La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA ALARMSONORILOAŭtoro: Aster Berkhof |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiam per mesaĝo el la palaco de Bruselo estis konfirmite, ke la spirita retiriĝo de la duko de Alva vere okazos, kaj ke li alvenos ankoraŭ la saman vesperon kun malgranda sekvantaro en nia abatejo, mi estis tiel ekscitita, ke mi ne plu povis labori.
Antaŭe mi penadis per ĉiuj miaj fortoj esti atenta, dum la abato diktis al mi la leterojn al la duko, kaj ankoraŭ pli forte, kiam poste mi kaligrafiis ilin en mia ĉelo. Post la skribado de la leteroj, mi fakte devis iri al la biblioteko por transskribi por la juna Brederode la poemojn de Petrarko, kiujn li volis donaci al sia edzino. Fratulo Mendel jam antaŭ semajno finpretigis la miniaturojn, sed mi diris al mi mem, ke estas pli bone ankoraŭ iom atendi, ĉar mi timis, ke, pro mia distriteco, mi faros nur erarojn kaj certe devos rekomenci. Estis preteksto, mi ja scias, sed mi ne povis malhelpi min kuri eksteren kaj provi malkovri de la parapeto super la granda pordego de la abatejo, ĉu en la malproksimeco apud la urbomuregoj jam videblas ia moviĝo.
Kompreneble estis ankoraŭ tro frue. Mi estis certa, ke la duko venos nur post la mallumiĝo, kaj la suno ankoraŭ staris super la tegmentoj de la urbo. Sed mi bezonis vidi en la malproksimo la fortresmuregojn kaj, inter la preĝejo kaj la murdentoj de la pordego de Halle, la tegmentojn, inter kiuj ie staris la gildodomoj kaj la duka palaco.
Vidante la vojon, kiu ekde la urbomuregoj kondukis tra la valo al Ter Kameren kaj poste denove per Boetendaal suprenserpentumis al la monto Groezel, mi pensis, ke ie sur tiu vojo li alrajdos sur sia ĉevalo.
Jam de pluraj tagoj, de kiam estis dirite, ke la duko verŝajne venos, la vivo en la abatejo estis malregulita. La laborfratuloj jam estis purigintaj la korton kaj blankigintaj per kalko la murojn de la staloj kaj de la pilgrimantejo, kaj ili estus farintaj la samon al la tuta interna flanko de la ĉirkaŭa murego, se la abato ne estus forsendinta ilin ree al la laborejo.
Daŭre oni vidis grupetojn da monaĥoj starantaj unuj ĉe la aliaj en la granda koridoro kun la pentraĵoj, kie troviĝas la biblioteko, aŭ inter la kolonetoj de la eta korto aŭ en la ĝardeno apud la fontano. Komprenble ili flustre parolis pri Egmont, pri la ĉelo en kiu li estis enŝlosita – bildo al kiu ni ne povis kutimiĝi – kaj pri la terura verdikto de la tribunalo, kiu tenis nin kaptitaj en timego, de kiam ĝi estis prononcita, kaj je kiu ni eĉ tiam en la lasta vespero ankoraŭ ne povis aŭ ne volis kredi, ke ĝi estos plenumita.
Por mi estis certege, ke estas en rilato kun tiu verdikto, ke Alva venos al nia abatejo, ne por retiriĝi, kiel skribis en sia letero lia sekretario Albornoz, sed por ne esti en Bruselo en la momento, kiam Egmont estis senkapigota. Unuj diris, ke li volas nur eskapi al la multaj homoj, kiuj amasiĝis antaŭ la pordo de sia palaco kun pardonpetegoj. Aliaj pensis, ke li ne volos aŭdi la ĉarpentadon de la eŝafodo, kaj ankoraŭ aliaj opiniis, ke estas pro la tamburado, kiu frumatene antaŭiros la ekzekuton. Ili diris, ke li ne volos aspekti nervoza en publiko en la ĉeesto de Vargas.
Mia koro bategis ĉe la lasta penso. Mi sciis, dum mi rigardis ekde la parapeto al la urbo kaj la valo en la malproksimo, ke oni jam antaŭe, tie ĉi en la abatejo Ter Kameren kaj aliloke, parolis pri tiu stranga ‘maltrankvileco de Alva’, kiu plenigis min per timo, sed ankaŭ per espero.
Post pluraj jaroj da granda konfuzo, en kiu ni vivis, de kiam oni persekutis la novan religion, multaj, ankaŭ en nia abatejo, konsideris kiel savon la alvenon de Alva en la Malaltaj Landoj. Ili denove scios, kio estas vera kaj nevera, ili diris. Tie ĉi la ortodoksa kredanto, tie for la herezulo; tie ĉi la lojala subulo, tie for la perfidanto.
Sed por mi persone la afero ne estis tiel simpla. Mi ja neniam amis Luteron. Mi opiniis, ke li estas aroganta kaj neekvilibra, kaj mi kredis, ke li diris pli multe, ol li devus esti dirinta. Sed mi ne povis konsideri lin kiel diablon. Mi ofte pensis pri Lutero kiel pri iu, kiu malkonvene diris konvenaĵojn, kaj mi ne ŝatis la afiŝproklamojn, per kiuj la imperiestro faris friponojn el alipensuloj. Mi estis konvinkita – Vives instruis tion al mi –, ke oni devus paroli kun ili, ke oni devus aŭskulti, kion ili deziras kaj kio estas grava por ili. Mi ankaŭ ne ŝatis la manieron, en kiu kleraj teologoj, kvankam primokataj de Erasmo je la ĝenerala ĝojo de ĉiuj, tiel malmilde traktis la herezulojn.
