoj kaj fortigitaj pordegoj. Kaj vi estas influriĉa viro. Alva ne kuraĝus entrepreni ion ajn kontraŭ vi. Vi ankaŭ konas mian patron… Vi estas amiko lia.”

“Kie estas Alva nun?” demandis la abato.

Li volis elprovi la junulon. Li ne kredis lian rakonton kaj volis aŭdi la veron.

“Ĉu Alva?” la junulo necerte demandis.

“Jes, Alva. Kie li estas nun?”

“Kial vi demandas tion al mi, patro? Ĉu vi havas kialon por supozi, ke mi scias tion?”

“Mi kredas, ke jes. Mi kredas, ke vi scias, kie Alva estas nun kaj ankaŭ kie li estos post nelonge. Ĉu mi pravas?”

La junulo ruĝiĝis.

“Alva nun estas en sia palaco,” diris la abato, “kaj post nelonge li estos en tiu ĉi monaĥejo. Mi kredas, ke vi scias tion kaj ke pro tio vi estas nun ĉi tie. Ne pro tiu kriaĉemulo el Dendermonde.”

Li rigardis la junulon.

“Ĉu vi sciis tion aŭ ne?”

“Jes, mi sciis tion,” konfesis la junulo. “Mi aŭdis tion. Tial mi venis ĉi tien. Vi bone komprenis tion. Kiu do serĉus min tuj en la proksimeco de Alva? Se mi povos havi frokon kaj esti rigardata kiel monaĥo, mi estos pli sekura ĉi tie ol ie ajn. Oni serĉos min ĉie escepte tie ĉi. Hodiaŭ kaj morgaŭ almenaŭ. Poste mi vidos.”

“Ĉu vi kredas, ke vi povos mistifi prudentan homon per viaj babilaĵoj?”

La junulo ne ŝajnis multe impresita per la lastaj vortoj kaj protestis:

“Sed patro, kion vi pensas pri mi?”

Tiam li proksimiĝis al la abato kaj demandis, mirigita:

“Ĉu Alva venos ĉi tie? Ĉu li vere venos?”

“Li venos.”

“Ĉi-vespere?”

“Jes.”

La vizaĝo de la junulo estis tordita.

”Ĉar morgaŭ li senkapigos Egmont.”

“Vi ne scias, kial venos la duko,” impete diris la abato. “Vi scias nenion pri tio.”

“Li volas kaŝi sian nigran animon en unu el viaj ĉeloj! Same kiel la vesperon antaŭ ol li murdis la senjoron de Straelen.”

“La duko estas pia viro.”

“La duko estas pia fripono,” ekkriis la junulo.

“Li venos preĝi. Estas pro tio, ke li venos al Ter Kameren. Por preĝi. Kaj la grafo de Egmont estas malfortulo, kiu ŝanceliĝas de tie ĉi al tie for, kiu hodiaŭ diras tion ĉi kaj morgaŭ tion for kaj kiu ne posedas la forton teni Dion tuj antaŭ si!”

Kvazaŭ batita la junulo staris antaŭ la abato.

“Mi ne komprenas vin, patro,” li diris. “Se mi mem ne aŭdus tion el via buŝo, mi neniam kredus tion. Vi staras ĉe nia flanko. Ni scias tion. Kial do vi diras ion tian pri Egmont?”

“Mi ne parolas pri Egmont.”

“Jes ja. Vi diris…”

“Vi nur mensogadas!”

La junulo ektimis. Li residiĝis, volante impete defendi sin. Sed la abato ekkriis:

“Vi diras, ke vi venis por demandi protekton.”

“Tio estas vera.”

“Tio ne estas vera. Vi ne havas la okulojn de viro, kiu estas en danĝero.”

“”Mi vere venis por peti vian helpon, patro.”

“Ho jes! Mian helpon, sed por kio?”

“Por mia sekureco. Neniu rajtas perturbi la trankvilecon de monaĥejo. Soldatoj ne rajtas eniri ĉi tien, se vi ne enlasas ilin. Eĉ ne juĝisto.”

“Kaj la senjoro de Maarlo?”

“Kion vi volas diri?”

“Ĉu la senjoro de Maarlo rajtas profani la trankvilecon de tiu ĉi monaĥeja komunumo?”

Mi vidis, kiel la junulo denove ekruĝiĝis. Li ne sciis, kion diri.

Tiam haste envenis nia fratulo pordegisto. Anhelante li anoncis:

“La duko estas venanta. Li jam elrajdis la urbopordegon. Post kvaronhoro li estos ĉi tie.”

La senjoro de Maarlo rapide turnis sin al la pordegisto kaj demandis:

“Ĉu li kunhavas sian gvardion, fratulo?”

“Jes, mi kredas.”

“Ĉu sian tutan gvardion?”

“Mi ne scias, kiel granda estas la gvardio de la duko, sed estas proksimume dudeko da soldatoj kun li kaj plue deko da aliaj personoj.”

La pordegisto nervoze demandis al la abato:

“Patro, ĉu vi mem venos bonvenigi la dukon ĉe la pordego?”

Malbonhumore la abato svingis la manon.

“Jes, jes, estas ankoraŭ tempo por tio. Iru!”

Kiam la pordegisto estis foririnta, la abato direktis sin al Maarlo, kiu akompanis la pordegiston kelkajn paŝojn, evidente por demandi ion, kaj pro tio la abato devis ripeti la demandon.

“Kial vi venis al Ter Kameren?”

La junulo rigardis lin.

“Mi jam diris tion al vi.”

Sed la abato ignoris tiun respondon.

“Kial vi venis ĝuste la vesperon, en kiu ni atendas Alva.

“Tial ke…”

“Kial vi demandis min tiel nervoze, ĉu la duko certe venos?”

“Tio rilatas al…”

“Kial vi demandis al la pordegisto, kiom da soldatoj Alva kunhavas?”

Kaj tiam, antaŭ ol Maarlo povis respondi ion:

“Kial vi rakontis tiun fabelon pri luteranoj fuĝintaj en barakon”

“Oni vere trovis tiujn fuĝintojn en barako, kiel mi diris.”

“Sed ne sur kampo via!”

Konsternita la juna nobelo rigardis la abaton, kiu plu paroladis:

“La luteranoj, pri kiuj vi parolis, estis kaptitaj en barako sur kampo de Jan de Hinckaert. Via bieno eĉ ne limtuŝas tiun de Hinckaert. Vi do ne povas esti persekutata de Alva pro tiuj homoj. Verŝajne vi ne estas fuĝanta, kaj se vi ne estas fuĝanta, vi ne bezonas protekton. Vi tamen estas ĉi tie kaj demandas, ĉu vi povas porti frokon. Kial? Ek, diru al mi la veron!”

Li gajnis! Li ĉiam gajnas tiuspecajn batalojn! Neniu povis rezisti liajn esplorantajn okulojn kaj akran menson. Venkita, la junulo sinkigis la brakojn kaj rigardis momenton la plankon.

“Bone,” li diris rezignacie. “Tiam mi diros ĉion, esperante per ĉiuj miaj fortoj, ke vi tamen helpos nin,” li diris. “Oni jam avertis min, ke neniu povas mistifi la abaton de Ter Kameren. Mi provis, sed mi malsukcesis.”

Li surgenuiĝis antaŭ la abato kaj pasie petegis:

“Patro, bona, kara patro, kiu muĝas kiel leono, sed neniam lasas alian en embaraso, aŭskultu, kion mi devas demandi al vi, kaj helpu nin.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.