Necerteco estis doloro por mi, sed tute ne peko. Estis malforto, kontraŭ kiu mi batalis per ĉiuj fortoj, sed mi pensis, ke homo ne devus esti kondamnita pro tio. Ofte ŝajnis, ke eĉ nia patro abato mem opinias tion, kaj ke li malaprobas unuavice sin mem pro tio. Sed mi ne estis certa pri tio.
Ni ektimegis, kiam ni aŭdis, ke Alva venos al nia lando. Ni aŭdis la rakonton pri lia sovaĝa furiozeco pro la detruado de preĝejstatuoj kaj altaroj, kaj sekvis kun timo la progreson de lia armeo tra Burgundio kaj Luksemburgo. Ni ne nur timis liajn punojn, pri kiuj ni povis supozi, ke ili estos teruraj, sed ankaŭ lian nefleksiĝemon, la severan linion de liaj rezonadoj kaj lian kutimon nomi ĉion nigra aŭ blanka, lian inklinon fari krimon el ĉio, kio ne estas virto. Mi timis, ke per tiu sinteno li eble faros pli da malbono ol da bono en tempo, kiu postulas nuancadon, kaj apud popolo, kiu ŝatas toleremon kaj bonkorecon.
Mi ne vidis lin, kiam li enrajdis Bruselon ĉe la kapo de la armeo, per kiu li akiris grandan gloron kiel armeestro. Sed multaj aliaj iris rigardi kaj rakontis, kiel alta, maldika kaj malluma li estas, kiel pala kaj streĉita lia vizaĝo, kaj kun kia malaprobo li rigardis preter tiuj, kiuj provis saluti aŭ honori lin. Ni aŭdis, kiel malvarmeta estis lia interparolo kun guberniestrino Margareta de Parma, kaj kiel dure li forrifuzis la urĝan petegon de Margareta por ĝenerala pardono, dirante, ke li tute ne interesiĝas pri ‘repacigo’, sed pri ekstermo de la ‘venenaj fiherboj’. Kaj tiam, tagon post tago kaj kun kreskanta konsterneco, ni aŭdis paroli pri la malbonfama Sangokonsilantaro, kiu subite tegmentis ĉiujn aliajn tribunalojn, pri la listoj kun nomoj de akuzatoj, kiuj ĉie estis redaktataj, la centoj da juĝoj, kiuj baldaŭ estis fariĝontaj miloj, la konfiskoj kaj ĉie kaj ĉiutage la ekzekutoj.
La lando kuŝis sub la teroro kvazaŭ malvarmiĝinta, ne nur pro la konsterna, ĉiam kreskanta nombro da ekzekutoj, sed precipe pro la neperturbebla reguleco, kun kiu ili sekvis unuj la aliajn, kaj la glacia kvieteco, kun kiu ili estis plenumataj.
Alva estis ofendita, ĉar ‘fremduloj’ lezis lian reĝon, kaj li kredis ankaŭ devi venĝi la Sanktan Rom-Katolikan Eklezion, kontraŭ kiu oni ribeladis. Li nek hezitis nek dubis. Lia decidemo ŝajnis absoluta, same kiel lia malamo, lia certeco same tiel perfekta kiel lia plenpotenco. Ni vidis altan, malhelan viron kun brilaj nigraj okuloj, kiu agis, kvazaŭ li estus Dio mem. Tio estis konsterna spektaklo, kiu paralizis min pro timo.
Sed tiam penetris ĝis ĉe ni strangaj famoj pri vortoj, kiujn oni atribuis al Alva, kaj kiuj konfuzis nin, sed kiuj ŝajnis ne konveni al lia karaktero, aferoj, kiujn li estus farinta kaj pri kiuj ŝajnis, ke li ne povas esti farinta ilin.
Mi pensas, ke ĝis antaŭ la vespero, kiam Alva venis al nia abatejo, kaj la sovaĝa timiga nokto kiu sekvis, la abato estis unu el la malmultaj, kiuj vere sciis, kio el tiuj rakontoj estas vera kaj nevera. Alva kaj la abato konis unu la alian. Ili estis amikoj. Ili interkonatiĝis en Salamanko, kiam ambaŭ estis studantaj tie, kaj poste ili restis en kontakto unu kun la alia per leteroj. Tiujn leterojn la abato neniam diktis al mi. Li mem skribis kaj sigelis ilin, sed kiam li estis skribinta ilin aŭ leginta iliajn respondojn, mi ofte vidis, ke li estas fortege emociita, kelkfoje ĉagrenita kaj iam kaj iam eĉ kolera.
La morgaŭon de la aresto de Egmont, la abato ankaŭ iris al Alva en ties palacon en Bruselo kaj revenis hejmen ruĝe ekscitita kaj tiel nervoza, ke li ne estis alparolebla la tutan vesperon.
Malmultan tempon poste cirkuladis la famo, ke nia abato insultis la dukon en Meĥlino post la kunsido de la Tribunalo, kaj unu semajnon antaŭ ol Alva estis prononconta la verdikton kontraŭ Egmont, la abato, en la ĉeesto de episkopoj kaj magistratoj, nomis tiun juĝon ‘la testŝtono’, per kiu oni povas mezuri, ĉu li estas vera kristano aŭ katolika barbaro. La esprimo ‘katolika barbaro’ flugis de buŝo al buŝo, kaj ni timis, ke la abato estos arestita, sed nenio tia okazis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.